IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

ĈARTO  DE  PRINCIPOJ  DE  MONDA  SOCIA  FORUMO

 

La Komitato de brazilaj instancoj konceptinta kaj stariginta la unuan Mondan Socian Forumon, okazintan en Portoalegro de la 25a ĝis la 30a de januaro 2001, post taksado de la rezultoj de tiu Forumo kaj la esperoj kiujn ĝi naskis, juĝis necese kaj legitime starigi Ĉarton de Principoj celantan orienti la daŭrigon de tiu iniciato. La Principoj enhavataj en la Ĉarto –respektendaj de ĉiuj kiuj dezirus partopreni en tiu procezo kaj de ĉiuj anoj de la organizantoj de novaj eldonoj de Monda Socia Forumo– solidigas la decidojn aŭspiciintajn la realigadon de la Portoalegra Forumo, sukcesigintajn ĝin, kaj plifortigintajn ĝian amplekson, fiksante orientiĝojn devenantajn de la logiko de tiuj decidoj.

  1. La Monda Socia Forumo estas malferma renkontiĝejo celanta la pliprofundigon de la pripensado, la demokratian idedebaton, la formuladon de proponoj, la tutliberan interŝanĝon de spertoj, kaj la artikiĝon de efikaj agadoj, fare de la instancoj kaj la movadoj de civila socio kontraŭstarantaj la novliberalismon kaj la mondsuperregon fare de Kapitalo kaj de ĉia imperiismo, kaj klopodantaj konstrui planedan socion bazitan sur fekunda rilato inter homoj kaj de tiuj ĉi kun la Tero.

  2. La Portoalegra Monda Socia Forumo estis aranĝo tempe kaj space lokita. De nun, sin bazante en la certo proklamita en Portoalegro ke "alia mondo eblas", ĝi iĝis konstanta procezo de serĉado kaj ellaborado de alternativoj, ne reduktebla al la eventoj sur kiuj ĝi sin apogas.

  3. La Monda Socia Forumo estas mondskala procezo. Ĉiuj renkontiĝoj apartenontaj al tiu procezo havu internacian dimension.

  4. La alternativoj proponitaj en la Monda Socia Forumo kontraŭstaras la procezon de kapitalisma tutmondiĝo gvidata de grandaj transnaciaj entreprenoj kaj de registaroj kaj internaciaj institucioj servantaj al iliaj interesoj, kun la kompliceco de la naciaj registaroj. Tiuj alternativoj celas, kiel novan etapon de monda Historio, firmigi solidaran tutmondiĝon respektantan la universalajn homajn rajtojn, ĉiujn gecivitanojn de ĉiuj nacioj, kajla medion; sin apogante sur internaciaj demokratiaj sistemoj kaj institucioj servantaj al la sociala justeco, la egaleco kaj la suvereneco de la popoloj.

  5. La Monda Socia Forumo arigas kaj kunordigas nur instancojn kaj movadojn de la civila socio de ĉiuj landoj de la mondo, sed ĝi ne pretendas esti instanco reprezentanta la mondan civilan socion.

  6. La renkontiĝoj de la Monda Socia Forumo ne havas decidan karakteron. Neniu do estas permesata esprimi nome de la Forumo, en iu ajn evento, pozicion pretendantan esti tiu de ĉiuj partoprenantoj. La partoprenantoj ne devas esti alvokataj preni decidojn, voĉdone aŭ aklame, kiel ariĝo de ĉiuj partoprenantaj en la Forumo, pri deklaroj aŭ agadproponoj engaĝigantaj ilin ĉiujn aŭ plimulton da ili kaj pretendantaj esti decidoj de la Forumo kiel tia. Ĝi ne konsistigas do povinstancon disputeblan inter la partoprenantoj en tiuj renkontiĝoj, nek pretendas konsistigi la ununuran alternativon pri kunordigo kaj agado de la instancoj kaj movadoj kiuj en ĝi partoprenas.

  7. La instancoj –aŭ instancaroj– partoprenantaj en renkontiĝoj de la Forumo devas do certi ke ili povas libere debati dum ili pri deklaroj kaj agadoj kiujn ili decidis starigi, sole aŭ kunordige kun aliaj partoprenantoj. La Monda Socia Forumo engaĝiĝas amplekse en la disvastigo de tiuj decidoj per siaj eblaj rimedoj, ne trudante orientiĝojn, hierarkiojn, cenzurojn kaj limigojn, sed kiel decidoj de la instancoj aŭ instancaroj mem.

  8. La Monda Socia Forumo estas plurisma kaj diversigita, nekonfesia, neregistara kaj nepartia spaco, kiu malcentrige kaj rete kunordigas instancojn kaj movadojn engaĝitajn en konkretaj agadoj, loke aŭ internaciskale, celantaj konstrui alian mondon.

  9. La Monda Socia Forumo ĉiam estos spaco malferma al plurismo kaj diverseco de engaĝoj kaj agadoj de instancoj kaj movadoj decidantaj partopreni ĝin, samkiel al plureco seksa, etna, kultura, generacia kaj de fizikaj kapabloj, tiomgrade, kiom respektiĝas la Ĉarto de Principoj. Ne rajtos partopreni en la Forumo, kiel tiaj, reprezentaro de partioj, nek militaj organizaĵoj. Regantoj kaj parlamentanoj alprenantaj la engaĝojn de la nuna Ĉarto povas esti invitataj partopreni kiel privatuloj.

  10. La Monda Socia Forumo kontraŭstaras ĉian totalisman kaj reduktigan vidon pri ekonomio, disvolviĝo kaj historio, kaj la uzon de perforto kiel rimedo de socia kontrolo fare de la Ŝtato. Ĝi kontraŭmetas la respekton al Homrajtoj, veran partoprenigan demokratian praktikon, egalistajn, solidarajn kaj pacemajn rilatojn inter la homoj, etnoj, seksoj kaj popoloj, kaj ĝi kondamnas ĉiajn superregojn kiel submeton de unu homo al alia.

  11. La Monda Socia Forumo, kiel debatejo, estas idemovado stimulanta la pripensadon, kaj la travideblan disvastigon de la fruktoj de tiu pripensado, pri la mekanismoj kaj iloj de kapitala superrego, pri rezistadaj rimedoj kaj agadoj kaj maniero transpasi tiun superregon, pri proponitaj alternativoj por solvi la problemojn de ekskludo kaj socia malegaleco kiujn la procezo de kapitalisma tutmondiĝo, kun siaj rasismaj, seksismaj kaj medidetruaj elementoj, kreas internacie kaj ene de ĉiu lando.

  12. La Monda Socia Forumo, kiel medio de interŝanĝo de spertoj, stimulas la reciprokan konon kaj la agnoskon de partoprenantaj instancoj kaj movadoj, valorigante iliajn interŝanĝojn, precipe tion kion la socio konstruas por centri la ekonomian aktivaĵon kaj la politikan agadon cele al la bezonoj de la homa estulo kaj la respekto al la naturo, nun kaj por estontaj generacioj.

  13. La Monda Socia Forumo, kiel kunordigejo, serĉas plifortigi kaj krei novajn naciajn kaj internaciajn kunordigojn inter instancoj kaj movadoj de la civila socio kiuj kreskigas, en sfero, tiel de publika, kiel de privata vivo, la kapablon de neperforta socia rezistado al la procezo de malhumaniĝo, kiun mondo spertas kaj al perforto uzata de la ŝtato, kaj krome fortigas la humanigajn iniciatojn, nun kreatajn per la agado de tiuj movadoj kaj instancoj.

  14. La Monda Socia Forumo estas procezo stimulanta ĝiajn partoprenantajn instancojn kaj movadojn situigi siajn lokajn aŭ naciajn agadojn, kune kun la internaciaj instancoj, kiel demandojn de planeda civitaneco, enkondukante en la mondan agendon la transformigajn praktikojn kiujn ili aplikas en la konstruado de nova pli solidara mondo.

Aprobita kaj subskribita en San-Paŭlo, la 9an de Aprilo 2001, de la instancoj konsistigantaj la organizkomitaton de la Monda Socia Forumo, aprobita kun modifoj de la Internacia Konsilio de la Monda Socia Forumo la 10an de Junio 2001.

Priskribo de Mondaj Sociaj Forumoj.

Versio en la angla lingvo.