IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KOMUNIKO  DE  LA  ASOCIO  "SAT-EN-HISPANIO"

Antaŭ la ĉeso de la elsendado de Radio Bronka, pro la ekutiligado de la sama frekvenco fare de la oficiala stacio Radio 5, la Asocio SAT-en-Hispanio (SATeH) deziras manifesti sian ĉagrenon kaj sian deziron ke estu trovata solvo permesanta la dissendon de la informaĵoj kiujn tiu ĉi alternativa radio produktadis ĝis tiu ĉi momento.

Krom sia grava informa laboro en aliaj temoj, Radio Bronka estas unu el la malmultaj radioj de la hispana ŝtato produktinta ĉiutagan programon en Esperanto, kio taŭgis por diskonigi tiun ĉi lingvon inter aŭskultantoj ne nur el Barcelona kaj ĉirkaŭaĵoj, sed ankaŭ el la tuta mondo, danke al sia resendado pere de Interreto.

La kulturan servon havigitan de Radio Bronka, konstatita de nia asocio, oni devas konsideri por trovi adekvatan solvon kiu ne iru kontraŭ la esprimlibereco, ĉar la informoj elsenditaj de Radio Bronka ne estas facile troveblaj en aliaj konvenciaj stacioj.

Ni deziras esprimi al la kataluna registaro (Ĝenerala Direkcio de Aŭdvidaj Medioj) nian deziron ke estu trovata adekvata solvo permesanta la pluigon de la elsendoj de la radio nun silentigita.

Madrido, je la 9 de januaro de 2005.

En la kataluna
En la hispana