IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

SUBTENO  AL  GILLES-ERIC  SÉRALINI  KAJ  TIES  KUNVERKANTOJ

Favore respekton al scienca diskuto kaj kontraŭdira ekspertizo

Fondation Sciences Citoyennes

Gilles-Eric Séralini

La diskutado inter scienc-esploristoj, organizata sine de la scienca komunumo, estas unu el la esencaj motoroj de la sciara estiĝo. Por ke estu agnoskita iu rezulto, ĝi devas esti necedinta antaŭ ĉiuj senvalidigaj provoj plenumitaj de la kolegoj.

Plie, kiam sciencaj laboroj havas gravajn sekvojn socialajn, ekonomiajn kaj politikajn, la ebleco disvolvi ĉi kritikajn starpunktojn kaj garantii la kondiĉojn necesajn al pluralisma ekspertizo iĝas la garantio de bona demokratia funkciado. Kiel fari la trafajn decidojn, kiam iuj esplor-vojoj estas sisteme flankigataj, eĉ antaŭ esti serene esploritaj?

Tamen, koncerne la pristudon de la ĉe-sanaj efikoj de la genetike modifitaj plantoj, ĉi tiu respekto al la scienca diskutado estas nekutima. Plimulto da esploristoj publikigantaj rezultojn sugestantaj ĝis tiam ne suspektatajn GMO-ajn efikojn (ekzemple ĉe sano aŭ naturmedio) estas la celo de fifamigaj kampanjoj fontantaj el influpovaj membroj de la scienca komunumo (Waltz E., Battlefield, Nature 2009. 461 :27-32).

Francio ne postrestas, kiel atestas la nuna situacio de Gilles-Eric Séralini, profesoro pri molekula biologio ĉe Universitato de Caen kaj kundirektoro de la plur-faka grupo "Riskoj" specialiĝinta pri studado de la ĉe-sanaj efikoj de pesticidoj kaj GMO-oj. G-E Séralini kaj liaj kolegoj kondukis kontraŭ-ekspertizojn pri donitaĵoj provizitaj de Monsanto por pravigi la surmerkatigon de 3 el siaj GM-maizoj (MON863, MON810, NK603). Iliaj esploroj kontestas la eblecon nekontesteble demonstri per tiuj donitaĵoj la sendanĝerecon de ĉi tiuj tri maizoj (observado de la ratoj tro mallongtempa, nesufiĉa potenco de la statistika analizo). Male al la analizoj plenumitaj de la firmao, la esploroj de G-E Séralini kaj kolegoj estis submetitaj al la procezo de kritika pritakso far samfakuloj antaŭ publikigo en 2007 kaj 2009.

Kontestante la pravecon de la permesoj atribuitaj de la Eŭropa Komisiono - laŭ rekomendo de la Eŭropa Agentejo pri Prinutra Sekureco (EFSA) - rilate brutaran kaj homan nutradon per ĉi tri maizoj, ĉi rezultoj nesurprize estigis viglajn reagojn flanke de Monsanto, EFSA kaj ankaŭ de la Oficejo kontrolanta nutraĵojn en Australio kaj Nov-Zelando. Sed de kelkaj semajnoj, G-E Séralini estas la celo de atakoj kaj moralaj premoj fontantaj el parto de la scienca komunumo, kiuj eĉ kontestas la kondiĉojn mem de tiuj esplor-laboroj (akademia pozicio, financoj).

Ni, subskribintoj de ĉi teksto, konsideras ke apartenas al nia respondeco pluteni la kondiĉojn de scienca respektoplena diskuto kaj de pluralisma ekspertizo pri demandoj tiel tiklaj kiel tiuj pri efikoj de kultivado de genetike modifitaj plantoj. Ni kondamnas ĉi tian klopodon de esploristoj, kiuj uzas la armilojn de mensoga senkredindigo anstataŭ la terenon de demonstro reguligita per la procezoj nun uzataj en la scienca komunumo, t.e. eksperimentoj travideblaj, sendependaj kaj reprodukteblaj, submetitaj al pritakso de samfakuloj.

Ni plene subtenas G-E Séralini kaj liajn kunverkantojn

    La esplor-laboroj de G-E Séralini kaj kolegoj en ilia kunteksto

La eldonaĵo "A Comparison of the Effects of Three GM Corn Varieties on Mammalian Health" [Komparo pri la efikoj de tri varioj de genetike modifitaj maizoj ĉe la sano de mamuloj] (Spiroux de Vendômois k.a., Int. J. Bio. Sci., 2009, 5 : 706-726), kies kunverkinto estas G-E Séralini, estas kontraŭ-ekspertizo pri donitaĵoj provizitaj de Monsanto, kaj kies disponigo parte rezultas el justica ordono (la konservado de la sekreteco de parto el la donitaĵoj estas prijuĝita de germania tribunalo kiel malleĝa). Ĉi tiuj donitaĵoj estis havigitaj per ratoj nutrataj dum tri monatoj per la koncernataj tri maizoj. Ĉi tiu kontraŭ-ekspertizo ne ambicias pruvi la longdaŭran toksecon de la tri koncernataj maizoj, kiel agnoskas la verkintoj, des pli, ke ĝi apogas sin sur krudaj donitaĵoj de Monsanto, ĝuste kies nesufiĉecon ili denuncas. Ĝi tamen vidigas alarmigajn signojn, kiuj suspektigas disvolviĝon de kronika patologio, kaj tiel refutas la kapablon de la donitaĵoj provizitaj de Monsanto sendube demonstri la sendanĝerecon de tiuj tri maizoj: tro mallongtempa observado de la ratoj, sekvita eksperiment-plano ne provizanta sufiĉan potencon al la pristudo.

    La atakoj celantaj G-E Séralini

Patronata de famkonataj esploristoj kiel Claude Allègre kaj Axel Kahn, kaj prezidata de Marc Fellous, profesoro pri genetiko kaj prezidinto de la Komisiono pri Biomolekula Inĝenierarto (france: Commission du Génie Biomoléculaire) - registara komisiono taskita pritaksi la agrikulturajn GMO-ojn, ĉe kiu membris G-E Séralini de 1998 ĝis 2007 -, la Francia Asocio de la Vegetaĵaj Bioteknikoj (AFBV) deklaris en gazetar-komuniko datiĝanta de la 14-a de decembro 2009, ke "la laboroj de G-E Séralini ĉiam estis senvalidigitaj de la scienca komunumo". Ĉi tiuj asertoj estas tute mensogaj. Ĉiuj liaj laboroj estis publikigitaj en internaciaj revuoj havantaj leg-komitaton, kaj sekve pritaksitaj de samfakuloj. Neniu el liaj laboroj estis senvalidigita.

Sekve de la partopreno de G-E Séralini al "Prisana Magazino" elsendita la 25-an de januaro 2010 de France 5, la AFBV direktis du leterojn (la 26-an kaj 28-an de januaro); unuflanke al la responsuloj de la televid-stacio kaj de la elsendo kaj aliflanke al la Supera Konsilio pri Aŭdo-vida Elsendado [kiu reguligas la tuton de la radia kaj televida elsendado, NdT], prezentante G-E Séralini kiel "timo-dissendanton" kaj neagnoskatan scienciston. Ŝajnas do ke la membroj de AFBV - ĉiuj sin deklarintaj favoraj al la genetike modifitaj plantoj (GMP) - agadas pli kiel premgrupo ol kiel sciencaj ekspertoj. Fine, en januaro 2009 kaj 2010, G-E Séralini faris ekspertizojn por la Supera Kortumo de Barato kaj la barata registaro pri la krudaj donitaĵoj provizitaj de la firmao Mahyco por surmerkatigi novan GM-an melongenon produktanta insekticidon. Surbaze de tiuj analizoj, moratorio estis decidita. De tiam, G-E Séralini estas la celo de adaj misfamigaj atakoj, sen ke iliaj aŭtoroj akceptas submetiĝi al la kadro de la scienca diskutado, aparte reguligata de la sistemo de sciencaj publikigoj.

Tradukita de Robin Beto


    Kromdokumento (enhavo):


RETPAĜO  POR  SUBSKRIBI