IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

FAŜISMA  USONO

en  10  facilaj  paŝoj

Naomi Wolf

Kelkaj usonaj soldatoj mortintaj en la iraka milito

De Hitler ĝis Pinochet kaj plu, la historio montras, ke estas certaj paŝoj kiujn ajna estunta diktatoro devas preni por detrui konstituciajn liberojn. Kaj, argumentas Naomi Wolf, George Bush kaj lia reĝimo ŝajne faris ĉiujn.

Pasintan aŭtunon okazis milita ŝtatrenverso en Tajlando. La gvidantoj de la ŝtatrenverso prenis nombron da paŝoj, iom sisteme, kvazaŭ ili havis butikuman liston. Iasence ili havis. Ene de ili jam ĉesigis la demokration: la ŝtatrenversestroj deklaris militan juron, sendis armitajn soldatojn en loĝregionojn, transprenis radio- kaj televid-stacioj, proklamis limigojn al la amaskomunikiloj, striktigis iujn limigojn pri vojaĝado, kaj prenis certajn aktivulojn en gardadon.

Ili ne ellaboris tiujn aferojn dum ili progresis. Se vi rigardas la historion, vi povas vidi, ke estas esence mastroplano por fari el malferma socio diktatorecon. Tiun mastroplanon oni uzis fojon post fojo en pli-malpli sangaj, pli-malpli terorigaj manieroj. Sed ĝi ĉiam efikas. Estas tre malfacile kaj penige krei kaj konservi demokration — sed la historio montras, ke ĉesigi demokration estas multe pli simple. Necesas tutsimple esti preta preni 10 ŝtupojn.

Kiom ajn malfacile estas tion kontempli, estas klare, se vi pretas rigardi, ke ĉiu el tiuj 10 paŝoj jam estis komencitaj hodiaŭ en Usono de la Bush-reĝimo.

Ĉar Usonanoj kiaj mi naskiĝis en libero, ni havas malfacilan tempon eĉ pripensi la eblecon ke ni povus fariĝi malliberaj — enlande — kiel por multaj aliaj nacioj. Ĉar ni ne plu multon lernas pri niaj rajtoj aŭ nia sistemo de ŝtatregado — la tasko esti konscia pri la konstitucio estas eksteren delegita de la posedo de la civitanoj al la regno de la profesiuloj, kiaj juristoj kaj profesoroj — ni apenaŭ rekonas la kontrolojn kaj alĝustigojn kiujn la fondintoj [de Usono] elmetis, eĉ dum ili estas sisteme malmuntitaj. Ĉar ni ne multon lernas pri eŭropa historio, la starigo de aparta “hejmlanda” sekureco — memoru kiu alia volonte uzis la vorton “hejmlanda” — ne sonorigis la alarmilojn kiujn ĝi eble devintus.

Estas mia argumento, ke sub niaj propraj nazoj, George Bush kaj lia reĝimo uzas la tempotestitajn taktikojn por fermi la malferman socion. Estas tempo por ni esti pretaj pensi la nepenseblon — kiel envortigis tion la aŭtoro kaj politika ĵurnalisto Joe Conason, ke ĝi povas okazi ĉi tie. Kaj ke ni estas pli laŭ la vojo ol ni konstatas.

Conason elokvente atentigis pri la danĝero de usona aŭtoritatismo. Mi argumentas, ke necesas al ni rigardi la lecionojn de Eŭropo kaj aliaj specoj de faŝismo por kompreni la potencialan seriozecon de la eventoj kiujn ni vidas dismetiĝi en Usono.

    1. Estigu teruran internan kaj eksteran malamikon

Post kiam ni estis trafitaj en septembro 11, 2001, ni estis en stato de nacia ŝoko. Malpli ol ses monatojn poste, en oktobro 26, 2001, estis akceptita la Usona Patriota Akto de la [parlamenta ĉambro] Kongreso, kiu havis malmultan ŝancon tion debati; multaj diris, ke ili apenaŭ havis tempon ĝin debati. Oni diris al ni ke ni estas “militpretaj”; ni estis en “tutgloba milito” kontraŭ “tutgloba kaliflando” kiu intencas “forviŝi la civilizon”. Estis ankaŭ aliaj tempoj de krizoj en kiuj Usono akceptis limigojn de civitanaj liberoj, kiel dum la enlanda milito, kiam Lincoln deklaris militan juron, kaj la dua mondmilito, kiam miloj da japanusonaj civitanoj estis malliberigitaj. Sed tiu ĉi situacio, kiel rimarkigas Bruce Fein de la Usona Libero-Agendo, estas senprecendenca; ĉiuj aliaj militoj havis finpunkton, do la pendolo povis resvingiĝi reen al la libero; tiu ĉi milito estas difinita kiel en tempo sen difinebla fino, kaj en spaco sen naciaj landlimoj — la terglobo mem estas la batalejo. “Ĉi-foje”, diras Fein, “estos nenia difinita fino”.

Krei terorigan minacon — hidrosimilan, sekreteman, fian — estas malnova ruzo. Ĝi povas, kiel la alvokado de komunista minaco al la nacia sekureco, esti bazita sur realaj eventoj (unu akademiulo en Wisconsin alfrontis vokojn por sia maldungiĝo pro tio ke li rimarkigis interalie, ke la pretenditan komunistan brulatencon, la Reichstag-brulo de februaro 1933, rapide sekvis en nazia Germanio la akcepto de la Ebliga Akto, kiu anstataŭigis la konstitucan juron per senfina stato de urĝo). Aŭ la teroriga minaco povas esti bazita, kiel la elvoko de la Naciaj Socialistoj de “tutgloba konspiro de la monda judaro”, sur mito.

Ne estas tiel, ke islamista terorismo ne estas severa danĝero; kompreneble ĝi estas. Mi prefere argumentas ke la lingvaĵo uzata por transigi la esencon de la minaco estas malsama en lando kia Hispanio — kiu suferis ankaŭ de brutalaj teroristaj atakoj — ol ĝi estas en Usono. Hispanaj civitanoj scias, ke ili alfrontas seriozegajn sekurecminacojn; kion ni kiel usonaj civitanoj kredas, estas ke ni estas potenciale minacataj de la fino de la civilizo kiel ni ĝin konas. Kompreneble, tio igas nin pli akceptemaj al la limigoj de niaj liberoj.

    2. Kreu gulagon

Post kiam oni igis ĉiujn timegi, la posta paŝo estas krei malliberejan sistemon ekstere de la rego de la juro (kiel envortigis tion Bush, li deziras, ke la usona malliberiga centro ĉe Golfo Guantánamo estu lokita en jura “kosmo”) — kie okazas torturo.

Komence, la homoj kiujn oni tien sendas estas vidataj de civitanoj kiel eksteruloj: malfaciluloj, spionoj, “malamikoj de la popolo” aŭ “krimuloj”. Komence, civitanoj emas subteni la sekretan malliberejan sistemon: ĝi igas ilin senti sin pli sekuraj, kaj ili ne identiĝas kun la malliberigitoj. Sed sufiĉe baldaŭ, gvidantoj de la socia civito — opoziciuloj, laboraktivuloj, pastraro, ĵurnalistaro — estas arestitaj kaj ankaŭ senditaj tien.

Tiu ĉi proceso okazis en faŝismaj transformiĝoj aŭ kontraŭdemokratiaj subpremfrapoj, etendiĝante de Italio kaj Germanio en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj ĝis la ŝtatrenversoj en Latinameriko de la 1970-aj jaroj kaj poste. Tio estas normala praktiko en la fermado de malferma socio aŭ la frakaso de pordemokratia ribelo.

Kun siaj malliberejoj en Irako kaj Afganio, kaj kompreneble Guantánamo en Kubo, kie malliberigitoj estas mistraktataj kaj tenataj senfine sen proceso kaj sen aliro al la laŭregulaj juraj procedoj, Usono certe nun havas sian gulagon. Bush kaj liaj aliancanoj en Kongreso antaŭnelonge anoncis, ke ili publikigos nenian informon pri la sekretaj “nigralokaj” malliberejoj de CIA trans la mondo, kiuj estas uzataj por enkarcerigi homojn kiuj estas ekprenitaj de sur la strato.

Gulagoj en la historio havas tendencon disvastiĝi, daŭre pligrandiĝi kaj plisekretiĝi, daŭre pli mortigaj kaj formaligitaj. Ni scias de senperaj klarigoj, fotoj, videoj kaj registaraj dokumentoj, ke homoj, senkulpaj kaj kulpaj, estas torturitaj en la usone regataj malliberejoj pri kiuj ni konscias kaj tiuj kiujn ni ne povas taŭge priesplori.

Sed usonanoj ankoraŭ supozas, ke tiu sistemo kaj la mistrakto de malliberigitoj rilatas al nur timigaj brunuloj kun kiuj ili ne identiĝas. Estis kuraĝe de la konservativula spertulo William Safire citi la kontraŭnazian pastron Martin Niemöller, kiu estis ekprenita kiel politika malliberulo: “Unue ili venis por la judoj”. La plimulto de usonanoj ankoraŭ ne komprenas ke la detruo de la rego de la juro ĉe Guantánamo starigis danĝeran precedencon ankaŭ por ili.

Parenteze, la establo de militservaj tribunaloj kiuj malpermesas al malliberuloj la laŭrajtajn procedojn tendencas veni frue en la faŝisma transformiĝo. Mussolini kaj Stalin starigis tiajn tribunalojn. En aprilo 24, 1934, ankaŭ la nazioj starigis Popolan Kortumon, kiu ankaŭ preterpasis la juran sistemon: malliberuloj estis tenataj senfine, ofte izole, kaj torturitaj, sen esti formale akuzitaj de krimo, kaj estis submetitaj al ekspoziciprocesoj. Fine la Specialaj Kortumoj fariĝis paralela sistemo kiu metis premon al la regulaj kortumoj por forlasi la regon de la juro favore al nazia ideologio en farado de decidoj.

    3. Evoluigu brutulan kaston

Kiam gvidantoj kiuj klopodas al tio kion mi nomas “faŝisma ŝoviĝo” [transformiĝo] deziras fermi malferman socion, ili ensendas kvazaŭmilitistajn grupojn de timigaj junaj viroj kiuj celas terorigi civitanojn. La Nigraĉemizuloj travagis la italan kamparon disbatante komunistojn; la Brunĉemizuloj okazigis brutalajn amaskunvenojn tra Germanio. Tiu kvazaŭmilitistaro estas aparte grava en demokratio: necesas ke civitanoj timu perforton de brutaluloj, kaj do oni bezonas brutalulojn kiuj estas imunaj de kontraŭprocesado.

La jaroj post 9-11 evidentiĝis paradizo por la usonaj sekureckontraktistoj, kun ekstera subkontraktado fare de la Bush-reĝimo por specoj de laboro kiuj tradicie kuŝis ĉe la usonaj militservoj. En tiu procedo, kontraktoj kiuj valoras centmilojn da dolaroj estis donitaj por sekureclaboro fare de lutrupoj hejme kaj eksterlande. En Irako, iuj el tiuj kontraktofunkciuloj estas akuzitaj, ke ili enplektiĝis en la torturado de malliberuloj, ĝenado de ĵurnalistoj kaj pafado al irakaj civitanoj. Sub Ordono 17, eldonita por regi kontraktitojn en Irako fare de la iama usona reĝimo en Bagdado, Paul Bermer, tiuj kontraktitoj estas imunaj de kontraŭprocesado.

Jes, sed tio estas en Irako, vi povus argumenti; tamen post Uragano Katrina la Federacia Ministerio pri Hejmlanda Sekureco luprenis kaj aktivigis centojn da armitaj privataj sekurecgvardianoj en Nov-Orleano. La priesplora ĵurnalisto Jeremy Scahill intervjuis unu nenomitan gvardianon kiu raportis, ke li pafis al nearmitaj civitanoj en la urbego. Estis natura katastrofo kiu subkuŝis tiun epizodon — sed la senfina milito kontraŭ terorismon signifas pluan eblecon por tio kio efektive estas private kontraktitaj armeoj por alpreni la mastrumadon de krizoj kaj urĝsituacioj hejme en usonaj urbegoj.

Brutaluloj en Usono? Grupoj da koleraj junaj respublikanaj viroj, vestitaj en identaj ĉemizoj kaj pantalonoj, minacis balotlaboristojn kiuj nombras la voĉdonojn en Florido en 2000. Se vi legas historion, vi povas imagi, ke estos bezono de “publika ordo” en la sekva balota tago. Ni diru, ke estas protestoj, aŭ minaco, en la tago de la balotado; la historio ne malebligus la ĉeeston de privata sekurecfirmao ĉe la balotejo “por restarigi publikan ordon”.

    4. Starigu internan observadan sistemon

En la Italio de Mussolini, en nazia Germanio, en komunisma Orienta Germanio, en komunisma Ĉinio — en ĉiu fermita socio — spionas sekreta polico pri la ordinaruloj, kaj instigas najbarojn prispioni najbarojn. Necesis ke la Stasi tenu nur minoritaton de la orientgermanoj sub observado por konvinki la plimulton ke ili mem estas observataj.

En 2005 kaj 2006, kiam James Risen kaj Eric Lichtblau skribis en New York Times pri sekreta ŝtata programo por interkapti civitanajn telefonojn, legi iliajn retpoŝtaĵojn kaj sekvi internaciajn financajn transpagojn, fariĝis klare al ordinaraj usonanoj, ke ankaŭ ili povus esti sub ekzamenado.

En fermitaj socioj, tiu observado estas prezentita kiel pri “nacia sekureco”; la vera funkcio estas teni civitanojn trankvilaj, kaj dampi ilian aktivecon kaj malkonsentemon.

    5. Ĝenadu civitanajn grupojn

La kvina afero kiun vi devas fari rilatas al paŝo kvar — vi enfiltru kaj ĝenadu civitanajn grupojn. Povas esti bagatele: eklezio en Pasadeno, kies ministro predikis, ke Jesuo favoris la pacon, trovis sin sub priesploro de la Enlanda Imposta Servo, dum eklezioj kiuj eligis Respublikanojn por voĉdoni, kio estas same kontraŭleĝa sub usona imposta juro, estis lasitaj.

Alia ĝenado estas pli serioza: la Usona Unuiĝo de Civitanaj Liberoj raportas, ke miloj da ordinaraj usonaj kontraŭmilitaj, primediaj kaj aliaj grupoj estas enfiltritaj de agentoj: sekreta Pentagona datumbazo inkluzivas pli ol kvar dekduoj [48] da pacaj kontraŭmilitaj kunvenoj, amaskunvenoj aŭ protestpromenoj de usonaj civitanoj en sia kategorio de 1500 “suspektindaj incidentoj”. La egale sekretema Kontraŭspiona Region-Agada Agentejo (Cifa) de la Federacia Ministerio de Defendo kolektadis informojn pri enlandaj organizaĵoj okupataj pri paca politika agado: Cifa havas devon spuri “potencialajn teroristajn minacojn” dum ĝi rigardas ordinarajn usonajn civitanajn aktivulojn. Malmulte konata nova leĝo redifinis aktivismon kiel protestojn pri bestaj rajtoj kiel “terorismon”. Do la difino de “teroristo” malrapide plivastiĝas por inkluzivi la opozicion.

    6. Okupiĝu pri arbitra enkarcerigo

Tiu ĉi timigas la homojn. Estas speco de kat-musa ludo. Nicholas D Kristof kaj Sheryl WuDunn, la priesploraj raportistoj kiuj verkis China Wakes: the Struggle for the Soul of a Rising Power [Ĉinio Vekiĝas: la Lukto por la Animo de la Leviĝanta Potenco] , priskribas pordemokratiajn aktivulojn en Ĉinio, kiaj Wei Jingsheng, kiuj estis multfoje arestitaj kaj liberigitaj. En fermiĝanta aŭ fermiĝinta socio estas “listo” de kontraŭreĝimuloj kaj opociziestroj: vi estas tiamaniere celata post kiam vi eniras la liston, kaj estas malfacile foriri de la listo.

En 2004, la Usona Transporta Sekurec-Administrado konfirmis, ke ĝi havas liston da pasaĝeroj kiuj estas celataj por sekurecserĉoj, aŭ pli malbone se ili provas flugi. Homoj kiuj troviĝis en la listo? Du mezaĝaj virinaj pacaktivuloj en San Francisco; liberala Senetano Edward Kennedy; membro de la venezuela registaro — post kiam la prezidanto de Venezuelo kritikis Bush; kaj miloj da ordinaraj usonaj civitanoj.

Profesoro Walter F Murphy estas emerita de la Universitato de Princeton; li estas unu el la plej antaŭaj konstituciaj spertuloj en la nacio, kaj aŭtoro de la klasikaĵo Constitutional Democracy [Konstitucia Demokratio] . Murphy estas ankaŭ honorigita iama usona soldato, kaj li eĉ ne estas aparte liberala politike. Sed en marto 1 ĉijare, al li estis malpermesita surteriĝa rajtigilo ĉe Newark, “ĉar mi estas en Terorista Observ-Listo”. “Ĉu vi iam estis en ajnaj pacpromenoj? Ni malpermesas al multaj homoj flugi pro tio”, demandis dungito de flugkompanio.

“Mi klarigis”, diris Murphy, “ke mi ne tiel promenis, sed mi ja en septembro 2006 donis prelegon ĉe Princeton, televidigitan kaj enretigitan, ege kritikan al George Bush pro liaj multaj atencoj kontraŭ la konstitucion”.

“Tio sufiĉus”, diris la viro.

Kontraŭmilita promenanto? Potenciala teroristo. Subteni la konstitucion? Potenciala teroristo. La historio montras ke la kategorioj de “malamiko de la popolo” havas tendencon plivastiĝi daŭre pli profunden en la civitanan vivon.

James Yee, Usona civitano, estis la islama pastro ĉe Guantánamo kiu estis akuzita pri mistraktado de sekretaj dokumentoj. Li estis ĝenadata de la usona militservo antaŭ ol la akuzoj kontraŭ lin estis forigitaj. Yee estis antaŭe malliberigita kaj liberigita plurfoje. Li estas ankoraŭ konsiderata interesa.

Brandon Mayfield, usona civitano kaj juristo en Oregon, estis erare identigita kiel eventuala teroristo. Lia domo estis sekrete enŝtelita kaj lia komputilo prenita. Kvankam li estas senkulpa de la akuzo kontraŭ lin, li estas ankoraŭ en la listo.

Joseph Goebbels

Estas norma praktikado en faŝistaj socioj, ke kiam oni unufoje estas en la listo oni ne povas deiri.

    7. Celu kernajn individuojn

Minacu ŝtatservistojn, artistojn kaj akademiulojn per perdo de posteno se ili ne sekvas la partian linion. Mussolini sekvis la rektorojn de ŝtataj universitatoj kiuj ne konformiĝas al la faŝista linio; same faris Joseph Goebbels, kiu puĉis akademiulojn kiuj ne estis pornaziaj; same faris Augusto Pinochet de Ĉilio; same faras la ĉina komunista Politburoo en punado de pordemokratiaj studentoj kaj profesoroj.

La akademia mondo estas tindrejo de aktivismo, do tiuj kiuj strebas al faŝisma ŝtato punas akademiulojn kaj studentojn per profesia perdo se ili ne ideologie “kunordiĝas”, laŭ termino de Goebbels. Ĉar ŝtatservistoj estas la sektoro de la socio plej vundebla pri maldungiĝo de iu reĝimo, ili estas ankaŭ grupo kiun faŝistoj tipe “kunordigas” frue en la procedo: la Reich-Leĝo por la Reestablo de Profesia Ŝtatservo estis akceptita en aprilo 7, 1933.

Subtenantoj de Bush en la ŝtataj parlamentoj en pluraj ŝtatoj metis premon al provizoraj universitatestroj por puni aŭ maldungi akademiulojn kiuj estis kritikemaj al la reĝimo. Rilate al ŝtatservistoj, la Bush-reĝimo dereligis la karieron de unu militserva juristo kiu publike parolis por justaj procesoj por kaptitoj, dum reĝima funkciulo publike minacis la jurajn firmaojn kiuj reprezentas en la publika intereso la kaptitojn per minaco voki al iliaj ĉefaj klientoj ilin bojkoti.

Aliloke kontraktito de CIA kiu diris en privata blogo, ke “akvotabulado estas torturo” estas senigita de sia sekurecrajtigilo bezonata por fari sian laboron.

Plej lastatempe, la reĝimo puĉis ok usonajn juristojn pro tio kio aspektas kiel nesufiĉa politika lojaleco. Kiam Goebbels puĉis sian ŝtatservon en aprilo 1933, ankaŭ juristoj estis “kunordigitaj”, paŝo kiu faciligis la vojon al la plibrutaliĝantaj leĝoj kiuj sekvis.

    8. Regu la amaskomunikilojn

Italio en la 1920-aj jaroj, Germanio en la 30-oj, Orientgermanio en la 50- oj, Ĉeĥoslovakio en la 60-oj, la Latinidamerikaj diktatorecoj en la 70-oj, Ĉinio en la 80-oj kaj 90-oj — ĉiuj diktatorecoj, kaj estuntaj diktatoroj celas gazetojn kaj ĵurnalistojn. Ili minacas kaj ĝenadas ilin en pli malfermaj socioj kiujn ili strebas fermi, kaj ili arestas ilin, kaj pli malbone en socioj kiuj jam estas fermitaj.

Terry Lloyd

La Komitato por Protekti Ĵurnalistojn diras, ke arestoj de usonaj ĵurnalistoj estas je ĉiama alto: Josh Wolf (nenia parenceco), bloganto en San Francisco, estis metita en malliberejon por jaro pro rifuzo transdoni videon de kontraŭmilita manifestacio: Hejmlanda Sekureco faris krimplendon kontraŭ Greg Palast, pretendante ke li minacis “krizan infrastrukturon” kiam li kaj televida reĝisoro filmadis viktimojn de Uragano Katrina en Louisiana. Palast jam verkis furorlibron kritikan al la Bush-reĝimo.

Aliaj raportistoj kaj verkistoj estis alimaniere punitaj. Joseph C Wilson akuzis Bush, en “malredaktora” [op-ed] kontribuo, ke li gvidis la landon en militon surbaze de falsa akuzo, ke Saddam Hussein akiris flavkukan uranion en Niĝero. Lia edzino, Valerie Plame, estis malmaskita kiel spiono de CIA — formo de revenĝo kiu finigis ŝian karieron.

Kontraŭprocesado kaj maldungiĝo estas tamen nenio, kompare kun la maniero laŭ kiu Usono pritraktas ĵurnalistojn kiuj strebas kovri la konflikton en Irako en senpartia maniero: La Komitato por Protekti Ĵurnalistojn jam dokumentis multoblajn raportojn pri la usona militservo en Irako kiu alpafas aŭ minacas alpafi neenkorperaciigitajn (kun signifo “sendependajn”) ĵurnalistojn kaj kameraistojn de organizaĵoj kiuj ampleksas de Al-Jazeera ĝis BBC. Dum okcidentanoj eble pridemandas la rakontojn de Al-Jazeera, ili devus atenti la rakontojn de raportistoj kiaj Kate Adie de BBC. En iuj kazoj, raportistoj estis vunditaj aŭ mortigitaj, inkluzive de Terry Lloyd de ITN en 2003. Kaj CBS kaj Associated Press en Irako havis stabanojn kiuj estis prenitaj de la usona militservo kaj kondukitaj al brutalaj malliberejoj; la novaĵorganizaĵoj ne kapablis vidi la pruvaĵon kontraŭ iliajn stabanojn.

Dum la tempo en fermado de socioj, vera novaĵo estas anstataŭigita de falsaj novaĵoj kaj dokumentoj. Pinochet montris al ĉiliaj civitanoj falsitajn dokumentojn por subteni sian pretendon, ke teroristoj estis atakontaj la nacion. Ankaŭ la flavkuka akuzo estis bazita sur falsitaj paperoj.

Ne estos fermo de novaĵoj en moderna Usono — ne eblas. Sed oni povas havi, kiel rimarkigis Frank Rich kaj Sidney Blumenthal, konstantan fluon da mensogoj kiuj malpurigas la novaĵputon. Kion oni jam havas estas Blanka Domo kiu direktas fluon da falsaj informoj kiu estas tiom persista, ke estas daŭre pli malfacile apartigi la veron disde la malvero. En faŝisma sistemo ne estas la mensogoj kiuj gravas sed la obskurigo.

Bill Keller

    9. Malkonsento egalas perfido

Prezentu malkonsenton kiel “perfidon”, kaj kritikon kiel “spionadon”. Tion faras ĉiu fermiĝanta socio, same kiel ĝi ellaboras leĝojn kiuj pli kaj pli krimigas certajn specojn de parolado, kaj ampleksigas la difinon de “spiono” kaj “perfidulo”. Kiam Bill Keller, la eldoninto de New York Times, aperigis la rakontojn Lichtblau/Risen, Bush nomis la likadon de sekretaj informoj fare de The Times “hontinda”, dum Respublikanoj en Kongreso vokis por jura akuzo al Keller pro perfido, kaj dekstraj komentistoj kaj novaĵkanaloj daŭrigis la tamburfrapadon de “perfido”. Iuj komentistoj, kiel rimarkigis Conason, memorigis legantojn memkontente, ke unu puno por atenci la Spion-Akton estas mortpuno.

Conason prave rimarkigas pri la seriozeco de la minaco kiun reprezentis tiu atako. Estas ankaŭ grave memori, ke la ekspozicia proceso de Moskvo, 1938, akuzis la redaktoron de Izvestia, Nikolai Bukharin, pri perfido; Bukharin estis fakte mortpunita. Kaj estas grave memorigi usonanojn, ke kiam la Spion-Akto de 1917 plej laste estis aplikita, dum la fifamaj Ŝtelatakoj de Palmer de 1919, maldekstremaj aktivuloj estis kunkolektitaj en vastaj aresto-ondoj, tenitaj en malliberejo dum kvin monatoj, kaj “batitaj, malsategigitaj, sufokitaj, torturitaj kaj minacitaj pri morto”, laŭ la historiisto Myra MacPherson. Poste, malkonsento en Usono estis mutigita dum jardeko.

En la stalina Sovetunio, malkonsentemuloj estis “malamikoj de la popolo”. Nacisocialistoj nomis tiujn kiuj subtenis la demokration de Weimar “novembraj perfiduloj”.

Kaj jen la loko kie fermiĝas la cirklo: la plimulto de usonanoj ne konstatas, ke depost septembro pasintjare — kiam Kongreso malprave, malsaĝe, akceptis la Akton de Militservaj Komisionoj de 2006 — la prezidento havas la potencon nomi ajnan usonan civitanon “malamika batalanto”. Li havas la potencon difini kion signifas “malamika batalanto”. La prezidento povas ankaŭ delegi al iu ajn laŭ sia elekto en la plenuma branĉo la rajton difini “malamika batalanto” kiel ajn li aŭ ŝi volas, kaj tiam ekpreni usonanojn laŭe.

Eĉ se vi aŭ mi estas usonaj civitanoj, eĉ se ni evidentiĝas esti entute senkulpaj de tio pri kio li nin akuzis, li havas la potencon ekprenigi nin dum ni interŝanĝas flugmaŝinojn ĉe Newark morgaŭ, aŭ igi nin esti prenitaj per frapo ĉe la pordo, transporti vin aŭ min al mararmea brigo, kaj teni vin aŭ min en izolo, eble dum monatoj, dum atendado de proceso. (Plilongigita izolado, kiel scias psikiatroj, ekkaŭzas psikozon en alie mense sanaj malliberigitoj. Pro tio la gulago de Stalin havis izolĉelon, kiel ankaŭ Guantánamo, en ĉiu satelita malliberejo. Tereno 6, la plej nova, plej brutala instalaĵo ĉe Guantánamo, estas entute izolĉeloj.) Ni usonaj civitanoj ricevos finfine proceson — por la momento. Sed aktivistoj pri juraj rajtoj ĉe la Centro por Konstituciaj Rajtoj diras, ke la Bush-reĝimo provas daŭre pli agreseme trovi manierojn rondiri tion, ke ili donu eĉ al usonaj civitanoj justajn procesojn. “Malamika batalanto” estas krimo de statuso — eĉ ne necesas ke ĝi estu io kion oni faris. “Ni absolute transiris al modelo de preventa malliberigo — vi aspektas kvazaŭ vi povus fari ion fian, vi eble faros ion fian, do ni tenos vin”, diras porparolanto de CKR.

La plimulto de usonanoj certe ankoraŭ ne komprenas ĉi tion. Ne miru: estas malfacile kredi, malgraŭ tio, ke ĝi estas la vero. En ĉiu fermiĝanta socio, ĉe certaj punktoj estas iuj altprofilaj arestoj — kutime de opoziciaj gvidantoj, pastraro kaj ĵurnalistoj. Poste ĉio kvietiĝas. Post tiuj arestoj, ankoraŭ ekzistas gazetoj, kortumoj, televido kaj radio, kaj la fasadoj de civitana socio. Tutsimple ne estas vera malkonsentemo. Tutsimple ne estas libero. Se vi rigardas la historion, ĵus antaŭ tiuj arestoj estas kie ni estas nun.

Patrick Leahy

    10. Suspendu la regon de la juro

La Aŭtoritatiga Akto John Walker de 2007 donis al la prezidento novajn potencojn supre la nacia gvardio. Tio signifas, ke en nacia urĝostato — por kiu la prezidento nun havas pliigitajn potencojn por deklari — li povas sendi la milicion de Michigan por devigi urĝostaton kiun li deklaris en Oregon, super la kontraŭstaroj de la ŝtata guberniestro kaj ties civitanoj.

Eĉ dum usonanoj estis fokusitaj pri la kolapso de Britney Spears kaj la demando de tio, kiu estis la patro de la bebo de Anna Nicole, la New York Times publikigis redaktoran artikolon pri tiu ŝoviĝo: “Maltrankviliga lastatempa fenomeno en Vaŝingtono estas, ke leĝoj kiuj frapas al la kerno de la usona demokratio estas akceptitaj meze de la nokto... Preter reala milita ribelo, la prezidento nun rajtas uzi militservajn trupojn kiel enlandan policon reage al natura katastrofo, malsanepidemio, terorista atako aŭ iu ajn “alia situacio”.

Kritikantoj vidas tion ĉi kiel klaran atencon al la Akto Posse Comitatus, kiu celas bridi la federacian registaron en la uzo de la militservoj por enlanda devigo de la leĝo. La Demokrata senetano Patrick Leahy diras, ke uzo de la militservoj por enlanda devigo de la leĝo instigas prezidenton deklari federacian militan juron. Ĝi ankaŭ atencos la fundamentan kialon, ke la fondintoj starigis nian sistemon de landoregado kiel ili faris: vidinte la viktimigon de la civitanoj fare de la soldatoj de la monarĥo, la fondintoj timegis pri ĝuste tiu ĉi speco de koncentriĝo de la potenco de la milicioj super la usona popolo en la manoj de subprema plenumgrupo aŭ partio.

Kompreneble, Usono ne havus tendencon al la brutala tuta fermiĝo de la sistemo kiu sekvis la promenon de Mussolini al Romo, aŭ la kunkolektado de politikaj malliberuloj de Hitler. Niaj demokratiaj kutimoj estas tro rezistaj, kaj niaj militservoj kaj juraj servoj tro sendependaj, por ajnaspeca scenaro tia.

Pli verŝajne, kiel rimarkigas aliaj kritikantoj, nia eksperimento en demokratio povus esti fermita pere de procedo de erozio.

Estas eraro pensi, ke frue en faŝista transformiĝo ni vidas la profilon de pikdrato kontraŭ la ĉielo. En la fruaj tagoj aferoj aspektas surface normalaj; kamparanoj festadis la rikoltofestojn en Kalabrio en 1922; homoj butikumadis kaj iris al la kinejo en Berlino en 1931. Frue, kiel envortigas tion WH Auden, la hororo ĉiam estas aliloke — dum iu estas torturita, infanoj sketas, ŝipoj veladas: “hundoj daŭrigas pri sia hunda vivo... Kiel ĉio forturniĝas / Tute leĝere for de katastrofo”. Dum usonanoj forturnas sin tute leĝere, daŭre akordiĝante kun interreta butikumado kaj Usona Idolo, la fundamentoj de demokratio estas morte korodataj. Io profunde ŝanĝiĝis kio malfortigas nin senprecedence: niaj demokratiaj tradicioj, sendepenta jursistemo kaj libera amaskomunikilaro faras sian laboron hodiaŭ en kunteksto en kiu ni estas “en milita stato” en “longa milito” — milito sen fino, sur batalejo priskribita kiel la terglobo, en kunteksto kiu donas al la prezidento — sen ke usonaj civitanoj ĝis nun konstatu — la potencon super usonaj civitanoj pri libero aŭ longa izola enkarceriĝo, nur laŭ lia diro.

James Madison

Tio signifas, ke malpleneco daŭre plivastiĝis sub la fundamento de ĉiuj tiuj ankoraŭ-liber-aspektaj institucioj — kaj tiu fundamento povas cedi sub certaj specoj de premo. Por preventi tian rezulton, ni devas pripensi la “kion-se-ojn”.

Kion se, post jaro kaj duono, estos plua atako — ni diru, Dio malpermesu, malpura bombo? La plenuma branĉo povas deklari staton de urĝo. La historio montras, ke iu ajn gvidanto, de iu ajn partio, estos tentita konservi urĝopotencojn post kiam la krizo estos preterpasinta. Kun la senintestigo de la tradiciaj kontroloj kaj alĝustigoj, ni estas ne en malpli granda danĝero de iu Prezidento Hillary ol de iu Prezidento Giuliani — ĉar iu ajn plenumbranĉo estos tentita plifortigi sian volon pere de edikto prefere ol per la arda, necerta procedo de demokrata negocado kaj kompromiso.

Kion se la eldonisto de unu el la ĉefaj usonaj gazetoj estus jure akuzita de perfido aŭ spionado, kiel dekstrula peno ŝajne minacis Keller-on pasintjare? Kion se li aŭ ŝi ricevus 10 jarojn en malliberejo? Kiel aspektus la gazetoj la postan tagon? Juĝante per la historio, ili ne ĉesus eldoniĝi, sed ili subite fariĝus tre ĝentilaj.

Ĝuste nun, nur manpleno da patriotoj provas rezisti la tajdon de tiraneco por la cetero de ni — stabanoj ĉe la Centro por Konstituciaj Rajtoj, kiuj alfrontis mortminacojn pro reprezentado de kaptitoj kaj tamen persistis la tutan vojon al la Supera Kortumo, aktivistoj ĉe la Usona Unuiĝo de Civitanaj Liberoj; kaj eminentaj konservativuloj kiuj provas reruli la korodajn novajn leĝojn, sub la standardo de nova grupo nomata Usona Libero-Agendo. Tiu malgranda, disa aro da homoj bezonas ĉies helpon, inkluzive de eŭropanoj kaj aliaj internacie kiuj pretas meti premon sur la reĝimon, ĉar ili povas vidi kion povas signifi nebridita usona demokratio por la cetero de la mondo.

Necesas ke ni rigardu la historion kaj alfrontu la “kion-se-ojn”. Ĉar se ni daŭre laŭiros tiun ĉi vojon, la “fino de Usono” povus veni por ĉiu el ni en malsama maniero, en malsama momento; ĉiu el ni eble havus malsaman momenton, kiam ni sentas nin devigataj rerigardi kaj pensi: jen kiel estis antaŭe — kaj jen kiel ĝi estas nun.

“La amasiĝo de ĉiuj potencoj, leĝdonaj, plenumaj, juraj, en la samaj manoj ... estas difino de tiraneco”, skribis James Madison. Ni ankoraŭ havas la elekton ĉesi laŭiri tiun ĉi vojon, ni povas stari firmaj kaj batali por nia nacio, kaj alpreni la standardon kiun petis al ni porti la fondintoj.

La libro de Naomi Wolf “La Fino de Usono: Letero de Averto al Juna Patrioto” estis eldonita de Chelsea Green en septembro 2007.

Originala teksto: The Guardian, la 24-an de aprilo 2007
Tradukis Ian Fantom