IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KIAL  EKZISTAS  LABORISTA  ESPERANTO - MOVADO ?

Gary Mickle

Kiel unuan aferon, multaj skeptikuloj opinias pri Esperanto, ke ĝi ne “utilas” tiel, kiel utilas aliaj, laŭdire pli “gravaj” lingvoj. Skeptikulo kun maldekstraj simpatioj eventuale scivolas, eksciante pri la ekzisto de la laborista Esperanto-movado, kian bonon ĝi entute alportis al laboristoj, krom eble kiel tempopasigilo. Mi argumentos, ke Esperanto estas pli ol tempopasigilo, kaj tiucele mi volas ekzameni kelkajn kialojn, pro kiuj progresemaj laboristoj kaj aliaj elektis lerni kaj uzi Esperanton en la pasinteco kaj ankaŭ nun faras tion.

    Laboristoj uzis Esperanton pro praktikaj kialoj

Baze, Esperanto – kiel lingvo kaj kiel komunumo de parolantoj – estas praktika opcio por kontakti homojn el aliaj landoj. Ĝi certe ne estas la sola disponebla, kaj ju pli da opcioj – lingvoj kaj kontaktoj – oni havas, des pli bone. Malgraŭ sia malgranda uzantaro, Esperanto povas atuti per kelkaj rimarkindaj avantaĝoj, el kiuj unu estas, ke ĝiaj uzantoj troviĝas en la tuta mondo kaj ke ili preskaŭ senescepte ŝatas havi multvariajn eksterlandajn kontaktojn. Alie ili ne surprenus sur sin la penon lerni ĝin.

Esperanto ekzistas jam de 1887, kaj en la unua jardeko de la 20-a jarcento laboristoj pli kaj pli multnombre komencis lerni ĝin kaj establi siajn proprajn organizaĵojn, sendependajn de la burĝa Esperanto-movado, kiu formiĝis kelkajn jarojn pli frue. Ĉirkaŭ tiu sama tempo Esperanto vojis ĝis Orienta Azio. La unuaj, kiuj studis ĝin en Ĉinio, estis anarkiistoj, kiuj uzis ĝin por kontakti eŭropajn laboristajn esperantistojn.

Unu motivo por ekfunkciigi tutmondan proletan Esperanto-organizaĵon en la 1920-aj jaroj estis, ke en la sekvo de la Unua mondmilito granda nombro da plejparte unulingvaj laboristoj aktive serĉis kontaktojn kun laboristoj en aliaj landoj, kaj kelkaj el ili trovis Esperanton la sola lingvo, kiun ili povas lerni sufiĉe rapide kaj facile en sia disponebla libera tempo. La milito igis ilin konkludi, ke la reciproka izoliĝo de la diverslandaj laboristaj klasoj plifaciligis al la reganta klaso manipuli ilin per naciisma ideologio.

Helpa afero, kompreneble, estis la tiutempe granda laborista kulturmovado ligita kun socialismaj, komunismaj, anarkiismaj kaj aliaj maldekstraj tendencoj. Ĝi montriĝis ideala situo por Esperanto-agado. Komunismaj partioj, ekzemple, instigis al korespondado inter laboristoj en diversaj landoj, kaj Esperanton oni uzis tre amplekse por tiu celo – antaŭ la epoko de Stalin, en kiu esperantistoj estis persekutitaj en Sovetunio.

La proletaj esperantistoj rapide plimultiĝis tuj post la milito. Krom tio, ili pli ol iam ajn antaŭe malemis organiziĝi en la jam establita “politike neŭtrala” (kia ĝi pretendis kaj plu pretendas esti) Esperanto-movado. Tiu movado estis laŭ ilia vido profunde kompromitita pro la lojala subteno, kiun ĝi antaŭe donis al la milita strebado de diversaj eŭropaj nacioj. Ia daŭra laborista Esperanto-organizaĵo necesis.

    Tutmondiĝo de sube

La asocio, kiun ili fondis en 1921, nomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda, t.e. SAT. La nomo diras ion pri ĝiaj kvalitoj. Kvankam ĝi estis konceptita kiel proleta klasa organizaĵo, ĝi rifuzis mallarĝigi sian politikan horizonton. Sekve, ĝi ne nomis sin “socialisma” aŭ simile. Dekomence oni intencis, ke ĝi estu loko, kie porpledantoj de plej vasta gamo de maldekstraj tendencoj povu partopreni liberan interŝanĝon de ideoj. Estis tamen tre sentebla etoso de kontraŭnaciismo, kiu trasekcis la tendencojn. La fonda grupo tiom volis limigi naciajn influojn, ke ĝi iris unu paŝon trans la internaciismon, donante al la asocio “sennaciecan” strukturon kaj elstarigante tiun principon en ĝia nomo. Nur Esperanto-parolantoj kun jam sufiĉa lingva kapablo devus membriĝi – sen la perado de naciaj sekcioj. SAT alprenis la devizon:

“SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens-, kaj agadkapablo”.

Eŭgeno Lanti

En la sama senco, la gvida aganto de SAT, Eŭgeno Lanti, diris:

“La spirita kontaktigo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj. Tial la agado de SAT, celanta kunigi, intimigi senpere la laborulojn tutmondajn, estas esence revolucia.”

Oni ne intencis, ke SAT uzurpu la rolon de politikaj partioj per rekta engaĝiĝo en politikaj luktoj, sed ke ĝi estu kultura asocio engaĝita en la laborista klerigado – kiu helpu disrompi la naciajn kaj etnajn barojn inter laboristoj, entirante ilin en praktikan kolektivan agadon.

La membraro de SAT apogeis en la malfruaj 1920-aj jaroj ĉe ĉirkaŭ 6000 kaj poste falis al nun iom pli ol 700. La kialoj de tiu falo estas multspecaj, kaj necesus longa ekskurso en la historion por trakti ilin ĉi tie. Sufiĉu la konstato, ke la plimulto de ili rilatas al la historio de la komunumo de Esperanto-parolantoj kaj al la malfacilaĵoj de la politika maldekstro ĝenerale, kvankam ili parte fontas ankaŭ el la propraj malfacilaĵoj de SAT ĉe la konservado de maldekstra kaj kontraŭnaciisma profilo, kiu klare diferencigas ĝin disde la burĝa Esperanto-movado, kies pli kaj pli kulturismaj, identismaj kaj eĉ naciismaj diskursoj nun trasaturas la tutan Esperantlingvan komunumon kaj eĉ ekaperas kelkfoje en SAT.

Unu afero, kiu malkreskigis la ĝeneralan intereson pri Esperanto, estas la percepto, ke la angla nun efike plenumas la rolon iam antaŭviditan por Esperanto. Kvankam ankaŭ multaj maldekstruloj vidas la aferon tiel, mi opinias konvene, ke ili rigardu la aferon de pli proksime. Eĉ en la okcidenta Eŭropo, kie la angla jam delonge estas la ĉefranga lerneje instruata fremda lingvo, kaj kie la ekonomiaj kaj do ankaŭ lernejklerigaj kondiĉoj favoras, la plimulto de homoj ne forlasas la lernejon kun konoj de la angla vere sufiĉaj por povi uzi ĝin efike por politikaj celoj aŭ por persone intimiĝi kun la homoj, kun kiuj ili uzas ĝin. Esperanto – sendepende de tio, ĉu ĝi havas ŝancon esti “enkondukita” tutmonde – helpas kompensi tion. La burĝa lerneja sistemo produktas hordojn da ludoperdantoj, kiuj perdis en la konkurenco la fidon je sia kapablo lerni (interalie) fremdajn lingvojn, kaj Esperanto helpas al kelkaj el ili regajni la fidon, ke ili efektive kapablas lerni lingvojn.

Esperanto helpas al siaj uzantoj kulturi intereson pri lingvoj, ĉar multaj anoj de ĝia parolkomunumo okupiĝas pri lingvistiko, lingvosociologio kaj lingvopolitiko. La Esperantlingva komunumo faras pli multe ol iu ajn alia grupo, kiun mi konas, por stimuli siajn anojn al lernado de aliaj lingvoj, inkluzive “ekzotikajn” aŭ malpli ofte lernatajn. Ĝi estas bonega loko por akiri lertojn kiel tradukanto kune kun aliaj homoj, kiuj kutime estas kunlaboremaj kaj afablaj.

Krome, ne estas malbona ekzerco, tute aparte por unulingvaj uzantoj de granda lingvo, meti sin en la lokon de homoj, kiuj kutime ne aŭ neniam ajn povas uzi sian gepatran lingvon por internacia komunikado. Uzi lingvon, kiu apartenas laŭ egaleca maniero al ĉiuj siaj uzantoj, dum ĝi estas la gepatra lingvo nur de malmultaj, estas maniero por fari tion. Esperanto-parolantoj promocias etikon de egaleca lingva komunikado, traktante demandon de tutmonda socia malegaleco, pri kiu la plimulto de homoj neniam pensas.

Esperantistoj havas tradicion de gastigado al vojaĝantaj esperantistoj el aliaj landoj, kaj tio estas io, kion multaj homoj sen staploj da mono por elspezi dum feriaj vojaĝoj abunde utiligas (ambaŭmaniere, gastante kaj gastigante). Por kelkaj homoj, jam tio sola estas sufiĉa kialo por lerni Esperanton.

Ne eblas nei, ke kelkaj esperantistoj estas zelotoj, kiuj volas kredigi, ke Esperanto estas panaceo kontraŭ internacia malkonkordo, kultura imperiismo kaj similaj malbonoj, sed la nombro de zelotoj malaltiĝas. Kvankam la nivelo de skismo ne estas atingita, esperantistoj nuntempe tendencas disdrivi en du grupojn. Unu grupo insistas resti en la teniĝo de “movado” kaj alkroĉas sin al iu ajn pajlero por konservi la esperon, ke unu tagon Esperanto iĝos la internacia lingvo. Sed la “movada” tendenco febliĝas. Alia grupo rigardas la lingvon pli kiel bazon de “komunumo” kun speco de alternativa vivstilo. Vidi Esperanton priskribita kiel hobion, ĝenas al iuj esperantistoj, sed laŭ mi nenecese. Kontraŭe, hobioj kaj libertempaj aktivecoj devus esti rigarditaj el politika angulo.

    La sennaciisma tendenco

Ĉu hobio aŭ ne, Esperanto certe havas politikan dimension. Laboristaj esperantistoj, precipe tiuj de la “sennaciisma” (kontraŭnaciisma kaj universalisma) tendenco en SAT, jam delonge aprezis Esperanton pro ĝia kapablo inokuli al siaj laboristaj uzantoj specon de praktike orientita “proleta kosmopolitismo”, kiu portas ilin ankoraŭ unu paŝon for de la ĉienpenetranta spirito de naciismo, ol la internaciismo faras.

Pro kio ion obĵeti kontraŭ la internaciismo? Plej ofte, pro nenio. Por multaj homoj kaj en multaj lokoj kaj cirkonstancoj, ĝi estas paŝo en la ĝusta direkto – for de la naciismo. Tamen, el konsekvence kontraŭnaciisma perspektivo oni povas havi kelkajn legitimajn rezervojn pri la koncepto internaciismo:

La tradicia internaciismo de la laborista movado estis ĉiukaze asociita kun hierarkia organizformo, kiu ne faris disponojn por transnaciaj baznivelaj kontaktoj inter laboristoj. Tio estis la afero, kontraŭ kiu SAT strebis esti antidoto per rekta interkontaktigo de laboristoj el tiom da lokoj, kiom ĝi povis atingi, kaj per ilia liberigo el la mensaj katenoj de la naciismo. Ĝiaj ideoj, kaj precipe la ideoj de ĝia sennaciisma frakcio, estis frua aserto de ideo, kiun oni pli novtempe nomas “tutmondiĝo de sube”.

Eŭgeno Lanti tiel esprimis ĝin en unu el siaj plej konataj verkoj, la Manifesto de la Sennaciistoj:

“En fama manifesto, aperinta antaŭ 83 jaroj, la proletoj el ĉiuj landoj estis alvokataj unuiĝi. Kaj tiucele jam stariĝis diversaj Internacioj, kies gvidantoj rilatas pli malpli ofte inter si, ĉu per leteroj, ĉu dum kongresoj; plej ofte pere de tradukistoj kaj interpretistoj. Laŭ ĝenerala maniero, la amasoj fakte restas ankoraŭ tute apartigitaj en naciaj kadroj kaj havas nenian kontakton inter si – krom sur batalkampoj dum teruraj militoj.”

Sennaciistoj – pri kiuj necesas substreki, ke ili konsistigas nur unu el pluraj politikaj platformoj en SAT – alvokis la laboristojn deteni sin de ĉia nacia batalado kaj sin dediĉi ekskluzive al la klasbatalo. Eĉ se la prioritata rango de la klasbatalo estas pridubata de kelkaj en SAT hodiaŭ, la nuntempa rilateco de la averto de Lanti kontraŭ la “naciaj bataloj” iĝas evidenta, kiam oni pripensas, kiel ofte pledado por identismaj kaj etnicismaj aferoj ĉiam ankoraŭ kaŝas sin malantaŭ fumnebulo de “kontraŭimperiismo” kaj “rajto je memdispono”, kiam logi maldekstrulojn estas celate. La burĝa Esperanto-movado estas bonega ekzemplo de tio, kontraŭ kio Lanti baŭmis. Grandaj sekcioj de ĝi sen konsidero pri la sekvoj nun apogas etnismon, tuteŭropan naciismon, lingvopurismon kaj similajn aferojn.

    Uzante Esperanton hodiaŭ

Unu el la tradicie gvidaj ideoj de SAT, pri kies eventuala anakronismeco eblas debati, estas la ideo, ke Esperanto fariĝu la universale agnoskata internacia lingvo. Membroj de SAT en la unuaj tempoj dividis kun la burĝa Esperanto-movado la konvinkon, ke Esperanto “venkos” en la vetkuro por fariĝi la ĉefa interkomunikilo de la mondo. Hodiaŭ ŝajnas pli prudente trakti Esperanton kiel ilon por pli ĝeneraligi dulingvecon kaj plurlingvecon, kaj ankaŭ por popularigi pli kosmopolitajn mondrigardon kaj vivstilon inter la neprivilegiitoj, ol fari dogmon el la iama estonta triumfo de Esperanto super aliaj lingvoj, kiujn oni rigardas kiel ĝiajn konkurencantojn. Opinioj pri tio multe disiras en SAT, kiel en aliaj partoj de la Esperantlingva komunumo.

SAT ĉiukaze ne estis fondita por rekte akceli la tutmondan enkondukon de Esperanto. La fundamenta celo de SAT, kiel oni formulis ĝin en la statuto, estas tiom valida hodiaŭ kiom en la 1920-aj jaroj, kiam oni verkis ĝin:

“Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.”

 

Artikolo originale publikigita en la retejo de la asocio Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj teritorioj
Anglalingva versio
Hispanlingva versio
Franclingva versio
Germanlingva versio