IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

PSOE  ESTAS  PROGRESEMA  PARTIO

Miguel Fernández

Jen kelkaj kialoj por taksi progresema la politikan partion PSOE:

Ktp, ktp, ktp... Kompreneble, kelkaj sintenoj el PSOE ne estas progresemaj. El tiuj, tre gravas la fakto, ke la PSOE -a registaro plialtigis la kvanton da mono el la Enspez-Imposta Deklaro, asignita al la Sankta Patrino Eklezio, la religia branĉo de PP, kiu, reage, anstataŭ beni, kalumnias la homojn, kiuj permesas al ili tiel paraziti; aranĝas surstratajn manifestaciojn ne kontraŭ milito, ne kontraŭ malsato, ne kontraŭ sociala maljusto... sed nur por defendi kaj plialtigi sian privilegian situacion -kia honto!- kaj fine responsas pri radiofonia terorismo pere de COPE, tia perversa perlo de plej pura akvo apartenanta al la episkoparo.

Sed, malgraŭe, entute, kiel vidite, PSOE estas progresema partio, des pli se oni komparas ties regad-periodon kun tiu de PP. Ne ĉiuj partioj egalas. Ne ĉiuj politikistoj egalas. Tiaj devizoj, krom de ne malbonvolaj kvankam politike eraraj aŭ naivaj homoj, uzatas de la plej ranca dekstrularo por malmobilizi la civitanojn kaj tiel havigi al si pli da ebloj atingi la povon. Nu, ni laboru por la alveno de la liberecana komunismo, se ni volas, aŭ ni prifurzu politikon kaj politikistojn, sed ni "uzu" ilin kaj balotu. Ni balotu por la partioj kiel eble plej laŭaj al la diversaj sociaj modeloj defendataj de ni, maldekstruloj, kaj kun ŝancoj atingi deputitojn, niakaze PSOE kaj IU. Sindeteno aŭ balotoj por minoritataj maldekstraj partioj plifaciligas la venkon de PP. Kaj ni bone scias, kion signifas tio: regresadon al la kavernoj, kune kun la nepriskribebla honto havi fronte al ni ĉe la povo ne dignajn politikajn malsamideanojn, sed ulojn kiel Acebes, Zaplana, Martínez Pujalte... Fiii!

Sanon kaj maldekstron!

Miguel Fernández
Februaro 2008