IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

D U R R U T I

Sinonimo  de  la  Hispana  Revolucio

Kompilis: Pario

“La kapitalismon oni ne diskutas, oni ĝin detruas”

La anarkismo disponas galerion da elstaraj kaj eminentaj homoj. Proudhon malfermis breĉon en la filozofio, malkovrante, ke la propreco estas rabaĵo. Reclus alprenas internacian renomon inter la scienculoj, historiante la vivon de la Homaro kaj Naturo. Bakunin tremigas per sia revolucia varmeco ĉiujn tiranojn. Kropotkin estas ekzemplo pri la relativeco de la ekonomia determinismo, seniĝante de la reĝecaj ornamaĵoj por lukti kaj suferi por la Anarkio. Centojn da elstaraj homoj ni povus citi. Ĉe la flanko de ĉiuj figuras Durruti, simbolo de tuteco, energio kaj integreco.

Durruti

Fekundaj verkistoj, ĉarmaj poetoj, renomaj artistoj, la floraro de la literaturo, poezio kaj arto sublimigis kelkfoje la vivon de personoj, kiuj ne havis alian virton ol sian monon aŭ sian politikan signifon. Generaloj profesiuloj de la krimo, reĝoj despotecaj kaj malhumilaj, aristokrataj prostituinoj, politikuloj sen moralaj skrupuloj, rabistoj de la Bankaro kaj Borso, industriaj kapitanoj, armilkomercistoj, la tuta socia skorio kovrita per silk- kaj orroboj havis sian rimarkindan biografon kaj apologianton, kiu humiliĝis antaŭ la mono kaj ties socia signifo. La oficiala historio ne estas pli ol serio da biografioj de personoj senutilaj, frivolaj, perversaj. Ni ne povas biografii Durruti-n detale kaj amplekse.

Bakunin

Ni faros simple skizeton pri lia vivo kaj ni eksplikos lakone la influon, kiun havis Durruti en la politika, socia kaj revolucia vivo de Hispanio. Buenaventura Durruti naskiĝis en León la 14an de julio 1896. Filo de laborista familio, li kreskis en la kruda medio de la Leonaj laboristoj. Lia patro estis socialisto kaj luktadis por la socialismo. Preskaŭ infano Durruti partoprenis la socialistajn kunvenojn. La laboristaj problemoj malkvietigis lin. Lia infana menso komprenis tuj, ke la socio estas malbone organizita. La grandaj proletaj strikoj de León kaj Asturio envolvis Durruti-n en medio febre revolucia. Lia temperamento estis forta kiel lia fizika strukturo. Dekkvarjara, li jam estis sperta mekanikisto kaj laboris en la fervojaj fabrikoj de León. La laboro por li estis kulto. Dum la noktoj li iradis al la Sindikato por ŝanĝi impresojn kaj diskuti kun la kamaradoj.

Kropotkin

La fervojistaj laboristoj vivis tiam en tre mizera situacio. La fervojentreprenistoj spekulaciis la forton kaj la malsaton de la laboristoj. La fervojistoj estis malkontentaj kaj postulis pli bonajn vivkondiĉojn. Ili ne povis vivi per tiel malaltaj salajroj. Okazis kunvenoj, kunsidoj kaj mitingoj. Durruti partoprenis ĉiujn, intervenante en la diskutoj. La atmosfero estis ĉiufoje pli densa kaj divenigis eksplodon.

Ankaŭ la politika situacio estis tre akuta. La socialistoj kaj la respublikanoj kredis, ke jam alvenis la momento forskui la Monarkion, reĝimon arkaikan kaj kadukan, kiu ne respondis la momentajn bezonojn kaj fariĝis malpopulara kaj eĉ malamata.

Forĝiĝis revolucia movado, kiu devis komenciĝi per ĝenerala striko de la fervojistaj laboristoj en la tuta lando.

Eksplodis la striko. La ŝtatforto murdis multajn strikintojn kaj Durruti ekkonis la rigoron de la persekuto. Li devis ellandiĝi.

Francio, fariĝinta rifuĝejo por la hispanoj persekutataj de la monarkia registaro, akceptis Durruti-n. En Parizo li laboris dum tri jaroj kiel mekanikisto. La kamaradoj el Hispanio skribis al li, informante lin pri la politika kaj socia situacio de la lando. Ili skribis al li, ke la anarkista movado ĉiufoje akiris pli grandan amplekson; ke C.N.T. jam grupigas pli ol milionon da laboristoj; kaj la respublikanoj estas pretaj leviĝi; ke la forfalo de la Monarkio estas konsiderata tuja; ke la popolo estas pretigita por la revolucio; ke la burĝaro kaj la registaro organizis bandojn da pistolistoj por elimini la plej agemajn batalantojn de la anarkismo, de C.N.T. kaj de la maldekstra respublikanismo…

Ascaso, Durruti kaj Jover

Durruti, homo malkvieta, pura revolucia spirito, trapasis la francan landlimon kaj revenis al Hispanio, preta disponigi sian tutan forton al la revolucio. En San Sebastián batalis en la anarkistaj grupoj kaj konspiris kontraŭ la Monarkio Francisco Ascaso, Jover kaj García Oliver kun kiuj li formis agadan grupon.

La oficiala pistolismo semadis en Barcelono teroron inter la vicoj de la laboristoj. La prezidanto de la registaro, Dato, subvenciis oficiale la murdistojn. Dato estis forigita. La grupo de Durruti ja ekagis en Barcelono. Ĝi estis la grupo de defendo de la anoj de C.N.T. kaj de la anarkismo. La guberniestro Martínez Anido kaj la policestro Arlegui makulis per krimoj Barcelonon. G. Oliver, Ascaso, Jover kaj Durruti per pistoloj defendis la laboristojn kontraŭ la murdistoj.

La hispana laborista klaso vidis en ili siajn plej bonajn defendantojn. Por defendi la laboristojn ili riskis ĉiutage sian vivon. Ili trompis kaj mistifikis neniun. Kiam estis realigenda malfacila afero, ili estis la unuaj plenumantoj. Pro tio la popolo amis kaj estimis ilin.

La aŭtoritatuloj malkovris la laboron, kiun faris la grupo de Durruti kaj ĉiuj ĝiaj partoprenantoj estis senkompate persekutataj. Ascaso kaj Durruti devis forkuri el Hispanio. Ili rifuĝis en Argentinion. Tie ili laboris, organizis laboristajn sindikatojn kaj paroladis en la mitingoj. La argentinaj anarkistoj ricevis reforton kun la kunlaboro de Ascaso kaj Durruti, kiuj donis fortan impulson al la propagando kaj la liberecana agado en la Sudamerika Respubliko. La policanaro fiksis okulojn al ili kaj ekpersekutis ilin. Ree komenciĝis la pilgrimado de niaj kamaradoj. Ili krozadis – ĉiam persekutataj de la servistoj de la burĝaro – en Urugvajo, Paragvajo, Ĉilio, Peruo, Meksikio… reveturante poste al Eŭropo.

Parizo estis rifuĝejo de ĉiuj persekutatoj el la mondo. Durruti ekkonis en la franca ĉefurbo la plej agemajn figurojn de la internacia anarkismo, viktimojn de la premado far la respektivaj registaroj.

En modesta ĉarpentejo laboris la fama rusa batalanto liberecana Néstor Makno. Makno kiel Durruti estis homo de la agado. La kamparanoj de Ukrajnio adoris lin kiel dion. Makno ĉekape de siaj kunbatalantoj faris la anarkistan revolucion en Ukrajnio. Durruti admiris la ukrajnan bravulon kaj estis lia intima amiko. Inter ambaŭ ekzistis analogio de karaktero kaj sama interpretado de la revolucia agado.

Makno

En Hispanio stariĝis la diktaturo de Primo de Rivera kun la interveno de la reĝo. La revolucia laborista movado estis deklarita ekster la leĝo. La batalantoj de C.N.T. estis ĉiuj en la karceroj aŭ en ekzilo. Ascaso kaj Durruti decidis fini la ĥaosan situacion politikan kaj socian de Hispanio kaj preparis atencon kontraŭ Alfonso la 13a. Oni malkovris la atencon kontraŭ la reĝo de Hispanio, kaj Ascaso kaj Durruti estis enkarcerigitaj en la fama “Conciergerie”, okupante la saman ĉambreton, kiun okupis María Antonieta en 1793.

La francaj anarkistoj entreprenis aktivan kampanjon favore al Ascaso kaj Durruti. La ceteraj gazetoj aliĝis al ĝi. Elstaraj figuroj de la hispania respublikanismo, rifuĝintaj en Francio, propetis la liberigon de la du kamaradoj. Tiu ĉi kampanjo alprenis internacian karakteron, ĉar la registaro de Argentinio petis la transdonon de la malliberuloj pro supoza delikto, kiun ili estus farintaj en Argentinio kaj pro kiu ili estis kondamnitaj al morto.

Post unujara enkarcerigo la franca registaro dekretis ilian liberigon, admonante ilin forlasi Francion en la daŭro de du semajnoj, kune kun Jover kaj Liberto Callejas. Ili direktis sin al Bruselo. Poste al Luksemburgo. Ĉie ili estis persekutataj de la socialdemokrata policanaro.

Alfonso la 13a kaj Generalo Primo de Rivera

Elmetante sin al ĉiuspecaj danĝeroj, ili revenis al Parizo. La plej elstaraj figuroj de la internacia anarkismo, kiuj troviĝis en Parizo, ekideis krei Internacian Librovendejon, kies tasko estu eldoni la plej gravajn anarkistajn verkojn en ĉiuj lingvoj.

Post la proklamo de la Respubliko la kamaradoj provis transloki la librejon al Hispanio, sed la francaj ĝendarmoj en Port-Bou antaŭforigis ĉian eblon.

Al Ascaso kaj Durruti neniu mastro donis laboron… Ekonomie ili trapasis multajn seniĝojn. Fine ili trovis laboron en Liono, sed estis malkovritaj de la polico kaj kondamnitaj al ses monatoj da karcero.

Plenuminte la truditan kondamnon, ili revenis al Bruselo. Tie estis Macià, Gassol kaj aliaj elementoj katalunistaj kaj respublikanaj. Macià alvokis Ascason kaj Durruti-n por partopreni aktive en la komploto, farata en Francio kaj Belgio kontraŭ la hispania diktaturo. Kiel revoluciuloj, niaj kamaradoj ne rifuzis kunlabori en la komploto.

Francesc Macià

La proklamo de la Respubliko, aprobita de la maljunaj monarkianoj por eviti la disvolvon de la revolucia impeto de la laboristaj amasoj, malfermis periodon de profundaj agitoj socialaj en Hispanio, en kiuj Durruti ludis unuarangan rolon.

La liberecana revolucio de Figols

Post la proklamo de la Respubliko Durruti kaj Ascaso revenis al Barcelono, samkiel miloj da liberecanoj, kiuj troviĝis en ekzilo.

La Barcelona loĝantaro ne konis Durruti-n kiel agitanton, sed simple kiel homon de la agado. C.N.T. kaj F.A.I. profitis de la reĝimŝanĝo por disvastigi la anarkisman propagandon kaj reorganizi la sindikatajn kadrojn. La relativa libero, kiu regis, plifaciligis la laboron prozelitan kaj organizan. Centoj da mitingoj okazis tra la tuta Katalunio, dum kiuj la forta kaj sentimenta voĉo de Durruti resonadis kun revolucia tono. Ĉiudimanĉe F.A.I. organizis mitingon en la vastaj placoj de la Parko de Montjuich. La oratoroj estis preskaŭ ĉiam la samaj: Cano Ruiz, Fr. Ascaso, A. Parera, G. Oliver kaj Durruti. En la unuaj aktoj ĉeestis nur kelkaj centoj da personoj. Kiam tamen la publiko ekkonis la kvaliton de la oratoroj, antaŭ ĉio G. Oliver kaj Durruti, fariĝis malgrandaj la placoj de Montjuich, kie ĉiudimanĉe kunvenis miloj kaj miloj da laboristoj.

Proklamo de la Respubliko en Madrido

Kreiĝis en Katalunio kaj aparte en Barcelono rondo nete revolucia. Durruti ne estis eksterordinara oratoro: liaj paroladoj estis preskaŭ ĉiam improvizitaj. Al li mankis retoriko. Tamen li estis la elemento, kiu venigis la plejan publikon al la mitingoj. Lia voĉo, tre forta kaj serena, sugestadis al la amasoj. Li paroladis kun multa simpleco, senbombaste, kaj la eksterordinara altiro, kiun li havis super la amasoj, radikis en granda kvanto da sentimentoj, kiujn li enmetadis en siajn vortojn. Ne estis malofte vidi virojn kaj virinojn kun eklarmantaj okuloj, dum ili aŭskultis Durruti-n. En ioma tempo nia kamarado estis konsiderata kiel idolo de la amasoj.

La kamaradoj el Gerona invitis iun tagon Durruti-n paroladi en mitingo, kiun ili tie organizis. Li akceptis la inviton. Post la mitingo Durruti estis retenita. Oni akuzis lin pro atenco, kiun li preparis en Parizo kontraŭ la reĝo Alfonso la 13a! La juĝaŭtoritatuloj ankoraŭ ne konis, ke oni dekretis ĝeneralan amnestion kaj ke Alfonso la 13a estis eltronigita pro la proklamo de la Respubliko. La loĝantaro de Gerona ribelis. Ĝi provis plurfoje ataki la karceron, postulante la liberigon de Durruti. La laboristoj deklaris ĝeneralan, senfinan strikon, kaj la aŭtoritatuloj proklamis milit-staton. Sed Durruti estis liberigita je la tria tago de la striko. La popolo, kiel ĉiam, triumfis en sia projusta entrepreno.

En Hispanio estis tradicio memorigi la Unuan de Majo kiel tagon de la proleta agitado. La Unua de Majo de 1931 havis karakteron de revolucio en Barcelono. Oni okazigis grandiozan mitingon en la salono de la Belartoj, kiun ĉeestis grandnombro da personoj ĵus amnestiitaj. Poste organiziĝis grandioza manifestacio, ĉe kies frunto iris G. Oliver, Durruti, Ascaso, S. Bilbao kaj aliaj batalantoj de C.N.T. kaj F.A.I. Ĉi tiu manifestacio, kiu trapasis la ĉefstratojn de la urbo, estis la unua rekalkulo de la proletaj fortoj post la stariĝo de la Respubliko. Kiam la amaso venis fronte al la Ĝeneralitatejo, ĝi estis atakita de la polico. Oni aŭdis centojn da pafoj. La afero ekstreme graviĝis kaj la armeo devis interveni. Patrolo aperis sur la placo. Durruti alparolis la soldatojn. Kiam la gvardioj de la Sekureco kaj la Civila Gvardio provis denove ataki la manifestantojn, la soldatoj, obeante la indikojn de Durruti, direktis la fusilojn al la gvardioj kaj evitis la masakron.

Tiu ĉi epizodo estis simptomo de tio, kio devis okazi poste. La politiko alprenis sian antaŭan karakteron. El la respondecaj postenoj ne estis forigitaj la elementoj, kiuj antaŭe servis al la Monarkio. La komando de la armitaj fortoj estis en la povo de reakciaj elementoj. Al la Respubliko mankis socia politiko, kiu povus bonigi la staton de la laborista klaso. La reĝimŝanĝo renovigis absolute nenion. Ĉio sekvis samkiel en la tempo de Alfonso la 13a. Aperis malkontento.

Durruti diris al la laboristoj, ke estas necese reentrepreni la revolucion, kiun perfidis la respublikanoj kaj la socialistoj. Kun Pérez Combina kaj A. Parera li iris al Figols. Durruti diris al la ministoj, ke la burĝa demokratio fiaskis, ke estas necese realigi la revolucion; ke la tuta emancipo de la laborista klaso estas atingebla nur pere de la eksproprigo de la socia riĉaĵaro, kiun tenas la burĝaro kaj la ŝtato. Li konsilis al la ministoj de Figols pretigi sin por la fina lukto kaj li montris al ili kiel fabriki bombojn.

La agitado disvastiĝis tra la tuta lando. La kamparanoj batalis ĉiutage kontraŭ la Civila Gvardio, kiu defendis la grandajn terposedantojn. Ĉie elŝprucis strikoj. La registaro de la Respubliko troviĝis antaŭ la dilemo apogi la laboristojn aŭ defendi la burĝaron. Kiel estis nature, ĝi decidis por la lasta.

La konfliktoj inter la kapitalo kaj la laboro plikrudiĝis. La 19an de januaro 1932 la ministoj de Figols leviĝis per armiloj kontraŭ la regiona burĝaro. La revolucia movado disvastiĝis tra Cardoner, Alto Llobregat. Figols, Bergo, Suria, Cardona, Gironella kaj Sallet estis en revolucia flamo. En tiuj lokoj por la unua fojo en la Historio stariĝis la Libera Komunismo.

Post ok tagoj la armeo de la Respubliko sufokis la movadon. En Barcelono centoj da laboristoj estis ekzilitaj al Afriko. Inter ili troviĝis Durruti, Ascaso, Cano Ruiz kaj aliaj elstaraj elementoj de C.N.T. kaj F.A.I.

Durruti figuris ĉiam inter la viktimoj de la premado, ĉar lia personeco estis intime nitita al la revolucia movado, kiu estis ekbolanta en Hispanio.

De Januaro 1933 ĝis Oktobro 1934

Fine de novembro 1932 la ekzilitaj kamaradoj revenis al Hispanio. C.N.T. suferis sisteman persekutadon fare de la respublikana socialista registaro… F.A.I. organizis mitingon en la salono de la Dekoraciaj Artoj de Montjuich. Intervenis Durruti; por la unua fojo li paroladis en Barcelono post sia reveno. Oni kalkulis, ke la mitingon ĉeestis ĉ. 10.000 personoj. Durruti refirmigis sian fidon en la revolucio. La ekzilo plifortigis ja lian spiriton. La polico estis instalinta grandnombre maŝinpafilojn en la ĉirkaŭaĵoj. La mitingo estis revolucia jeso. Miloj da personoj eliris, aklamante F.A.I-on kaj la socian revolucion.

García Oliver

Ektremis la kataluna burĝaro. La gazetaro rekomendis al la registaro duran manon kontraŭ la anarkistoj. Oni fermis la sindikatojn de C.N.T. “Solidaridad Obrera” estis malaperigita. Centoj da batalantoj estis enkarcerigitaj. Tuj la anarkistaj rondoj ekhavis la ideon reagi perforte al la registara premado. Konflikto tiaspeca signifus seriozan malordigon por la politiko kaj la ekonomio de la lando. La registaro timigis la laboristojn, dirante, ke ĝi mobilizos la fervojistojn. Oni pripensis profiti la probablan strikon de la fervojistoj por komenci la revolucion. García Oliver projektis revolucian planon. Kamaradoj Ascaso, Durruti, Jover, A. Fernandes, Sans, Eroles kaj aliaj elstaraj elementoj konsentis la projekton de Oliver.

Nepripensita faro tamen antaŭigis la okazontaĵojn. K-doj H. Estaban kaj Méler kreis laborejon por eksplodiloj en la kvartalo Clod. Okazis eksplodo en la laborejo kaj la polico malkovris kelkajn deponejojn da eksplodaĵoj. Estis necese komencigi la revolucion antaŭ ol la tuta materialo, kiun posedis la anarkistoj, falos en la manojn de la aŭtoritatuloj. La grupoj de agado kaj la Kadroj de Defendo de C.N.T. sieĝis la soldatejojn la 8an de januaro 1933.

La movado disvastiĝis tra preskaŭ ĉiuj regionoj de Hispanio. La revolucion sufokis la registaro. Oni atendis ŝanĝon de la politiko rilate al la laborista kaj anarkista movado. Sed ne estis tiel. La premado pludaŭris. La anarkistoj ne povis submetiĝi al la reĝimo de oficiala teroro. Kaj ili konspiris kontraŭ la respubliko.

Isaac Puente

La laboristaj amasoj, kiuj vidis siajn reprezentantojn en la karceroj, malamis la respublikon. La dekstrularo gajnis mediojn. La partianoj de Lerroux kaj Gil Robles gajnis la baloton. Durruti diris en grandioza mitingo, ke al la triumfo de la dekstrularo oni devas respondi per revolucio. La maldekstraj respublikanoj kaj la socialistoj cedis la povon al la radikalaj kaj reakciaj fortoj.

C.N.T. aliĝis al la propono prirevolucia, anoncante ĝin oficiale. García Oliver pro la fiasko de januaro konsideris malprudenta kion proponis C.N.T. Unuafoje en sia longa amika vivo Durruti diferencis de Oliver kaj subtenis la revolucian tezon. Durruti iris al Zaragozo por kunordigi la movadon, kiu eksplodis la 8an de decembro, la saman tagon, kiam kunvenis la kontraŭrevolucia parlamento. La armita batalo daŭris dum pli ol du semajnoj. Fine la movado estis sufokita. La respublikanoj estis prezentintaj servon al la reakciaj elementoj, al la samaj elementoj, kiuj la 19an de julio 1936 volis leviĝi kontraŭ la respubliko por starigi faŝisman reĝimon. Durruti estis arestita, samkiel ankaŭ ĉiuj anoj de la Nacia Revolucia Komitato, inter kiuj figuris Cipriano Mera kaj doktoro Isaac Puente, kiu estis fusilmortigita de la faŝistoj en Huesca.

Post la revolucio de Decembro pligrandiĝis la figuro de Durruti. La laboristoj de Zaragozo subtenis ĝeneralan strikon dum monato por atingi la liberon de Durruti kaj de liaj samsortanoj. La agado de la loĝantaro devigis la registaron dekreti partan amnestion. Durruti estis liberigita.

Cipriano Mera

La dekstraj partioj disvolvadis sian propagandon tra Hispanio, forigante el la respondecaj postenoj la respublikanojn kaj la socialistojn. Ĉi tiuj ekvidis sian gravan eraron. En la socialistaj medioj oni ekparolis pri revolucio. Ili aprobis la revolucian linion de la anarkistoj. La striko de la kamparanoj en junio, inspirita de la socialistoj estis sufokita kun kolektiva masakro de kamparanoj. La Civila Gvardio faris al la socialistoj kion oni faris antaŭe al la laboristoj de C.N.T. kaj al la anarkistoj de F.A.I.

Formiĝis dekstra registaro. La respublikanaj partioj rompis kun la reĝimo kaj okazis la socialista revolucio de Oktobro. Al la socialista revolucio aliĝis la respublikanoj de Katalunio kaj ilia unua decido estis enkarcerigi la anarkistojn por eviti, ke tiuj influu al la okazontaĵoj. Inter la arestitoj figuris Durruti.

Durruti-n ni vidas ĉiam ligita al la grandaj sociaj kaj politikaj procezoj de la lando.

Durruti kaj la baloto de Februaro

El la karcero Durruti estis kondukita al Valencio. Kiam li estis liberigita, li pensis multe pri la revolucio.

La tuta mondo rekonis, ke la fiasko de la burĝa demokratio metis en la manojn de la proletaro la sorton de la revolucio. Oni ekparolis tuj pri la revolucia laborista alianco. García Oliver donis planon: la marksanoj al U.G.T. kaj la anarkistoj al C.N.T., ambaŭ organizoj unuigitaj en agado kontraŭ la kapitalismo. En la kongreso, kiun okazigis C.N.T. en Zaragozo en majo 1936, oni decidis starigi revolucian pakton kun U.G.T. kun la kondiĉo, ke la laboristaj socialistoj deklaru publike, ke ili rompis kun la burĝaj partioj.

Durruti akceptis la planon kaj propagandis pri ĝi. Sed prezentiĝis alia problemo: la baloto de Februaro, de kies rezulto dependis la estonteco de la demokratio kaj de la faŝismo. En la karceroj de Hispanio troviĝis 30.000 politikaj kaj sociaj malliberigitoj, la plimulto el ili anarkistoj. La maldekstraj partioj promesis la liberigon de ĉiuj, se ili gajnos la baloton. La dekstraj anoncis novajn metodojn de persekuto kontraŭ la revoluciaj laboristoj. Se C.N.T. dirus al la laboristoj voĉdoni, ĝi endanĝerigus la liberon de 30.000 homoj. Kontraste, se ĝi konsilus la voĉdonon, ĝi aprobus la parlamentismon, ĉiam neatan de la anarkismo.

Durruti trovis formulon, kiu savis principe la respondecon, en kiun povus fali C.N.T. kaj la anarkistoj laŭ la rezulto de la baloto. La maldekstraj partioj diris, ke se la dekstraj gajnos la baloton, ili okazigos la revolucion. La dekstraj certigis, ke se gajnos la maldekstraj, ili provokos civilan militon. Durruti en ĉiuj mitingoj ripetadis la frazon: “Ni troviĝas antaŭ la revolucio aŭ la civila milito. La laboristo, kiu voĉdonos kaj poste restos trankvila en sia domo, estos kontraŭrevoluciulo. Kaj la laboristo, kiu ne voĉdonos kaj restos en sia domo, estos alia kontraŭrevoluciulo.”

C.N.T. ne faris kampanjon por la sindeteno. Ĝi faris revolucian laboron. La laboristoj en sia plimulto voĉdonis. Gajnis la maldekstraj. Kaj la civila milito ekĝermis. La gajno de la baloto estas ŝuldata multe al Durruti. Nia kamarado havis eksterordinaran iniciatemon.

Durruti ne estis intelektulo. Eble en sia vivo li ne skribis pli ol du artikolojn. Li estis homo de la agado. Laboristo. Li neniam vivis sen labori. La laborejo, la fabriko kaj la sindikato estis liaj batalejoj. Kiam li revenis el eksterlando, li laboris en la teksaĵa industrio. Li opiniis, ke la batalantoj devas neniam forlasi la laboron. Lia normo estis labori ĉiam. Tage – en la fabriko, nokte – en la sindikato. Kiam li paroladis kontraŭ la politikistoj kaj la burĝaro, la laboristoj vidis en li kamaradon de laboro, kiu vivis, suferis kaj batalis kun la laboristoj. La tuta morala aŭtoritato de Durruti radikis ne en tio, kion li diris, sed en lia konduto, ĉiam modela kaj fajra.

La 19an de Julio 1936 kaj la kolono “Durruti”

Kolono “Durruti”

La lasta kongreso, kiun C.N.T. okazigis en Zaragozo, estis la kongreso de la revolucio. La prenitaj decidoj akcelis la militistan ribelon. C.N.T. kaj U.G.T. estis unuiĝantaj por realigi la proletan revolucion, kies programo estis forigi la burĝan reĝimon, starigi komunisman ekonomion kaj rekoni al la Iberiaj regionoj la rajton starigi sistemon laŭ la ĝenerala opinio de la laboristoj de ĉiu regiono, inter la marksismo aŭ la anarkismo.

La grandaj terposedantoj vidis en danĝero siajn propraĵojn, la pastroj timis pri la estonteco de la religio jam transformita en negocon; la militistoj sentis sin malaperi kiel superega kasto. Tiuj ĉi faktoroj, unuiĝinte pro la rezulto de la Februara baloto, estigis la ribelon de Julio.

Kaj kiam la 19an de julio la faŝistaj militistoj leviĝis armile kontraŭ la reĝimo kaj la laborista klaso, Durruti estis malsana, ĵus operaciita pro du hernioj. Tamen li senprokraste alkuris en la vicojn de la antifaŝistaj batalantoj. En la Placo de Katalunio, en la Placo de Palacio, ĉe la pordoj de la soldatejo kaj en ĉiuj lokoj, kie okazis batalo, Durruti inspiradis la laboristojn kun fusilo en la mano.

La homo, kiu tiomfoje predikis la revolucion, kiam venis la vera momento, okupis sian postenon en la batalo, malgraŭ ke lia farto ne permesis al li realigi fizikan fortostreĉon. La entuziasmo, kiun li enmetis en la batalon, lin kuracis. La siblado de la kugloj, la eksplodo de la bomboj, la tamburado de la maŝinpafiloj, la bruego de la kanono kaj la flamoj de la incendioj pligrandigis liajn fortojn, ili kuracis lin tute, kaj en la plej bruaj lokoj Durruti ĉiam estis videbla.

La loko, kie oni batalis plej intense, estis en la apudoj de la soldatejo Atarazanas. Dum pli ol 20 horoj daŭris la batalo. La ribelintoj rezistis senespere en la soldatejo. Durruti, Ascaso kaj García Oliver estis kune. Frumatene, la 20an de julio, la kugloj de maŝinpafilo disfendis la kranion de k-do Ascaso kaj Durruti estis vundita en la brusto kaj en la frunto.

Ascaso

Oni vidis Durruti-n plorantan antaŭ la kadavro de Ascaso. La larmoj ne ekaperis pro senpovo, sed pro doloro kaj koleriĝo.

En la burĝaj medioj Durruti estis konata kiel teroristo kaj murdisto. Durruti iris al la domo de la episkopo de Barcelono. Durruti savis la vivon de la episkopo, kovrante lin per kovrilo por ke li povu pasi inkognite inter la amasoj, kiuj postulis lian kapon. Ĉiujn objektojn de la episkopa domo, kiuj valoris milionojn da pesetoj, Durruti transdonis al la Ĝeneralitato de Katalunio.

Post la sufokigo de la ribelo en Barcelono, oni eksciis, ke la faŝistaj fortoj de Zaragozo antaŭeniradas al Katalunio. En 24 horoj Durruti organizis kolonon da 12.000 homoj kaj ekiris tuj al Aragono por bati la faŝistojn.

La kolonon de Durruti oni nomis la kolono de la venko. Ĝiaj viroj estis el la plej bravaj kaj kuraĝaj. Prefere morti ol retroiri, estis ties moto. Li donis al siaj homoj moralon kaj disciplinon volonte akceptitajn. Tiun, kiu post promeso batali ĝis morto, senkuraĝiĝis aŭ forlasis iun pozicion, li destinis fosi tranĉeojn. Al tiu, kiu dediĉis sin demoralizi la milicanojn, li forprenis la sindikatan karton kaj rehejmensendis lin. Durruti pasigis ĉe la fronto kvar monatojn. Durruti ne estis vantema nek aŭtoritatema. Por siaj homoj li estis kamarado. La efiko kun kia batalis lia kolono radikis en la kamaradeco kaj la ekzemplo de Durruti. Kontraste al la normo starigita en ĉiuj armeoj, Durruti ne direktadis la bataloperaciojn de ĝenerala stabo, sed de la tranĉeoj mem, estante mem ĉiam en senpera kontakto kun la milicanoj. La ekzemplo ĉiam inspiras konfidon. La militteknikistoj konsilis al Durruti malproksimiĝi de la danĝero pli posten. Sed li faris la revolucion kaj ne la militon, li ĉiam kunestis kun la kamaradoj en la tranĉeoj. Li ne estis leŭtenanto nek generalo. Milicano kiel la ceteraj. La milicanoj de lia kolono post la morto de Durruti diris: “Durruti ne komandadis, li edukadis. Pro tio ni obeadis al li kaj estis disciplinitaj.”

La morto de Durruti

Kiam la faŝistoj invadis Irun-on, San Sebastianon kaj Toledon, ili entreprenis decidan ofensivon kontraŭ Madrido. La krimuloj Franko, Mola, Queipo de Llano kaj la aliaj satrapoj bezonis konkeri Madridon por esti agnoskataj de la internacia politiko. Italio kaj Germanio jam estis rekonintaj la registaron de Franko. Se ili prenos Madridon, estas tre kredeble, ke ankaŭ la registaroj de la ceteraj landoj konsideros venkita la demokration kaj lasos la manojn de la internacia faŝismo liberaj por povi manovri en Hispanio.

Barcelono: la korpo de Durruti estas portata al la tombejo

La luitaj hordoj de Franko venis antaŭ la pordoj mem de Madrido. Ili estis jam penetrantaj. La faŝista gazetaro jam ektrumpetis pri la eniro de la “Naciistoj” en Madridon. Tiam oni ekpensis pri Durruti. Nur li kun sia kolono ja povas savi ĝin. Nur la ŝtormo de la kolono de Durruti povas rompi la ferringon, per kiu la faŝistoj zonis la ĉefurbon. Durruti iom hezitis kaj poste decidis. Li kunvenigis siajn homojn kaj konsentis iri al Madrido. Kiam la kolono de Durruti alvenis per aŭtomobiloj al Madrido, la hordoj de Franko jam penetris en la periferion de la urbo kaj pretendis daŭrigi pluen. La homoj de Durruti descendis de la aŭtomobiloj kaj tuj ĵetis sin al la batalo. Ekis nekomparebla luktado, korpo kontraŭ korpo. Tri tagojn kaj tri noktojn ili luktadis senĉese. Per la korpoj ili elpuŝis la hordojn de Franko al la periferio, al la Universitata Urbo (Ciudad Universitaria).

Poste Durruti havis kun aliaj militistoj bruan kunvenon. Senkompromiseme li esprimis sian opinion pri la organizado de la milicanaro. La fajra batalo estis daŭranta. Li estis revenanta al siaj homoj por kuraĝigi ilin. Sed, ho ve! kuglo enboris lian korpon.

En la fajro de la batalo mortis la filo de la proletaro. Centoj kaj miloj da laboristoj kaj proletoj priploris lian morton. La laboristaj kaj kamparanaj amasoj ja estis perdintaj sian aŭdacan defendanton. La homo kun la giganta korpo kaj infana koro ne plu parolos al ili.

Mortis Durruti. Oni enterigis lian korpon. Dekoj da miloj da laboristoj ĉeestis lian enterigon. Sed lia liberecana spirito vivas inter ili. La idealaro de Durruti entuziasmigas ilin kaj donas kuraĝon daŭrigi la batalon kontraŭ la tiranismo kaj la reakcio.

La memoro pri Durruti ĉiamos inter la laboristaj kaj proletaj amasoj. Lia vivo ja estis multe pli utila ol tiu de Julio Cezaro, la perversa militisto kaj incendiinto de la brilegaj bibliotekoj de Pompejo, Ateno kaj Romo, multe pli utila ol tiu de Nerono, tirano kaj teroristo, ol tiu de Filipo la Dua, inkvizitoro kaj enkarceriginto de Cervantes.

Lia samsortano Boteff kantis antaŭ 60 jaroj:

Ja kiu falas por la Libero
mortas neniam! Pro li ekploras
naturo, besto, nubo kaj tero,
kaj bardoj mira-kante lin gloras.

Notoj:
Tiu ĉi nekrologo origine aperis en la “Informa Bulteno” de CNT-FAI (en esperanto) de 25 Nov. 1937.
La lingvon parte korektis LJP-broŝurservo.
La broŝurservo de SAT reeldonis ĝin surpapere, en aparta eldono, la jaron 1981, kaj kadre de pli ampleksa kolekto de anarkiistaj tekstoj (Liberecanaj pensoj) la jaron 1999.