IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

MANIFESTO  DE  LA  ASEMBLEO  POR  TENERIFO

Asembleo por Tenerifo

Jam sufiĉas!

    Kiuj ni estas?

Ni estas grupo de gecivitanoj demokratiaj, liberaj kaj zorgoplenaj pri la detruo de nia insulo. Kelkaj apartenas al asocioj de najbaroj, ekologiaj grupoj aŭ al alitipaj grupoj, sed ankaŭ ni kalkulas pri iuj, kiuj estas aliĝintaj al ni individue. Iuj el ni estas gestudentoj, aliaj gelaboristoj: instruistoj, terkulturistoj, plumbistoj, masonistoj, ĵurnalistoj, advokatoj... Kial ni kuniĝas? Ni kuniĝas en tiu ĉi asembleo kiel respondo al la brutaleco per kiu potencaj sektoroj de nia socio, precipe entreprenistoj kaj politikistoj, deziras trudi al ni modelon de disvolvo spekulacia kaj rabema, kreanta pli grandajn sociajn malegalecojn kaj kiu nur donas profiton al ili, koste de niaj insuloj. Ni ne serĉas voĉojn nek aktivulojn, ni ne serĉas pliriĉiĝi, nek akiri aliajn profitojn. Ni nur deziras ke oni ne plu detruu nian landon, kaj ke oni konsideru la bonstaton kaj la opinion de la plimulto de la socio.

Ne al la detruado de nia lando!

    Kion ni kontraŭstaras?

Ni kontraŭstaras senresponsajn kaj koruptajn politikistojn kaj entreprenistojn, instigantaj modelon de ekonomia disvolvo bazita sur la konstru-industria negoco, la betono kaj la gudro, kiu ade trudiĝas sur la Kanariaj Insuloj, kaj kiu kaŭzas median kaj kulturan detruadon, spekuladon per la tero kaj la riĉfontoj, kaj kiu malkonsideras la bazajn bezonojn de la popolo. Ankaŭ ni kontraŭstaras la trompadon de la amasmedioj, la politikistaro kaj la altrangaj entreprenistoj sur la publikan opinion per malveraj kaj al ili profitigaj informaĵoj.

    Ni ne nur diras "NE"

Ni diras "JES" al ekonomia kaj socia progreso, per modelo de disvolvo justa kaj solidara, kaj respektanta la medion. "JES" al disvolvo kiu implicu la protektadon de niaj plej altvaloraj rimedoj: la grundo, la akvo, la pejzaĝo, kaj la defendon de nia kulturo. "JES" al uzado de nepoluantaj teknologioj kaj renovigeblaj riĉfontoj. "JES" al plibonigo de la bonstato kaj la vivkvalito de la gekanarianoj, per investoj en publika sano, edukado, komunikiloj, laborpostenoj kaj loĝeĵoj. "JES" al socio konstruita surbaze de la homaj rajtoj kaj la liberoj. "JES" al paco.

Malpli da ekscesa elspezado en infrastrukturojn!
Pli da socia investado!

    Pro tio:

Aliĝu al ni: la estonteco de Tenerifo kaj de la Kanariaj Insuloj ankaŭ kuŝas sur viaj manoj.

Alia Insulo eblas!

¡YA ESTÁ BIEN! (Jam sufiĉas!)

Asembleo por Tenerifo (ApT)

Esperantigis: Miguel Ángel Sánchez
Novembro 2007