IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

JAM  SUFIĈAS !

Asembleo por Tenerifo

Manifesto okaze de manifestacio la 24an de Novembro de 2007

¡Ya está bien! (Jam sufiĉas!)

 

Tacoronte

 

Haveno de Granadilla

 

Ne pli da betono!
Mi deziras kuri kaj feki sur la grundo!

 

Plian jaron, ĉiuj kune, senlace, esperplenaj, ni revidas nin en la stratoj de Santa Cruz.

Nia propra festo, la festo de la DIGNECO de la popolo.

Eksonu la tamburoj!, ekaudiĝu la fajfiloj kaj kantoj de niaj homoj!, estu klamataj niaj deziroj!, estu montrataj niaj afiŝoj!, kaj estu pruvita...

UNU PLIAN JARON !!

UNU PLIAN JARON !!

ni efektivigu nian demokratian rajton je rekta politika partoprenado, por ke la regantoj aŭskultu la voĉon de la civitanaro kiu ne sentas sin atentata kaj respektata, kiu postulas publikan respondecon rilate al la problemoj pri sano, pri edukado, sociaj, mediaj kaj teritoriaj.

ILI AŬSKULTU !!

ĈAR NI VOLAS :

POR TIO !!

por niaj cerealaj grundoj, por niaj legomaj ĝardenoj kaj fruktarboj, por la krutaj marbordoj de "Tacoronte" kaj de "El Sauzal", de "Anaga" kaj ties marborda medio, por la strandoj de "El Médano", "Las Teresitas", kaj por la monto "Montaña Roja", por niaj krutejoj, por la aero kiun ni spiras, por ĉiuj batalantaj sanlaboristoj kaj edukistoj, por ni ĉiuj, ni diras al niaj politikistoj:

NI DEFENDU NIAN TERITORION, NIAN ESTONTECON!!

ALKURU AL MANIFESTACIO !!

Tio estas via rajto, via libera kaj demokratia esprimado!

Diru JES al la uzado de la mono por plibonigi la Publikan San-servon kaj la Publikan Edukadon!

Diru JES al la uzado de la mono por la kreado de laborpostenoj en la kamparo, kaj por dignigi la salajrojn de la agrikulturistoj kaj de la brutobredistoj!

Diru JES al la kreado de laborpostenoj por plibonigi la Medion, por atingi nutran kaj energian memsufiĉecon!

Diru JES al vera publika transporta servo, efika, rapida, senpaga, atingebla de ĉiuj, kaj el ĉiuj lokoj de nia insulo!

Diru JES al la Kulturo, al la interkultura pliriĉiĝo, sed NE al la malaperigado de niaj radikoj!

Kaj diru aliajn multajn jesojn kiujn ni volas en niaj insuloj, kaj kiujn ili forgesis ĉar ili preferas la detruon de la teritorio!

¡¡ YA ESTÁ BIEN !!  –  JAM SUFIĈAS !!

Asembleo por Tenerifo (ApT)

Esperantigis: Miguel Ángel Sánchez
Novembro 2007