IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

CARLOS ,  FRATO ,  NI  NE  FORGESAS

Komunikaĵo de la "Madrida Kontraŭfaŝista Kunordiga Asocio"

Carlos

Hodiaŭ, 11a de novembro de la 2007a, ili forrabis lin al ni. Hodiaŭ la faŝistoj forrabis vivon de kamarado, de amiko, de Karlos. Madrida 16-jara knabo hodiaŭ ne revenos hejmen nur pro rifuzi la rasismon kaj reagi kontraŭ la ksenofobaj atakoj, kiujn ni vidis lastatempe per la amaskomunikiloj, inter aliajn al konga viro, kiu rezultis paraliza, en Alcalá de Henares, plurajn batadojn al enmigrintoj en Pío XII kaj en Las Rozas, la agreson ĉe la Barcelona metroo...

Ĉimatene estis kunvokita ekstremdekstra kaj ksenofoba manifestacio ĉe la laborista kvartalo de Usera. Nia kamarado, same kiel la aliaj kontraŭfaŝistoj, kiuj ĉeestis la metroon, nur deziris montri al tiuj faŝistoj, ke la naskiĝloko de homo ne estas kialo por juĝi ĝin kaj ke ĉe la laboristaj kvartaloj ne estas bonvenaj la rasismaj sintenoj.

Per tiu ĉi komunikaĵo ni deziras denoncii, ke nuntempe ĉe Madrido, en la hipoteza demokratio, kiun ni travivas, estas rasismaj manifestacioj permesataj kaj protektataj de la "aŭtoritatoj" kaj krome ĝiaj partoprenantoj estas homoj armitaj per ĉasponardoj, kiel la murdisto de Karlos.

Bedaŭrinde tio ne estis ĉio. Ĉe la sama agreso alia kamarado estis ponardita en la pulmo, kaj nun li sin trovas ĉe hospitalo je tre danĝera stato, kvankam stabila. Kaj, kiel kulmino, la polico decidis protekti la rasistojn kaj ataki la kontraŭfaŝistojn per bastonoj kaj gumkugloj. Dum tiu atako alia kontraŭfaŝisto estis vundita de la agentoj de la "Leĝo kaj Ordo", kiuj poste arestis lin.

La amaskomunikiloj klopodas kaj klopodos prezenti la aferon kiel interbarakton inter kontraŭstarantaj bandoj. La vero estas tre malsimila por tiuj, kiuj kuraĝas rigardi ĝin vidalvide. Tiuj ĉi agresoj aldoniĝas al la vico de viktimoj, kiujn la faŝismo kaj la rasismo kaŭzis tra la tuta historio. La vundo inter la du Hispanioj estas tre viva por multaj, kvankam oni klopodas kaŝi ĝin per iu duonvarma kaj nekompleta leĝo.

Ne estis morto kaŭze de "bandismo", Karlos estis murdita, ĉar li defendis la laboristan klason sen atenti la koloron de la haŭto aŭ la landon de deveno.

Hodiaŭ ni priploras lian morton kaj ni neniam povos forviŝi la doloron el nia memoro.

Fine, dankon al ĉiuj gekamaradoj, kiuj dum la tuta hodiaŭa tago suferis kaj restadis kunaj kaj organizitaj. Dankon al la gekamaradoj ekstermadridaj, kiuj el la distanco sendis sian solidarecon al la madrida kontraŭfaŝista movado, sed super ĉio dankon al la genajbaroj de la kvartalo de Usera, ĉar ili plenigis la stratojn, ĉar ili, kiam ili vidis la rasistojn, ne silentis. Ĉar per sia ekzemplo ili rajtigas nian lukton.

Neniun ŝancon al la faŝismo!

Neniun agreson sen reago!

La plej bona omaĝo estas daŭrigi la lukton!

Pace ripozu, Carlos

Originala hispanlingva teksto
Esperantigis: Jurgo Alkasaro
Novembro 2007