IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

ISRAELO  EN  LA  KUNTEKSTO  DE  L' KOLIZIO  DE  LA  CIVILIZACIOJ

Michel Warshawski

La Israela ŝtato estas produkto de politika movado, cionismo, kiu celis doni solvon al la "juda problemo", t.e. al la naskiĝo de moderna antisemitismo en Eŭropo fine de la 19a jarcento. La "palestina problemo" estas rekta rezulto de unuflanka elekto solvi la judan problemon per la kreado de juda ŝtato en Palestino, ne prizorgante ekziston kaj rajton de la praloĝantaro.

    Koloniisma movado por etna ŝtato

Cionismo estas ideologio kaj politika movado, kiu rezultas de sia epoko, la fino de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a, duoble:

  • rilate al sia celo: iu etna koncepto de l' politika normalo kaj la deziro krei etnan ŝtaton;
  • rilate al rimedo atingi tiun celon: la koloniado.
  • Laŭ tiu vidpunkto, estus tute erare serĉi la radikojn de l' cionismo en la juda religio aŭ en la juda sperto: cionismo enradikiĝas en la politika historio kaj la moderna eŭropa filozofio. La religio nur havigis akcesore iujn pravigojn kaj rakontojn por moderna naciisma ideologio kaj kolonia movado.

    Kiel ĉiu alia kolonia movado, cionismo estas, per sia propra naturo, unuflanka: la sorto kaj la rajtoj de la praloĝantoj neniel gravas en la realigo de kolonia projekto. Kiel projekto celanta la kreon de juda ŝtato — laŭ demografia signifo de l' koncepto, t.e. kiel eble plej multe loĝata per nuraj Judoj — cionismo kombinas la dimensiojn de etna purigado kaj de apartismo.

        Origine marĝena movado

    Kiam cionismo ekaperis en judaj komunumoj de centra kaj orienta Eŭropo, ĝi estis marĝena fenomeno kaj tiel restis ĝis 1933. La plimulto da eŭropaj Judoj estis ĉu religiaj ĉu socialismaj. Ambaŭkaze ili rekte kontraŭis cionismon.

    Laŭ la religiaj Judoj, la cionisma ideo krei politikan movadon por fini la ekzilon estis ia blasfemo: "Dio forpelis nin el nia tero kaj forsendis nin ekzilen pro puno rilate niajn malbonajn kondutojn; kaj nur Dio nin rekondukos sur la Sankta Tero". Plie, kiel esence kontraŭreligia movado, cionismo, notinde per ĝiaj socialismaj komponoj, estis sentita de la rabenoj kiel potenciala minaco al ilia hegemonio.

    La diversaj socialismaj grupoj (escepte de la maldekstra grupeto Poalei-Sion), komence de la 20a jarcento, kontraŭis cionismon, kiun ili konsideris ĉu burĝan tendencon, ĉu "devojiĝan ideologion", kaj ili asertis, ke solvo de la juda problemo rezultus nur per la demokratiigo permesita de venkinta socialisma revolucio. Dum iuj vidis la solvon al la juda problemo per asimilado, plejofte aliaj, kiel la Bundo, antaŭvidis ĝin en la nacikultura aŭtonomio. Eĉ en Palestino, komence de la cionisma koloniado, la pioniroj ne estis multe pli ol grupeto de strangaj idealistoj, eta malplimulto inter la palestinaj Judoj, kiuj ege kontraŭis tiujn entrudulojn sentitajn kiel iujn hipiajn komunumojn, tute disigitaj de la realaĵo.

        La kontribuo de la naziismo

    La elstariĝo de la naziismo en Germanio, poste la nazia amasa teroro en la tuta Eŭropo, havigis la materian bazon de transformiĝo de cionismo en pensebla politika elekto, realisma, kiu havus ŝancon sukcesi. Tiu transformiĝo realiĝis per du etapoj, origine dum la 1930aj jaroj kaj post la milito.

    La kontraŭjudaj naziaj leĝoj kaj praktikoj dum la 1930aj jaroj estigis ne nur amasan judan enmigradon en Palestinon, sed enmigradon havigitan per altnivelaj teknistoj, intelektuloj, sciencistoj kaj per sufiĉe alta sumo da kapitalo investinda en la judajn ekonomion kaj socion.

    La juda kolonio (Yŝuv) transformiĝis, ambaŭ kvalite kaj kvante, de utopia komunumo en modernan socian realaĵon. Postmilite, la amaso da judaj rifuĝintoj postvivantaj la nazian genocidon havigis ne nur homan rezervujon por la juda ŝtato konstruiĝanta, sed ankaŭ fortikan argumenton por la internacia komunumo en ties subteno al la cionista projekto de juda ŝtato, kiu akceptus la centojn da miloj da postvivantoj, kies asimilado ne interesis Eŭropon.

    La sorto de Araboj de Palestino kaj ties pravaj rajtoj ne multe gravis en la cinikaj kalkuloj kaj la malbona konscio de la internacia komunumo. Ili fariĝis viktimoj de viktimoj de la eŭropa antisemitismo, neniel partopreninte en la genocido de la eŭropaj Judoj.

        Muro de disigado

    La disigado kuŝas kerne de la cionisma ideologio. Kiel multaj naciismaj ideologioj fine de la 19a jarcento, cionismo identigas normalecon kun homogeneco. Normala socio estas socio, kiu havas kiel eble plej malmulte da minoritatoj; normala ŝtato estas ŝtato etne homogena.

    Jen kial la Judoj devis forlasi Eŭropon kaj establi sian ŝtaton kiel eble plej demografie judan. Jen kial tia ŝtato povis esti konstruita nur per milito de etna purigado forpelanta la grandan plimulton de araba praloĝantaro.

    Laŭ tiu vidpunkto, longtempe antaŭ la konstruado de la nuna muro, Israelo sin ĉirkaŭis per disigmuro: serio da leĝoj, reguloj kaj praktikoj, kies celo estis konservi judan naturon de la ŝtato kaj igi kiel eble plej malfacila ĉian formon de asimilado en la ĉirkaŭa spaco. La difino terure rasisma de Ehud Barak — "ni estas urbo meze de ĝangalo" — resumas tiun koncepton de Israelo kiel insulo de civilizacio, kiu estu protektita kontraŭ sia barbara ĉirkaŭaĵo. Tiu percepto integriĝas al pli ampleksa koncepto de la lokiĝo de Israelo en la mondo kaj de ĝia funkcio kontraŭ tiuj, kiuj estas difinitaj kiel barbaroj.

        Muro kontraŭ la barbaroj

    De sia instalo, kaj por ricevi necesan subtenon de grandaj regnoj, cionismo provis vendi al ili la avantaĝon, kiun juda ŝtato povus prezenti. "Muro por protekti la civilizacion (kristanan) kontraŭ la barbaroj (islamanaj)", tion promesis Theodoro Herzl al la eŭropaj regnoj; Haim Weizman mem promesis al Lord Balfour klienton, kiu defendus la britajn interesojn kontraŭ la Araboj... ankaŭ kontraŭ la Francoj; "ŝtalmuro, kiun la indiĝenaj popoloj ne povos rompi", eksplikis Zeev Jabotinsky, unu el la ĉefaj cionistaj ideologoj dum la 1920aj jaroj; kaj Gerŝom Ŝoken readaptis tiun koncepton de muro en la kunteksto de la malvarma milito: Israelo, kiel protekto de la "libera mondo" kontraŭ la komunismo.

    En la percepto, kiun ĝi havas pri si mem, la Israela ŝtato estas plilongiĝo de la kampo de la civilizacio en malamika ĉirkaŭaĵo. En preskaŭ sia tuta historio, tiu "civilizacia kampo" estis la "libera mondo" kondukata de Usono kontraŭ tiu "komunisma kampo" kaj akcesore kontraŭ la "tria mondo" kaj la movadoj de nacia liberiĝo en la tuta mondo.

        La strategio de la novaj konservativuloj

    Meze de la 1980aj jaroj, kun la disfalo de Sovetunio, nova totala strategio de Usono estis ellaborita kiel nura superregno en la tutmondo. Tiu strategio serĉadis novan ĝeneralan malamikon kaj identigis tiun ĉi kiel la «internacian terorismon», kiu baldaŭ fariĝis la «islamisma terorismo». Fakistkomitatoj kaj esplorcentroj (ndr: t.n. "think tanks"), kiuj kuŝas malantaŭ la agigo de tiu nova strategio — alivorte la novkonservativa movado — konsistis el la dekstra flanko de la usonaj respublikanoj kaj de la teoriuloj kaj politikuloj de la israela Likud. La influo de la israelaj partneroj estis tiom granda, ke ties usonaj kolegoj estis ofte stampitaj kiel «la likudnikoj de la respublika partio».

    Inter la novkonservativuloj, tendenco transformis la (ege kontestindan) analizon de Huntington pri «civilizacia kolizio» en strategion bazitan sur senfina krucmilito de la judkristana civilizacio kontraŭ Islamo. Poiome, preskaŭ totale, la diferencoj malklariĝis inter tiu civilizacia kolizio kaj la ĝenerala kaj preventa milito kontraŭ la (islama) terorismo.

    Ses jarojn antaŭ siaj usonaj samspeculoj, la israelaj novkonservativuloj konkeris la potencon, ekde la murdo de Yitzhak Rabin, kiun ili notinde okazigis. Tiel, antaŭ la konsilantoj de G.W. Bush, ili kapablis eksperimenti la novkonservativismajn politikon kaj retorikon. La Palestinanojn (kaj arabojn pli ĝenerale) oni signifis kiel la "teruron" kaj la israelaraban konflikton oni difinis kiel senĉesan preventivan militon kontraŭ la islamisma minaco. Israelo mem sin perceptis kiel la frontlimon de la civilizacio (judkristana) kontraŭ la terorismo (islamisma), kaj ĝi provis konvinki la mondon, ke la milito de totala detruo kontraŭ la palestina popolo estas, tiam, neceseco por la savo de la civilizacio.

    La veno al potenco de la Buŝa registaro en 2001 tute pravigis kaj subtenis tiun perfortan kaj sangavidan politikon, notinde post la 11a de septembro kaj ĝisnune.

    Laŭ tiu perspektivo, kiel la detruo de Palestino apartenas al ĝenerala kaj ĉiama milito, tiel la muro konstruita meze de Cisĵordanio estas ne nur disigo inter israelanoj kaj palestinanoj, sed ĝenerala muro inter la "civilizacia mondo", t.e. Israelo, Eŭropo, Nordameriko — kaj aliloke la barbaroj — la Palestinanoj, la Araboj, la Islamanoj, eĉ ĉiuj landoj de la "tria mondo".

        Nov-antisemitismo, manipuladoj kaj realaĵoj

    Rilate la laŭdire kreskon de "amasa nov-antisemitismo" en la tuta Eŭropo, vigla amaskomunikila kampanjo estis disvastigita komence de nia jarcento en Eŭropo, aparte en Francio, de la (minoritataj) gvidantoj de la dekstra flanko porisraela de iuj eŭropaj judaj komunumoj.

    Ĉiuj esploroj plenumitaj de konitaj kaj respektitaj institucioj de opinienketo pruvis ke, male, la ĝenerala emo estis la malpliiĝo de antisemitismo en Eŭropo kaj envere notinda kadukiĝo de la kontraŭjudaj sentoj kaj agadoj. Tiu fakto ne haltigis la kampanjon, kiu, envere, ne interesiĝis pri la kontraŭ-antisemitisma movado, sed postkuris tri celojn:

  • silentigi iun ajn, kiu aŭdacus kritiki la israelajn krimojn;
  • malpravigi iun ajn tipon de islama aŭ araba aktivismo kiel antisemitisman, tial ke la uzo de termino "nov-antisemitismo" celis aserti ke la nova kaj reala danĝero ne plu estis maldekstra antisemitismo (tamen konkrete ekzistanta) sed nova judofobio (kaŝita) de la islamanoj kaj maldekstristoj, maskita en kontraŭcionismo eĉ en kritiko de la israela politiko;
  • provi trudi la Judojn rekunigi sian genton, tial ke en la novkonservativa mondkoncepto, ĉiu apartenas al gento kiu devus resti hermetika.
  • Plie, en sia respektiva lando tra la tuta Eŭropo, la cionistaj gvidantoj ligataj al la juda dekstrularo, estas pretaj sin prezenti, kaj la komunumoj kiujn ili false pretendas reprezenti, kiel avangardon de la krucmilito antimuzulmana, ofte utiligante la antisemitismon kiel centran armilon de tiaj atakoj (la afero Tarik Ramadan en Francio estas klasika ekzemplo de tio). La efiko de tio estas, ke iuj islamanoj — notinde inter la junuloj — komencas percepti la Judojn kiel siajn ĉefajn malamikojn, ankaŭ kiel la kaŭzon de la diskriminacio, marĝenenpelo kaj rasismo, pri kiuj ili suferas.

    Ĉu estas hazarde, ke la plimulto da ideologoj de la laŭdire "judkristana civilizacio", kiuj puŝas la Judojn avangarde de sia krucmilito, estas bone konataj pro sia antisemitismo? Tio estas la kazo de la usonaj fundamentismaj protestantoj de la respublika partio aŭ de iuj tendencoj de la franca katolika ekstremdekstrularo. Metante la Judojn fronte de sia propra krucmilito, ili cinike pretigas la terenon al nova ondo de antisemitismo, dum ili maskas sian propran respondecon pri la plorinda sorto de la islamaj minoritatoj en siaj landoj. Ja malnova historio: judaj gvidantoj en ludo plenumita de ties malamikoj kaj tiel pretigante sian propran tombon...

        Ta'ayush

    Kontraŭ la strategioj de civilizacia kolizio, kiuj celas rekonkeri la mondon kaj establi ĝeneralan sistemon de apartismo, oni devas koncepti, kiel eble plej prioritate, kontraŭstrategion, kiu celu rompi la muron de apartismo kaj konstrui transcivilizacian aliancon. En Israelo/Palestino ni ĝin plenumas subtitole de "Ta'ayush", araba vorto kiu signifas "kunkune vivi". Temas pri partnereco Judoj/Araboj, kiu ne celas krei iluzian pacon kaj kunvivadon, sed male ebligas ilin estontece daŭrigante komunan lukton.

    "Ta'ayush" devus esti la flago de ĉiuj homoj en la tutmondo, kiuj forĵetas la ĝeneraligitan apartisman sistemon kaj aspiras lukti por krei novan dividlinion: ne inter rasoj aŭ religioj, sed inter la nov-liberalismaj krucmilitistoj unuflanke, kaj, aliflanke, la tutmondaj popoloj, kiuj de Mombai ĝis Liverpolo, de Porto Alegre ĝis Seattle, Ĝenevo, Seulo kaj Jenine, kune krias «alia mondo eblas».

    Tiu lukto por alia ebla mondo estos transcivilizacia fronto aŭ estos kondamnita fiaski. Ni ne atendu tro malfruan tempon.

    Esperantigis: Djémil Kessous

    Michel Warshawski estas francdevena israelano, kiu alvenis Israelon 15 jaraĝa. Origine religiulo li fariĝis trockiisto kaj nun aktivas cele al dunacia ŝtato en Palestino. Li estas unu piliero de la israelana kontraŭ-koloniisma movado kaj fondinto de A.I.C.: Alternative Information Center (alternativa centro de informado), ankaŭ subskribinto, en Francio, de la «Alvoko de la indiĝenoj de la respubliko».