IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

MURO  KAJ  BULDOZO

John Berger

Brita verkisto loĝanta en Francio
Tradukita surbaze de hispanlingva versio kiu aperis en la gazeto El PAIS

Freŝdate mi spektis la prelegon de la Prezidento de la nacio. Antaŭ kelkaj tagoj, tri milionoj da homoj —plimulte studentoj— manifestaciis surstrate kontraŭ la nova leĝo ebliganta la entreprenojn dungi kaj maldungi junulojn senĝene. Kelkaj komentariistoj komparis la grandecon de la protestoj —kaj de la publika simpatio al la manifestaciantoj— kun la situacio de Francio en 1968. Mi ne traktos ĉi tie tiun historian komparon. Mi nur volas priskribi la stilon de la prelego de la Prezidento Chirac ĉar, en multaj aspektoj, ĝi estas tipa montro pri la maniero per kiu la politikestroj alparolas —almenaŭ, en la Unua Mondo— al iliaj popoloj.

Li aperis preta kaj memfida, sed li donis la impreson scii ke lia interveno ŝanĝos nenion. Ke ĝi nur celis fari tion, kion li povos. Li ne estis trankviliga nek nervoza. La tempo, la laceco kaj la sekurec-fortoj, li sugestis, fine trankviligos la aferon.

En la pasinteco la politikaj estroj, kiam ili alparolis siajn landanojn, ofertis proponojn pri konstruado. Ili povis troigi, malgravigi la prezon kiun tiuj proponoj kostos, aŭ rekte mensogi; iliaj projektoj povis esti tiom malsamaj inter si kiom la Tria Regno, Usono aŭ iu Socialisma Respubliko. Sed iliaj proponoj ĉiam inkludis realigendan ideon aŭ kreendan neekzistantan socion. Konstruon.

En aliaj situacioj, la politikaj estroj proponis la aktivan defendon de la ekzistantaj institucioj kaj moroj, pli aŭ malpli respektataj de la aŭskultantaro, kaj kiuj estis konsideritaj en danĝero. Proponoj tiuspecaj multfoje kaŭzis ŝovinismon, rasismon kaj sorĉistin-ĉasado. Tamen, ilia retoriko kaŭzis kaj igis realan, eĉ dum malmulte da tempo, ĝeneralan senton de kundividitaj lojalecoj dum la realigado de la tasko savi ion.

La retoriko de la nuntempaj estroj ne celas la konstruon nek la konservadon. Ilia celo estas la malkonstruo. Malkonstrui la socialan, ekonomian kaj etikan heredaĵon de la pasinteco kaj, ĉefe, ĉiujn mekanismojn, asociojn aŭ regulojn esprimantajn solidarecon. La Fino de la Historio, kiu estas la entreprenista frapfrazo de la tutmondigo, ne estas profetaĵo, sed ordono forigi la pasintecon kaj ĝian heredaĵon ĉie.

La merkato bezonas ke ĉiu konsumanto kaj ĉiu dungito restu radikale sola en la estanteco. Neniu balotantaro estas preta por akcepti tiun malkonstruon. Kaj pro simpla kialo. Voĉdoni, en libera aŭ manipulita balotado, estas maniero kunigi memoraĵojn por la subteno de program-propono por la estonteco. Ni renkontas ĉi tie la profundan kontraŭdiron inter la tiraneco de la monda merkato kaj la demokratio, inter la tiel nomita konsum-libereco kaj la rajtoj de la civitano.

Do, la procezo de malkonstruo devas esti farita kaŝe. Kaj tiu estas la unua tasko de la nuntempa politika estro. Kompreneble, ili ankaŭ malkonstruas sian propran rolon. Sed ili jam decidis realigi, ĝui kaj profiti de siaj povoj, eĉ se malgrandigitaj, anstataŭ alfronti universalan veron. Tio estas la kaŭzo de ilia pragmatismo kaj ilia miriga manko de realismo. Tio klarigas ke ili estas politikistoj senprecedence kaŝemaj. Ili mensogas dum la interakordojn oni faras aliloke.

Ni revenu nun al la tipaj prelegoj de la politikaj estroj en tiuj ĉi tempoj en kiuj ni vivas. Ĉiam, kiam ili renkontas ian oponon, ili devas kaŝi tion okazantan, kaj rapide ili konstruas muron de neklaraj vortoj. La konkludo de la prelego de Jacques Chirac estas perfekta ekzemplo. "En la Respubliko, kiam temas pri la nacia intereso, oni ne devas pensi pri venkintoj nek pri venkitoj. Ni devas resti unuigitaj. Kaj ĉiu agadu kun respondeco". Muro de vortoj por kaŝi tion okazantan. Kaj preter la muro, la buldozo daŭre malkonstruas.

Sed, kun muro aŭ sen ĝi, ĉiuj, krom la riĉuloj kaj tiuj havantaj realajn ŝancojn atingi tiun statuson, konscias pri tiu malkonstruo. Pro tio manifestaciis tri milionoj da homoj surstrate. Pro tio okazas tutnacie granda zorgo pri la maldungeco, pri la ĉiea risko resti senlabora kaj pri la fakto ke iom post iom estas ĉiam pli granda la labora ŝarĝo altrudita al la dungitoj. La nova leĝo, kiu plivastigas la nestabilecon de la dungo por tiuj finintaj siajn studojn, estis prezentita oficiale kiel ilo por malplivastigi la maldungecon tuje.

La damaĝo kiu tie troviĝas estas agnoskita oficiale, sed ĝiaj kaŭzoj kaj ĝiaj konsekvencoj estas kaŝitaj kaj malpurigitaj per konfuzo (por eviti plian malkontenton, pliajn ribelojn, koleron kaj perforton). Anstataŭ agnoski la ekziston de la buldozo, la moderniga maŝino de la tiraneco kiu estas la merkat-ekonomio nuntempa, ili parolas pri la maldungeco kvazaŭ ĝi estus epidemio aŭ malsano. Plago estas la vorto uzita de la prezidento.

Anstataŭ rebati la falsan koncepton pri modernigo, ili parolas pri la brutala malkonstruo kvazaŭ ĝi estus ĉapitro de la naturaj sciencoj. "La mondo de la laboro", anoncis la Prezidento, "en daŭra evoluo...". Tiuj diskursoj rivelas ke la politikaj estroj, kiuj prononcas ilin, abdikis absolute de la politiko. La politiko estas por ili preteksto. Kaj kvankam ili alparolas amasojn (20 milionojn da homoj en la kazo de Chirac), oni devas rimarki kiom solaj, kaj pro tio absurdaj, fariĝis iliaj publikaj argumentoj.

Tradukis P.F.
Aprilo 2006