IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  CELOJ  DE  LA  JARMILO

VIDPUNKTO  DE  LA  SUDO

Samir Amin

El Viejo Topo, Januaro 2006

I

La Celoj de Disvolviĝo de la Jarmilo estis adoptitaj unuanime per rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (la "Deklaro de la jarmilo") en septembro 2000. Tiu nova formo de proceduro, nomita "konsentado", ne sekvas la tradicion de UN kiu postulis seriozan pretigon de tiuspecaj tekstoj, longdaŭre debatitaj en komisionoj. Tiu nova proceduro pruvas la ŝanĝon de la rilatoj de forto je internacia skalo kiu ebligas la ekzercadon de la hegemonio de Usono kaj ĝiaj aliancanoj eŭropaj kaj japanaj en subordigita UN.

Oni diras ke la Celoj de la Jarmilo reprenas la "konkludojn" de la pint-kunvenoj okazintaj dum la naŭdekaj jaroj. Tio estas malĝusta. La pint-kunvenoj kiuj pretigis tiujn dokumentojn duobligis la oficialajn renkontojn (kie nur renkontiĝas la reprezentantoj de la ŝtatoj) kaj okazigis asembleojn de reprezentantoj de la tiel nomita civila socio. Kvankam ĉio estis organizita por rezervi la plej bonajn lokojn al tiuj Neregistaraj Organizoj kiuj havas karitatan karakteron (ĉefaj ricevantoj de la financa sindonemo de la grandaj fondaĵoj kaj ŝtatoj) por forigi kiel eble plej multe la popolajn organizojn batalantajn por la sociala progreso kaj por la demokratio (la veraj popolaj organizoj estas malriĉaj laŭdifine), la voĉo de ĉi lastaj estis aŭskultita kelkfoje. Aliflanke, en la oficialaj renkontiĝoj la vidpunktoj de la Triopo kaj tiuj de la Sudo estis malsamaj ofte. Oni forgesas ke la proponoj de la Triopo en Seattle ne nur estis rifuzitaj surstrate sed ankaŭ fare de la sudaj ŝtatoj. Ĉu oni devas memorigi ankaŭ la rekonstruon (neprecizan) de "grupo" (aŭ "fronto") de la sudo en Doha?. Ĉiujn tiajn malkonsentojn oni mildigis en la tiel nomita "sintezo" de la Celoj de Disvolviĝo de la Jarmilo?. En la diskuto de la dokumento fare de vera komisiono kreita tiucele oni anstataŭigis la tekston pretigitan en anonimaj oficejoj. La nura komuna afero inter ambaŭ estas la esprimo de kompatemaj deziroj, ekzemple "redukti la malriĉecon". Sekve oni analizos kiel estas vortumitaj tiuj deziroj kaj la bezonatajn kondiĉojn por ilia realigo.

II

Oni difinis ok arojn da celoj por periodo de 15 jaroj (2015) kaj la realigado de ĉiu "celtabulo" difinanta ilin estis konkretigita surbaze de mezureblaj indikiloj, ĝenerale tre akcepteblaj.

Laŭdifine, ĉiu celo estas vere laŭdinda (kiu ne subtenus la redukton de la malriĉeco, la plibonigon de la sano, ktp?). Tamen, tiu difino estas ofte tiom ekstreme supraĵa (la rajtoj de la virinoj, aŭ la ŝuldo estas ignoritaj...). Krome, la debatoj pri la bezonataj kondiĉoj por atingi la celojn estas ofte preteratentitaj; kaj oni antaŭsupozas senesplore ke la "liberalismo" estas akordigebla kun la realigo de tiuj celoj:

Celo 1: Redukti je duono la ekstreman malriĉecon kaj la malsaton.

Miriga deklaro ĉar la politikoj provokantaj la malriĉecon ne estas analizitaj nek denuncitaj nek oni proponas aliajn alternativajn.

Celo 2: Atingi la universalan bazan instruon.

La UNESCO proponis tiun celon por esti finrealigita en dekjara periodo ekde 1960. Oni atingis kelkajn progresojn dum la du sekvaj jardekoj, sed ekde tiam la afero malpliboniĝis. La preskaŭ evidenta rilato inter tiu malpliboniĝo, la reduktado de la publikaj elspezoj kaj la privatigo de la edukado ne estas esplorita praktike nek teorie.

Celo 3: Stimuli la intergenran egalecon kaj la aŭtonomecon de la virinoj.

Tiu egaleco rilatas nur al la instruado kaj al la aŭtonomeco mezurita laŭ la proporcio de salajrataj virinoj. La nov-konservativuloj (fundamentistoj kristanaj de Usono, Pollando kaj aliaj landoj, muzulmanoj de Saŭdio, de Pakistano kaj de aliaj landoj, kaj la hinduismaj fundamentistoj) interkonsentis forigi ĉian mencion al la rajtoj de la virinoj kaj de la familio, pro kio la deklaroj pri la problemo estas nur belaj senenhavaj vortoj.

Celoj 4, 5 kaj 6: [pri la sano] Redukti je du trionoj la infanan mortadon kaj je tri kvaronoj la patrinan mortadon; haltigi la kreskadon de la grandaj pandemioj (aidoso, paludismo, tuberkulozo).

Ĉu estas akordigeblaj la solvoj kiujn oni devas apliki en tiuj ĉi kampoj kun la sovaĝa privatigo kaj kun la absoluta respekto al la "intelektaj kaj industriaj rajtoj", profitige al la multnaciaj entreprenoj, kurioze defenditaj en la celo 8 pri la pretendata "asocio" Nordo-Sudo?.

Celo 7: [pri la protektado de la medio kaj la daŭrigebla disvolviĝo]

Oni proponas ĝeneralan principon ("integri la principojn de la daŭrigebla disvolviĝo" en la naciaj kaj tutmondaj politikoj), oni eksplicas neniun konkretan enhavon, kaj oni tute ne mencias la ĝeneralan tiurilate rifuzan sintenon de Usono (rifuzo al la Protokolo de Kioto...).

Oni supozas, sekve, ke la racieco de la kapitalista ekonomia kalkulado estas akordigebla kun la postuloj de la "daŭrigebla disvolviĝo". Tiu, evidente, ne estas la kazo, ĉar tiu kalkulado baziĝas sur koncepto de rapida malvaloriĝo de la ekonomia tempo (pro kio ĝi etendiĝas maksimume nur kelkajn jarojn), dum la proponitaj problemoj bezonas longan tempon. La difinitaj celoj estas envere reduktitaj al preskaŭ nenio: redukti je la duono la loĝantaro ne havanta trinkeblan akvon, purigi la domaĉ-kvartalojn (!), du celoj propraj de la baza san-servo.

La kriterioj por mezuri la rezultojn (emisioj de CO2, damaĝo de la ozon-tavolo) sendube ebligas kontrol-mezuri la detruon de la medio, sed ne bremsi ĝin. Eblas rimarki la kuriozan mildecon de la redaktintoj rilate la bio-diversecon (kompreneble ili ne celas damaĝi la superajn interesojn de la multnaciaj entreprenoj!): oni nur proponas "observi" la evoluon de la ter-surfacoj protektitaj de la detruo de la biodiverseco, ne bremsi ĝin!.

Celo 8: Instigi la starigon de monda asocio por la disvolviĝo.

La redaktintoj jam dekomence egaligas tiun "asocion" kun la liberalismaj principoj, deklarante ke la celo estas starigi komercan kaj financan sistemon malferman kaj plur-flankan!. La asocio iĝas sinonimo de submetiĝo al la postuloj de la imperiismaj potencoj. La progreso rilate la aliron al la merkato estas mezurata per la eksportad-procentaĵo en la Malneta Interna Produkto (la kresko de tiu rilato estas, do, sinonimo de progreso, ne gravas la sociala prezo!) kaj la kondiĉoj de la nediskriminacio per la reduktado de la subvencioj.

La realigo de tiu "liberala asocio" postulus, do, nur la batalon kontraŭ la malriĉecon (la sola "sociala" celo akceptita), la "bonan regadon" (elpensitaĵo de la usona establishment neniam difinita, reprenita senkritike de la eŭropanoj kaj de la institucioj de la monda sistemo: UN, Monda Banko, ktp.).

Kvin "celtabul-celoj" estis aldonitaj al tiu ĉi plene kontraŭdira teksto, por plenigi la vakuon, proponantaj:

1) Malpezigi la ŝuldon de la malplej disvolviĝintaj landoj. Fakte la programo kreita tiucele por la "malriĉaj landoj kun grandaj ŝuldoj" altrudas veran kolonian kontrolon [vidu S. Amin (ed.), "Afrique, exclusion programmée ou rennaissance" ("Afriko, planita ekskludo aŭ renaskiĝo"), Maisonneuve-Larose, 2005, ĉapitro verkita de Abdourahmane Ndiaye, paĝoj 47-67)]. Ke la "registaroj" de tiuj landoj akceptis la forlason de sia suvereneco ŝanĝas nenion. La akcepto de la koloniigo en multaj okazoj estis subskribita de la tiutempaj ŝtatestroj mem. Ĝi neniam estis akceptita de la koncernataj popoloj kiel laŭleĝa.

2) La inviton al "ĉiuflanka traktado de la ŝuldo-problemoj por longa-tempe garantii la realigeblon de la financaj kompromisoj". Tiu precizigo estas akompanata de neniu alia pri la maniero tion kontrol-sekvi (ĉu tio okazos per internacia intertraktado?, ĉe kia kunteksto?) aŭ pri la principoj sur kiuj tio baziĝos. Tamen, tiurilate oni povas defendi kelkajn logikajn aferojn kiel la postulojn de kontroloj ebligantaj klasifiki la ŝuldojn (nemoralajn, kontraŭleĝajn, akcepteblajn...), la ellaboron de leĝaro ebliganta difini por la estonteco la kondiĉojn laŭleĝajn de la ŝuldoj kaj la kreon de tribunaloj por determini tiurilatan juron [vidu: S. Amin, ĉapitro 7, paĝoj 185-187, en: CETIM, ONU, "Droits pour tous ou la loi du plus fort?" ("Ĉu rajtoj por ĉiuj aŭ la leĝo de la plej forta?"), Ĝenevo, 2005]. Ĉio evidente ignorita de la redaktintoj de la Celoj de la Jarmilo!.

3) La haveblon por la disvolviĝantaj landoj de la kuraciloj bezonataj por la forigo de la pandemioj. La efiko de tiu sindonema celo estas tuj forigita per jena precizigo: "kunlabore kun la farmacia industrio!". Tio estas, kun tiuj kiuj ĝuste malpermesas la atakojn kontraŭ ilia monopolo!.

4) La aliron de la disvolviĝantaj landoj al la Teknologioj de la Informado kaj la Komunikado, ankaŭ submetita al kondiĉo kiu forigas ĝian sencon: "kunlabore kun la privata sektoro"!.

5) La plivastigon de la publika helpo por la disvolviĝo. Ne ekzistas alia pli bona argumento ol tiu propono fojon post fojo ripetata de antaŭ kvindek jaroj de la samaj kiuj havas la respondecon realigi ĝin kaj... tion ne faras!.

III

La kritika analizo de la celoj kaj de la difino pri la rimedoj kiujn ilia efektivigo postulus kondukas al la nura konkludo ke la Deklaro ne konsistigas seriozan dokumenton. Aro da kompatemaj deziroj devontigas neniun. Kaj kiam tiuj deziroj estas akompanataj de kondiĉoj kiuj grandparte malebligas ilian efektivigon, oni devas demandi: ĉu la aŭtoroj de la dokumento ne celas aliajn prioritatajn celojn kiuj havas nenian rilaton kun la "redukto de la malriĉeco" kaj ĉio cetera?. En tiu kazo, ĉu tio ne devas esti nomata kruda hipokriteco?. Ĉu ne temas pri blindiga ilo por akceptigi la altrudojn de la liberalismo favore al la tre konkretaj kaj ekskluzivaj interesoj de la dominanta tutmondigita kapitalo?.

Aliflanke eble la Celoj de la Jarmilo ne estas vere serioze traktitaj, nek de ties promociintoj el la imperiisma Triopo, kiuj nur aplikas iliajn principojn kiam tio profitigas ilin, kaj ne dubas perforti ilin kiam tio ne okazas, nek de la sudaj ŝtatoj kiuj, tre malkuraĝaj nuntempe, ne progresigas siajn proprajn "proponojn". En alia epoko tiu teksto ne estus nur papero kaj la Sudo (la sudaj ŝtatoj) estus altrudinta almenaŭ kompromison.

La Celoj de la Jarmilo apartenas al aro da diskutoj celantaj legitimi la politikojn kaj praktikojn aplikitajn de la dominanta kapitalo kaj de tiuj kiuj ĝin subtenas, tio estas, unualoke la registaroj de la landoj de la Triopo (Usono, Eŭropo kaj Japanio), kaj dualoke tiuj de la Sudo. La realaj prioritataj celoj malferme agnoskitaj estas do:

    a) La sovaĝa privatigo, celanta malfermi novajn kampojn al la ekspansio de la kapitalo.

Tiu privatigo kontraŭas la nacian proprieton de la Ŝtato, kiu devas esti forigata en malfermaj merkatoj, inkludante la eksterlandan kapitalon. Plie, la privatigo konsideras la detruon de la publikaj servoj, konkrete la eduko kaj la san-servo. Pro tio la proponoj de la Celoj de la Jarmilo rilate al la alfabetigado kaj al la plibonigo de la sano perdas ĉian fidindecon. La privatigo de la proprieto kaj la aliro al la grandaj naturaj rimedoj, aparte la petrolo kaj la akvo, favoras la ŝtelon de tiuj rimedoj profite al la malŝparego de la Triopo kaj reduktas la diskurson de la "daŭrigebla" disvolviĝo al nura vakua retoriko.

    b) La ĝeneraligo de la privata alproprigo de la kultiveblaj teroj, ĉar ĉi tiuj kaj la agrokulturaj kaj nutraĵaj produktoj devas esti submetitaj al la ĝenerala leĝo de la merkato.

La triumfo de tiu ĉi ĝenerala ofensivo, kiu ne celas alion ol disvastigi la politikon de la "ĉirkaŭbaraĵoj" (rilate al la "ĉirkaŭbaraĵoj" starigitaj en Anglio dum la dekoka jarcento kaj poste disvastigitaj al la cetera Eŭropo dum la deknaŭa) al la tuta mondo, konsistigus la detruon de la kamparanaj socioj kiuj arigas preskaŭ la duonon de la homaro. Ĉi tiu detruo, nun okazanta (sed per ritmoj kiujn la liberalismo dezirus akceli), estas jam la ĉefa kaŭzo de la malriĉigo en la Tria Mondo, kiu manifestiĝas per enmigrado el la kamparo al la domaĉ-kvartaloj de la urboj [S. Amin (ed.) "La kamparanaj kaj laboristaj bataloj fronte al la defioj de la dudekunua jarcento", hispanlingva versio, "El Viejo Topo", Barcelono, 2005]. Kaj tio ne gravas, ĉar la malplimulto el la kamparaj produktantoj nomataj "modernigitaj" kiuj postvivos la masakron, submetataj al la postuloj de la agro-bussines (agro-negoco), produktos la agroproduktaĵajn plusojn kiujn ĉi lasta pretendas preni. Alia afero ne gravas.

    c) "La malfermo" komerca en kunteksto de maksimuma malreguligo,

kiu estas la maniero forigi ĉian baron al la ekspansio de interŝanĝoj tiom malekvilibraj, povus troviĝi inter la kondiĉoj de la monda dupolusa disvolviĝo kaj de la kreskanta koncentrado de la povo de la multnaciaj entreprenoj kiuj kontrolas la komercon de la krudaj materialoj kaj de la agraraj produktoj. La ekzemplo de la kafo utilas por vidi ĝiajn terurajn socialajn efikojn: antaŭ dudek jaroj oni pagis por la kafo al la produktantaro ĉirkaŭ 9.000 milionojn da dolaroj kaj oni vendis ĝin al la konsumantaro kontraŭ 20.000 milionoj. Hodiaŭ ĉi ciferoj estas, respektive, 6.000 kaj 30.000 milionoj; la diferenco konsistigas la grandegajn profitojn ricevitajn de aro da oligopolaj perantoj. Oni facile komprenas sub ĉi kondiĉoj ke la kampanjoj favore al justa komerco, eĉ se ties iniciatintoj agadus pro nekritikeblaj moralaj kialoj, ne utilas antaŭ la defio. La korektado de tiu situacio favore al la produktantoj nur povas esti atingita per la politika interveno de la povoj (naciaj leĝaroj, intertraktadoj kaj internaciaj leĝaroj).

    d) La senkontrola malfermo de la kapital-moviĝoj.

La falsa elmetata preteksto estas ke la malreguligo ebligus allogi fremdajn kapitalojn; tamen oni scias ke Ĉinio, kiu estas alloginta pli da kapitaloj ol la ceteraj landoj, situiĝas inter tiuj landoj kiuj konservas pli grandan kontrolon sur la eksterlandaj investoj. Aliflanke, la rektaj investoj eksterlandaj preskaŭ nur estas interesataj pri la disrabado de la naturaj rimedoj. Vere, la malfermo de la "kapital-kontoj" estis altrudita de la Mona Internacia Fonduso por faciligi la ŝuldiĝadon de Usono, ebligi la ondojn da disrabado de la spekula kapitalo kaj submetigi la devizojn de la Sudo al sistema malvalorigo por faciligi la aĉeton kontraŭ malaltega prezo de la financaj aktivoj en tiuj landoj profitige al la multnaciaj entreprenoj.

    e) La principo de malpermeso al la Ŝtatoj entrudiĝi en la ekonomian vivon.

En la interna plano, la rolo de la Ŝtato estas limigita al nuraj policaj taskoj; en la internacia plano, al garantiado de la ŝuldo-pagoj, unua prioritato (kaj preskaŭ nura!) en la publikaj elspezoj. Nu, la ŝuldo estas esence iu primitiva formo de ekspluatado kaj disrabado.

La modelo estas prezentita kiel "senalternativa", altrudita de la "objektivaj" postuloj de la tutmondiĝo, kiu neas la povon de la Ŝtatoj, sed la rilato kaŭzo-efiko estas inversa: tiu konkreta formo de tutmondiĝo (inter aliaj eblaj) starigas al si la celon detrui la de rezist-kapablon de la nacioj kaj de la Ŝtatoj, viktimoj de la ekspansio de la multnacia kapitalo.

Pro tio tiu aro de principoj, malferme adoptitaj de la redaktintoj de la Celoj de la Jarmilo, ne povas produkti alion ol tio kion mi aliloke nomis "apartheid" je tutmonda skalo, kiu reproduktas kaj pliprofundigas la mondan polusiĝon (S. Amin, "Globalism or Apartheid on a global scale" ["Tutmondiĝo aŭ apartismo je tutmonda skalo"], en I. Wallerstein (ed.), "The Modern system in the longue durée", Paradigm Publication, Boulder, 2004).

Male, la restarigo de iu aŭtonomeco-marĝeno de la Ŝtatoj, la agnosko de la legitimeco de ilia interveno (difino de la demokratio mem), en plur-polusa perspektivo, estas neeviteblaj kondiĉoj por ke la socialaj celoj proklamitaj de la Celoj de la Jarmilo estu atingeblaj (S. Amin, "Pour un Monde Multipolaire" ["Por mondo plur-polusa"], Syllepse, 2005).

Vere la socialaj celoj proklamitaj de la Celoj de la Jarmilo ne estas iliaj realaj celoj. Ilia alekstera aspekto, laŭŝajne demokratia, estas pli ol dubinda. Ne ekzistas plifirmiĝo de la demokratio se ĝi, anstataŭ subteni la socialan programon, estas ligita kun la sociala malprogreso. Pro tio la pretendema vorto "regado" ("gobernanza") utilis kiel akompananto al la senenhava retoriko de la Celoj de la Jarmilo.

La redaktintoj de la teksto laŭŝajne tute ne atentis la faktojn. Dum la tri jardekoj kiuj sekvis la Duan Mondan Militon okazis en la tuta mondo la historie plej bonaj kresko-procentaĵoj, la plena dungiteco kaj kun ĝi iaj rimarkindaj socialaj promocio-moveblecoj, kaj kvankam la plena redukto de la malegalecoj ne okazis, almenaŭ la enspez-disdonaj strukturoj stabiliĝis. Sed, laŭŝajne ĉar tiuj sistemoj estis merkat-reguligaj, tiaj metodoj estis "neraciaj" kaj iliaj efikoj "malbonaj". Dum la tri sinsekvaj jardekoj, kiam la dezirataj malreguligoj okazis, la ekonomia kresko falis, la senlaboreco, la labora malstabileco kaj aliaj formoj de malriĉigo draste altiĝis, la malegalecoj pliiĝis. Tamen, ĉi tiu sistemo laŭŝajne estas pli bona kaj pli racia. Sendube ĉar en la antaŭaj sistemoj la profito-procentaĵo de la kapitalo estis inter 4 kaj 8%; poste ĝi duobliĝis, fluktuante inter 8 kaj 16%.

IV

La ĉefa problemo tuŝas, konsekvence, la koncepton de "disvolviĝo" defenditan eksplicite aŭ implicite en la dokumento de la Jarmilo, kaj jene formulebla: en la tutmondigitaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj de la modernaj tempoj, kiuj estis devigitaj adaptiĝi al kiuj?. Tiuj "kiuj" povas esti klasoj aŭ socialaj grupoj, regionoj aŭ nacioj.

En la kapitalista logiko, fondita sur la privata proprieto, estas la kapitalo (la entrepreno) kiu gvidas kaj utiligas la laboron, ne la laboristoj kiuj utiligas la produktilojn laŭ sia konveno. En sia monda ekspansio, la kapitalismo estas polusiga, tio estas, ĝi baziĝas sur la malegaleco de la rilatoj, ĉar la periferioj devas servi al la modelo de akumulado de la dominantaj centroj. La ideologio de la kapitalismo ignoras do, la koncepton de disvolviĝo, ĉar ĝi nur agnoskas la realecon de la ekspansio de la merkatoj.

Signife, la vorto "disvolviĝo" aperis nur post la Dua Monda Milito (en la kolonia epoko de la "valorigo" de la kolonioj) defendita de la Ŝtatoj de Azio kaj Afriko aperintaj post la nacia liberiĝo. Tiusence Bandung (1955) estas la naskiĝ-dato de la projekto de disvolviĝo de la nova Tria Mondo. Temis pri projekto de mult-dimensia modernigo de la ekonomio (per la industriigo), de la socio kaj de la Ŝtato. Ĉi tiu modernigo devas okazi kadre de la tutmondiĝo kaj tute ne invitas al la ekonomia kaj kultura aŭtarkio; sed implicas ke la Nordo adaptiĝas al la disvolviĝ-postuloj de la Sudo, disvolviĝo komprenata kiel "restariĝo". Oni komprenas do la tutmondiĝon kiel la rezulto devenanta (preter la konfliktoj) de intertraktadoj inter partneroj kiuj agnoskas la diversecon de siaj interesoj. En Latinameriko la disvolviĝismo proponas similan disvolviĝ-modelon.

En ĉiu etapo la tutmondiĝo kapitalista baziĝas sur socialaj trans-naciaj aliancoj, sen kiuj la modeloj de akumulado en la dominantaj centroj kaj en la dominataj periferioj ne povus okazadi. La "kolonia" modelo, pridubata post la Dua Monda Milito, kunportis la administradon de la socioj de la periferioj per lokaj konkretaj "aĉetantaj" klasoj (perantaj komercistoj, grandaj proprietuloj). Do, la nova modelo aperinta post la malkoloniigo kunportis socialajn reformojn kiuj forprenadis la povon el la malnovaj aĉetantaj klasoj kaj ilin anstataŭadis per nov-tipaj ("naci-popolismaj") hegemoniaj blokoj. Ĉi tiu modelo estas la kaŭzo de la atingoj (kaj ne de la fiaskoj!) de la ekonomia kaj sociala transformado de la Tria Mondo dum la jardekoj de 1950, 1960 kaj 1970. Sed ĝi ĉiam estis atakita (perforte) de la imperiisma triopo.

La ŝanĝo de la politikaj cirkonstancoj ekde la jardeko de 1980 revenigis nin al malnovaj epokoj, "antaŭ la disvolviĝo", ignorante la pasintecon. Estas signifoplene ke la nova lingvo de la dominanta ekonomio eĉ forlasas la vorton "disvolviĝon" kaj anstataŭigas ĝin per "struktura alĝustigo", tio estas, fakte, la adaptiĝo de la socioj kaj ekonomioj de la Sudo al la postuloj de akumulado de la Nordo. Samtempe, tiu profunda ŝanĝo en la forto-rilato favore al la kapitalo okazigas ĉie (en la Nordo kaj en la Sudo) la plifortigon de la subordigo de la laboro al la kapitalo. La sistemo de la nova ununura penso agnoskas nur la ekspansion de la merkatoj, ne la propra-vola politika transformado de la socialaj kaj ekonomiaj strukturoj.

Kvankam altrudita al la socioj de la Sudo per ekstrema brutaleco, endis ornami la novan modelon ("novkolonia" laŭ kelkaj aŭtoroj, kvankam la vorto estas mola, temas pri idearo "pra-kolonia") per diskurso ŝajniganta ĝin legitima. Estis necese reenkonduki la vorton "disvolviĝon" (kiun ni denove renkontas, sekve, en la disvolviĝ-celoj de la Jarmilo), sed malplenumita je senco. Tion atingis reduktante ĝin al la batalo kontraŭ la malriĉeco (¡!) kaj al la "bona regado" (¡¡¡!!!).

Aro da dokumentoj pretigis tiun revizion de la senco de la vortoj. La administrad-agentejoj de la "cetera mondo" (85% el la planeda loĝantaro, la dominataj periferioj) por la kolektiva imperiismo (la triopo Usono, Eŭropo kaj Japanio) plenumis ĉi-rilate la rolon kiun oni esperis de ili. La Monda Banko (kiun mi nomas Ministrejo pri Propagando de la G-7) ellaboris tiusence malesperigan dokumenton nomitan DSRD, la strategia dokumento por la redukto de la malriĉeco!. La Internacia Mona Fonduso (la mona kolektiva kolonia instanco de la triopo) altrudis la prioritaton de la ŝuldo-devoj, ĉar la ŝuldo mem estas la ilo por altrudi la strukturan alĝustigon. La Monda Organizaĵo pri Komerco, kiu tute ne estas institucio por administri la mondan komercon, celas konformigi la produktad-sistemojn de la periferio laŭ la bezonoj de la komerca ekspansio de la Nordo, tio estas, ĝi agas kvazaŭ kolektiva Ministrejo pri kolonioj. Eŭropa Unio (engaĝita en la ĝenerala ofensivo de la imperiisma triopo) metas la rilatojn EU/AKP [AKP: landoj de Afriko, Karibio kaj Pacifiko] en la saman kuntekston.

Oni povus demandi kial la registaroj de la landoj de la Sudo subskribis tiun aron da ordonoj redaktitaj en la imperiismaj centroj. La respondo, ĝenerale, havas kiel referencon tion, kion oni diris pri la sociaj hegemoniaj blokoj kiuj ebligas la reproduktadon de la nesimetria tutmondiĝo. Ekzistas nova aĉetanta klaso en la landoj de la periferio kiu naskiĝas kun la nova modelo de la tutmondigita liberalismo. Tiu aĉetanta klaso partoprenas la novajn potenco-sistemojn kiuj anstataŭigis la eluzitajn modelojn naci-populismajn de Bandung.

Celante pli detalan precizigon oni povus diferencigi, inter la kialoj kiuj gvidis la Sudon al tiu "aliĝo al la liberalismo", tiujn kiuj estas eble propraj al la landoj nomataj "elstariĝantaj" (unualoke Ĉinio). En tiuj landoj la reg-povoj nutras sin per iluzioj: ili celas "restariĝi" (per forta kresko), dume ili fariĝas la industriaj periferioj de la morgaŭo, superregataj per novaj monopoloj tra kiuj la imperiismaj centroj reproduktas sian dominadon (monopoloj de la teknologio, de la aliro al la naturaj rimedoj de la planedo, de la amasdetrua armilaro); ili celas starigi "fortan kaj sendependan nacion", sed por tio ili devas ignori ke la hegemonio de Usono pretigas kontraŭ ili "preventajn militojn" kiuj tion malebligos. Sendube la historio mem forigos tiujn iluziojn.

Ĉi tie mi detaligos ankoraŭ pli la situacion ĉe la periferiaj regionoj plej malfortaj, ĉefe en Afriko. Oni konas la tiurilatan diskurson de la dominanta penso-sistemo: Afriko estas ekster la nova tutmondiĝo; kaj ĝi mem kulpas pri tio (ĉar ĝi elektis troan naciismon en la epoko de Bandung, ĝi ne povas ekskapi el ĝi krom se ĝi akceptas esti "pli integrita" en la tutmondiĝo per plena senkontrola malfermo ebliganta al la eksterlanda kapitalo "disvolvi" ĝin); la malfeliĉoj ligataj al tiu sen alternativa elekto estos nur "transiraj" kaj eblas ilin mildigi per la programoj de "batalo kontraŭ la malriĉeco"; la elekto postulos krome politikan demokratian regadon nomatan "bona regado".

Tiu diskurso plenplenas de kontraŭdiroj kaj mankoj. Afriko ne estas malpli integrita en la tutmondiĝo ol la ceteraj regionoj, sed ĝi estas integrita laŭ malsama maniero (S. Amin, "The use of false concepts in the discourse on Africa", en Helen Lauer (ed.), "History and Philosophy of Science", Hope Publication, Ibadán, Niĝerio, 2003). La formoj de la nova proponita integriĝo, bazitaj sur la agro-mina specialigo, tute ne estas "novaj" sed, kontraŭe, temas pri reveno al la pasinteco ("pra-kolonia"). Tiuj formoj nepre pligravigas la malriĉigon kaj la marĝenigon de grandaj popolaj amasoj, ĉefe la kamparanaj. Sed, aliflanke, faciligas la disrabadon de la naturaj rimedoj de la kontinento (petrolo, mineraloj, ligno), kio estas probable la ĉefa celo de la granda transnacia kapitalo en Afriko. La rektaj fremdaj investoj ne iros al Afriko kun alia celo.

La respondeco de la registaroj (kaj de la novaj aĉetantaj klasoj) ne devas esti ekskludita. Sed tiu ne forigas la respondecon de la dominantaj fortoj en la imperiismaj centroj de la tutmonda sistemo.

La NEPAD (Nova Asocio por la Disvolviĝo de Afriko) apartenas al la nova "liberala" ununura penso, sed sen granda konvinko, laŭŝajne. Origine, malantaŭ tiu iniciativo, troviĝas la prava rifuzo al la rasisma diskurso "afrik-pesimisma" kaj la proklamo de Thabo Mbeki en 1998 pri tio ke "la afrikanoj devas kaj povas alpropigi al si la modernecon", kio estas alia maniero nomi la Renaskiĝon de Afriko kiun oni celis. Sed T. Mbeki rapide precizigis en la sama diskurso, ke tiu alproprigo devus realiĝi "kunlabore kun la disvolviĝintaj landoj", ignorante, aŭ pretendante ignori, ke ĝis nun tio ne okazis. La NEPAD reprenas do, eĉ en sia nomo, la vorton "asocion", delonge kutime utiligata de EU kaj adoptita siavice de la diskurso de la Jarmilo de UN.

En ĝia enhavo la NEPAD estas, fakte, ne tre kohera. Unuflanke ĝi identigas la kaŭzojn kiuj malebligas la disvolvadon de Afriko, sed finfine ĝi raportas pri la ĉeesto de tiu disvolvo ĉe ĉiuj flankoj de la realo (infrastrukturo kaj energio, instruado kaj sano, familia agrikulturo kaj natur-medio, modernaj teknologioj, ĉefe informadikaj), kaj ŝajnas ke eĉ prenas en konsideron la malamikajn ag-manierojn de la monda komerco. Sed samtempe la dokumento de la NEPAD engaĝiĝas kun la liberala dominanta penso: ĝi forlasas la kernan gravecon de la industrio, adoptitan siatempe en la Plano de Lagos, prave, kiel akson de la disvolvado de tiu kontinento, la malplej industriigita de la planedo, kaj adoptas kresko-modelon agro-minan (prakolonian) kaj reprenas la diskurson pri la reduktado de la malriĉeco.

Ankoraŭ pli grava: la dokumento de la NEPAD koincidas kun la diskurso de la "bona regado", diskurso kiu utilas por apartigi la demokratian progreson disde la sociala progreso, por nei iliajn saman gravecon kaj nedisigeblecon, por redukti la demokration al iu "bona administrado" submetita al la postuloj de la privata kapitalo, administrado "nepolitika" per neŭtrala civila socio, inspirita en la plej sensuka flanko de la usona ideologio... Ĉi diskurso alvenas kiam la haltigo de la ŝtata konstruado (komencita en la epoko de Bandung), altrudita de la struktura alĝustigo, ne estas kreinta la kondiĉojn de demokratia disvolviĝo sed deviojn etnismajn kaj religiajn (kvazaŭ-etnismaj kaj kvazaŭ-religiaj fakte) manipulitajn de lokaj mafioj, profitantaj de eksteraj apogoj, kiuj degeneras en terurajn "intercivitanajn militojn" (fakte konfliktoj de militestroj).

Kiel skribas Bernard Founou-Tchigoua (S. Amin (ed.), "Afrique, exclusion programmée ou renaissance", ĉapitro II, "Le NEPAD, utopie ou alternative?" ["La NEPAD, ĉu utopio aŭ alternativo?"]), temas ne tiom pri asocio Nordo-Sudo (EU/AKP) kiom pri nova fazo de la nesimetria struktura alĝustigo.

La disvolviĝo de la teksto, ĝiaj hezitoj aŭ ĝia sensuka karaktero estas plensencaj en tiu kunteksto. Ekzemple, oni esprimas la deziron malpliigi la ŝuldon. Tion oni faras ĝuste ĉar la ŝuldo jam plenumis sian rolon, altrudi la strukturan alĝustigon (S. Amin, "No a la commission Blair", Jeune Afrique, no. 2316, majo 2005). La NEPAD ankaŭ proponas disvolviĝon "integrigitan" (tutafrikan), samkiel EU prioritatigas akordojn kun la regionaj afrikaj grupoj. Sed unuj kaj aliaj tenas, rilate al la proponoj pri la komerco, la translokigojn de kapitaloj (tiuj tuŝantaj la teknologion kaj la patentojn) ene de la liberalaj dogmoj.

Kiel konkludo mi dirus ke tia sistemo apenaŭ havas estontecon. Nek la Celoj de la Jarmilo nek la NEPAD sukcesos malpligravigi la problemojn nek bremsi la procezojn de politika kaj sociala malprogreso. Malaperinta la legitimeco de la povoj, ekaperas la kondiĉoj por la elstariĝo de aliaj socialaj hegemonioj ebligantaj relanĉi la disvolviĝon, komprenata, kiel decas, por la nedisigebla kombinado de la sociala progreso, la demokratia progreso, kaj la plifirmigo de la nacia sendependeco en la kunteksto de interkonsentita mult-polusa tutmondiĝo. Eblas jam antaŭvidi en la horizonto la eblecon ke tiuj novaj hegemonioj ekaperos (S. Amin, "50 après Bandung", intervjuo de Rémy Herrera, Recherches Internationales, no 7, 3/2004, Parizo). Ni vetu ke post 2015 neniu proponos fari bilancon pri la atingoj de la Celoj de la Jarmilo aŭ de la NEPAD, kiuj estos forgesitaj de antaŭlonge.

Esperantigis P. F. surbaze de la hispana traduko de Emilio Hernández aperinta en El Viejo Topo, Januaro 2006