IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  HEROOJ  KOMPARATAJ  KUN  LA  KRIMULOJ

Mikis Teodorakis

Deklaro de la fama greka komponisto Mikis Teodorakis pri la kontraŭkomunisma memorando de la Konsilio de Eŭropo
Ateno, 22a de decembro 2005

La Konsilio de Eŭropo decidis ŝanĝi la historion. Tiu volas distordi ĝin, konfuzigante la agresantojn kun iliaj viktimoj, la heroojn kun la krimuloj, la liberigintojn kun la konkerintoj, la komunistojn kun la nazioj.

Ĝi konsideras, ke la plej gravaj malamikoj de la naziismo, tio estas, la komunistoj, estas krimuloj, kaj eĉ egaligas ilin al la nazioj! Kaj ĝi maltrankvilas kaj protestas nun ĉar, dum la nazioj estis kondamnitaj de la internacia komunumo, nenio okazis ankoraŭ al la komunistoj. Tial, oni proponas fari tiun kondamnon dum la plena kunsido de la Konsilio de Eŭropo, inter la 24-a kaj la 27-a de januaro.

La Konsilion maltrankviligas, ke "la publika konscio kontraŭ la krimoj, farataj de la komunismaj reĝimoj, estas tre malforta". Kaj ankaŭ, ke "la komunistaj partioj estas legxaj kaj aktivaj en kelkaj landoj kaj, foje, ili ne distanciiĝis el tiuj krimoj".

Alivorte, la Konsilio de Eŭropo antaŭanoncas la estontan persekutadon kontraŭ la eŭropaj komunistoj, kiuj ne deklaris sian penton pro tiuj krimoj, samkiel iam tion postulis la ekzekutistoj de la Gestapo kaj la torturistoj de Makronisos.

Eble morgaŭ ili decidos mallegxigi la komunistajn partiojn kaj ekmalfermi la pordon por revenigi la fantomojn de Hitler kaj Himmler, kiuj, kiel sciite, komencis siajn karierojn malpermesante la komunistajn partiojn kaj enkarcerigante la komunistojn en ekstermejojn.

Tiuj nazioj finfine dronis en la sango de siaj propraj viktimoj, la 20 milionoj da pereintoj de la komunisma Sovetio kaj la centoj da miloj da komunistoj, kiuj oferis sian vivon irante ĉekape de la naciaj rezistomovadoj, kaj en Grekio kaj tra la tuta Eŭropo.

Sed je tiuj klopodoj reinstaŭrigi la metodojn kondamnitajn de la konscio de la historio kaj la popoloj, tiuj "Gesinjoraj Moŝtoj" de la Konsilio de Eŭropo malfruas, ĉar jam preterpasis ilin la granda frato, Usono, kiu masakras tutajn popolojn per siaj hitleraj metodoj, kiel en Irako, kiun ĝi transformis en ruinon dissemigitan per usonaj malliberejoj, kie ĉiutage miloj da senkulpaj viktimoj estas abomene torturataj.

Fronte al tiu granda krimo kontraŭ la homaro, kiu egaligas la hitleran torturkoncentrejon kaj la modernan Guantanamon, la Konsilio de Eŭropo havas nenion direndan.

Kiel oni povas kredi, ke tiu konsilio zorgas pri la homaj rajtoj, kiam en ĝia hejmo, Eŭropo, oni permesas al la CIA-aviadiloj transporti homojn senigitajn de tiuj rajtoj, por torturi ilin en specialaj malliberejoj?

Tiuj "civitanoj" ne povas esti akuzistoj. En la Kortumo de Justico de la Historio, kiu iam kondamnos la sennombrajn krimojn de ilia granda frato en Vjetnamo kaj Ĉilio, en Ameriko kaj Irako, ili mem estos juĝataj pro la permeso aŭ komplico en tiuj krimoj.

Bedaŭrinde, oni igas min paroli pli nome de la mortintoj ol nome de la vivantoj. Nome de miaj mortintaj komunistaj kamaradoj, de tiuj kiuj pasis tra la Gestapo, tra la ekstermejoj, tra la ekzekutaj vojfosaĵoj, por renversi naziismon kaj atingi la liberecon, restas al mi nur unu vorto por direkti al tiuj "Gesinjoraj Moŝtoj": HONTU!

Tradukis P.A.H.
Aliaj tradukoj: angla, franca, germana, hispana
Decembro 2005