IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  KONSTITUCIO  KIUN  MI  VOĈDONUS...

Francisco Fernández Buey

Artikolo publikigita en Rebelión

Post la legado de la Traktato per kiu oni starigas Konstitucion por Eŭropo, mi decidis voĉdoni nee en la referendumo pro la kvar jenaj kialoj.

Unualoke, ĉar la Traktato instituciigas, super ĉia pravigebla kontrolo, la Centran Eŭropan Bankon kaj donas al ĝi ĉiajn povojn, kio egalas al la solidiĝo de la Eŭropo de la bankistoj kaj al la neniigo de la konstruo, iame, de la Eŭropo de la laboristoj.

Dualoke, mi voĉdonos nee al la Traktato ĉar ĝi ebligas la kreon de eŭropa Armeo kun la konsekvenca plivastigo de la armea elspezo kaj de la militismo. Krom tiu ebligo, la Traktato laŭdas NATOon, kio ebligas pensi ke la armiloj fabrikotaj estas utiligotaj iam kontraŭ landoj kiuj ne estas membroj de tiu milita Alianco nek de EU, kelkaj el kiuj apartenas al la eŭropa kontinento. Tio estas eraro ekonomia kaj geopolitika, kontraŭas la deklarojn favore al la paco kaj ebligas ke aliaj eŭropaj landoj, ekzemple Rusio, kiu sentos sin minacita, rekomencu la frenezan armilarkonkurencon en la epoko de la amasdetruaj armiloj.

Trialoke, mi voĉdonos nee al la Traktato ĉar tio kion ĝi diras en sia ĉarto pri fundamentaj rajtoj de la Unio ne akordigeblas kun tio kion la Unio mem kaj ĝiaj gvidantoj faras tagon post tago, tio estas, tranĉi kaj malpligrandigi la konkeritajn rajtojn fare de la eŭropaj laboristoj per siaj sekularaj bataloj.

Laste, mi voĉdonos nee al la Traktato ĉar en ĝiaj aldonaĵoj, kies enhavo estas kaŝata al la publika opinio, la teksto malfermas la pordon al la reinstalo de la mortopuno en la membroŝtatoj de la Unio kaze de milito, tuja danĝero de milito, ribeliĝoj aŭ insurekcioj, kio kontraŭdiras tion kion postuladas la juristoj kaj humanistoj sentemaj kaj ebligas ke la ŝtatoj igu la escepton tio normala.

Alternative, la Konstitucio kiun mi voĉdonus devus enhavi almenaŭ ĉi tiujn kvar artikolojn:

  1. «La Eŭropa Centra Banko postulos al la bankoj de la membroŝtatoj, publikaj kaj privataj, la redistribuon de siaj jaraj profitoj, akorde kun ĉi tiu kriterio (aŭ kun iu alia konsiderota en la estonteco pli justa): 50% el la profitoj por la eŭropaj civitanoj kiuj loĝas sub la limo de la malriĉeco; la alia 50% estos utiligata por la kreo de lombardejo celanta helpi ekonomie la ekstereŭropuniajn malriĉajn enmigrintojn kiuj kontribuas al la disvolviĝo de la eŭropa ekonomio».
  2. «EU ne havas malamikojn. Ĝi rifuzas la militon kiel solvilon de la konfliktoj. Ĝi defendas la unulateran malarmiĝon kaj, konsekvence, postulas al la membroŝtatoj ke ili dissolvu la nuntempajn armeojn kaj transformu ilin en civilan publikan servon, por helpi la loĝantaron dela Unio kaj tiun de la najbaraj landoj kaze de naturaj katastrofoj kaj aliaj esceptaj cirkonstancoj en kiuj la socialaj ekzistantaj servoj estas nesufiĉaj».
  3. «Nome de la digneco, la liberoj, la egaleco, la solidareco, la rajto je civitaneco kaj la justeco, la Eŭropa Unio igas siaj la postulojn de la laboristoj favore al la malpligrandigo de la labortago. Kaj, konsekvence, ĝi proponas al la parlamentoj de la membroŝtatoj ke ili korektu la neon al la 35-hora labora semajno kaj okazigu, ĝis la aprobo de tiu labortago, almenaŭ tiom da referendumoj kiel oni okazigis en la landoj kiuj voĉdonis nee al la aliĝo de sia lando al la Unio».
  4. «Ĉar por la defendo de la mortopuno kutime oni prezentas ĝin, eĉ en Eŭropo, kiel korektilon kaj timigilon; ĉar la historio kaj la statistiko pruvis ke ekde Kaino la puno ne korektis aŭ timigis la mondon, EU konsideros mizera ĉiun ŝtaton kiu pretekstas la netrovon de alia defendilo kontraŭ la krimo ol la ekzekutisto kaj mortopuno».

Kaj, konsekvence, ĝi malpermesos la mortopunon en ĉia cirkonstanco.

Al tiuj kiuj diras ke ĉio ĉi estas por morgaŭ oni devas respondi ke ni konas la kanzonon: «Morgaŭ estas hodiaŭ». Al tiuj kiuj dubas pri tio ke morgaŭ estas hodiaŭ oni devas rememori la enhavitajn kondiĉojn en la demando kiun oni voĉdonis ĉi tie en la referendumo de NATO (kondiĉoj forgesitaj kaj neniigitaj ade, de tiuj kiuj regis kaj de tiuj kiuj regas, malmultajn monatojn post tiu alia referendumo).

Tradukis: PF