IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LAPENNA  PRI  LA  HOMAJ  RAJTOJ

Petro Levy

Ivo Lapenna, iama eminenta prezidanto de UEA, estis ankaŭ, interalie, eminenta fakulo pri internacia juro. Li publikigis en 1952 interesan verkon "Aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo", Roterdamo 19521. Lia demonstro pri la valideco kaj deviga karaktero de la Universala Deklaracio de UN pri Homaj rajtoj estas en la nuna cinike malhumana mondo aparte aktuala kaj atentinda. Lia libro konvinkis min, ke kvankam la Universala Deklaracio de UN pri Homaj Rajtoj nur estas deklaracio, kiun multaj personoj asertas nedeviga, tamen kiel anekso de la Ĉarto de UN ĝi evidente estas deviga por ĉiuj registaroj. Ĝi ne estas la sola sed estas fundamento de internacia juro, ankaŭ per tio, ke ĝi ne kreas la homajn rajtojn, sed konstatas ilin. Alivorte ĝi konstatas, ke la rajtoj, kiujn ĝi listigas, ekzistus kaj ilia respekto estus internacie deviga eĉ se la Deklaracio ne ekzistus, kaj ĝi ne limigas ilin. Plie kontraŭe al tio, kion atence al la internacia juro, la plej grandaj potencoj faris, ili ne estas disigeblaj, nek kontraŭmeteblaj unuj al la aliaj. Tiu studo de prezidanto de UEA donas okulfrapan forton al rimarko legebla en la "Manifesto de la sennaciistoj" de E. Lanti (fondinto kaj unua prezidanto de SAT): "La batalo por la rajto povas do esti tre uzebla batalvorto."

La enhavo de la libro de Ivo Lapenna havas por ĉiam universalan aktualecon, kiu koncernas ĉiun civitanon de ĉiu lando kaj de la tuta mondo. Kvankam tiu konstato aplikiĝas al la tuta libro, ni ekzamenos pli detale la sekcion 6-an de la ĉapitro VIII, pri "La jura signifo kaj la atingopovo de la Universala Deklaracio" (de UNo pri Homaj Rajtoj). Tiu ĉi formale nur estas rekomendo, kiu tial havas ŝajne neniun karakteron de jura devigo. El tiu sola vidpunkto, ĝi jam havus neneglektindan signifon.

La problemo aperas sub tute alia lumo, laŭ Lapenna, se oni analizas la enhavon de la Deklaracio kun konsidero pri kaj en ligo kun la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tiu klarvorte agnoskas la ekziston de la rajtoj kaj liberecoj de la homo. Ĝi ne kreas ilin sed uzas la jam ekzistantan koncepton.

Ke la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj havas devigan karakteron, pri tio ne povas esti ia dubo. Tial ĉiuj partoj de la Ĉarto, kiuj rilatas al la homaj rajtoj kaj al la fundamentaj liberecoj tute same estas jure devigaj. Ili konsistigas parton de la nuna internacia juro. Oni do povas aserti, sen timo erari, ke la internacia juro agnoskas la ekziston de la homaj rajtoj kaj ke la nerespekto de tiuj samaj rajtoj estas rompo de la internacia juro.

Tamen la Ĉarto ne precizigas la homajn rajtojn. Tion faras por ĝi la Universala Deklaracio. Tiu ĉi nur tion detaligas, kio jam laŭ la Ĉarto nedisigeble apartenas al la internacia juro. Ĉar kion oni povus kompreni sub la esprimo "fundamentaj rajtoj kaj liberecoj de la homo", se ne ĝuste tion, kion la oficialaj reprezentantoj de 48 ŝtatoj deklaris esti la universalaj rajtoj de la homo, dum 10 aliaj sin detenis? Eĉ ne unu voĉo esprimiĝis kontraŭ la Deklaracio!

La juraj aktoj povas havi deklaran aŭ starigan karakteron. La unuaj tion nur konstatas, kio jam ekzistas. La aliaj kreas la juron. La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj evidente posedas la unuan karakteron. Tion diras ĝia nomo mem. La Deklaracio, sekve, same kiel la Ĉarto, kreas neniujn novajn homajn rajtojn. Ĝi nur listigas tiujn el la homaj rajtoj, kies ekziston oni povas konsideri universala.

Tial, kvankam ĝi nur estas rekomendo, ĝia enhavo tamen estas fakte deviga. Tiu enhavo estus deviga eĉ se tute ne ekzistus Deklaracio: ilin jam solene agnoskis la internacia juro per la Ĉarto de UNo. Ne povas esti eĉ la plej malgranda dubo, ke en la esprimoj "homaj rajtoj" kaj "fundamentaj liberecoj" oni devas kompreni ĝuste la rajtojn kaj liberecojn difinitajn en la Deklaracio. Kvankam ĝi nur estas rekomendo, la Deklaracio estas evidenta pruvo, ke la civilizitaj nacioj agnoskas la liberecojn kaj rajtojn, kiujn ĝi enhavas, kiel ĝeneralajn jurajn principojn. Tiu enhavo estus deviga, eĉ se la Ĉarto dirus absolute nenion pri la homaj rajtoj, eĉ se ĝi ne rekonus ilin plurfoje. Tiuokaze ĝi estus deviga kiel ĝenerala jura principo.

Fine, se la internacia jura jurisprudenco povas konstante uzi la teorian verkon de konata fakulo por ĝuste interpreti juran punkton, des pli prave ĝi povas apogi sin sur tiel grava dokumento, kiel estas la Universala Deklaracio, kiu ne estas la verko de nur unu sola fakulo, sed estas la verko de multaj oficialaj reprezentantoj de ŝtatoj kaj de fakuloj apartenantaj al ĉiuj juraj sistemoj de la tuta mondo.

Oni ankaŭ vidas, ke laŭ tiu vojo, la enhavo de la Universala Deklaracio montriĝas deviga.

Surbaze de ĉiuj menciitaj argumentoj, la aŭtoro opinias, ke la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kvankam ĝi estas formale nur rekomendo, tamen laŭ sia enhavo estas deviga. Sekve, ĉiu atako kontraŭ la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, farita kie ajn en la mondo kaj fare de kiu ajn, devas esti konsiderata kaj efektive estas malatento kaj malobeo al la internacia leĝo.

Alia demando estas tiu de la efektiva internacia protekto de la homaj rajtoj. Pluraj proponoj estis faritaj, sed neniu estis akceptita. La Deklaracio mem parolas nur tre singarde pri la rajto je ribelo, se la homaj liberecoj kaj rajtoj ne estas observataj. En la Enkonduko al la Deklaracio estas, nome, dirite, ke la homaj rajtoj devas esti protektataj de reĝimo de juro, "por ke la homo ne estu devigata turni sin al ribelo". Tio estas paŝo malantaŭen, kompare al la franca Deklaracio, kiu klarvorte agnoskas rajton je ribelo. Tamen en la nunaj cirkonstancoj, pro la manko de efektiva internacia protekto de ĉiuj homaj rajtoj kaj liberecoj, la ribelo evidente estas la ĉefa rimedo por lukti kontraŭ tiraneco kaj subpremo.

Alia kun la tempo potenca rimedo estas la eduko, sed ĝi havas nur moralan karakteron. Sur tiu ĉi kampo la aktiveco de UNESKO estas konsiderinda kun la helpo de multaj Neregistaraj Organizoj (NRO).

Ĉiuj rajtoj estas gravaj por ĉiuj en la tuta mondo. Inter ili, iuj prezentas apartan gravecon por la laboristaro kaj sekve por la agado de la Laborista Esperanto-Movado.

Tiuj rajtoj estas difinitaj precipe sed ne nur, ĉar evidente tiuj specifaj rajtoj nur povas esti respektataj kune kun la aliaj, en la artikoloj 22 ĝis 28. Temas pri modernaj liberecoj kaj rajtoj. Ili detaligas la devon kaj rajton de socia solidareco, kies konsekvenco devas esti la efektivigo de certaj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, necesaj al la homa digno kaj al la libera evoluo de la homa personeco. Laŭ la Deklaracio, ili estas: 1) la rajtoj al laboro, al egala kompenso por egala laboro, al organiziĝo en laboristaj sindikatoj, 2) la rajto al ripozo, 3) la rajto al socia asekuro kaj al vivnivelo sufiĉa por certigi la bonfarton kaj sanon de la persono kaj de ĉi ties familianoj. 4) la rajto al senpaga elementa edukiĝo kaj al egala atingeblo de la supera edukiĝo, 5) la rajto al libera partopreno en la kultura vivo, al ĝuado de la artaj valoroj kaj al profitado de la sciencprogreso.

Tiuj rajtoj neniel estas limigaj. Male, ili klarvorte inkluzivas la rajton kaj devon plibonigi kaj plivastigi ilin cele al konstanta progreso de la tuta homaro en la respekto de la planeda natura medio.

Estas rimarkinde, ke la rajtojn ĉi supre difinitajn sisteme kaj eĉ pli kaj pli ofte malrespektas la modernaj ŝtatoj konsiderataj kiel la plej demokrataj, fakte eĉ la plej ordoneme arogante leciondonemaj pri homaj rajtoj. Oni ekzemple povas edife ilin kontraŭmeti al la "principo de merkata ekonomio, en kiu la konkurenco estas libera kaj ne falsita", kiu saturas la projekton de "traktato pri Eŭropa Konstitucio". Ili pravigas, ke nepartipolitika sed kultura tutmonda asocio, kia estas SAT, publike alprenu pozicion pri, ekzemple, ĉi tiu rajtodetrua traktato.

Oni do vidas, ke restas multo farota sur la tereno de la agado de NeRegistaraj Organizoj favore al la homaj rajtoj, je ĉiuj niveloj, de la loka ĝis la universale tutmonda. Temas pri leĝa, do nepartipolitika, kvankam socie orientita agado sur kampo, kiun flankelasas, ekzemple, "Amnestio Internacia". Tia agado okulfrape kongruas kun la nuna statuto de SAT. Tiu ĉi povas do proponi al la organizoj, kiuj konsentas kunlabori kun ĝi, en la respekto de ĉies sendependeco kaj propraj celoj, kiel bazon de komuna agado, la tutmondan defendon de la homaj rajtoj.

 

NOTO: La verko principe estas havebla ĉe la Libroservo de UEA, sed se ĝi estas elĉerpita, reeldono estus dezirinda. La libro pritraktas krom la homaj rajtoj ankaŭ aliajn temojn. Jen la ĉefaj titoloj de ĝia enhavo:

ALDONO: La signifo de la vortoj "Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj" en la art. 36/I de la statuto de la Internacia Kortumo.