IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

MILITISTA  PARADO

De Jozefo Salgero

Publikigita en Sennaciulo, decembro 2004.

En Hispanio dum la epoko de Franko oni starigis nacian feston la 12an de oktobro, la tago de la virgulino el urbo Zaragozo. En katolika Hispanio ĉiu vilaĝeto kaj ĉiu urbo havas sian propran virgulinon, kiu estas multe pli grava kaj bela ol la aliaj.

Ŝajne tiu virgulino Pilar el Zaragozo estas la plej hispana de ĉiuj kaj simbolas ne nur Hispanion, sed ankaŭ Sudamerikon, neniu scias kial, ĉar ŝi estas preskaŭ nekonata tie. La festo de la Hispaneco iĝis ĉe Franko la festo de la Raso, ĉar hispaneco estis raso, forgesinte, ke en Sudameriko aliaj rasoj estas. Oni profitis la tagon por solena militista parado.

Post Franko dum laŭdire demokrata epoko jam ne estis tempo de festo por raso, sed daŭre restis la festo de la armeo. Dum la militservo estis deviga, la kontraŭmilitista movado kontraŭstaris tiun feston. Nun ĉiu enparlamenta politika partio opinias, ke la armeo estas apogenda, ĉar la armeo protektas la patrujon.

Tamen ĉiu partio disopinias pri kio estas la patrujo. Pasintjare kaj aliajn jarojn la dekstrula registaro (PP) invitis usonan flagon! Kaj plotonon. Ĉijare la socialista registaro (PSOE) invitis la francan flagon, kiu tutcerte estas pli maldekstrula ol la usona. Ĉu?

Ĉiukaze tion profitas la politikistoj por akre polemiki kaj kontraŭstari unu la alian, kvazaŭ tio estus grava afero. Dume, ĉiu registaro elspezas amasegon da mono por armeo, mono kio manĝigus multajn malsatulojn kaj savigus multajn vivojn.