IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  EŬROPA  KONSTITUCIO  KAJ  LA  MALDEKSTRO

De Agustín Morán

Artikolo originale publikigita de CAES

Sen konstitucia procezo kaj sen konstitucia subjekto ne ekzistas konstitucio. Konstitucia procezo esprimas politike kaj jure la movadon de memdispono de politika subjekto. La intertraktadoj de aro da 105 profesiaj politikistoj, reprezentantoj de la ŝtatoj kaj eŭropuniaj institucioj, eĉ se ili uzas la nomon de "konvencio", neniel rilatas al konstitucia procezo.

1. Konstitucio de kio?

La tiel nomita Eŭropa Konstitucio (EK) estas nur alia plia traktato per kiu "oni instalas" tekston kiu enhavas la plimulton el la eŭropunia havo (Traktatoj, reglamentoj, direktivoj, ktp.) kreita ekde 19521 dum la sinsekvaj etapoj de Eŭropo regita de la ekonomio de merkato.

Pro la mendo de la Eŭropa Konsilantaro2 de Laeken (Belgio) decembre 2001, oni kreis labor-grupon nomitan "Konvencio"3 kun la celo ĝisdatigi kaj unuigi la leĝaron de la eŭropa konstruo aperintan dum kvindek jaroj da "Traktatoj". Post dek kvin monatoj da debatoj, tiu konvencio ellaboris "Projekton de Traktato per kiu oni instalas Konstitucion por Eŭropo". La teksto, kiu estis aprobita de la plimulto en la Eŭropa Konsilantaro de Saloniko la 20an de junio 2003, komenciĝas per citaĵo de Tucidido: "Nia Konstitucio... nomiĝas demokratio ĉar la povo ne estas en la manoj de malmultaj sed en tiuj de la plimulto"4.

En la demokratioj de merkato, la konstitucio esprimas, laŭnome, la volon de subjekto, la popolo, kiu sin nomas nacio. La Ŝtato estas la politika formo kiu reprezentas la kolektivon antaŭ la individua civitano kaj la interesojn kiuj, pro la akcepto de la legitimeco de tiu ŝtato, ricevas de ĝi protekton per sistemo de reguloj kaj garantioj kies fundamento estas la Konstitucio. En la realo, la rekta partoprenado de la civitanaro kiel esprimo de la konstitucia povo respegulita en la Konstitucio restas limigita je perioda voĉdono, socie influita de la povaj subpremaj kaj simbolaj iloj por elekti "tiujn kiuj faras la politikon" ekster la socio kaj sen submetiĝo al la imperativa mandato.

La EK starigas kiel politikajn subjektojn la civitanojn kaj la ŝtatojn (Artikolo 1a de la 1a Parto). Farante tion, ĝi ekskludas la popolojn kaj la naciojn senŝtatajn, spite al tio ke estas la popolaj movadoj kiuj defendas la rajton je memdispono, parto fundamenta de la malmultaj ekzemploj de socialaj movadoj kun konstituciaj sopiroj en Eŭropo. Doni al la ŝtatoj la kategorion de konstitucia subjekto, krom esti aserto senenhava, kontraŭas la politikan teorion de la demokratio kaj la fundamentojn de la moderna konstitucia juro.

Sen konstitucia procezo kaj sen konstitucia subjekto ne ekzistas konstitucio. Konstitucia procezo esprimas politike kaj jure la movadon de memdispono de politika subjekto. La intertraktadoj de aro da 105 profesiaj politikistoj, reprezentantoj de la ŝtatoj kaj eŭropuniaj institucioj, eĉ se ili uzas la nomon de "konvencio", neniel rilatas al konstitucia procezo. Pro tio ke la Eŭropa Unio ne estas ŝtato, nek ĝiaj membroŝtatoj reprezentantoj de iu konstitucia popola procezo, ne havas sencon konsideri kiel "subjektojn" tiujn ŝtatojn. La jura strukturo de EU konsentas kun tiu interpreto ĉar la teoria protekto de la rajtoj kaj liberecoj estas kompetento de la ŝtatoj.

La solaj reguloj kreantaj eŭropan plurnacian kaj plurŝtatan spacon estas tiuj pri la ekonomia kaj mona politiko por la vera unuiĝo eŭropa, la ununura monujo, la eŭro. Striktasence, la sola konstitucia subjekto de la EU estas la mono. Per la eŭro, la Kapitalo atingas ununuran lingvon, spacon por moviĝi libere, limigante la intervenojn kiujn kaŭzas la prezoj. Ĉefe oni malebligas la diferencojn en la prezoj de la mono (interezaj procentoj) kaj la konkurencajn devalutojn kiuj okazas pro la ekzisto de malsamaj monunuoj en la ekonomia komuna spaco. Laste, oni tiel kontrolas la ekonomiajn kaj budĝetajn ŝtatajn politikojn kiuj, kaze de la apero de la publikaj deficito kaj ŝuldo5, kaŭzas problemojn de internaj malsimetriaĵoj kaj de solventeco antaŭ triaj partoj (multnaciaj entreprenoj, internacia komerco, landoj aŭ konkurencaj landaroj, monunuo de internacia referenco, ktp.).

Tiudirekte, la Tribunalo de Justico de la Eŭropa Unio en Luksemburgo asertas ree en siaj juĝdecidoj ke la eŭropunia havo (traktatoj, reglamentoj kaj direktivoj), nun unuiĝita per nova traktato, malbone nomita Konstitucio, reprezentas, iamaniere, formon de konstitucio. Antaŭ la demando: konstitucio de kio? la respondo estas: Konstitucio de la Eŭropa Kapitalo. La Eŭropa Konstitucio donas la ĉefrolecon al abstraktaĵo, la Kapitalo, kies konstitucia perforto ĉiumomente estas simetria al la intenso de submetigo kiun ĝi ekzercas sur la laboristoj, la virinoj kaj la popoloj. La vera subjekto de suvereneco de la EU, la Kapitalo, sin legitimas demokratie per la subteno aŭ la konsento de la civitanaro kondukita ĝis la deliro en la konsumado kaj bremsita ĝis la malkompromito, per la politika partopreno. La rezultoj de la eŭropaj balotoj la 13an de junio 2004 informas nin pri la konstitucia kvalito kiun enhavas la Eŭropa Konstitucio.

2. La "konstitucia teksto"

La "Projekto de Traktato..." havas kvar Partojn6. La Ĉarto pri Socialaj Rajtoj estas traktita en la Parto II, kiu havas 54 ĉapitrojn ordigitajn per 7 titoloj7. Samtempe, la socialaj rajtoj striktasence troviĝas en la Titolo IV "Solidareco" kaj, en 3 paĝoj! ordigitaj per 10 epigrafoj8. La duboj pri la garantioj ofertitaj de tiom mallarĝa teksto por la socialaj rajtoj postulas rigardon al la historia kunteksto kaj al la reala sociala procezo de la EK. En la konstitucia kunteksto aperas koncepto pri civitaneco9 kiu, kiam ĝi traktas sian eŭropan dimension, starigas novan koncepton ne plu dependanatan de la aparteneco al ŝtato, sed ankaŭ al multnacia kaj multŝtata spaco kiu ne estas ŝtato.

Tiu koncepto de "kompleksa civitaneco"10 enhavas malklarecon kies jura dimensio estas kaj la malmulta fundamentado de la politikaj rajtoj kaj socialaj en la procezo kiu naskas la Eŭropan Konstitucion, kaj la vakuo en la protektado de tiuj rajtoj el la eŭropaj institucioj pro la subsidiareca principo (aplikad-medio prefere ŝtata al tiu de la eŭropunia juro). Tiu teoria malklareco rilatas sin al la reala nesekureco de la laboristaro en ĉiu membro-ŝtato. La origino de tiu nesekureco troviĝas en la ĝenerala trompo al la leĝo rilate al la principo de kaŭzeco en la provizoraj kontraktoj kaj la labora prunteco kaŝitaj, la neplenumado kutima de akordoj kaj leĝoj laboraj kaj sindikataj, la malevoluo de la sociala protektado kaj la sindikata mildeco antaŭ ĉio ĉi. Kun tiuj trajtoj ni havas la kuntekston kie aperas la socialaj rajtoj de la EK. Ni povas aserti ke tiu "kompleksa civitaneco" ne kaŭzas obligon de la rajtoj sed dividon11.

En la konstitucia kunteksto aperas ankaŭ aliaj elementoj klarigaj. La titolo I de la Unua Parto asertas ke "la konkureco estu libera kaj ne falsigita" kaj proponas kiel celon "socialan ekonomion de merkato alte konkurenca (artikolo 3a), la liberan cirkuladon de kapitaloj (artikolo 4a), la sendependecon de la Centra Eŭropa Banko kaj la stabilecon de la prezoj kiel sian ĉefan celon (artikolo 29a)." Ĉiuj ĉi estas novliberalaj paradigmoj importitaj de la Traktato de Mastriĥto (1992) kaj de la Traktato de Amsterdamo (1997). En ili oni akumulas monajn kriteriojn por la eŭropa konstruo12 kiuj, kontraŭ la obstakloj, estas aplikitaj sendepende de la konkretaj bezonoj de ĉiu lando kaj popolo. La forigo de la antaŭaj traktatoj13 postvivigas tiujn kriteriojn per la reguloj kaj statutoj de institucioj kiel la Centra Banko kaj la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. Tiuj kriterioj kontraŭdiras la fundamentajn rajtojn kaj liberecojn de la Konstitucio de la membroŝtatoj, niakaze, la Hispana Konstitucio. Tiu kontraŭdiro altrudas sin, fare de politikistoj kaj entreprenistoj, per kvar vojoj. Unu: la rekta malplenumo de la leĝoj fare de entreprenoj, kiel ĝenerala praktiko en la labormerkato. Du: la reformoj, aposteriore, de la leĝoj por leĝigi tion kio jam estas faktaj situacio kontraŭleĝa. Tri: la paktoj kun la majoritata sindikatismo por legitimi tiujn leĝajn reformojn. Kvar: la jurisprudenco de kelkaj juĝistoj, troj-ĉevaloj de la novliberalismo, kies juĝdecidoj unuflankaj , ofte koruptaj, eniras en la juran sistemon.

Rilate al la laboro, la ĉapitro III de la Tria Parto parolas pri "la disvolvo de kunordigita strategio de dungeco por potencigi kvalifikitan laboristaron, pretan kaj adaptigeblan kaj labor-merkatojn kun kapablo por respondi la ekonomian ŝanĝon" (artikolo 97a). Tiun direkton al la fleksebleco de la salajrita laboro estis riĉigita de la socialdemokratio aldonante, per la blanka libro de Delors de 1993, la elementojn naskintajn la koncepton de "Dungebleco". Tiu koncepto, enkondukanta la devigan eniron en la labormerkaton kiel kondiĉon por la civitaneco kaj sociala protektado, estis akceptita de la Konsilantaro de Luksemburgo novembre 1997, kaj hodiaŭ ĝi estas komuna havaĵo de la dekstro kaj maldekstro instituciaj en Eŭropo. Poste ĝi estis disvolvita de la Eŭropa Konsilantaro de Lisbono (marte 2000).

La aplikado de tiuj kriterioj prezentas, dum la lastaj dek kvin jaroj je la skalo de la EU, rezultojn akorde kun la propono: la kontraktoj provizoraj pasis el 8,4 % al 14 % de la tuto; la kontraktoj de parta labor-tago el 12% al 18% kaj la laboraj kostoj falis al 20%. Malgraŭ la liriko postmateriisma de la epigonoj de Toni Negri, en kunteksto de socia malmobilizo, la maldaŭrigo kaj la perdo de rajtoj en la laboro ne estas sinonimoj de aŭtonomeco, kiel eblo de vivo dediĉita al la produktado kaj konsumado de varoj, sed male ili kreas pli grandan dependecon, nesekurecon kaj ekspluatadon de la laboristoj.

La atakoj al la pensioj en Eŭropo, laŭ la rekomendoj de la Monda Banko14 (aŭtune 2001) celas la disdon-sistemojn. En tiu informo oni kvalifikas du specojn de reformoj, tiuj paradigmaj (abrupta ŝanĝo el la disdon-sistemo al tiu de kapitaligo)15 kaj tiuj pragmatismaj (redukto kaj malpligrandigo de la unua rilate al la dua). Monatojn poste, la Eŭropa Konsilantaro de Barcelono (15an de marto 2002), akordis kelkajn reformojn de la pensioj, inter ili la kreskigo post 5 jaroj de la averaĝa aĝo por la pensiiĝo.

La reguligo de la monaj politikoj kaj ilia strikta aplikado, kontrastas kun la manko de fiska homogenigo kaj la cel-deklaroj en la medio sociala kaj natura. Ĉiu lando reduktas la impostojn de la kapitalo kaj kunvivas pace kun la trompo kaj la neleĝa ekonomio, lokoj kie la ekspluatado de la enmigrintaj laboristoj sen administracia reguligo kaj la trompo al la publika trezoro okazas samtempe.

La longa kaj kompleksa procezo kiu finiĝas per la EK, havas kiel kernon la hegemonian konfirmon de la multnacia parto de la industria kaj financa kapitalo de la grandaj eŭropaj landoj, ĉefe Germanio kaj Francio. Tiu procezo okazas kun kelkaj celoj: subordigi la ceterajn frakciojn kapitalismajn eŭropajn; atingi pli da aŭtonomeco kaj konkurenco en la mondaj merkatoj kaj en la konstruo de propra Ekonomia Influ-zono16; potencigi la Eŭron kiel referencan internacian monunuon fronte al la Dolaro kaj malpligrandigi, per tio, la ekonomian kaj strategian kontrolon fare de Usono; atingi pli da produktiveco per la pligrandigo de la ununura eŭropa merkato kaj la teknologia esploro kiel bazo de la konkurenco; legitimi la necertecon kaj la malevoluon de la sociala protektado kaj de la sekureco de la laboristoj, montrante ajnan reziston al la efikoj de la eŭropaj politikoj kiel ion neeblan, krom korporativan, malsindoneman kaj kontraŭmodernan; malaktivigi la popolajn movadojn por la memdispono de la laboristaj popoloj, unuigi la aron da tekstoj kaj traktatoj kiuj konsistigas la leĝan eŭropunian havon de kvin jardekoj da konstruo de la eŭropa kapitalismo kaj solvi la problemon de politika strukturo pensita antaŭ 47 jaroj por 6 membroj en duflanka mondo (Traktato de Romo 1957), kaj aplikata al 25 membroj ekde la unua de majo 200417 en mondo plurflanka submetita al la imperiismo de Usono.

La konstitucia procezo de la eŭropa kapitalo, sen alia malamiko ol siaj propraj internaj kontraŭdiroj kaj la konkurenco kun aliaj kapitalistaj blokoj, antaŭeniras ŝtelante la viv-forton de laboristoj, virinoj, enmigrantoj, popoloj kaj de ĉiuj socialaj rilatoj, al kiuj ĝi aldonas sian propran logikon de konkurenco. La socialaj rezistoj estas pluraj, sed malcentralizitaj kaj nepotencaj por haltigi tiun procezon.

La nestabileco pro la milito de Irako altigas la prezon de la petrolo, kion paradokse celis eviti Usono kaj EU per la agreso al la popoloj de Mez-oriento kaj Centra Azio. Tiu faktoro, kune kun la malforteco de la ekonomia ciklo en Francio kaj Germanio, igas la eŭropan procezon neebla sen la samtempa difekto de la laboraj kondiĉoj, la sociala protektado kaj la libereco kaj sen la samtempa ĝeneraligo de la armita perforto sur popoloj kaj nacioj.

3. La kapitalisma maldekstro

La agendo 2010 de la registaro SDP-Verduloj en Germanio enhavas pakaĵon de reformoj pri la emeritiĝo, helpado al ĵusnaskitoj, asekuro kontraŭ la maldungeco, maldungigoj kaj kolektiva negocado, kaj ankaŭ malpligrandigo de la entreprenaj pagoj al la socia sekureco el 14,3% nuntempa al 12,15% en 2006. En la kongreso de la 15a de julio 2003, 90% el la sepcent delegitoj de La Verduloj aprobis la agendon 2010 kiu, unu monaton antaŭe, estis aprobita en la Kongreso de la SDP. Kiaj ekologiaj aktivuloj!. En Francio, la registaro Komunista-Socialista-Verda, naskita en 1997, eĉ ne povis aprobi la redukton de la semajnan labortagon al 35 horoj en la entreprenoj kun malpli ol 20 laboristoj, malgraŭ ke ĝi permesis la salajran redukton kaj la reordigon kaj fleksigon de la labortempo. En la balotoj de 2002, tiu koalicio estis venkita de la dekstro kaj la ekstremdekstro. Hodiaŭ la franca maldekstro moviĝas inter la sociala rezisto al la efikoj de la tutmondiĝo kaj la sopiro al la politika respektebleco por partopreni la regadon de la "tutmonda demokratio de merkato".

La antaŭeniro de la logiko kontraŭa al la socialaj rajtoj kaj homaj rajtoj estas klarigebla ne nur pro la forto de la kapitalo kaj la dekstro, sed ankaŭ pro la memdetruo de la maldekstro kiu, el kejnesismo nostalgia kaj vakua aŭ el la paso el la celo esti tro multe al la celo esti nenio, kundividas la esencajn valorojn de la kapitalista modernigo18. La majoritata maldekstro ne celas la kreon de konstitucia forto kiu ribeliĝu kontraŭ la malabundo de laborpostenoj kontrolitaj de la entreprenistoj kaj la totalisma povo de la estraroj de la entreprenoj. Ĝi ankaŭ ne kuraĝas detrui la modelon de bonfarto, pensita kiel individua konsumismo kaj bazita sur la monda komerca libereco, vera kaŭzo de la malsato, la milito, la migrado, la perforto kaj la terorismo. Ĝi ne pretas akcepti la balotajn konsekvencojn alfronti la konkurencan produktadon, la radikalan konsumon, la individuan politikan malkompromiton kaj la internaciajn rilatojn subtenitajn de la armita maljusteco. Paradokse, ĝi ja ŝajnas preta akcepti la ĉefan konsekvencon ne rompi tiujn principojn, kio signifas ilian eniron en la socialdemokration. Al tiu memmortigo oni nomas "unuiĝo de la maldekstro". Ĉio estus pli klara se oni aldonus al la nomo "maldekstro" la adjektivo "kapitalista".

La nesekureco de la amasoj estas konsekvenco de modernigo bazita sur principoj memrilataj emancipitaj de la socio, la naturo kaj la demokratio: la ekonomia kresko, la teknologia antaŭeniro kaj la konstanta kresko de la produktado, la dungebleco kaj la konkurenco. La plena dungeco estas nur la plena integriĝo, necerta kaj individuista, en tiu neracia kaj krima logiko.

La plimulta sindikatismo, dum la pasinta 1a de majo, akceptis ĝoje la valorojn de la Eŭropo de la Kapitalo: "kontraŭ la terorismo. Por la plena dungeco". En la nuntempa kunteksto neniu el tiuj du aferoj eblas laŭ justaj kaj degnaj kondiĉoj sen la interrompo de la tutmondiĝo, ĉi tie kaj nun, kio postulus la rompadon kun la hegemonio de la kapitalista maldekstro sur la kontraŭtutmondiĝa movado. La neo de la plimulto el la federala estraro de [hispana majoritata sindikato] CCOO al la ĝenerala striko de 2 horoj kunvokita de [socialista sindikato] UGT la 10an de aprilo 2003 koincidanta kun la striko de 24 horoj kunvokita de [liberecana] CGT kaj apogita de socialaj retoj de la Movado kontraŭ la Eŭropo de la Kapitalo kaj la Milito rompis la kreskiĝon kaj la akumuladon unuiĝan de popola forto kapabla devigi la registaron de la PP malpartoprenigi Hispanion en la agreso al Irako aŭ produkti la malvenkegon de la PP en la balotoj de la 25a de majo 2003, kio estus ŝparinta al ni la atencojn de la 11a de marto 2004 kaj estus metinta la bazojn por komenci veran transiron al minimumaj demokratiaj postuloj en Hispanio.

Mezurilo pri la akcepto de la civitanaro de la EK estas la partopreno en la balotoj por la ĉefa eŭropa institucio, la Eŭropa Parlamento, okazintaj la 13an de junio 2004. La sociala respondo al tiuj balotoj, okazintaj dum la eŭropa konstitucia procezo, estis atentinda sindeteno. La averaĝa eŭropa partopreno de 45,5% (malpli ol la duono de la homoj kun voĉdonrajto) pruvas, malgraŭ la grandegaj kampanjoj por la vendo de la eŭropa projekto, la unuflankan kaj aŭtoritateman dimension de tiu projekto.

La progresa malkresko de la partopreno en la sinsekvaj balotoj al la eŭropa parlamento19, kiu estas la sola maniero por la homoj partopreni en tiu procezo, esprimas la malakordon de la bezonoj kaj la sopiroj de la popoloj kun la konstitucia procezo de la eŭropa kapitalo.

Speciale, en la ĵusaliĝintaj landoj, kie malgraŭ la penoj de la novliberalaj registaroj de la oriento de Eŭropo, oni ne superis 26,4% da partopreno.

En Hispanio, la [reganta socialista partio] PSOE rapide kunvokis referendumon okazontan la 20an de februaro 2005, petante la jeson al la EK, malgraŭ tio ke la hispana partopreno en la balotoj de la 13a de junio 2004 estis simila al la eŭropa averaĝo (45,9%). Per tio ĝi konfirmas, unu fojon pli, sian engaĝon kun la politikoj fleksebligaj, privatigaj, monunuaj, konsumismaj, ekskludaj kaj agresaj al la naturo kiuj troviĝas malantaŭ la komuna monunuo, nun legitimitaj de nova traktato de konstitucia ŝajno. La registaro rapide kunvokis la referendumon (ĝi estos la unua en la landoj de EU), por uzi la progresisman bildon kiun donas al ĝi la supraĵaj politikoj de la unuaj cent tagoj, antaŭ la komenco de la vera regado, daŭrigantaj pri la ĉefaj aferoj tiujn de la PP kaj tiujn siajn de 1982 al 1996.

Por ke la socialaj rajtoj kaj demokratiaj liberecoj en Eŭropo kaj plie, en la malriĉigitaj landoj, estu eblaj, estas necese konstitucia procezo kiu asertu la kialojn de la subuloj sen la ladaĵ-vendejo socialdemokratia. Tiu procezo nur povas esti subtenita de vasta politika partopreno kaj de la amasa rompado de la neraciaj gvidlinioj kiujn la tutmonda kapitalismo, regita de la dekstro kaj de la kapitalista maldekstro, altrudas en la laboro, la zorgoj, la manĝaĵoj, la konsumo kaj la politika partopreno.

Bedaŭrinde, la cito de Tucidido kiu troviĝas je la komenco de la EK estas vera grand-parte: la registaroj kiujn ni havas estis elektitaj de la plimulto. 70% da balotintoj voĉdonas la dekstron kaj parlamentan maldekstron interŝanĝeblan per la dekstro pri la valoroj kaj la politikoj kiuj konsistigas la bazon de la sociala vivo. Ni konstruas inferon, reale demokratian, laŭ la deziroj de la plimulto.

Sed restas esperoj. La damaĝoj de la tutmonda kapitalismo ne dissolviĝas kaj ne havas formon de politika esprimo. Kaptita kaj malarmigita la kapitalista maldekstro de la blankaj, konsumistaj kaj aliseksemaj homoj, ĝi falis en la manojn de la malamiko. Vivu la Movado Kontraŭ la Tutmondiĝo, la Eŭropo de la Kapitalo kaj la Milito (MAG).

Oktobro 2004.

Tradukis: PF.

NOTOJ:

1: "Ekonomia Komunumo de la Karbo kaj la Ŝtalo" kreita de Benelukso (Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo), Francio, Germanio kaj Italio.

2: Eŭropa Konsilantaro: Ĝiaj membroj estas la ŝtatestroj aŭ registarestroj de ĉiu membroŝtato, (ĝis la 15a de majo 2004: Francio, Germanio, Italio, Nederlando, Belgio, Luksemburgo, Danio, Svedio, Finnlando, Britio, Irlando, Hispanio, Portugalio, Grekio kaj Aŭstrio), plus la presidanto de la Komisio. La nova EK starigas novan postenon de prezidanto de la konsilantaro elektita de la konsilantaro mem, por tempo de du jaroj kaj duono, reelektebla unufoje, kaj ankaŭ la partoprenon de la nova Ministro pri Eksteraj Aferoj de la EU en la renkontiĝoj de la Konsilantaro.

3: La Konvencio estas organismo por la debato kaj ellaborado de strategiaj proponoj por EU, pli partoprena ol la Interregistara Konferenco. Malsama kiel ĉi lasta, kie nur partoprenas reprezentantoj de la membroŝtatoj, en tiu nova struktura, jam uzita por la ellaborado de la propono por la "Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj" de EU, debatita en Nizo decembre 2002, partoprenis por la ellaborado de la projekto pri EK 105 homoj: du el la Eŭropa Komisio, unu el ĉiu membroŝtato de EU, du el ĉiu nacia parlamento, dek ses el la eŭropa parlamento, tridek kvin el la ŝtatoj kaj parlamentoj de la dek tri kandidatoj por la aliĝo, krom la delegitoj el la Komitato de la Regionoj, el la Ekonomia kaj Sociala Komitato, el la Eŭropa Popoldefendanto kaj el la eŭropaj socialaj agentoj.

4: Tucidido: Aristokrato atena aŭtoro de "Historio pri la Peloponeza Milito" dum la epoko de la atena imperiismo.

5: Publika deficito: diferenco inter la elspezoj kaj enspezoj de la Ŝtato favora al la elspezoj. Publika ŝuldo: akumulado de historiaj deficitoj kiujn la Ŝtato devas financi per Ŝuldo.

6: La Unua, enhavas 9 titolojn (difino kaj celoj; Fundamentaj Rajtoj; Civitaneco; Institucioj; Ekzercado de la kompetentoj; demokratia Vivo; Financoj; La Unio kaj sia proksima medio kaj Pri la aparteneco al la Unio). Dua: Ĉarto de Fundamentaj rajtoj de la Unio. Tria: Politikoj kaj funkciado de la Unio. Kvara: Ĝeneralaj kaj finaj reguloj.

7: Degneco, Liberecoj; Egaleco, Solidareco; Civitaneco; Justico kaj Ĝeneralaj Reguloj.

8: Rajto je informo kaj konsultado al la laboristoj en la entrepreno, je la negocado kaj kolektiva agado, je la aliro al la dung-servoj, je la protektado kaze de malprava maldungigo, je justaj laborkondiĉoj, malpermeso de la infana laboro, rajto je familia kaj profesia vivo, je la sociala sekureco, je la protektado de la sano, je la servoj de ĝenerala ekonomia intereso, je la protektado de la naturo, kaj je la protektado de la konsumantoj.

9: Art. 8a. Parto I.

10: Dissolvo de la suvereneco kaj divido de la civitaneco en la procezo de eŭropa integriĝo "Internacia Revuo pri Filozofia Politiko" numero 11. José A. Estévez Araujo (1998).

11: "La Ĉarto de rajtoj de EU kaj la sociala dimensio de la eŭropa civitaneco". JA. Estévez. El Vuelo de ICARO. Madrido 2001.

12: Kondiĉoj por aparteno al la eŭrozono: a) Interezaj procentoj malpli altaj ol tiuj de la tri landoj kiuj havas la plej malaltajn plus 2%. b) Prezoj malplialtaj ol la averaĝo de la tri landoj kiuj havas la plej malaltajn plus 1,5%. c) Publika deficito malpli alta ol 3% de la Interna Malneta Produkto de la kandidata lando. d) Publika ŝuldo malpli alta ol 60% de la kandidata lando. La Traktato de Amsterdamo starigas punojn ĝis 0,5% de la Interna Malneta Produkto por la landoj kiuj malplenumos la budĝetan disciplinon kaj havos deficiton pli altan ol 3% de la Interna Malneta Produkto. Ankaŭ ĝi starigas, kiel limigon de la eŭropunia budĝeto, 1,27% el la eŭropunia Interna Malneta Produkto. De tiu kvanto la duonon oni uzos por pagi la Agraran Komunan Politikon. Ekde 2006 tiu budĝeto reduktiĝos je 1% malgraŭ la aliĝo de 10 novaj landoj. Interna Malneta Produkto: valoro de ĉiuj aĵoj kaj servoj produktitaj de iu ekonomio dum unu jaro.

13: Art. 4a.2 de la Kvara Parto (ĝeneralaj kaj finaj reguloj).

14: "La reformo de la pensioj en Eŭropo. Progresanta Procezo. Manlibro de la okazantaj reformoj". Monda Banko. 2001.

15: Disdon-sistemo: Ĉiu aktivulo subtenas ĉiumomente ĉiujn emeriĝintajn, kaj la Ŝtato administras kaj garantias tiun monon. Sistemo de kapitaligo: Ĉiu pasivulo ricevas en sia emeritiĝo tion kion li persone pagis dum sia tuta labora vivo; la kapitaligo ŝpara de ĉiu laboristo estas administrata de privataj financaj entreprenoj; bankrotiĝo de iu tia entrepreno ne ĝuas garantiojn por la ŝparintoj ĉar la rilato inter tiuj homoj kaj la banko apartenas al la sfero de la civila juro.

16: La Liber-komerca Zono projektita dum la renkont-pinto Eŭropmediteranea de Barcelono novembre 1995 antaŭvidis por la jaro 2010 specon de malantaŭa korto de EU por la 10 landoj de la mediteraneo okcidenta (Magrebo) kaj orienta (Machrq). Du el ili (Ĉipro kaj Malto) aliĝis maje 2004. La propono restas haltigita pro la terorismo de la israela ŝtato kiu, apogita de la strategia usonaj interesoj, provokis en la regiono la perforton.

17: En tiu dato aliĝis 10 landoj: (Slovenio, Slovakio, Pollando, Ĉeĥio, Hungario, Ĉipro, Malto, Estonio, Latvio, Litovio; restas por 2009 Rumanio kaj Bulgario kaj mankas la akcepto de Turkio. Tiuj 10 landoj konsistigas 80 milionojn da loĝantoj (27% el la tuto). Ili havas enspezon por ĉiu homo malpli alta ol 40% el la eŭropunia averaĝo kaj havas 7% el la Interna Malneta Produkto de EU.

18: "Ununura Monunuo kaj Krizo de la Bonfarta Ŝtato" en "La Kontraŭtumondiĝa Movado en sia labirinto. Inter la nubo da kuloj kaj la parlamenta maldekstro". Pluraj aŭtoroj. Eldonejo Catarata kaj CAES. 2003. ttt-ejo: www.nodo50.org/caes 

19: 79% el la partoprenantoj en 1979 kun 9 membroj, (Belgio, Luksemburgo, Nederlando, Francio, Germanio, Italio, Britio, Irlando kaj Danio), 61% en 1984 kun 10 membroj (Grekio en 1981); 58,5% en 1989 kun 12 membroj (Portugalio kaj Hispanio en 1986), 49,4% en 1999 kun 15 membroj (Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio en 1995) kaj 45,5% en 2004.