IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

CIVILA  MALOBEO

De Francisco Fernández Buey

Publikigita de la revuo La insignia, novembro 2002

Al la komenco

PARTO IV

Kvankam, kiel mi diris fine de la supra parto, la jura perado (agnoskanta la pravon de la malobeantoj) kutimas esti decida por la memlimigo de la civila malobeo ene de la limoj de la neperforto, ne ekzistas solvo nure jura al la konkreta problemo de la perforto kiu konfrontigas, ankaŭ konkrete, la ŝtaton kontraŭ vasta kolektivo de malobeantoj.

Kaj ne ekzistas tiu solvo, ne nur ĉar, ĝenerale, kiel diris Leopardi, la misuzon kaj malobeon de la leĝo, neniu leĝo povas malebligi, sed ankaŭ ĉar la publika sfero, kiam konfrontas sin rajto kaj rajto, rajtoj konsideritaj egalaj de malsamaj etiko-politikaj tendencoj, estas eblaj multaj neegalaj leĝaj solvoj por peri en la konkretaj konfliktoj.

La konfido kaj la lojaleco de la malobeantoj, eĉ la akcepto de la principo de la devigo en demokratia ŝtato, dependas ĝuste de la maniero per kiu oni faras tiun peradon. La leĝo ad hoc, krimiganta aŭ kontraŭleĝiganta la eblon kiun reprezentas la malobeantoj (tiun eblon pri kiu oni ne povas paroli eĉ en demokratia jur-ŝtato), estas ĉiam parto de la dinamiko kreanta pli da perforto kaj estas kio, fine, igas la neperfortan malobeanton, pro la kompreno de la leĝo kiel aldona perforto, konsideri la eblon de la legitimeco de la memdefenda perforto kiel bezonon, kiel bezonan staton.

Kiam tio okazas neutilas aludi la neŭtralecon de la ŝtato kaj/aŭ de la servantoj de la leĝo, ĉar ju pli oni aludas tiun neŭtralecon des pli la leĝo ad hoc estas komprenita kiel vastigo de la duflankeco kaj de la tensio: la malobeanto emos transformi sian disidentadon aŭ sian antaŭan obĵeton al iu leĝo aŭ artikolo de la Konstitucio, en plenan malobeon kontraŭ la ŝtato. Tio okazis ankaŭ en Usono ekde la duono de la sesdekaj jaroj kaj okazas ofte hodiaŭ.

Do, la solvo de la konkretaj problemoj de la ekzerco de la malgranda perforto kiujn okazigas la civila malobeo devos esti jur-politika aŭ politik-jura. Tio signifas ke oni devos atenti la originon kaj la kialojn de la malobeo, ĝian evolu-procezon kaj la antaŭvideblajn konsekvencojn de la proponita leĝaro por alfronti ambaŭ aferojn.

Ankaŭ rilate al tio, la radikaleco estas la iro al la radiko de la afero. La jur-politika respondeco antaŭ la eblaj konsekvencoj de la leĝoj devigas rekonsideri kaj eviti tiujn kiuj antaŭvideble favoros "la senfinan rebaton", la perversa cirklo pro kiu eĉ la civila neperforta malobeanto komencas vidi kiel bezonon la eblon de egala perforto kontraŭ la ŝtato. Ĉar la percepto vivi en escepta stato (deklarita aŭ ne), en situacio de escepteco en la polis, estis ĉiam, ekde la originoj de la moderneco, ekde Savonarola kaj Makiavelo, ĉefa kialo por la morala kaj/aŭ politika pravigo de la perforto (kaj por la "respublikanoj", kaj por la oligarkioj kaj la Princo).

Mi donos kelkajn ekzemploj kiuj povas helpi klarigi ĉion ĉi. Unu jur-politika solvo atencas kontraŭ la originoj kaj la disvolvo-procezo de la civil-malobea movado kontraŭ la milit-servo, la armilismo kaj la milito, kiel tiu kiu sukcesis en la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj, kaj estas, malgraŭ la malrapideco kaj malperfektaĵoj, la agnosko, fare de la ŝtato, unue de la konscienc-obĵetado, poste de la eblo de socia servo anstataŭiganta la devigan milit-servon kaj, fine, de la malmoderneco de la deviga rekrutado por la permanetaj armeoj. La agnosko, ĉikaze, de la kerna kialo de la civila malobeo kontraŭ la leĝaro ekzistinta estas kio igis "diskretaj" la nesubmetiĝemulojn (al la milit-servo) kaj moligis la "senfinan replikon" pro la akcepto de tio ke la plimulto el la malobeantoj faris servon al la konstruiĝanta demokratio kaj pro la forigo de argumentoj de tiuj kiuj, kadre de la nesubmetiĝemo kaj la malobeo, defendis la "milit-servon en ETA-militista".

Ne eblas diri la samon kaze de la leĝoj pri enmigrado: la protesto kontraŭ la maniero per kiu la ŝtato traktas la enmigrantojn, el fazo de opozicio kontraŭ la leĝo pri Eksterlandeco fariĝis rekta propono de civila malobeo ĝuste pro tio ke la leĝaro ne iris al la radiko de la problemo (la situacio de la enmigrantoj kiel plen-rajtaj civitanoj en niaj socioj), pro tio ke oni miksis "enmigradon" kaj "eksterlandecon" por daŭrigi neakcepteblan diskriminacion atribuante al "la aliaj" (abstrakte) plion da perforto kiu, last-loke, utilas por pravigi antaŭ la publika opinio perfortajn agadojn de la ŝtato kiuj kontraŭas la principon de libera cirkulado de la homoj. La ŝtato substrekas tiel la ekzistantan kontraŭdiron en la sistemo inter la aserto de la libera cirkulado de varoj kaj la malpermeso de la libera cirkulado de la homoj. Sendepende de tio ke tiu malpermeso kontraŭas eksplicite la konstitucion, evidentas ke ĝi kontraŭas unu el la etik-politikaj bazaj principoj kiuj ĝin inspiras, kies percepto donos moralan forton al tiu kiu malobeos la leĝon.

Akorde kun tiu kriterio, ankaŭ ne akcepteblas la freŝ-data leĝaro pri la kontraŭleĝigo de politikaj partioj, kiu estas fakte leĝo ad hoc por kontraŭleĝigi (eŭskan sendependistan partion) "Batasuna" kaj, konsekvence, por alfronti la civilan malobeon kontraŭ la hispana Ŝtato en Eŭskio. La ligo, ĉikaze, de la "suvereno" kun ĉiuj reprezentantoj de la hispana parlamento ignoras la fakton ke la granda plimulto de la popolo en tiu teritorio kie la leĝo devas aplikiĝi (Eŭskio) manifestis sin kontraŭ la leĝo. Aliflanke, la emo konjekti (en la prezentado kaj aplikado de la leĝo) la terorisman perforton de ETA kun la celo de la civila malobeo tie ekzistanta (eĉ se temas pri la postulo de la memdispono aŭ de la sendependeco) ignoras la opinion de tiuj kiuj, kundividante la celon (tio estas, la sendependecon aŭ aliajn specojn de memdispono) ne akceptas ke la ilo por ĝin atingi estu tia perforto.

Sen konsideri la aferon de la jura korekto de la leĝo, kiu nun troviĝas sub debato, kaj ignorante la veran celon de la leĝ-faranto (afero kiun oni akaŭ diskutas nuntempe), sed atentante ĉikaze ke granda parto de la favorantoj de la civila malobeo (inkludante gravan procentaĵon da voĉdonantoj de Batasuna) sin deklaris almenaŭ nefavoraj al tiu perforto, al la perforto de ETA, oni povas konkludi ke la solvo proponita ad hoc estas politika eraro. Ĉar ankaŭ ĉikaze la leĝ-donanto, konsiderante pruvita la ligon inter ETA kaj Batasuna, ignoras la originon de la malobeo kontraŭ la ŝtato kaj la malsamajn fazojn de tiu procezo. Oni scias antaŭlonge ke la infero estas ŝton-pavimita de bonaj voloj. Sed oni kutime ne diras ankaŭ ke ĝi estas ŝton-pavimita de leĝoj formale ĝustaj (aŭ kiujn oni konsideris tiaj en la momento de ilia apero).

Kiel estas dirinta malplimulto de juristoj kaj politikistoj en Hispanio sed la plimulto el ili en Eŭskio, la konsekvenco antaŭvidebla de la politika eraro kaj de la puna agado ne nur donos argumentojn al la civila malobeo sed eble favoros, ĉikaze, la "senfinan rebaton". Plie se temas pri la forigo de la terorismo (punkto pri kiu la plimulto el kiuj sin deklaras malobeantoj konsentas) kaj ankaŭ la "legitima" uzo de la perforto, de la perforto de la nacio titulara de la ŝtato (kiun oni antaŭsupozas bazita sur la juro) kaj de nacio kiu celas esti tio, ŝtato, eĉ se asociiĝinta (kaj, do, integriganta, kiel la ceteraj landoj, la perforton en la juro).

Antaŭ situacio tia la malobeanto povas argumenti kohere kontraŭ la celo de la ŝtato ĝenerale, de ĉiu ŝtato, integrigi la perforton en la juro, sed malkoheras neante al la malgranda nacio kiu celas esti ŝtato (eĉ se asociiĝinta) la rajton kiun oni defendas normale rilate al iu ajn ekzistanta ŝtato. Tio devigas, se oni volas agadi kohere, translokigi la problemon el la jura sfero al la politika. Kaj pro tio mi diras ke ne estas solvo eksklusive jura al la konkreta problemo de la perforto kiu alfrontigas la ŝtaton kun vasta kolektivo de malobeantoj.

Se oni volas restarigi la simetrion en la debato pri la perforto kaj demokratia jur-ŝtato, kaj celi tiel la senpartiecon pri la civila malobeo reale ekzistanta, tiam oni devas trakti ankaŭ, konkrete kaj per kritika spirito, la agadon de la alia flanko, de tiu kiu sin deklaras malobeanta. Ĉar se en la ŝtato ekzistas koncepto nure ila de rilato inter juro kaj perforto, tiu rilato okazas ankaŭ, inversigita, en kelkaj el la agadoj kiujn oni prezentas kiel civilan malobeon. La sopiro, ekzemple, al la kolektivigo de la produktadaj iloj, al la memdispono pri la produktado, al la sendependeco de iuj komunumoj, al la konfederacio, al la ekloĝado de malloĝitaj loĝejoj, al la ŝanĝo de la formo de ŝtato aŭ al la reformo de la konstitucio (la nuntempaj tabuoj de nia reprezenta demokratia ŝtato) kaj la kritiko de la struktura aŭ institucia perforto ne povas morale esti faritaj, en tiu kadro, pravigante aktive aŭ pasive la uzon de perforto egala aŭ pli granda ol tiu kiun ekzercas la propra ŝtato kiun oni malobeas. Tiu, mi pensas, estas bona kialo por diferencigi en la praktiko inter malsamaj specoj de civila malobeo kaj decidi pri ili.

Thoreau, Tolstoj kaj Einstein estis malobeantoj rilate al siaj ŝtatoj: ili defendis la civilan malobeon de la individuo kontraŭ la ŝtato kiu formale donis al ili la naciecon (Usono, Rusio kaj Germanio) sed ankaŭ ili estis kritikaj ĝenerale kontraŭ la ŝtato (kontraŭ la maniero de la sociala organizado kiun ni nomas moderna ŝtato). Gandhi defendis la civilan malobeon en Barato kontraŭ koloniiga ŝtato okupanta (Britujo) kaj tiu estis la modelo, kvankam malplimulta, de aliaj bataloj por la malkoloniiĝo. Menciante tiujn ekzemplojn la klasika civila malobeo, krom sia ligo kun la neperforto, estis ĉiam komprenita ĝin nun kiel elservutiĝa liberiga projekto. Tiel estis legitaj la verkoj de la menciitaj aŭtoroj kaj fare de iliaj favorantoj kaj fare de iliaj kontraŭantoj. Thoreau estas konsiderita unu el la patroj de la moderna liberiĝismo. Kaj simptome oni neis la premion Nobel pri paco al Tolstoj, laŭ la argumentoj de la koresponda akademia komisio, pro lia anarkiismo, pro lia akra kritiko kontraŭ la ŝtato13.

Sed kio okazas kiam oni devas trakti la civilan malobeon en tiuj kazoj en kiuj ne estas koloniigo nek okupado striktasence kaj, aliflanke, la malobeo ne direktas sin ĝenerale kontraŭ la ŝtato nek oni argumentas la superecon de la forumo de la individua konscienco fronte al la ŝtato, sed oni ĝin prezentas kiel parton de programo kies celo estas la kreo de propra ŝtato?. Ĉu tio ne implicas la eblan akceptadon, en la teritoriaj limoj alternative proponitaj, de la sama speco de perforto (armeo, polico, malliberejoj, leĝoj) kiun oni kritikas en la ŝtato pligranda reale ekzistanta?. Ĉu povas la defendanto de Thoreau, Tolstoj, Gandhi, Einstein kaj Luther King daŭre utiligi iliajn argumentojn por la defendo de civila malobeo kiu ripetas esence la jur-politikajn argumentojn per kiuj estis kreitaj la modernaj ŝtatoj?.

Sammaniere ke estas malkohere nei al la malobeantoj de la malgranda aŭ malpligranda nacio la kolektivan rajton kiun oni akceptas (aŭ antaŭsupozas) por la pligranda ekzistanta, ankaŭ estas malkohere, ligi la civilan malobeon al speco de perforto egale aŭ pligranda ol tiu ekzercita de la ŝtato kiun oni kritikas. Kaj estas simptome tio ke, provante tion, kiu sin deklaras malobeanto ofte vidas sin devigita daŭrigi argumentan strategion simetrian al tiu de la ŝtato kiun li/ŝi kritikas: li/ŝi intencas utiligi la publikan opinion proponante ke ĝi ligu rekte kun la faŝismo la politikajn erarojn de la registaro aŭ la juĝistajn agadojn de malperfekta aŭ deprecita demokratio, tiel kiel la ŝtato celas ligi kun la faŝismo aŭ kun la naci-socialismo la malobeantaron de la malpligranda nacio.

Post pripenso pri tia strategio mi devas diri ke hispana filozofo Fernando Savater pravas rilate al unu punkto: ekzistas almenaŭ unu konkreta provo pravigi malobeon kiu estas malcivila. Ĉar ne povas ekzisti sociala aŭ nacia postulo, nek ebla pozitiva diskriminacio favore al la malplimultoj (aŭ al la plimultoj en kelkaj teritorioj), kiu povas morale pravigi la murdojn, la atencojn, la kidnapojn, la fizikajn agresojn kaj la sistemajn premojn al homoj kiuj tiel ne estas traktitaj kiel homoj. Tiu konduto kiu perfortas la fundamentajn homajn rajtojn superas troe la limon de la civila malobeo. Provi ligi tiajn agadojn kun la civila malobeo kaj mencii, en tiu kunteksto, al Gandhi kaj al Thoreau aŭ al Luther King estas sarkasmo.

Oni povas aldoni pli: ebligi la ligon de la celo de memdispono (kaj de sendependeco), nome de la civila malobeo al la ŝtato, kun la uzo de perforto nesimbola aŭ pskilogia sed fizika, kaj supera al tiu de la propra ŝtato, estas etik-politika malhonestaĵo. En tiuj agadoj la malobeanto reale civila devas diri: "Ne, miaj komandantoj". Kaj mi substrekas la plunombron. La civila malobeo estas ilo por atingi iun etik-politikan celon: malebligi militon aŭ ĝin fini, forigi militismajn leĝojn, denunci la leĝarojn kiuj kreas maljustaĵojn, rekte agadi kontraŭ la apartigo de iuj malplimultoj aŭ postuli la memdisponon, ktp.; sed, pro tio kion ni scias danke al la historio de la dudeka jarcento, malhonori la ilon, kiel malhonori la vortojn, estas vojo (malgraŭ sia oblikveco kaj malgraŭ la miraĝoj kiujn ĝi produktas) por perversi la celon.

La argumento de Savater fiaskas, tamen, kiam li vastigas la etikan kondamnon al ĉiu grupo aŭ homo kiu, denuncinte eksplicite tian perforton, pretas ĉiumaniere diskuti pri la celo de la proklamita civila malobeo kun tiuj kiuj ne kondamnis la perforton specife. Estas la kazo, ekzemple, de la dua renkontiĝo pri civila malobeo okazintaj dum la 12a kaj 13a de la pasinta oktobro en la vilaĝo de Ezpeleta, en kiuj partoprenis, kune kun Batasuna, kvin aŭ ses soci-politikaj organizoj kiuj antaŭe manifestis sian malkonsenton pri la agadoj de ETA. En la anonco de la renkontiĝo oni diris ke la partoprenantoj esploros «kiamaniere la Eŭska Lando Herria, utiligante la civilan malobeon, povas fari efika la memdisponon». La reprezentantoj de tiuj kolektivoj denuncis ke «la hispana kaj franca Ŝtatoj neas al ni tiun rajton» kaj certigis ke «per la civila malobeo, eblas la ekzerco de la memdispono». Konklude la organizantoj substrekis ke «ni faras elmontro de la disvolvo de la civila malobeo la rektajn agadojn neperfortajn kiujn ni realigas».

Ŝajnas evidente ke ĉikaze oni devas diferencigi inter la juĝo pri la politika praveco de tiu dialogo (kiu dependos, samtempe, de tio kion oni opinias pri la rajto je memdispono de Eŭskio) kaj la morala juĝo pri la "civileco" de la malobeo, sammaniere ke oni devas diferencigi inter la jura ĝusteco de la kontraŭleĝigo de iu partio kaj la politika praveco. Nu, evidente, oni povas konsenti pri la celo (la memdispono), pri la uzita rimedo (la rektaj neperfortaj agadoj ligitaj al la civila malobeo) kaj ĝenerale pri la dialogo, kaj ne konsenti, male, pri la dialogo en la konkreta cirkonstanco kun tiuj kiuj akceptas la perforton de ETA. Desmond Tutu, okaze de sia vizito al Hispanio antaŭ kelkaj jaroj, diris aferojn tre spritajn pri tio bazitajn sur la propra sudafrikana sperto. Kaj konvenus atenti ilin ĝuste por eviti la cirklon de la "senfina perforto".

Tiel klarigita la afero, la malobeo vere civila kiu nur utilas en la menciita cirkonstanco (tio estas, en multnacia kaj plurlingva ŝtato kiu sin deklaras demokratia sed en kiu ekzistas seriozaj konfliktoj pri la grado de memrego de kelkaj el la naciecoj) estas ĝuste tiu kiun oni kutime malakceptas sub la malestima titolo de "egaldistanco". Precize pro tio ke la civila malobeo naskiĝis neante ĝuste la uzon de la plej grava formo de perforto, la milito, ĝi devas nei ankaŭ la militisman logikon kiu dividas la mondon inter amikoj kaj malamikoj. Ju pli granda estas la konscienco de la individuoj aŭ de la kolektivoj rilate al la justeco de la ĉefa postulo aŭ celo de la malobeantoj fronte al la ŝtato, des pli granda estos ankaŭ la malproksimiĝo disde la propra ŝtato (aŭ disde la plej granda nacio de la ŝtato) kiam ĝi subpremas aŭ diras ekzerci la leĝan perforton kontraŭ tiu postulo aŭ celo. Sed, samtempe, ju pli granda estas la konscienco pri la civileco de la malobeo, des pli granda estos la malakcepto de la alternativaj perfortaj rimedoj utiligitaj por atingi la celon kiun la inidividuo aŭ la kolektivo kundividas aŭ konsideras justa. En tiu dialektiko kutime okazas ke se oni favoras unu el la du konsciencoj, sen atenti la alian, la justeco koruptiĝas. Ĝi koruptiĝas kaj rilate al la serĉo de pravigoj de la leĝa perforto kontraŭ la troa perforto de la aliaj kaj rilate al la neekzisto eksklusivisma de la celo por pravigi rimedon troigitan. La egaldistanco rilate al unuj kaj aliaj ne egalas, nek devas egali, kiel oni diras kelkfoje, al pasiveco, ignorado aŭ nekapablo diferencigi inter viktimoj kaj agresantoj. Ĝi egalas al etik-politika distanciĝo rilate al du simetriaj specoj de perforto, ambaŭ troaj.

Mi konkludas. La ekzisto de demokratiaj ŝtatoj povas esti rimarkinda kaj rimarkenda kondiĉo por la memlimigo de la malobeantoj, por moligi la nesubmetiĝemon kaj ĝin fari diskreta, tio estas, akordigebla kun la ideo pri demokratio kaj kun la kohereco de la rimedoj rilate al la proponitaj celoj. Kaj, do, estas tiu memlimigo kio igas al ni konsideri maldecaj tiajn agadojn kiuj, bazitaj sur la kritiko (justa) de la mankoj de la demokratia reprezenta ŝtato, okazigas vole la morton de senkulpuloj, mistraktas la homan kondiĉon kaj uzas la saman (aŭ superan) perforton kiel tiu ekzercita de la ŝtatoj, kiel okazas en kelkaj kazoj de terorismo.

Ofte oni obĵetas ke la vorto "terorismo" estas utiligita ĉiam de la povo kaj de la dominantaj amaskomunikiloj (pli ekde la 11a de septembro de 2001) kaj ke tiu manipulado emas malkulpigi la ŝtatan terorismon kaj miksi sub sama nomo la malpligrandan perforton ekzercita nome de la rajto de la popoloj je la rezistado (aŭ je la batalo por la liberiĝo de subpremitaj nacioj) kun la teroro striktasence. Tio veras. Tamen, post la denunco de tiu manipulado, kaj de la kompreno de la celo kiun volas la malobeantoj kiuj sin sentas neniigitaj de la imperio aŭ de la ŝtato, ĉiam eblas fari analizan difinon de la "terorismo" aŭ priskribon de ĝi kiu superas la malnovan logikon kiu diferencigas nur inter amiko kaj malamiko14. Tiu difino aŭ priskribo de la terorismo inkludas agadojn de perforto kontraŭ la rajto je vivo kaj aliaj rajtoj de la homoj (murdoj, atencoj, premoj, kidnapoj...), agadoj strategie elpensitaj, kiuj ege kontraŭas la moralan ĝeneralan konsciencon, kaj la politikan konkretan konsciencon, sendepende de la deklarita celo. Plie en socioj kie, ankoraŭ kun grandaj mankoj, oni garantias principe, tio estas, formale, la liberecon pri esprimiĝo de tiu celo.

Sed eĉ tiel, la ekzisto de la demokratiaj ŝtatoj ne estas sufiĉa kondiĉo por fermi la diskuton pri ĉia speco de memdefenda perforto. Ĉar sammaniere ke la memdefenda perforto estas konsiderita morale prava en la sfero de la privataj rilatoj, tiu, la memdefenda perforto, povas aperi en la publika sfero kiel morala devo en tiuj kazoj en kiuj, sin dirante demokratia la ŝtato, ekzistas seriozaj duboj pri la legitimeco de la konsento kiu produktis la konstitucion, pri la okupado de teritorioj sub konflikto, pri la starigo de militistaj bazoj, pri la ŝtelado de komunumaj teroj aŭ pri la altrudo de internaciaj leĝoj kiuj forigas neskribitajn rajtojn de kelkaj popoloj aŭ malplimultoj. En ĉiuj tiaj kazoj la civila malobeo ne ĉesos esti civila se, laste, provokita de la ŝtata perforto (aŭ de la Imperio), ĝi estas devigata uzi kelkajn specojn de memdefenda perforto. El la morala vidpunkto, la malobeanto devas scii en tiuj kazoj, ke kiam li/ŝi superas kelkajn limojn oni povas fariĝi la malo al tio kion li celas esti, kiel diris Camus pri la revolucianto kiu ĉesas esti ribelanto kaj fariĝas policano. Kaj el la etik-politika vidpunkto, la malobeanta kolektivo devas scii ke la uzo de la perforto samgrada kaj pli grada ol tiu de la ŝtatoj igos ke ĝia agado estos tiel malcivila kiel tiu de la ŝtatoj.

 

NOTOJ:

13:G. Procacci, "Premi Nobel per la pace e guerre mondiali". Feltrinelli Editore, Milano, Italio, 1989.

14: M. Bordes, "La terorismo. Analiza alproksimiĝo". Edicions Bellaterra, Barcelono 2001.

 

BIBLIOGRAFIO

A. ARENDT, Krizo de la respubliko. Hispanlingva eldono: Crisis de la república. Taurus, Madrido, 1973, paĝoj 67-108.

N. BOBBIO, "Civila malobeo", en N. Bobbio & N. Matteuci (eldonistoj), Vortaro pri politiko, hispanlingva eldono: Madrido, Siglo XXI, 1981, paĝoj 534-539.

A. CASADO DE LA ROCHA, "En defensa de la desobediencia civil. Thoreau, un precursor".

D. WORKIN, La rajtoj serioze. Hispanlingva eldono: Los derechos en serio. Planeta-Agostini, Barcelono, 1993, paĝoj 324- 327.

A. EINSTEIN, Verkoj pri la paco. Hispanlingva eldono: Escritos sobre la paz. Península., Barcelono, 1976.

A. EINSTEIN kaj S. FREUD, Kial la milito?. Hispanlingva eldono: ¿Por qué la guerra?, Eldonejo Minúscula, Barcelono 2001.

J.A.. ESTÉVEZ ARAUJO, La constitución proceso y la desobediencia civil. Trotta, Madrido, 1994.

X. ETXEBERRIA, Enfoques de la desobediencia civil, Deusto Ediciones, Bilbao, 2001.

F. GONZÁLEZ VICÉN, "La obediencia al Derecho", en Estudios de Filosofía del Derecho, Universidad de la Laguna, Tenerifo, 1979.

J. HABERMAS, Politikaj eseoj. Hispanlingva eldono: Ensayos políticos. Península, Barcelono, 1988 paĝoj 49-90.

MARTIN LUTHER KING, Revo de egaleco. Hispanlingva eldono: Un sueño de igualdad. Eldono de Joan Gomis, Eld. Los Libros de la Catarata, Madrido, 2001.

M. KING, Mahatma Gandhi and Martin Luther King Jr. The power of noviolent action. Unesco, Parizo, 1998.

J.F. MALEM SEÑA, Concepto y justificación de la desobediencia civil. Ariel, Barcelono, 1986.

J. MUGUERZA, La obediencia al Derecho y el imperativo de la disidencia. Sistema 70, 1986.

J.A. PÉREZ, Manual práctico para la desobediencia civil, Pamplono, Pamiela, 1994.

F. SAVATER, "Desobediencia civil y obediencia militar", en El Correo 6/11/2000.

P. SINGER, Demokratio kaj civila malobeo. Hispanlingva eldono: Democracia y desobediencia. Ariel, Barcelono, 1985.

D.H. THOREAU, "Resistence to Civil Goverment" (1849), publikigita poste sub la nomo "Civil Disobedience" (1866), en The Thoreau Institute at Walden Woods.

J.I. UGARTEMENDIA, Algunas consideraciones sobre la protección jurídica de la desobediencia civil, Institut de Ciencies Politiques de la UAB, labora dokumento n. 151, Barcelono, 1998.

J.I. UGARTEMENDIA, La desobediencia civil en el Estado constitucional democrático (Enkonduko de Gurutz Jáuregui), Madrido, Marcial Pons/Instituto Vasco de Administración Pública, 1999.

J.C. VELASCO ARROYO, "Tomarse en serio la desobediencia civil. Un criterio de legitimad democrática", en Revista Internacional de Filosofía Política, 7, 1996, paĝoj 159-184.