IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

CIVILA  MALOBEO

De Francisco Fernández Buey

Publikigita de la revuo La insignia, novembro 2002

Al la komenco

PARTO III

Kvankam la trajtoj publika, de lasta rimedo kaj paca, kaj ankaŭ la etik-politika engaĝo kun la demokratio, estas karakteroj kiuj igas vere civila la malobeon, ŝajnas troige, tamen, peti pli rilate al ĝia pravigo, kiel faras ne malmultaj teoriistoj kaj la plimulto el la amas-komunikiloj kiam ili juĝas la movadojn pri civila malobeo nuntempe. Eblas pliprofundigi iom pli: estas troigaj, laŭ mia opinio, la postuloj, sen aliaj konsideroj, de akcepto de la puno (tia kia ĝi deriviĝas de la puna ekzistanta leĝaro) fare de la malobeanto, de memlimigo rilate al la respekto de la tuta demokratia sistemo reale ekzistanta (kiu daŭre estas neperfekta, limigita, duonigita) kaj de eksplicita kaj apriora renunco al ĉia perforto.

La fakto ke la malobeanto akceptas civile ke ties rezisto au nesubmetiĝemo al iu leĝo povas konduki lin/ŝin en la karceron ne necese implicas la renuncon al la denunco de aliaj kunestaj leĝoj kiuj, aplikitaj al li/ŝi aŭ al la kolektivo, kondukus al la kompara maljusteco, kiel okazis en Hispanio en la kazo de la civila malobeo kontraŭ la militisma elspezo aŭ kontraŭ la socia servo anstaŭiganta la milit-servon.

La fakto ke la malobeanto akceptas civile limigi sian agadon je iu konkreta leĝo aŭ leĝaro kiun li/ŝi konsideras maljusta, kaj ke tion li/ŝi faras paceme, ne implicas ke li/ŝi devas renunci al la kritiko de la tuta soci-politika sistemo kaj al la agado favore al plibona socio (pli justa, pli egaleca, pli harmonia ol la reprezentaj demokratioj reale ekzistantaj), ĉar ĝuste la civileco de la agado kiel civitanoj povas superi la limigon de la protesto je nur unu afero, plie en situacio kiun preskaŭ ĉiuj akceptas difini kiel tutmondiĝon. Kiel bone sciis Aristotelo, demokratioj ekzistas kelkaj (kaj aliaj eblaj), tiel ke, el etik-politika vidpunkto, la lojaleco al la demokratio (tiel, singulare) estas afero kiun oni devos pripensi, ne afero solvita tute.

Laste, la fakto ke la malobeantoj aŭ la kolektivo kiu proponas la civilan malobeon deklaras sin apriore paca kaj ekzercas la malobeadon pace ne nepre implicas la eksplicitan malakcepton de ĉia memdefenda perforto kaj por ĉiam. Ne ekzistas ŝtato morale pravigita por tion postuli al siaj civitanoj dum ekzistas malegaleco kaj maljusteco en la mondo kaj dum tio rilatas al la konkretaj agadoj de la ŝtatoj aŭ de la imperio. Tiu estas la trajto plej polemika de la civila malobeo en la estanteco.

Ne necesas akcepti la ideon ke la perforto estas la akuŝisto de la historio, nek insisti speciale pri la rigardado de tio ke, kutime, la rajtojn oni ne koncedas sed ilin oni konkeras (kontraŭ la perforto de tiuj kiuj ne volas rezigni siajn privilegiojn regulitajn per leĝo), eĉ ne necesas akcepti la ideon, tiel etendiĝitan, ke inter egalaj rajtoj decidas la perforto, por konsenti pri tio ke ekzistas cirkonstancoj en kiuj la rezistoj kontraŭ la sociala malbono kaj la maljusteco igas la malobeantojn ekzerci iajn memdefendajn perfortaĵojn. Sed ekzistas malsamaj specoj de perfortoj. Kaj eĉ la "ŝafido de Dio" tion rimarkis. Pro tio ne estas malmultaj la defendantoj de la civila malobeo kiuj nuntempe akceptas almenaŭ ian specon de perforto en la ekzerco de la malobeo.

Alveninte al ĉi tiu punkto kaj celante konkretigi, oni devas precizigi pli, kompreneble, pri kia perforto oni parolas, ĉar la ĉiutaga lingvo-uzo ne ĉiam diferencigas inter vasta koncepto pri perforto (kiu inkluzivas la "strukturan" perforton, la psikologian aŭ moralan perforton, la tiel nomitan moralan ĝenadon, la "simbolan" perforton aŭ la malplenumon de iu regulo ĝenerale akceptita) kaj strikta koncepto pri perforto kiu identigas ĝin kun la uzo de la fizika forto sur la homoj aŭ la aĵoj.

Dua precizigo, kiu atentas pri la kolektiva trajto de la civila malobeo kaj ĝia etik-politika celo, konsistigas la akcepton, akorde kun la amasa psikologio, pri tio ke kiam la civila malobeo aperas ligita eksplicite kun sociala agado elservutiga aŭ liberiga estas malfacile ekskludi tute la uzon de iu "antaŭvidita" speco de perforto eĉ laŭ strikta koncepto8. Por daŭre doni plenan forton al la vorto "civila" oni devas kompreni tie la vorton "antaŭviditan" ne en la senco de manipulo de la medio, sed en la senco de la rilato rimedoj-celoj, tio estas, kiel antaŭvido kiu ne malakceptas la legitiman uzon de ia perforto (eĉ fizika) kaj ke pro tio memlimigas kaj enkadrigas la propran perforton ene de kelkaj limoj. Habermas, en sia modera defendo de la civila malobeo kiel limo de la demokratia socio, preferas paroli pri "simbola" perforto komprenante ĝin kiel la implicon laŭ kiu la malobeanto malplenumas la regulon ĝenerale akceptitan kiel apelaciilon al la plimulto por ke ĝi (la plimulto) korektu sin, kvankam ĉiam uzante en la protesto la samajn konstituciajn principojn kiujn uzas la plimulto por legitimi sin9.

Ĉiukaze, krom la malakordoj kiuj povas okazi (kaj kiuj okazas) pri tio ĉu la neperforto devas aŭ ne esti kerna nepraĵo de la civila malobeo, ŝajnas kompreneble akcepti la argumenton de Juan-Ignacio Ugartemendia kiu diras ke oni ne povas konsideri "civila" la malobean agadon kiu superas iun limon kaj ke tiu limo estas la ĉeesto en la konduto de la malobeanto de iu perforto komprenita kiel antaŭvidita strategio kiu malestimas la fundamentajn rajtojn kaj la liberan formiĝon de la demokratia volo10. Veras ke la historiaj defendantoj de la civila malobeo kritikis ĝenerale la fizikan perforton kaj favoris la neperforton. Tiu estas, ĉefe, la instruo de Thoreau, de Tolstoj, de Gandhi, de Luther King kaj de multaj aliaj. Sed ankaŭ veras ke la celo de ilia kritiko estis la ekstrema speco de socia aŭ kolektiva perforto. Tio ne signifas ke ili malzorgis la perforton kiun la individuoj realigas (aŭ povas realigi) en la civila socio, en la interhomaj rilatoj. Gandhi asertis tre restrikte ke la sicera homo kiu serĉas la veron ne povas esti perfortema dum multe da tempo, ke en la serĉado de la vero tiu homo ne bezonas esti perfortema kaj ke baldaŭ li/ŝi malkovros ke dum restos en si la plej malgranda restaĵo de perforto li/ŝi ne atingos trovi la serĉatan veron. Kaj Einstein, kiu konsideris al Gandhi la plej elstaran homon de la jarcento, konsideris sin ne nur pacisto, sed "militanter pazifist".

Sed tiu Einstein-a oksimoro, esti pacisto "kiu militas", indikas al ni la malfacilecon. La malfacileco devenas ne nur de la rigardado, tiom substrekita, de tio ke Einstein devis ĉesi esti pacisto (almenaŭ laŭ tiu radikala senco de la dudekaj jaroj) kiam triumfis la naci-socialismo kaj dum la 2a Mondmilito, sed ankaŭ de la aserto de Gandhi mem, kiu, en la sama kunteksto en kiu li faris tiel restriktan aserton, diris "esti honesta estas eĉ pli grava ol esti pacema". Kio kondukas al la polemika etik-politika problemo pri tio ĉu oni povas daŭre esti etik-politike honesta defendante samtempe la civilan malobeon kaj la neperforton (striktasence) en historiaj kondiĉoj kiel tiuj de la hitlerismo kaj la stalinismo.

Post simpla priprenso pri tiu malfacileco, kiu baldaŭ fariĝas praktika dilemo, etik-politika, oni konkludos, mi pensas, ke en tiu medio oni devos diskuti konkrete kaj racie pri la malsamaj manieroj kaj gradoj de la perforto (de la individua perforto, kiun ekzercas homo sur alia, ĝis la ekstrema grado de perforto kiu estas la milito kaj ĝis la ŝtata perforto) kaj pri kiam kaj en kiuj cirkonstancoj oni povas konsideri morale pravigita la memdefenda perforto de komunumo kiel lasta ilo kontraŭ la ŝtata perforto. La plimulto el la teoriistoj kiuj favoras la civilan malobeon estas menciintaj tiajn situaciojn. Kaj, post la malakcepto de la uzo de la milito, la senbremsa perforto, la individua teroro kaj la organizita terorismo, ili estas defendintaj la forton, la kuraĝon, la aktivan reziston kaj aliaj specoj de perforto de intenseco pli malalta ol tiu kutime uzata de la ŝtatoj (de la nesubmetiĝemo kaj la sabotado de kelkaj instalaĵoj ĝis la bojkoto, la striko kaj aliaj amasaj rezistiloj alternativaj al la armeoj kaj al la institucia perforto).

Estas interese rimarkigi kiel, kun la cirkonstanca ŝanĝo, la ekzemploj ne plu validas. Ĉar la komprenebla dubo pri la honesteco de tiu kiu defendante la striktan neperforton en kondiĉoj kiel tiuj de la naci-socialismo aŭ la stalinismo suferas manipuladon nun, en la komenco de la nova jarcento kaj jarmilo, kaj por pravigi la perforton ŝtatan (kaj imperian) kaj por pravigi iun ajn memdefendan perforton (tio estas, eĉ tiun kiu malestimas la fundamentajn rajtojn kaj la liberan formiĝon de la demokratia volo). Sufiĉas sugesti al la publika opinio ke la malobeanto aŭ disidento estas estontece ebla Hitler aŭ Stalin (kiel oni diris daŭre pri Sadam Husein, pri Milosevic, pri Osama Bin Laden, ktp.) por konvinki emocie volojn favore de iu milito aŭ de la ŝtata perforto kiun oni nomĝas preventa. Kaj, preskaŭ simetrie, sufiĉas sugesti ke la servantoj de la ŝtato aŭ la propra ŝtato, ne gravas ĉu tio nomiĝas Garzón aŭ "hispana Ŝtato", estas "faŝistoj", por krei similajn emociojn kiuj kondukas al la ekskuzo, komparante la situacion kun tio kio estis la historia faŝismo, de perforto morale neekskuzebla. Pier Paolo Pasolini rimarkis tre bone, antaŭ jardekoj, pri radikoj de la perversa efiko de tiu duobla manipula procezo, sed oni devas agnoski ke de la milito de la Persa Golfo ĝi multobliĝis en la mondo kaj ene de la ŝtatoj.

Iam Freud avertis, ĝuste respondante al sprita kaj zorgiga demando de la tiama "militanta pacisto" Albert Einstein, ke kiam temas pri sociala perforto (ne pri individua perforto) «oni faras kalkul-eraron se oni ne atentas pri tio ke la Juro estis origine bruta perforto kaj ke la Juro daŭre ne povas malakcepti la apogon de la perforto11». Tio veras ĝenerale, tio estas, kiel priskribo de la historia naskiĝo de la jur-ŝtato. Sed ankaŭ veras preskaŭ ĉiam malĝenerale kiel prava priskribo de la origino kaj evoluado de la plimulto el la nuntempaj konstitucioj en niaj jur-ŝtatoj. Validas, ekzemple, por la itala Konstitucio kiu fondas la respublikon post la fino de la kontraŭfaŝista rezisto kaj de la Dua Mondmilito; kaj validas, mutatis mutandi, por la hispana Konstitucio de 1978. Ke la unua (respublikana) estas konsekvenco de perforto de parto de la "suvereno" kiun oni ekzercis por forigi la faŝismon de Mussolini kaj la alia (monarĥia), konsekvenco de politika pakto al kiu kontribuis decide la "pasiva perforto" (la atenta gvatado aŭ la pli ol simbola premo) de armeo kiu akceptis malvolonte la demokratian ŝtaton (kondiĉe ke ĝi estu unueca), estas detaloj, sendube gravaj, kiuj parolas pri historiaj diferencoj en la naskiĝo de la demokratia jur-ŝtato, sed kiuj konfirmas la rimarkigon de Freud. Ĉar de tie, el tiuj perfortaĵoj pli aŭ malpli intensaj, oni kutime konkludas tro facile ke la konsidero de tiu fondiĝo donas al la ŝtato la rajton eksklusivan je la sociala perforto, sen atenti pri la fakto ĉu ekzistis aŭ ne eksplicita aŭ implicita konsento tiurilate, kiel kaj sub kiuj cirkonstancoj oni demandis al la suverena popolo, ktp.

La kritikantoj kaj malobeantoj kutime aludas tiun faktan situacion (kaj kelkajn leĝojn pri la proprieto, la teritoria organizado, la financado de la komunumoj, la laboraj rilatoj aŭ la civitaneco kiujn la jur-ŝtato derivigas de la Konstitucio) kiel "strukturan perforton". Kaj malgraŭ la malprecizeco de tiu esprimo kiam oni parolas kaj diskutas pri perforto, ĝi havas sencon: ĝi mencias trajton de la fakta konstitucio, la materian konstitucion, tio estas, la limigoj neskribitaj (sed kelkfoje eĉ skribitaj) kiujn la ŝtato altrudas por ke oni ne plu povu paroli, serioze, pri aferoj rekte rilatitaj kun la sociala justeco: kolektivigo de produktadaj iloj, memmastrumado de la produktado, sendependeco de iuj komunumoj disde la ekzistanta ŝtato, konfederacio, okupado de neuzataj loĝejoj protektataj de la rajto de proprieto, formo de la ŝtato aŭ reformo de la nuntempa konstitucio.

"Struktura perforto" ne egalas, certe, al "nuda povo", al nepotismo aŭ cezarismo kiu malpermesas eksplicite kaj despote paroli pri tiuj aferoj al la civitanoj. Temas pri alia intenso de sociala perforto, pli subtila, intime rilatita kun la altrudo de kio nun nomiĝas "la politika ĝusteco", kio ĝenerale uziĝas kontraŭ la plej malfortaj de la socio: speco de perforto al kiu la popola parol-maniero aludas, prave, kiam oni diras ke oni perfortis miajn (niajn) rajtojn. Oni ne perfortis rekte sur mi (ni), sed oni morale ĝenis min (nin), kaj eĉ timigis min (nin), ripetante, nome de la ŝtato kaj de la juro, ke tiaj aferoj (la postulo por la kolektivigo, la memmastrumado, la sendependeco aŭ eĉ la reformo de la Konstitucio) diritaj aŭ skribitaj povas esti krimigitaj (aŭ ili jam estas).

Ankaŭ la "struktura perforto" (la restaĵo de la origina perforto kiu ekzistas en la juro) de la reprezenta demokratia ŝtato provokas konscienc-obĵetadon kaj, depende de la nombro da individuoj kiuj sentas siajn rajtojn perfortitajn, ankaŭ provokas civilan malobeon. Frue aŭ malfrue, la civila malobeo devos alfronti la konkretan diskuton pri la memdefendaj perfortaĵoj kaj pri iliaj intensoj. Kaj oni devas ĝin alfronti ne ĉar la malobeanto esprimis sin antaŭe favore al la perforto abstrakte (kion la malobeanto malkutime faras), sed ĉar la struktura perforto de la ŝtato emas iĝi eksplicita perforto, eĉ en la reprezentaj demokratioj, kiam la nombro da malobeantoj kiuj esprimas siajn postulojn surstrate atingas forton, kiu kvankam ne ĝenerala de la tuta "suvereno", ekfariĝas plimulta en gravaj socialaj sektoroj aŭ en partoj de la ŝtata teritorio.

Mi celas diri ke la morala malakcepto de la perforto aŭ la aserto principe de la neperforto kiel respondo al la ekzistanta perforto ne elĉerpas la aferon, sammaniere ke mia emo oferti la alian vangon kaze de individua agreso ne elĉerpas la pripenson pri kion mi devas fari kaze de mia ĉeesto dum agreso kontraŭ aliulo kaj ke mi mem devos interveni en la konflikto por provi eviti la perforton kontraŭ alia homo pli malforta. Pro tio, ĉiam eblos diskuti pri tio ĉu, akorde kun mia morala principo, civila, tiukaze, estas ke mi nur telefonu la policon (kies alveno eble daŭros) aŭ ĉu estas pli civila unuigi mian forton nun, en la momento kiam la agado okazas, al tiu de la malplifortulo por haltigi la agreson. Tiu dubo ankaŭ validas por la situacioj en kiuj intervenas, de unu flanko, kolektivoj de malobeantoj kaj, de alia flanko, la ŝtato. Ekzistas tre ĝeneraliĝita konsento pri tio ke tiu dubo devas esti solvita pozitive, akceptante ke ekzistas situacioj en kiuj la uzo de la memdefenda perforto estas morale prava. Inter tiuj situacioj troviĝas, preskaŭ sen polemiko, la organizita rezisto en Francujo, Italio, Germanio, Hispanio, Portugalio kaj Grekio kontraŭ diversaj specoj de la faŝismo.

Oni povus diri ke se, ĝenerale, la ora leĝo de la perforto estas la senfina rebato, la mimeto12, kaze de la konkretaj kvereloj inter la malobeantaj kolektivoj kaj la ŝtato, okazas psiko-sociala tendenco kiu aperas ankaŭ en la reprezentaj demokratioj. Temas pri ripeta dinamiko kiu kondukas, unue, el la minimuma perforto kiun konsistigas, ekzemple, la ovo ĵetita kontraŭ la roverso de la reprezentanto de la "suvereno" al la polica reprezalio kontraŭ kolektivoj kiuj principe konsideras sin pli proksimaj al la neperforto; poste, el la miro kiun tio okazigas en la vicoj de la malobeantoj, al la malferma konfronto (ne ĉiam dezirita); kaj, fine, el la malferma konfronto surstrate al la aserto de la povo ke la subprema perforto estas pravigita kaj pro tio ke ĝi estas realigita nome de la "suverena popolo" kaj pro tio ke ĝin nepras la juro (legitime ekzercita de la autoritato). Freŝdata pruvo de tiu dinamiko estas tio kio okazas rilate al la nuntempa kontraŭtutmondiĝa movado kiu defendas la civilan malobeon.

Konante ke tiu dinamiko (spiralo aŭ malvirta cirklo) fariĝas historie tendenco kiu kandidatas por la posteno de kvazaŭ-leĝo, la registaro (malmulton gravas la politika tendenco) de la demokratia reprezenta ŝtato celas unuflanke altrudi la monopolon pri la sociala perforto. Tio aperigas gravan nesimetrion por trakti la aferon, konkretan kaj praktikan, pri la malsamaj manieroj kaj gradoj de la perforto kaj pri kiam kaj en kiuj cirkonstancoj oni povas konsideri ĝin morale prava. La nesimetrio konsistigas la postulon al la korespondanta sociala movado por ke ĝi kondamnu principe ĉian perforton ĝenerale kaj forpelu el siaj vicoj la malplimultan parton kiu ĝin ekzercas dum la konfrontoj, kaj, samtempe, konsistigas la ekskuzon de ĉia respondeco de la subpremaj ŝtataj korpoj pro la ekcerco de la perforto, kvankam ĝi estas preskaŭ ĉiam pli granda ol tiu ekzercita de la malplimulto de la alia flanko.

Ĝenerale, tiu nesimetrio kreas konfuzon kaj dividon en la flanko de la malobeantoj, kiuj, se veraj malobeantoj, kutimas timi pli la etik-politikan malkoheron de la propraj agadoj ol la subpremo striktasence. Kaj tiu konfuzo kutime havas la konsekvencon de la malapero aŭ detruo de la movado mem. Escepte en unu okazo: kiam la justico (tio estas, ĝiaj homaj reprezentantoj, ankaŭ civitanoj) ne estas tiel blinda kiel la propra ŝtato kaj sendepende debatas, konkrete kaj praktike, pri la perforto kaj jur-ŝtato. Pro tio, reale, la povo-divido kaj la juĝista sendependeco, estante ideoj al kiuj en la plej bona kazo ni nure alproksimiĝas, ludas ĉefan rolon en la konstruo de alia ideo: la demokratio. Kaj pro tio en la nuntempa situacio de la reprezentaj ŝtatoj la demokratia trajto de la juĝistoj kaj juristoj estas decida faktoro por juĝi morale kaj politike la veran civilecon de la malobeo.

Estas en tia cirkonstanco, kaj tra tiu perado, en kiu plensencas radikala defendo de la neperforto kiel tiu kiun faris Martin Luther King en 1963 dum kampanjo kontraŭ la ras-apartigo ekzistanta en Birminghan. Luther King diferencigis kvar bazajn fazojn de la neperforto: determino de la ekzisto de maljustaj leĝoj, negocado, mempurigo kaj rekta agado. Sed tiu lasta, la rekta agado, diferenciĝas draste de la anarkiista aŭ revolucia rekta agado (en la komuna senco de tiu vorto): ĝi inkludas la bojkoton, la manifestaciojn, amasajn kaj siditajn kunvenojn, kaj karakterizas sin kiel kreadon de social-tensia stato en kiu la "vespaj" malobeantoj engaĝas sin, unuflanke, al la tenado de la protesto ene de la limoj de la neperforto eĉ en la kazoj, antaŭvideblaj, en kiuj la respondo estos la perforto aŭ la akuzo provoki perforton.

Por limigi la civilan malobeon je la rekta neperforta agado, konstrua, Luther King devis alfronti tendencojn egale fortajn: emo de parto de la nigra malplimulto respondi perforte la perforton de la ras-apartigantoj kaj emo de parto de la blanka socio konsideri kiel perforton eĉ la rektan agadon de la malobeantoj kiu kreas socialan tension. Por ke tiam povu resti la ekvilibro inter rimedoj kaj celoj kaj povu esti akceptata ene de la movado por la civilaj rajtoj la morala principo de la aktiva neperforto, konstrua (ne rezigna), necesis la ĉeesto de unu tertium, de tria parto, kiu estas la elemento kiu donas al la plimulto la necesan konfidon por konservi la dekomencan moralan principon: la juĝdecidoj de la Suprema Tribunalo kaj de aliaj juĝistoj agnoskantaj la pravon de la malobeantoj kontraŭ la ras-apartigo de la nigruloj ekzistinta en Birmingham (kaj en aliaj usonaj urboj) kaj malpravigante, do, la aŭtoritatojn de la ŝtato. Tiu tertium estas, ĝenerale, la decida elemento kiu, en krizaj situacioj, ebligas konservi la civilan malobeon ene de la limoj de la neperforto.

Sekva parto

NOTOJ:

8: J. Carlos Velasco Arroyo, "Tomarse en serio la desobediencia civil. Un criterio de legitimidad democrática", en "Revista Internacional de Filosofía Política", 7, 1996, paĝoj 159-184. Velasco Arroyo aldonas: "Aŭ almenaŭ perforto-speco kiu kvalifikeblas kiel perforto fare de la instalita povo".

9: J. Habermas, "Politikaj eseoj", hispana eldono: Eldonejo Península, Barcelono, 1988, paĝoj 49-90 kaj 137-138.

10: J. Ignacio Ugartemendia, "Algunas consideraciones sobre la protección jurídica de la desobediencia civil", Labora dokumento numero 151 de la "Institut de Ciéncies Políticas de la UAB", Barcelono, 1988. Legu ankaŭ Robinson Salazar Pérez, "Conflicto y violencia: fronteras porosas o paso inevitable", Universidad Autónoma de Sinaloa, Meksiko.

11: A. Einstein kaj S. Freud, "Kial la milito?". Eldonejo Minúscula, Barcelono, 2001.

12: Eligio Resta, "La enemistad, la humanidad, las guerras", enkonduko al "A. Einstein y S. Freud", paĝo 40.