IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

REMALKOVRO  DE  LA  KLASOJ

Werner Seppmann

Unua apero: Marxistische Blätter, Kj. 2/2002, p. 37 - 47

I

La demando pri la realeco de la klasosocio ricevis novan aktualecon: Ne nur la jaroj de ekonomia belvetro-periodo ŝajnas definitive pasintaj, sed ankaŭ la socialŝtata kompromiso, estiĝinta en tiu aparta historia periodo, estas energie kontaŭata de la kapitalo. En la rilato inter kapitalo kaj laboro regas ree akra tono, eĉ en la landoj kun soci-partnereca tradicio. Multaj atingoj de la laborista movado, kiujn eblis trudi en la prospera fazo, estas disponeblaj. Eskalanta evoluo de kontraŭdiroj, detruema dinamiko de skismado kaj marĝenigo, de privilegiigo kaj malavantaĝo stampas la sociajn eventojn kaj postlasas siajn spurojn en multaj vivosferoj. Vide al la sociaj evoluoj kun siaj ekonomiaj kaj politikaj konfliktlinioj, oni "ne bezonas esti marksisto por ekkoni ke unu el la centraj sociaj konfliktoj estas nun kiel antaŭe tiu inter kapitalo kaj laboro" - kio tamen ne signifas ke la kono de la marksa interpretmetodo estas malutila.

La teorioj pri disfalo de la klassocio kaj signifoperdo de la socia pozicio por la individuaj vivorganizadoj, teorioj dominantaj dum longa tempo ne nur la socisciencan diskuton kaj plej volonte disvastigataj de la komunikiloj, ridindigis sin antaŭ la realo. Kvankam tiuj tezoj neniam posedis empirian ekvivalenton, la formuloj de individuiga teorio akiris hegemonian influon. Ilia senproblema triumfiro fariĝis ebla ankaŭ pro tio ke en la pasinteco la reprezentantoj de radikala socikompreno interpretis la klasajn strukturojn skeme kaj ne ĉiam okupiĝis sufiĉe atente pri novaj evoluoj. La individuig-diskurso akiris sian konvinkivon per okupiĝo pri aktualaj evoluoj kiuj estus laŭaserte ignorataj per struktur- kaj klasteoria metodo. Oni temigis fenomenojn kiel la segmentiĝo de la sociaj blokoj kaj iliaj internaj diferenciĝoj, tiel ke laŭaserte ne plu eblis senchave paroli pri socistrukturaj leĝecoj kaj nomi sociajn kaŭzojn de ŝanĝiĝoj de la vivkondiĉoj.

Tiuj tezoj diris ke elformiĝis plurigitaj viv-situacioj, kiuj nur malmulte kongruas kun tradiciaj klasaj kaj tavolaj linioj. La vivo formiĝas transe de ekonomiaj trudoj ene de kulturaj perantaj retoj. Karakteriza por la laŭdire postindustria sociiga tendenco estus evoluo de la vivoformoj (Ulrich Beck), kiu kondukis al sentradiciigo de la vivcirkonstancoj kaj al diversigo kaj individuigo de la viv-situacioj. Kvankam ne estis komplete ignorata la obstina ekzisto de sociaj malegalecoj, oni asertis ke ili ne estas klarigeblaj per ekonomiaj strukturprincipoj kaj konkreta potencstrukturo: "Ni vivas, malgraŭ daŭraj kaj nove estiĝantaj malegalecoj, hodiaŭ en Germanio jam en kondiĉoj transe de klasa socio, en kiuj la bildo de klassocio estas konservata nur pro manko de pli bona alternativo."

Estas vere ke la individuiga teorio povis apogi sin sur realaj evoluoj, kiel la fibriĝo de tradiciaj klasmedioj kaj ŝanĝiĝoj de la biografimodeloj, sed ili estis unuflankece interpretataj kaj ĝia ĉiutageca ambigueco ignorata. Malklaraj tendencoj estis prenataj por la tuto kaj evoluoj travivataj de la koncernatoj kiel problemecaj, prezentataj kiel rekta sukceslinio: Tre ofte la eliĝo el tradiciaj ligoj ne signifas aŭtomate la asertatan plilarĝigon de la individuaj agliberecoj, sed malsekureco kaj perdo de orientiĝo. Kontraste al la socifilozofiaj pretendoj, la individuigo ne estas gaja sociludo, sed dramo, permanenta lukto por agnosko de la individuaj disvolviĝbezonoj, lukto kontraŭ fremdiĝo, malsekureco kaj socia funkciigo .

Kiel kaŭzoj kaj bazo por la puŝo al individuigo (U. Beck) estis substrekitaj tri evolutendencoj:

  • altiĝo de la amasenspezo

  • la kleriĝeksplodo kun pliboniĝo de la eblecoj profesie avanci por larĝaj tavoloj de la loĝantaro, kaj

  • la individuiĝo de opini- kaj kultur-modeloj.

  • Tiuj tendecoj ekzistas, sed ili havas en la tutsocia kunteksto alian signifon ol oni imputas al ili. Estas vere ke ili modifas detale la klassociajn kondiĉojn, sed ili ŝanĝis neniel la rilaton inter la klasoj kaj la socian stampivon de la antagonismo inter kapitalo kaj laboro. Se ni rigardas iom pli detale la referencaspektojn de la individualigteorio, evidentiĝas la senredukta graveco de la demando pri malegaleco, sed ankaŭ ke socikulturaj malavantaĝoj estas esprimiĝoj de ekonomie bazita potencrilato:

    Efektive, en la jardekoj de la postmilita konjunkturo kreskis la konsumeblecoj ankaŭ por larĝaj tavoloj de la loĝantaro. Eĉ kiu havis nur malaltan enspezon partoprenis regulajn salajroaltigojn. Sed grava aspekto estis ankaŭ la larĝigo de la familia enspeza bazo: la profesia agado de ambaŭ vivpartneroj fariĝis normala. Tamen, tiu evoluo ŝanĝis neniom la grandajn enspezodiferencojn. Plej malfrue en la 90aj jaroj ili ree eĉ pligrandiĝis kaj intertempe alprenis rimarkindajn formojn: La salajrokvoto kiel plej grava indikatoro pri la socia disdiviĝo de la bonstato, falis en la lastaj 7 jaroj en Germanio (kun samtempa kresko de dungitoj) de 52 al 42 procentoj de la socia produkto! La tempo de realaj salajroaltigoj delonge pasis; ĝi ĉesis en la jaroj en kiuj estis fabrikataj la individuig-teoriaj tezoj: Jam pli ol jardekon la amasenspezoj stagnas kaj dum kelkaj jaroj eĉ reduktiĝis. Tiu situacio estas spegulbildo de la distribua maljusteco, sed eĉ pli grave indikatoro pri la sociaj potencrilatoj, kiuj tute ne ludas rolon en la individuigteorio.

    Ankaŭ la kleriĝeksplodo, kiun la individuigteorio identigis kiel bazon por plurigo de vivsituacioj estas en sia efiko ambigua kaj plej kontraŭdira: Ĝi estas esprimo de ĝenerala ŝanĝiĝo de la socia kvalifik-nivelo. Kvalifikitaj diplomoj pri ĝenerala kleriĝo kaj profesia formado estas necesaj por la kapablo entute defendi la socian pozicion. Kvankam la abiturienta ekzameno fariĝis memkomprenebla dungokondiĉo, la sociala statuso de banka kasisto aŭ de administra oficisto plejbonkaze restis sama. Ĉiuj tiutemaj studoj montras: Kun entute kreskinta klerecnivelo, la diferencoj inter la sociaj tavoloj restis konstantaj. Ĉar la kvalifik- nivelo kreskis ĝenerale, tradiciaj status-avantaĝoj en luktado pri la aspirataj pozicioj ricevas eĉ novan forton.

    Multaj homoj spertas la sociekonomian ŝanĝodinamikon kiel ekzistogravan adaptiĝopremon; individuigo estas esprimo de profundaj ŝanĝoj en la viv- kaj labor-rilatoj: La devigo provi ion novan, forlasi la kutimajn vojojn kaj preni sur sin nekalkuleblajn riskojn, estas ĉie sentebla. Estas vere ke per la akceliĝo de la evoluo ĉiam denove prezentiĝas novaj ŝancoj, sed regule je la prezo de malboniĝo de la profesia situacio de tiuj falas tra la konstante ŝanĝiĝanta kribrilo pri kvalifikoj kaj lertecoj.

    La vivo stampita de individuiga emocio (Beck) estas ĉio alia ol memdeterminata; ĝi restas dependa de fremdaj interesoj, de decidoj de potencelito kiu per siaj realigstrategioj kunstampas la sorton de unuopaj personoj kaj entreprenoj, sed ankaŭ regionojn kaj tutajn landojn. Multaj klasteoriaj problemoj prezentiĝus pli klare, se almenaŭ la marksisma diskuto pli forte reinteresiĝus pri la klasa socio en ĝia tutaĵo, inkluzive de la reganta klaso. La aspektoj de ekspluatado kaj alproprigo de plusvaloro, decidaj por la kompreno de la klasa strukturo, reaperus en klara lumo, kaj ankaŭ la politika luktado pri la alproprigo de la plusprodukto estus liberigita de siaj regantaj mistifikaĵoj.

    Per la larĝigo de la socianaliza perspektivo klaruĝus ankaŭ ke la individuigita vivo de la gevendistoj de laborforto estas neinversigeble ligita en la antagonisma socistrukturo. Pro tio, la demando ne estas "ĉu kontesti aŭ ne la skemon de la klasbatalo" (Gorz), klasbatalo ne estas demando de subjektiva ajneco, de teoria konstruo, sed objektiva historia faktaro kun multspece ŝanĝiĝantaj enhavoj, formoj kaj subjektivaj energioj de la regantoj kaj de la regatoj.

    Same malmulte kiel la individuigdiskurso atentas la individuan gravecon de la socikulturaj ŝanĝoj, ĝi sukcesas kapti iliajn strukturajn (kaj tio signifas: iliajn enverajn sociajn) konsekvencojn. Sociaj kampoj de tre malsama stampivo (laboro kaj profesio, konsumado, libertempo aŭ kulturo) estas prezentataj kiel samrangaj influfaktoroj, imputataj al ili interŝanĝeblan gravecon por la individuaj vivorganizadoj. Ĉe tiu teoria poziciiĝo evidentas la emo forgesigi ke "la kapitalo estas ... la ĉion reganta ekonomia potenco de la burĝa socio" kaj ke pro tio kelkaj sociaj kampoj havas senmezure pli gravan influon sur la vivorganizadoj ol aliaj.

    II

    Ne nur ekde la novliberala ofensivo, de la krizaj ŝanĝiĝoj de la labor- kaj viv- kondiĉoj kaj de la videbla eksplodo de la sociaj kontraŭdiroj evidentiĝis la ideologia karaktero de blindiĝinta sociscienco (O. Negt), kiu provas veki la impreson ke la individuiĝintaj subjektoj moviĝas en potenclibera spaco. Jam en la fondofazo de la individuigdiskurso la rezultoj de ĉiuj studoj, kiuj entute ankoraŭ okupiĝis pri la realeco de socia reproduktiĝo de malegaleco, montris en direkton kontraŭan al tiu kiun asociis la orientigaj formuloj de signifoperdo de ekonomiaj strukturoj por la personaj vivorganizadoj. Dum Ulrich Beck, kiel ĥorestro kaj ekzerc-gvidanto de la individuigo-ĥoro, parolis pri forte malkreskanta stampivo de sociaj strukturoj, studoj, kiuj ne akceptis senkritike akcepti tiajn nedevenigitajn bazajn tezojn, havis kontraŭajn rezultojn: "La strukturigo de vivoŝancoj kaj biografioj fare de sociaj institucioj ŝajnas eĉ pli fortiĝinta." En ĉiuj gravaj sociaj kampoj, eĉ dum la fazo (fina de la germana ekonomia miraklo), kiun argumente referencas la individuig-tezo, observeblis la strukture perata konstanteco de la malegaleco. Ne necesis la krizaj ŝanĝiĝoj kaj la novliberala senmezureco por ekkoni, ke ne nur la ŝancoj, sed ankaŭ la riskoj en la okcidentaj industrisocioj de la 90aj jaroj estas malsame distribuitaj kaj parte varias nebagatele laŭ la socia deveno de la personoj.

    Post mallonga paŭzo de sociaj malfermoj, tradiciaj eksklud- kaj selekto-meĥanismoj, ekzemple en la instru-sektoro, restabiliĝis. Ankaŭ la tendenco al socia larĝigo de la instruoferto, observebla ekde la 1960aj jaroj, ne kondukis al daŭrema altiĝo de la klerigoŝancoj por la malsupraj sociaj tavoloj. Signoj de malstriktiĝo de la sociaj baroj per la reformoj de la instrusektoro estis antaŭtempe interpretataj kiel indikoj de reduktiĝo de socia malegaleco. Fakte hodiaŭ pli da junuloj ricevas pli altan lernejan instruadon, sed tio ne signifas ke la socia bazo de mezlernejoj kaj universitatoj plilarĝiĝis. «Estas vere ke kune kun la plifortiĝanta partopreno de junuloj el ĉiuj sociaj tavoloj kreskis la probableco akiri altvaloran lernejan ateston; tamen la malegaleco en la instrusektoro pliakriĝas. Malgraŭ la progresantaj individuigaj procezoj, en Germanio ankaŭ en la jaro 1990 nur proksimume ĉiu 8a laboristinfano frekventas mezlernejon; ĉiu dua infano de oficistaj familioj.» Post mallonga tendencoturno, la malegaleco de la klerigoŝancoj ree kontinue kreskas: Inter 1982 kaj 1997, la parto de studentoj el tielnomataj kleroforaj tavoloj falis de 23 al 14 elcentoj. La parto de la studentoj el laboristaj familioj apenaŭ superas la nivelon de la fruaj 1960aj jaroj: «Kontraste al larĝe disvastiĝintaj esperoj, la klerigeksplodo de la sesdekaj jaroj do ne kondukis al pli malgranda, sed al pli granda influo de la gepatroj.» La influo de la socia deveno sur la vivovojon restas ne nur stampa, sed eĉ pligrandiĝis pro la kreskanta konkurenco en la labormerkato. Tavolspecifaj kulturkeĥnikoj (konduta sekureco kaj adekvataj formoj de prezentiĝoj) kaj kutim-stampoj kun simbola signifo por la decidantoj, sed ankaŭ determinitaj influeblecoj (rilatoj) estas gravaj antaŭkondiĉoj por la socia avanco. La instrusistemo nun ne kontribuas al kompensado de la tavolspecifaj deficitoj, sed male: ĝi provizas la jam privilegiitojn per aldonaj avantaĝoj kaj amastigas por la jam malavantaĝitoj eĉ pliajn malhelpojn.

    Dum Beck sonorigas la morttintilon de la klassocio, pruviĝas eĉ ankoraŭ la malnova sperto, ke malriĉuloj mortas pli frue: Surbaze de percepto de la realaj vivkondiĉoj eblis konstati jam en la fondofazo de la individuig-teorio, ke la prisanaj vivoŝancoj en Germanio, laŭ la mort- kaj malsan-datenoj, estas ankoraŭ surprize forte ligitaj kun kriterioj de socia tavoleco kaj per tio fine kun la socia malegaleco.

    Aldoneblus ekzemploj el multaj aliaj sektoroj, per kiuj evidentiĝas ne nur la konstanteco de klassocie stampita malegaleco, sed ankaŭ, ke la socikulturaj malavantaĝadoj parte grave pliiĝis! La nunaj eksklud- kaj dekvalifikad-procezoj aktualigas la bildon de dutrionsocio - sed alie ol en la kutima senco: Eĉ la diskurso - opinianta sin kritika - pri la dutrionsocio pruviĝas intertempe kiel ideologio: Elkristaliĝas stato, en kiu estas bonstata triono de la loĝantaro unuflanke, kaj aliflanke la dutrionoj de la resta loĝantaro, degradita al ekonomia kaj socia dispon- amaso, kiu siavice konsistas el la feĉo de la ekskluditoj kaj marĝenigitoj kaj meza segmento kiu povas dum certa tempo ja havi siajn vivrimedojn, sed estas konstante minacata de profesia dekvalifikado kaj socia regreso. En tiu evoluo montriĝas firmiĝo de la klas-antagonismo, sed ankaŭ tendenco al diversiĝo de la sociaj situacioj de la laborantaj viroj kaj virinoj. Ĉe daŭro de la hierarĥiaj rilatoj inter laboro kaj kapitalo, elformiĝas situacioj kaj konstelacioj kiuj kondukas al memstaraj percepto- kaj interes-profiloj kun desolidarigaj efikoj. Pri tiuj evoluoj kaj iliaj klaspolitikaj konsekvencoj estos pli detale parolata plu sube.

    III

    Kvankam jam per la lingvaj konstruaĵoj de la individuigteorio ne pretervideblis legitimiĝa intenco (ekzemple kiam en programa studo la sociaj kontraŭdiroj estas bagateligataj per ŝika parolturno kiel malsame avantaĝaj vivkondiĉoj), iliaj reprezentantoj tamen sukcesis veki la impreson esti sentemaj pri novaj evoluoj de la kontraŭdiroj kaj defendi la frapitajn de novaj formoj de malprivilegiigo. Iliaj preferataj temokampoj fariĝis seks- aŭ vivsituaci-specifaj malegalecoj, kiuj surbaze de teoria antaŭdecido implicanta la malkupladon de socia strukturo kaj vivorganizado, estis prezentataj kiel unuopaj fenomenoj.

    La analizo de la kaŭzoj de socia malegaleco estis anstataŭigata per la okupiĝo pri la multeco de ĝiaj aper-formoj kaj ilia kategoriigo: Privilegiita estis reduktita perspektivo; sociaj malavantaĝadoj estis traktataj kiel individue sperteblaj vivkondiĉoj, kiuj ne estas pereblaj al la superordigitaj sociaj procezoj. Tiu procedo estas fondita per la metoda truko de koncentriĝo al komunaj biografiaj kaj vivmondaj trajtoj (i.a. aĝo, sekso, modelo de vivorganizado), kun samtempa preterlaso de objektivaj strukturelementoj: Branĉo- kaj profesi- specifaj riskoj de dungiteco, kohortospecifaj avanceblecoj, seksospecifaj profesiaj ŝancoj, regione malsamaj labormerkataj kaj libertempaj ŝancoj, teknologie kaŭzita malegaleco de laborkondiĉoj kaj multaj pliaj lastatempe graviĝintaj malkoherecoj zorgas pri tio ke ĉiam malpli eblas paroli pri 'klasaj situacioj'.

    Tiu teoria reduktismo certigis sian teorian legitimaĵon per referenco al Max Weber, sen konsideri ke ĉe li en tiu kunteksto klasoj signifas kiel formaj ordoskemoj kiuj per si mem ankoraŭ ne ebligas eldirojn pri la socia funkcio kaj la agpreferoj de iliaj subjektoj. Sed tio por li ĝuste ne signifas ignori la gravecon de la klasa situacio por la konkreta vivorganizado kaj ĝian rolon en la kunteksto de politikaj formadprocezoj. La agkapablo de klasoj estas la produkto de politikaj peradoj, ĝi havas objektivajn kondiĉojn, sed ne estas aŭtomate deduktebla de ili: Klasaj situacioj ne produktas aŭtomate unuecan, konscian kaj celorientitan praktikon, sed estas la ebla (kaj ofta) bazo de komuna agado! Tiu koncepto neniel pravigas la individuigteorian reduktismon kaj estas - kiel ni vidos poste - neakordigebla kun la marksa problemkompreno.

    Se la aserto pri la fino de la klassocio eĉ dumtempe de socialŝtate regulata kapitalismo staris sur malfortaj piedoj, ĝi perdis kun la ekapero de novaj sociaj dissplitiĝoj en la 90aj jaroj kaj kun la intensiĝo de la desupra klasbatalo eĉ sian ŝajnon de akcepteblo. Pere de la kreskanta dinamiko de sociaj kontraŭdiroj ne nur junaj socisciencistoj remalkovris la aktualecon de la klasdemando; ankaŭ ĉe la marĝenoj de la establitaj socisciencoj la nepretervideblaj krizoprocezoj kondukis al nova sentemo por la klasteoria vidmaniero. Leviĝis ne nur la riproĉo pro ideologie motivita realecrifuzo, sed ankaŭ pro potenckonforma tendenco de la pensado en individuiĝkategorioj: La scienca interpreto de socio kiel unu, destrukturita, kiel 'senklasa', kiel stampita de medioj kaj vivstiloj, helpas la trudadon de reguliga formo per novliberalaj konservativaj politikprogramoj, kiu servas al la burĝa tendaro aranĝi la naciajn sociojn de la gvidantaj ekonomiaj nacioj por la 'defio de la tutmondiĝanta socio', t.e. doni al la akumuladinteresoj de la kapitalo ('konkurenco de la lokoj') priotaton antaŭ la integradon de la socio sur nacia nivelo.

    Ĉar la plej gravaj decidejoj ene de la scienca burokratio estas regataj de la partianoj de la individuiĝa teoremo (kaj spite al la kontraŭa vento daŭre regatas!), la monrimedoj por esplorado restis rezervitaj por tiaj studoj kiuj senkritike akceptis la tiurilatajn kredojn kaj apriore ekskludis la demandon pri la rilato de la individuaj vivkondiĉoj al la socistrukturaj leĝecoj: Ekonomiaj kaj politikaj dimensioj - kaj per tio la kaŭzoj de socia malegaleco - malaperis preskaŭ komplete el la percepto.

    IV

    El la multeco de la demandoj kaj problemkompleksoj kiujn la individuiĝa diskurso kun la celo de malkonstruado de la klasa paradigmo ofte pli preterpase tuŝis kaj asocie ĉirkaŭiris ol serioze pritraktis, ni iom pli detale rigardu tiujn kiu por realisma socikompreno havas centran gravecon kaj kies kritiko povas samtempe antaŭenigi la laboron pri rekonstruado de dialektika klasteorio.

    a) Por certigi la supraĵan akcepteblon de la propra interpret-oferto, oni individuiĝteorie imputas al la kontraŭaj pozicioj vivofremdan skemismon. Oni egaligas klasteorion kun tiuj homogenecaj imagoj, kiajn la tradicia ekonomismo uzis por siaj konstruoj de socikulture determinita unueco de la laborista klaso. Oni difinas klasojn kiel rigidajn blokojn kun klare alkalkuleblaj konscienc- situacioj. Kvankam tiu konstruaĵo havas malmulte komunan kun evoluinta klasteoria problemkompreno, ĝi havas tamen la avantaĝon ke ĝi estas facile refutebla: Se la ekzisto de klasoj estas ligita al la ekzisto de homogeneco, de samformeco de la ekzistado, tiam estas facile konstati la malaperon de la klasoj en la nuntempo - nome de la laborista klaso. Sed tiu kondiĉo estas malĝusta, ĉar homogeneco ne nestas karakteriza trajto de sociaj grupoj, ĉar tiu troviĝas ĉiam en procezo de sia strukturo sekve de la ŝanĝiĝantaj kondiĉoj. Jam la klaso de la sklavoj en la antikveco estis multrilate diversa. Se oni priskribus la sklavistan socion per la kategorioj de segmentigo, de individuiĝo ktp., oni devus kun la estiĝo de la klasoj jam postuli ilian finon.

    b) Alie ol asocias la la individuiĝa diskurso, ankaŭ la unuformeco de vivsituacioj ne estas nepra konsekvenco de komuna (strukture difinita) klassituacio. La klaso de la gevendistoj de laborforto estis ĉiam diversa, konsisitis el homoj el diversaj kulturoj kaj mensostatoj. Ĝi konsistis en la 19a jarcento ekzemple el la alvenintoj el la kamparo kaj el homoj kiuj estis jam en la dua aŭ tria generacio industrie kaj urbe sociigitaj. Kvalifikitaj metiistoj kun produktosperto kaj firmitaj valormodeloj (kiuj spertis la fabriklaboron kiel socian malaltiĝon) estis kunmiksitaj kun nelernintaj laborfortoj, kiuj estis ankoraŭ proksimaj de sia kamparana spertohorizonto (kaj revis pri sociaj avancoj). Sed per tiuj diversecoj ne nuliĝis la principaj komunecoj, kiuj rezultiĝis el la objektivaj elementoj de sia soci- ekonomia ekzistado: ilia pozicio ene de la ekonomia reproduktadprocezo kaj ilia neposedo, kiu devigis ilin surmerkatigi sian laborforton.

    c) Ne nur al la strukturanalizo kun klasteoria bazo, sed al ĉia ampleksa sociteoria klarigoprovo oni rifuzas la legitimecon per simplisma pluralec-kliŝo (per la postulato de sameco de ĉiuj vivosferoj kaj, de tio deduktite, de ĉiuj vivoŝancoj) kaj anstataŭigas ĝin per inidividuiĝteoria konvinko-dogmo, kiu emfazas la plurecon, detaligas fragmentojn kaj vetas pri elsorĉigo de la grandaj sintezoj. Bazan gravecon por la provo deturni de la politika dimensio de la socikultura evoluo estas la aserto pri la erozio de la socia centro kaj la neado de reciproka kondiĉeco de sociaj fenomenoj. Laŭ tio, penseblas jam nur la ekzisto de grandparte apude ekzistantaj eventoĉenoj. Ĉiuj sociaj faktoj kaj evoluoj estas komprenataj kiel strukture samrangaj. Per relativismaj kaj la realajn faktojn distordantaj konsekvencoj la plej diversaj elementoj de la vivrealeco estas formale apudmetataj, do fakte la malsameco de la stampivo de laboro, libertempo kaj konsumo en la kunteksto de individua vivorganizado ignorata.

    Ke tiu metodo reprezentas kontraston al la klasteorio, tion ne refuteblas; sed ĉu la fetiĉigo kaj fiksado de la individuisma rigardo ebligas plian ekkonon, tio estas pli ol dubinda. Per la neglektado de la superaj faktoroj, la profesia okupiĝo pri vivsituacioj reduktiĝas al sensignifa fenomenologio de sociaj malegalecoj. Pentriĝas bildo de socia pejzaĝo, en kiu socia malegaleco aperas jam nur individuigite kaj per tio eltranĉite, dissplitite en multaj unuopaj analizoj kaj individuaj fartoj. Sociaj kontraŭdiroj reduktiĝas al formato de senantaŭkondiĉa sorto.

    Se oni ne konsideras ke individuaj eventoj estas neinversigeble enligitaj en sociaj strukturoj (kaj eĉ tiam, kiam ili ne estas rekte de ili determinitaj!), tiam oni maltrafas ankaŭ la individuan dimension de vivosorto.Ĉar ankaŭ la reago al malavantaĝoj kaj privilegioj estas kundeterminata de la socia kuntekto, en kiu ili aperas: Ankaŭ favoraj profesiaj ekspektoj por aĝogrupo en tempo de alta konjunkturo (kohortspecifaj avanceblecoj) montras klase stampitan diversecon. Ĉar ankaŭ kun ĝenerale favoraj avanckondiĉoj por generacio, en ĝia interna rilato okazas disdonado de la ŝancoj laŭ la modelo de malegalaj elirkondiĉoj. Same, la reago al malsanoj (kiel centra fenomeno de la individua sorto) dependas de la konkretaj vivkondiĉoj. Financaj disponoj ebligas pli bonajn kuracmetodojn kaj povas malhelpi nenecesan suferon.

    La lastatempaj split-tendencoj (priskribataj de akademia sociologio kiel interagado de enkluzivigo kaj ekskludado) ne forigas la ekonomie bazitan klaskontraŭdiron, sed estas konsekvenco de ties daŭre vigla efikeco. Ĉiukaze ne veras ke ekskludado multrilate anstataŭis klasrilatojn kaj ekspluatadon, ĉar la ekskludadoj kaj la aktualaj splittendencoj estas esprimo de nova akumulad- modelo kiu celas la instensigon de ekspluatado de viva laborforto kaj estas stampita de kapital- kaj merkat- logiko, kiu estas liberigita de preskaŭ ĉiuj baroj, kontroloj kaj rezistoj kaj kiu pro tio adiaŭis de ĉia socia respondeco.

    La stabiligo de la ekspluatkondiĉoj okazas en kontraŭdira formo. Konstateblas evoluo sur du ebenoj: La unua nivelo estas tiu de la internaciigo de la labordivido. Produktobranĉoj estas eksterigataj. Tio signifas ke la sama laboro estas farata en alia mondoparto je pli profiteblaj kondiĉoj, t.e. pli malbonaj salajroj, pli malfavoraj laborkondiĉoj, eĉ pli granda malrespekto al homo kaj naturo. Per kreado de tiuj novaj laborlokoj en la periferio, eblas en la centroj (la dua ebeno) malmunti laborlokoj kaj per tio institui senlaborecon kaj kun ĝi industrian rezervarmeon por la kapitalo. Tiuj ekskluditaj homoj reprezentas la prem- kaj minac-potencialon por intensigi la ekspluatadon de la inkluzivigitaj kaj elpremi ankoraŭ pli grandan mason da plusvaloro.

    V

    Sed en unu konstato la individuiĝteorio pravas (eĉ se ĝi faris la malĝustajn konkludojn el ĝi): La objektiva socia situacio kaj ĝiaj subjektivaj reagoj ofte tre disas. Kiam Beck ankoraŭ koncedis, ke individuiĝo kondukas en certan konfliktoriĉan modon de sociigo, nome en kolektive individuigitan ekzistomanieron, li povis samtempe kaj prave konstati, ke la koncernatoj ne povas senpere konsciiĝi pri la kolektiveco kaj normigo de ilia ekzistomaniero. Sed el tio estis antaŭtempe konkludite ke malaperis socia kontraŭdir-konscio. La taksado ke el klasaj situacioj ne dedukteblas konsci-enhavoj nek interesoj ne nur ne kongruas, kiel ni jam vidis, kun la komplikaj konscistrukturoj de la homoj en la riskokapitalismo, sed ankaŭ ignoras la ekzemplojn de sukcesa artikulado kaj trudadoj de klasinteresoj - kiujn sukcesis en la lastaj du jardekoj ja ne la laborista klaso, sed jes ja la klaso de la havaĵposedantoj.

    Sed ne nur la sukceso de la kapitalo en obeigo de la laborista klaso en la kunteksto de la novliberalaj transformoj estas la kontraŭpruvo al la kateboria aserto de la klasstrukturo jam ne estas la dominanta strukturo de modernaj socioj. Nek la vivostilaj opcioj nek la individuiĝo decide malfortigis la stampivon de la sociekonomia pozicio ekzemple ĉe la elformiĝo de politikaj preferoj kaj de la voĉdon-konduto. Ankaŭ ĉe la membroj de la laborista klaso ekzistas (daŭre!) surprize realismaj socibildoj, en kiuj ĉeestas kaj la sociaj intereskontraŭecoj kaj certeco pri la propra subeco. Malgraŭ ilia malpli klara percepto, la klasa aparteneco speguliĝas, laŭ iom nova esplorado, surprize klare en la politikaj preferoj. Ĝiaj rezultoj pruvas esence malpli grandan malkreskon de la klasdiseco en la voĉdon-konduto, ol pensigas aliaj analizoj: Laboristoj simpatias kun la SPD [socialdemokrata partio], posedantaj kaj etburĝaj tavoloj kun la CDU [kristdemokrata partio].

    Sub la vualo de nepolitika baz-teniĝo (kiu ĉe preciza rigardo montriĝas tre ofte kiel rezignacio pro la rigidaj kaj ŝajne nesupereblaj potencrilatoj) estas larĝe disvastiĝinta latenta antikapitalismo: Laŭ esploroj de la Allensbach-Instituto, 57 elcentoj de la federaciaj civitanoj rifuzas la socian merkatekonomion. Aliaj esploroj pruvas, ke klara plimulto pridubas la kapablecon de la reganta socisistemo solvi la urĝajn problemojn en sociale akceptebla maniero.

    Sed kutimecaj stampitecoj kiel esprimo de socia pozicio ne estas unukaŭzaj spegulbildoj. Kvankam la socia baza kontraŭdiro ĉeestas en antaŭkonscia maniero, la sociaj kontraŭdiroj estas perceptataj distorditaj, pro objektivaj kialoj, al kiuj apartenas ankaŭ diverĝaj kulturaj kaj politikaj influoj. Tamen la opini-tendencoj kaj agmodeloj restas stampitaj de la klasstrukturoj - eĉ se ili ne aŭtomate montras kritikan substancon.

    Malgraŭ la ĉeesto de socia antagonismo en sia socia konscio la homoj tamen ĉiam malpli bone kapablas priskribi la sociajn konfliktliniojn per taŭgaj nocioj kaj esprimi siajn proprajn interesojn. Tio estas esprimo de la disfalo de politikaj alternativkulturoj, kiu siavice estas esprimo de fundamentaj ŝanĝoj de la politikaj fortrilatoj, kiuj fariĝis eblaj ankaŭ pro la disfalo de la socialisma bloko. En tutmonda skalo estiĝis vakuo, kiu ebligis al la kapitalo eluzi la de ĝi mem produktitan kriz- kaj kontraŭdir-evoluon en potencstabiliga maniero: Per profunda ŝanĝiĝo en la sistemo de internacia labordivido la kapitalo kapablas uzi la dungitojn unu kontraŭ la aliajn kaj trudi al ili sian volon. Ĉar la homoj estas malcertigitaj, ili kondutas adaptite kaj sen orientiĝo: La tutgloba krizo de la kapitalisma ekonomi- kaj soci-sistemo ne kaŭzas ... [pro tio] ne senperan kreskon de amas-agadoj, sed tre ofte rezignacian adaptiĝon al la regantaj kondiĉoj. La reproduktiĝo de la klasstrukturo funkcias do ĝuste per la diferencigo kaj segmentigo kaj privilegiigo unuflanke kaj ekskludado kaj obeigado aliflanke. Pro tio ili ne estas antaŭsignoj de dissolviĝo de la klassocio, sed elementoj de ĝia diferenciĝo; ili ne pridubigas la klassocian sistemon, sed stabiligas ĝin.

    VI

    La provizora firmigo de kapitalismaj potencrilatoj estas subtenata de la profunda foso kiu trairas la laboristan klason. Ĉirkaŭ alte salajrata kerno de kvalifikitaj dungitoj etendiĝas ĉiam pli larĝa zono de parte ekstreme lacigaj kaj preskaŭ ĉiam malalt-salajraj laborlokoj. Malaltege salajrataj dungitecoj reprezentas en la plej multaj industrilandoj 35 elcentojn kun kreska tendenco. La normala dungiteco estas pli kaj pli anstataŭataj de tempolimigitaj kontraktoj, pruntlaboro, trudita partatempa laboro, entrepren-kontraktoj kaj formoj de ŝajna memstareco. Pli ol du trionoj de la ĉiujaraj novaj dungoj okazas en tiuj maltipaj formoj. Kun la kreskanta nombro da dungitoj, kiuj okupas marĝenan pozicion de la entrepreno kaj kiuj ofte malgraŭ fiksa dungiteco ne povas certigi sian vivtenadon, kreskas ankaŭ la potencialo de malriĉeco. Kankam la socia konsumnivelo kreskis entute, kaj malriĉeco en la bonfartaj socioj ne kompareblas kun la historiaj (kaj tutglobaj) formoj de amasa mizero, la kondiĉoj proksimiĝas al malglora kapitalisma pasinteco. Kvankam sur entute pli alta nivelo, 40 % de la loĝantaro de Germanio vivas kiel en la 19a jarcento aŭ proksime de la vivtena minimumo.

    Kvankam nek la nesupervidebleco de la procezoj de ekskludado kaj dekvalifikado, nek la etnaj kaj seksspecifaj malegalecoj ŝanĝis ion en la fundamenta klasantagonismo, sed fariĝis pli malfacile fari bildon pri la komunaj interesoj, ĉar la struktura sameco de sociaj situacioj dissolviĝas en apenaŭ kompareblaj aŭ eĉ komunikeblaj vivhorizontoj: Kion fakte dividas longtempa senlaborulo retiriĝinta en la familian sferon (kun edzino, loĝejo kaj televidilo) kun la junulo, kies ĉiutagaĵo konsistas el konstanta vagado kaj malsukcesaj kolereruptoj? Ili havas nek komunan pasintecon nek estonton, spertofonon aŭ valorojn. Ili ne povas dediĉi sin al komuna vivprojekto kaj eĉ ne ŝajnas pretaj superi siajn senkonsilecon en formoj de kolektiva organizado.

    Sed ne nur pro la diferencoj inter la unuopaj klassegmentoj la laborantaj gehomoj ĉiam malpli kapablas senpere sperti siajn komunajn interesojn, ankaŭ pro la organizaj ŝanĝiĝoj en la labormondo, en formo de efikega tendenco al izoligo de la laborlokoj kaj dissplitigo de la entreprena spertokunteksto.

    Sed tiuj problemoj ne estas por la marksisma pensado tiom novaj kiom oni ofte asertas: jam la klasteorio de Markso kaj Engelso reagis al similaj defioj: ĝi estas stampita de la fundamenta kompreno, ke la kapitalismaj socikondiĉoj desolidarigas la homojn (Markso parolas pri la izoligo de la laboristoj fare de la konkurenco) kaj li okupiĝas pri tio ke per la vare perdita sociigprocezo kreiĝas individuigitaj konsciostrukturoj. Apartenas al la apartaĵoj de la kapitalisma klassocio ke per la socia praktiko kreiĝas konscioformoj kiuj kovras kaj deformas la klaskonflikton.

    Jam en la Komunista Manifesto, Markso kaj Engelso alfrontas la problemon de tempa faz- disŝoviĝo de strukturevoluo kaj politika agkapablo de la laborista klaso: En la sama mezuro en kiu per la industria evoluo la klaso de la laborantaj viroj kaj virinoj unuiĝas, ili estas reciproke uzataj unuj kontraŭ la aliaj per la en la burĝa socio ĉion reganta konkurencprincipo, kaj pro la socia labordivido kiel pro la varkaraktero de ĉiuj sociaj rilatoj estiĝas konscioformoj kiuj sisteme deformas la bildon pri la sociaj kondiĉoj. Pro tio, la regantoj - kiel draste tekstas en la Manifesto - kapablas laŭplaĉe fiagiti la diversajn individuojn de la sama klaso unuj kontraŭ la aliaj.

    Jam tiuj koncizaj indikoj pri la memkompreno de la marksisma klasteorio povas klarigi ke ĝi orientas sur multe pli ampleksaj sociaj kaj historiaj kuntekstoj ol sur izolitaj, senperaj determinantoj kaj ties efikoj. Se ni aplikas tiujn metodajn indikojn al nia nuntempa problemsituacio, ni alfrontas la demandon pri la eblecoj de konsciigo de la realaj konfliktpotencialoj: Trudiĝas la demando, kiel eblas realigi konscio de komunaj interesoj en la situacio de labororganiza kaj socikultura dissplitiĝo:

  • Ĉu la diverĝo estas entute ankoraŭ perebla?

  • Kiuj konsekvencoj rezultiĝas el la teĥnika evoluo?

  • Kiuj sociaj grupoj identigeblas hodiaŭ kiel subjekto de ŝanĝo?

  • Multaj demandoj, al kiuj ne sufiĉas reagi per tradiciaj sentencoj, ĉar konfirmema retoriko neniel ŝanĝas la konkretajn problemojn kiuj estiĝas de ŝanĝiĝantaj reproduktoformoj, kiuj ja ne nuligas la primaran, ekonomie peratan klasstrukturon, sed aperas al la koncernataj (parte) en alia lumo. Realisma socikompreno ne povas ignori ke la individua klasekzistado esprimiĝas en diversaj formoj kaj diversaj gradoj, ke la produktad-kondiĉoj, kiuj firmigas socian malegalecon, interferas kun diferencigaj procezoj ene de la klaso de salajruloj. Necesas do reakiro de konscio pri komunaj interesoj kaj pri perspektivo de solidareco - eĉ se la kondiĉoj por solidareco komplikiĝis. Sed senkondiĉa la solidara agado estis en nenia historia fazo. Ekzistas organa solidareco kreskinta el la kolektiva organizoformo de industria laboro, sed ankaŭ ĝi ne evoluis aŭtomate el tiuj strukturaj kondiĉoj. Sed solidarec-potencialoj evoluigeblas hodiaŭ nur se oni ne fermas la okulojn antaŭ la efikeco de desolidarigaj socialaj spertoj kaj antaŭ la deformitaj bildoj pri la realeco, kaj se oni ankaŭ konsideras la gravecon de privilegiigo kaj malavantaĝigo laŭ etnaj kaj seksspecifaj trajtoj.

    Necesas trovi novajn vojojn por videbligi la komunajn interesojn, ĉar tradiciaj organiz- kaj politik- konceptoj trafas ĉiam pli ofte sur limoj. La menciitaj fragmentigaj procezoj ekzemple kondukas iom post iom al dissolviĝo de la salajrosistemo establita de sindikata kontraŭpovo. Pro tio, en la estontaj bataloj ne sufiĉos la organizstrukturoj de kontraŭpovo difinitaj per la entreprena kadro. Tio ne signifas ke la kernaj sektoroj fariĝas negravaj. Sed ili povas nur reakiri sufiĉan politikan gravecon se ili fariĝas organa parto de socia movado kiu etendiĝu trans la entreprena kadro kaj entenu ankaŭ klopodojn por alternativa kultura identeco. Ĉar sen novaj formoj de retigo (nepre ankaŭ internaciskale) la dungitoj en la diversaj segmentoj de la labormondo povas - por ree paroli per Markso - fiagitataj unuj kontraŭ la aliaj.

    El la informiĝo pri la klassocia realeco kaj ĝiaj memstabiligaj tendencoj ne sekvas nepre la adiaŭo de la ŝanĝoperspektivo; la demando pri la subjekto de la liberigo ne [estas] solvita, sed prezentiĝas pli radikale kaj pli urĝe, sed precipe pli historie kaj konkrete. Sed progresema kaj memdecidita traktado de la kontraŭdiro-spertoj kiel kondiĉo por formiĝo de la laborista klaso al historia agsubjekto estas postulema procezo en la streĉokampo de konsciiĝo de komunaj interesoj, de organizado de politikaj kleriĝprocezoj kaj la disvolvigo de agperspektivoj.

    Elgermanigita de VL, februaro 2004.