IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  REVOLUCIO  DE  LA  DIANTOJ

Portugalio, la 25-an de aprilo - 1974

José Vidal Beneyto

Publikigita de la ĵurnalo El País, 2000.
 Tradukita kaj enretigita en aprilo 2004 kiel omaĝo al la 30-a datreveno de la revolucio.

 

LA  PORTUGALA  ARMEO  MALFERMIS  VOJON  AL  LA  DEMOKRATIO

En la sepdekaj jaroj tri mediteraneaj landoj –Portugalio, Grekio kaj Hispanio– transformas siajn politikajn reĝimojn el diktatoraj normaligitaj sistemoj kvalifitaj ankaŭ kiel aŭtoritatismajn, al normalaj parlamentaj demokratioj. Ĉi tri transiroj havas komunajn trajtojn kaj malsimilajn karakterojn. El tiuj tri, la portugala estas la plej komplika kaj signifa pro la heterogeneco de la agentoj kiuj ĝin elĉenigas kaj ĉefrolas –Armeo, politikaj partioj, popolaj movadoj–; pro la diverseco, se ne antagonismo, de la celoj kiujn ili klopodas –ekonomio de merkato kaj politika plureco kontraŭ rekta demokratio kaj socialista revolucio–; kaj pro la kontraŭo de la manieroj kaj formoj –konstituciaj proponoj, popolaj agadoj de bazo, balotoj, militistaj puĉintencoj, manifestacioj surstrate– kiujn dum la mallonga periodo de du jaroj –de la 25a de aprilo 1974 ĝis la 25a de aprilo 1976– la procezo prenas sur sin.

En 1974 Portugalio, samkiel Hispanio kaj Grekio, estas lando duone disvolvita kiu, kvankam profitinta de la 25 jaroj da ekonomia kresko de la okcidenta mondo, troviĝas en la lasta vagono. Pro la populacio, kiu estas reduktita dum 10 jaroj; pro la porpersona enspezo, kiu ne atingas 300 dolarojn; pro la baza salajro, kiu por la kamparanoj apenaŭ atingas 3 tagajn dolarojn; pro la procentaĵo de analfabeteco, kiu estas pli alta ol 38% (unu el la plej altaj en Eŭropo) kaj pro la militista buĝeto, kiu pasis de 28,7% en 1960 al 46% en 1970 kaj troviĝas ĉirkaŭ 50% en 1973, ĝia situacio estas tre zorgiga. La krizo de la petrolo en 1973, pro tio ke ĝi reduktis, eksterlande, la mon-sendojn de la elmigrintoj, kaj pro tio ke interne ĝi multe plialtigis la prezojn de la plej konsumitaj produktoj, aperigis fortan strikan movadon kiun la leĝa maŝino kaj la politika polico ne povas reteni. Ĉi tia ekonomia kaj socia degrado ĝeneraligas la proteston inter la popolaj klasoj kaj pligrandigas la maltrankvilon kaj nevorzecon de la mezaj klasoj, kiuj perceptas la neceson de politika ŝanĝo.

Kiam en 1968 Marcelo Caetano sukcedas al Oliveira Salazar, ŝajnas malfermiĝi pordo al espero. Projektita kiel interna evoluo de la salazarismo, la sukcedo rivelas, tamen, dum sia komenco, progresan liberaligon de la diktaturo. La rezistoj kiujn ĝi trovas estas la manko de kredebleco de la projekto por tiuj kiuj ĝin ne partoprenas kaj la ĝismorta opozicio de granda parto de la trafitoj de la projekto. Fakte Caetano, subtenite de la tre grandaj povoj kiujn donas al li la Konstitucio de 1933, kaj oscilante inter la nostalgiuloj de la pasinteco kiujn polarizas la admiralo Américo Thomas kaj la premoj por la ŝanĝo de la demokratia dekstro, limigas sin al konservativa estrado kun kelkaj fasadaj ŝanĝetoj: la ununura partio ŝanĝas sian nomon, sed daŭrigas sian fortegan kontrolon de la Nacia Asembleo, kaj la [politika polico] PIDE, kvankam nun nomiĝas Ĝenerala Estraro pri Sekureco, daŭre estas, per la kutimaj subpremaj iloj, la vera subteno de la diktaturo. Politike, en 1974, estas elĉerpitaj la ebloj de postvivo de la reĝimo kreita de Salazar. La kaetanismo estas fin-stadia malsanulo kies destino oscilas inter la miraklo kaj la enterigo.

En 1974 Portugalio batalas de antaŭ 13 jaroj en kolonia milito kiun ĝi ne povas venki. De kiam en 1961 Oliveira Salazar oponas radikalan kaj militan neon al la celoj de la angolaj naciistoj, la portugala Ŝtato sangas en tri frontoj: Gvineo-Bisaŭo, Mozambiko kaj Angolo. En ĉi tiuj tri landoj la sendependismaj movadoj, samtempe plifirmigantaj sian militistan aparaton, dotis sin per prestiĝa politika reprezento kaj atingas la agnoskon de facto de multnombraj Ŝtatoj kaj en la kazo de Gvineo-Bisaŭo, ekde ĝia sinproklamo kiel sendependa Respubliko en septembro de 1973, ankaŭ de iure. Sed ĉefe tiu longa milita jardeko estas konvertinta en problemon la Armitajn Fortojn, kiuj vivas drame la duoblan akuzon de tiuj kiuj imputas ilin fari kontraŭleĝan militon, kaj tiuj kiuj skoldas ilin pro ilia senefikeco pri la defendo de interesoj tiel legitimaj kiel la transmaraj provincoj. Malkompetenteco kiun la militistoj vivas kun granda frustacio pro la malzorgo kiun, laŭ ilia penso, la politikistoj suferigis al ili, malgraŭ la altega pagita prezo: ĉirkaŭ 10000 mortintoj kaj pli ol 28000 vunditoj.

Ĉio ĉi generas politikan konsciiĝon kies unua precizigo estas la Movado de la Kapitanoj. Ĝia origino troviĝas en la Dekreto-Leĝo de 1973, per kiu la Registaro de Caetano proponas la profesiigon, per akcelita instruo, de la rezervaj oficiroj, malfaciligante tiel la promocion de la profesiaj militistoj. La Komisiono de Kunordigo de la Movado, al kiu apartenas kapitanoj kiel Vasco Lourenço kaj Otelo Saraiva de Carvalho, baldaŭ superas ĉi tiun korporaciistan postulon, kontaktas altajn komandantojn, inter ili la generalon Spinola, kaj ĝia rapida politikiĝo kondukas al la fondo en Cascais, en marto de 1974, de la Movado de la Armitaj Fortoj (MAF). Ĝia celo estas anstataŭigi la caetanisman reĝimon per demokratio kaj decidi demokratie la destinon de la kolonioj. La unua intenco fiaskas sed la procezo estas jam nehaltigebla. La 25an de aprilo 1974 la Armitaj Fortoj, sen pafi unu solan kuglon, pereigis la plej malnovan diktaturon en Eŭropo. La diantoj en la pafiloj estos la simbolo kiu reprezentos en la historio ĉi tiun ekzemplo-donan puĉon.

Ĉi politika rompo de la militistoj kun la caetanisma reĝimo fiksis dekdumonatan lim-tempon por elekti konstitucian Asembleon kiu naskos demokratian reĝimon. Por konduki ĉi tiun transiran fazon, oni kreas la Asembleon por la Nacia Savado, al kiu nur povos aparteni militistoj, kiu disponos de ĉiaj povoj kaj kiu elektos inter sia membraro la prezidenton de la Respubliko. Li havos la grandegajn funkciojn kiujn la Konstitucio de 1933 atribuis al tia posteno. La prezidento, kiu ankaŭ prezidos la Asembleon por la Nacia Savado kaj la Ŝtatan Konsilantaron, nomumas provizoran registaron konsistantan el reprezentaj homoj apartenantaj al politikaj grupoj kaj tendencoj kaj el sendependaj unuopuloj. La programo ankaŭ sin devigas starigi kaj stimuli la ekzercon de ĉiuj fundamentaj liberecoj kaj promulgi novan leĝon pri gazetaro, radio kaj televido. Komenciĝas tiel la unua (de la 25a de aprilo ĝis la 30a de septembro 1974) el la kvar fazoj per kiuj oni povas dividi la portugalan demokratian transiron, en kiu kunvivas, asociiĝas kaj batalas kvar projektoj parte konverĝaj kaj parte kontraŭaj: la parlamenta demokratio de partioj; socialista reĝimo de komunista inspiro; rekta demokratia reĝimo; kaj intenco de la civila socio per siaj grupoj kaj asocioj de bazo por disponi de propra spaco kadre de la politika povo. La 15an de majo 1974 la generalo Antonio de Spinola prenas sur si la prezidentecon de la Respubliko kaj starigas la unuan registaron kiun estras Palma Carlos kaj kiun partoprenas la estroj de la tri ĉefaj politikaj partioj, ĝis tiam sekretaj: Mario Soares (socialisto), Álvaro Cunhal (komunisto) kaj Sa Carneiro (liberalulo). Ekde tiu momento Palma Carlos devas alfronti la eksterordinaran politikan kaj socialan mobilizon kiu okazas, kaj ankaŭ la propran dinamikon de la Armitaj Fortoj kaj de la politikaj partioj. La unuaj (la Armitaj Fortoj), kontraŭaj al la prezidenta projekto akcelas tiom la malkoloniigon ke nur post 11 monatoj kompletiĝas la sendependiĝo de la kvin afrikaj portugallingvaj landoj. La duaj (la partioj) konfirmas sian forton en la manifestacio de la unua de majo de 1974 kaj celas konkeri sian institucian aŭtonomecon. Spinola intencas reakiri la iniciativon kaj fondas la Agantan Komandon de la Kontinenton, kaj nomumas kiel estro kapitanon kun granda profesia prestiĝo, kiu havas ankaŭ nedudeblan karismon: Saraiva de Carvalho. Sed tio ne sufiĉas, kaj li devas nomumi estro de la Registaro al Vasco Gonçalves, kio akcelas la falon de Spinola. Spinola intencas deklari la sieĝo-staton kaj reakiri la popolan legitimecon per granda manifestacio. La fiasko de ambaŭ provoj devigas lin demisii kaj la 30an de septembro li estas anstataŭigata per la marŝalo Costa Gomes.

La dua fazo, kiu etendiĝas ĝis la 11a de marto 1975, karakteriziĝas per neretenebla ĝermado de popolaj asocioj de bazo kaj per radikaliĝo de la ŝanĝoprocezo, trudita de plimultaj sektoroj de la Armeo kaj de la politikaj partioj kiuj volas aldoni la socialan rompon al la politika kaj kiuj postulas la marŝon al la socialismo. Amasa forkuro de kapitaloj kaj la malfido kaj ĉikanado kontraŭ la portugala ekonomio deekstere konstituigas la respondon al la nova direkto. La du plej gravaj okazintaĵoj estas la fondo de la Konsilantaro de la Dudek en la sino de la MAF, kiel reago al la rezisto de la spinolistoj, kaj la venko de tiuj kiuj de la partioj fine trudas, kun la helpo de Vasco Gonçalves, la sindikatan unuiĝon. La fiasko de konfuza puĉo la 11an de marto 1975, kiu inaŭguras la trian fazon, ebligos al la estro de la Registaro kaj al la MAF malaperigi la Asambleon por la Nacia Savado kaj la Ŝtatan Konsilantaron, kaj starigi la Konsilantaron de la Revolucio, kiu naciigas la bankojn kaj la asekurajn kompaniojn kaj ĉefe faciligas la subskribon de konstitucia akordo fare de la prezidento de la Respubliko kaj la ĉefaj politikaj partioj kiuj plilongigas inter 3 kaj 5 jaroj la daŭron de la komenca transira tempo, kiu estis antaŭe unu jaro, garantiante tiel konstitucie ke la Konsilantaro de la Revolucio estas pli grava ol la partioj. Sed, en kontraŭa senco, la Konstitucia Asembleo, elektita la 25an de aprilo 1975, koncedas grandan plimulton (ĉirkaŭ 72% da voĉdonoj) al la porokcidentaj partioj (PS, PPD kaj CDS) kaj malpli ol 17% al la komunisttendencaj (PC, MOP). Nu, tiu politika parlamenta legitimeco kolizias fronte kontraŭ la revolucian kaj socialistan logikon kiun oni subtenas de la instancoj de povo (Registaro de Vasco Gonçalves, Konsilantaro de la Revolucio, estraro de la Komunista Partio kaj la Aganta Komando de la Kontinento) kaj kiun vivas tiuj popolaj amasoj favorantaj la revolucion pro la agado de la Kvina Divizio kaj pro la kampanjoj de popola dinamikigo. La duobla krizo de la ĵurnalo República, de socialista influo, kaj de Radio Renasceça, en la katolika sfero, apartenas al tiu opono kiu dum la somero de 1975 alvenas al sia paroksismo. La publikigo, la 10an de julio, de la Gvido-dokumento de la Alianco de la Popolo-MAF, kie oni proponas la kreon de Popola Nacia Asembleo por anstataŭi la Konstitucian kaj por starigi la rektan demokration, estas ricevita en Okcidento kiel provokon. Popola demokratio estas nepensebla en la Ibera Duoninsulo. La reago estas energia kaj tuja, kaj ekstere (kie Usono kaj la Eŭropa Komunumo intensigas la prem-kampanjon favore al la parlamentaj partioj) kaj intere, kie la socialistoj forlasas la Registaron de Gonçalves kaj organizas sukcese du grandajn manifestaciojn la 15an en Lisbono, kaj la 17an en Oporto. Sed ĉefe la Dokumento de la Naŭ, inspirita de Vasco Lourenço, Melo Antunes (mortinta en julio de tiu jaro) kaj Vitor Crespo interalie, aprobita aŭguste de la plimulto el la membroj de la Konsilantaro de la Revolucio, finas la radikalismon elektante demokratian socialismon kaj la konfirmon de la MAF kiel "motoron de la sanĝoprocezo". Ĝia publika prezento la 25an de novembro, en kiu ludas elstaran rolon Antonio Ramalho Eanes, malfermas la kvaran fazon kiu signas la revenon al la spirito de la 25a de aprilo. Ĉiuj partioj, krom la komunista, anoncas la nuligon de la Konstitucia Akordo de la 13a de aprilo 1975. Tio ebligas la subskribon la 26an de februaro de 1976 de dua akordo en kiu oni forigas la Asambleon de la MAF kaj aranĝas ke pluekzistos la Konsilantaro de la Revolucio kun pli limigitaj povoj. La Konstitucio, aprobita de la Asembleo la 2an de aprilo enhavas tiun institucian strukturon kaj sub ĝia egido oni elektas la 25an de aprilo 1976 la unuan Parlamenton de la Respubliko, per kio finiĝas la provizora konstitucia tempo. La elekto de Eanes la 25an de junio 1976 kiel prezidenton finas la demokratian transiron. La senpacienco kaj la naiveco revoluciaj kaj la senkompata rezisto de la konstituitaj interesoj malebligis ke tio kio povis esti noviganta demokratio per la aldono de la civila socio al la kampo de la partioj, fariĝis fine normala demokratio. Kiel Churchill diris, en 1946, ĉiukaze, la malplej malbona el ĉiuj sistemoj.

Tradukis PF

NOTO: La asocio kaj la tradukinto ne nepre akceptas ĉiujn opiniojn de la aŭtoro en tiu artikolo. Ni publikigas ĝin pro ĝia historia enhavo pri la portugala revolucio de la diantoj, okaze de ties datreveno.