IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

PONTO  EL  SANGO

Eduardo Haro Tecglen

Publikigita de la ĵurnalo El País, marto de 2004

"Al la malamik' en kuro, faru ponton kun plezuro": ke ĝi forkuru, ke ĝi forkuru. Sed tiu ĉi foriras senbrile. En la hispana versio de la proverbo, la ponto estas el arĝento; sed nun, ponto el nenio. Li diros ĉiam ke estis pro la propra volo; li ŝatintus renunci inter laŭroj kaj respekto kaj li foriras prifajfita, kun la edzino ploranta, lasante sian heredanton paralizita kaj kun la voĉo rompita por protesti kontraŭ la kriado antaŭ sia sidejo, akuzante kaj denuncante pro tio ke oni akuzis kaj denuncis lin. Ponto el voĉoj. Aznar fiksis limdaton: li lasos Hispanion riparita kiam li foriros surtronigita en la historio, kun la himno kaj la banderolo. Kompatinda homo: li foriras kun 200 mortitoj malantaŭe. Ponto el sango. Mortigitoj en la sordida kaj subtera batalo de maljusta milito, mensoga; li lasas malantaŭe la foton de la unua hispano kiu fumis cigaron kun la caro de la nova epoko, la piedojn metitajn sur malalta tablo: la forto devintus esti glora sed ĝi estas ridinda. Ponto el mensogoj. La homo kiu edzigis sian filinon tie kie oni enterigas la reĝojn, eble kun la subkonscienco plenplena de ambicioj: kaj en lia lasta publika nokto, la Princo, la Infantinoj puŝis lin kaj ili lokiĝis ĉe la kapo de la manifestacio kiun li estis kunvokinta: plebulo, ajna popolhomo; kaj la lasta falsaĵo videblis sub lia kunvoko; la mensogo kiun neniam iu kredis krom kelkaj halucinatoj pro ilia rompo kun la racio. Ponto el papero.

Ankoraŭ kelkaj petis ke li revenu –kiam la voĉo de Rajoy tremis kaj Acebes defendis lin dirante la lastajn mensogojn lianome–, ke li nuligu la balotojn kaj revenu. Aŭ ke li trovu transfuĝintojn, kiel aliajn fojojn. Ponto el mono. Ĉio eblas. Kelkaj kiuj diris tion neniam revenos: MacArthur tion diris en Ĉinio, kaj li ne revenis; la tradiciisto Karolo la VIIa tion diris kaj ne revenis: sed li donis la ruĝan ĉapelon kiun Franco enigis en sian tronon kaj Arzalluz metis sur siajn gardistojn kiam li ankoraŭ memoris al la pastro Santa Cruz kiel "forgesita heroo", eŭska batalanto. Ponto el benitaj katapultoj. Li foriras persekutita de la neforigeblaj memoroj pri la ĉapapoto –ponto el morto–, de la monaĥa instruo, de la mokitaj laboristoj de la ŝip-konstruejo: de lia politiko de homo sola, aĉetanto de komunikiloj kaj perantoj. Ponto el plumeto.

(Madrido, kiel strange. Ĝi povas elteni silente dum jaroj, kaj povas direkti sin al la strato por diri ke ĝi estas sia, kaj ne de Fraga, la Fondinto. Ponto el naŭzo).

Tradukis: P.F.

NOTO: 'Li' estas, kompreneble, la eksa prezidento de la hispana registaro, José María Aznar. La teksto estis verkita tuj post lia malvenko.