IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

NOVAĴOJ  PRI  INFORMA  MANIPULADO

 

Kiel komplemento al la paĝo pri la informa manipulado dum la tagoj postaj al la teroristaj atencoj de Madrido, en tiu ĉi paĝo ni kolektas kelkajn novaĵojn, aperintaj en la hispana gazetaro:

  • La laboristoj de la publikaj amaskomunikiloj denuncas "cenzuron" kaj "manipuladon"

  • La eksterlandaj ĵurnalistoj en Hispanio sendas siajn plendojn al la registaro

  • TVE malpermesas en la novaĵoj la "politikajn opiniojn" de Almodóvar

  • ***********************

    La laboristoj de la publikaj amaskomunikiloj denuncas "cenzuron" kaj "manipuladon"

    Oni petas demisiojn en Efe, RTVE kaj Telemadrid pro la informa traktado de la atenco

    Publikigita de la ĵurnalo El País, la 16-an de marto de 2004

    Laboristoj de la ĉefaj publikaj amaskomunikiloj de Hispanio (la ŝtata novaĵagentejo Efe, la televidoj RTVE1 kaj Telemadrid2) denuncis hieraŭ "cenzuron", "manipuladon" kaj "propagandon" registarajn en la informa traktado de la atencoj de Madrido kaj en la balotoj de la pasinta dimanĉo. La komitato de laboristoj de Efe akuzis al la direktoro pri informado, Miguel Platón, pro la "favoro al la interesoj de la Popola Partio3" kaj postulis lian "tujan eksigon". La estraro de la entrepreno rifuzis la akuzojn kaj atribuis la protestojn de la laboristoj al "malnobla kampanjo por persona misfamigo".

    La komitato de laboristoj de Efe, al kiu apartenas membroj de CCOO, UGT4, la Federacio de Sindikatoj de Ĵurnalistoj kaj CIG klarigis hieraŭ la agadon de la respondeculoj de la agentejo post la atencoj de la pasinta ĵaŭdo en Madrido kaj dum la tagoj antaŭ la dimanĉaj balotoj kaj konkludis ke Efe partoprenis en "la mensogoj de la Registaro". Post la kritiko al la agado de la respondeculoj de la agentejo, ili aldonis ke la miloj da klientoj rajtas ricevi "veran informon".

    La komitato denuncas ke la agentejo konis ekde la mateno de la atencoj informojn rilate al la esploroj kiuj ne estis disvastigitaj "siamomente".

    Krome, ili asertas ke Platón mem ellaboris "per kontaktoj kun la Palaco de la Moncloa5" informon kiu celis pruvi, kiam jam estis arestigitaj kvin homoj supozate implikitaj en la islama terorismo ke la policaj esploroj direktis sin al ETA6 kaj ke ne validis la spuro kiu kondukis al Al-Qaeda. Tiu novaĵo, 100 liniojn longa, respegulis la staton de la esploroj –atribuitaj ĉiam al oficialaj fontoj– sen ia referenco al la kamioneto trovita ĵaude aŭ al la tornistro kiu enhavis bombon, ambaŭ gravegaj datumoj por la aresto de la supozataj implikitoj en la atenco.

    Tiu informo baziĝis, laŭ tio kion diris la laboristoj, en supozataj hispanaj "oficialaj fontoj" kaj en informoj de la sekretaj servoj de kelkaj eŭropaj landoj kiuj akuzis al ETA pro la brutalaj atencoj. "Du horojn post la elsendo de tiu falsa novaĵo, la ministro pri internaj aferoj mem agnoskis la islaman konekton kun la atenco", diras la komitato. La laboristoj klarigas ke Platón kaj la prezidanto de la agentejo, Miguel Ángel Gozalo, "ordonis la cenzuron de ĉia informo pri la policaj esploroj".

    Ili ankaŭ neas la verecon de novaĵo skribita de Platón per kiu li celis ataki informon de la radioĉeno Cadena SER pri la esploroj de la CNI7. Tiuj novaĵoj estis disvastigitaj kun la subskribo de Miguel Platón (li nur subskribis per komencliteroj), ĉar la ĵurnalistoj apartenantaj al la fako pri naciaj novaĵoj rifuzis subskribi ilin.

    La estraro de la entrepreno kvalifikis falsa tion ke Efe havis privilegian informon rilate al la atenco kaj ke ĝi kaŝis novaĵojn. Ĉiuj novaĵoj, laŭ komuniko de la agentejo, estis akiritaj "el fideblaj fontoj" kaj estis disvastigitaj "dum la adekvata momento". Laŭ Efe "nomi falsa sonbendigitan deklaron de la direktoro de CNI nur povas celi la mensogon". Ĝi aldonas ke "nepublikigi ĉian informon rilate al policaj esploroj estas normale en la laboro de respondeca novaĵagentejo".

    Antaŭ tiu ambaŭflankaj akuzoj, kaj la komitato de la laboristoj kaj Platón petis protekton al la Asocio de la Ĵurnalismo el Madrido. Tiu organizo, al kies estraro apartenas Ana Vaca de Osma, direktorino pri komuniko de Efe, diris nenion hieraŭ.

    Ankaŭ la laboristoj de kelkaj el la ĉefaj televidĉenoj kontrolitaj de la PP, esprimis hieraŭ sian malkonsenton pri la informoj pri la masakro de Atocha. La sindikatoj reprezentitaj en Telemadrid esprimis sian "honton" pro la informa traktado de la okazintaĵoj de la dekunua de marto. "Nia televido", ili diras, "akceptis tuje la registaran version kaj ĝin defendis sendepende de la cirkonstancoj". Kiel ekzemplo de la kontrolo realigita sur la informo, ili memorigas ke dum aliaj televidĉenoj elsendis vive la konferencon kun la gazetistaro de la ministro pri internaj aferoj, Ángel Acebes, la pasintan sabaton, Telemadrid daŭre elsendis la futbolan matĉon kaj nur informis pri la novaĵo per malgrandaj literaj sube de la ekrano.

    La laboristoj de Telemadrid demandas sin ĉu la elsendo, vendrede, de la filmo Mortigo en februaro (kiu rakontas la mortigon fare de ETA de la socialista Fernando Buesa kaj lia eskortisto en 2002), unu tagon antaŭ ĝia elsendo en TVE, estis "hazardo" aŭ "doktrino". Laŭ la profesiuloj de la aŭtonoma televidĉeno, unu el la plej gravaj faktoj okazis dum la multnombra manifestacio de la sabato. Laŭ ilia versio, la ĝenerala direktoro, Manuel Soriano, intervenis rekte en la kontrolo sur la produktado por indiki la planojn kiujn oni devis elsendi "petante ree planojn de la avangardo de la manifestacio kaj plendante pro la kvalito de la laboro de la skipo de profesiistoj".

    La informa traktado de RTVE ankaŭ suferis kritikojn de la laboristoj. CCOO postulis hieraŭ la demision de la direktoroj pri novaĵoj de TVE, Alfredo Urdaci, kaj de RNE, Manuel Ventero. "Urdaci ne devas aperi eĉ unu plian tagon", postulis CCOO. "Ili provis erarigi milojn da hispanoj kiuj rajtis koni la veron", aldonis la laboristoj.

    La aŭtonomaj televidĉenoj TV-3 (Katalunio), Canal Sur (Andaluzio) kaj ETB (Eŭskio) – kaj ankaŭ la radioj de tiuj komunumoj –, neniu el ili dependantaj de la PP, informis ĵaŭde vespere ke estis eble ke la aŭtoro de la masakro estas Al-Qaeda kaj, ekde la vendredo, pri tio ke ĉiuj spuroj direktis sin al la aŭtoreco de la radikala islamisma grupo. Tiumomente José María Aznar kaj la membroj de lia Registaro kaj la publikaj televidoj proksimaj al la PP daŭre subtenis la tezon ke la terorisma organizo ETA estis la aŭtoro de la masakro. Okazas ke en Katalunio, Andaluzio kaj Eŭskio, la komunumoj kiuj ricevis televidan kaj radian informon pli plureca pri la esploroj estas ĝuste kiuj punis plie al la PP dimanĉe en la balotoj.

    ***********************

    La eksterlandaj ĵurnalistoj en Hispanio sendas siajn plendojn skribe al la Registaro.

    Publikigita de la ĵurnalo El País la 17an de marto 2004

    La Cirklo de Eksterlandaj Korespondantoj sendis hieraŭ leteron al la provizora anstataŭota Registaro en kiu ĝi montras sian ĝenon pro la provo de la Registaro la pasintan 11an de marto igi ke ĉiuj informoj akuzu al ETA6 rilate al la aŭtoreco de la masakro. "La Registaro devas informi nin kaj povas doni siajn opiniojn. Ne necesas avertoj pri la maniero per kiu ni devas verki niajn novaĵojn. Tio estas nia respondeco, ne de la Registaro. Ĉefe kiam la faktoj menciitaj ne respegulas la veron aŭ estas trorapidaj konkludoj rilate al la esploroj", diras la prezidanto de la asocio, Steven Adolf, en letero sendita al la provizora Ŝtatsekretario pri Komunikado, Alfredo Timermans.

    La letero indikas ke kelkaj korespondantoj oficiale akredititaj en la palaco de La Moncloa5, membroj de la Cirklo, ricevis dum la pasinta ĵaŭda vespero telefon-alvokon de la Ĝenerala Direktorejo pri Komunikado el la Internacia Fako de la Ministrejo pri Prezidenteco "kun la eksplicita alvoko indiki en niaj artikoloj ke ETA estis la aŭtoro de la atencoj en Madrido".

    Laŭ Adolf, kiam oni demandis pri la kialo de tio la respondo estis ke "neniu estis atribuinta al si la atencojn, ke ETA tion ne faras tuje, ke la eksplodiloj estis tiuj kutime uzitaj de ETA kaj ke ETA neniam antaŭavertas pri siaj atencoj".

    "El tiuj kialoj, la lasta ne ĝustas aŭ la dua ankoraŭ estis parto de la policaj esploroj. La telefonaĵo okazis vespere kiam la polico jam posedis la kamioneton en Alcalá de Henares", klarigas Adolf en la letero.

    ***********************

    TVE malpermesas en la televid-novaĵoj la "politikajn opiniojn" de Almodóvar

    Publikigita de la ĵurnalo El País la 17an de marto 2004

    Nova cenzuraĵo. Georgina Cisquella, long-kariera ĵurnalisto apartenanta al la fako pri kulturo, suferis hieraŭ alian kazon de "netolerebla" manipulado, laŭ ŝiaj propraj vortoj, fare de TVE1. Jesús Muñoz, eldonisto de la televid-novaĵoj de la tagmezo malpermesis al ŝi mencii en raporto iun ajn aludon al la "politikaj" opinioj kiujn Pedro Almodóvar diris dum la prezentado de sia nova filmo "La malbona eduko". La historio ripetiĝis en la televid-novaĵoj vesperaj, eĉ se Jenaro Castro, ties eldonisto estis komisiinta vastigi la novaĵon.

    Georgina Cisquella celebris hieraŭ renkontiĝon kun la gazetistaro kune kun Pedro Almodóvar. La manĉana direktoro renkontiĝis kun la ĵurnaloj por prezenti sian lastan filmon kaj krome akre kritiki la Registaron. "La sekvestro kaj la manipulado de la informo ne estas demokratio. Malgraŭ la altega prezo, mi ege kontentas pro la denova vido de solidara lando", li diris. Li ankaŭ asertis ke la atencoj de la 11a de marto estas "la prezo kiun pagis la hispana popolo pro la individua militiro de la sinjoro Aznar; kaj la plej bona maniero venĝi estas per la voĉdono".

    La eldonisto de la tagmezaj televid-novaĵoj malpermesis iun ajn aludon al la "politikaj" opinioj de Almodóvar kaj diris: "Ni iris tien por paroli pri kino". Antaŭ la tranĉo de la informo, la ĵurnalisto petis ke iu legu la novaĵon, sed ŝi trovis neniun kiu tion kuraĝis. "Pro profesia respondeco kaj por ne damaĝi la hispanan kinon estis mi kiu fine legis la novaĵon", denuncis Cisquella per interna komuniko. "Sed mi ŝatas atentigi pri la ricevita premo kaj mi petas ke ne ripetiĝu tiaj situacioj", ŝi aldonis.

    Aliflanke, "Estas kialo"8, la filmo en kiu partoprenas 32 reĝisoroj, inter ili Icíar Bollaín, Imanol Uribe, Gracia Querejeta, Isabel Coixet, David Trueba aŭ Julio Medem, kalkulos je nova kunlaboranto. La kina kritikisto Diego Galán partoprenos per dokumenta filmo pri la tri tagoj da manipulado fare de la Registaro kaj TVE post la masakro de Madrido. La loka televido Localia elsendis la filmon la pasintan merkredon. La eŭska publika televido ETB-2 ĝin elsendos ĉinokte.

    Tradukis: P.F.

    NOTOJ de la tradukinto:

    1: RTVE estas la komencliteroj de Hispana Radio kaj Televido. Temas pri publika entrepreno posedanta du televidajn ĉenojn kaj kelkajn radiajn kanalojn. Unu el tiuj estas la plej spektataj el ĉiuj hispanaj televid-ĉenoj (publikaj kaj privataj).

    2: Telemadrid estas la nomo de la publika televid-ĉeno de la aŭtonoma komunumo de Madrido.

    3: La Popola Partio estas la partio de la eks-prezidento Aznar. Tiu dekstra partio perdis la balotojn la pasintan dimanĉon.

    4: CCOO (Comisiones Obreras) kaj UGT (Unión General de Trabajadores) estas la du plej grandaj hispanaj sindikatoj.

    5: La Palaco de la Moncloa [Monkloa] estas la loĝejo de la hispana prezidento. Ĉikaze la uzo de tiu nomo rilatas al la hispana Registaro.

    6: Terorisma organizo kiu atencas kutime en Hispanio por atingi la sendependecon de Eŭskio.

    7: Hispana spionad-servo.

    8: Filmo kritika kontraŭ la rego de la dekstra partio venkita en la lastaj balotoj.