IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LASTAJ  OKAZINTAĴOJ  EN  HISPANIO

MANIPULADO

Pablo Foche

Tiu vorto parte klarigas la rezultojn de la ĵus okazintaj hispanaj balotoj (pro tio ke la civitanaro reagis fronte al la manipulado de la registaro), en kiu la Socialista Partio venkis kaj la Popola Partio suferis la unuan kontraŭaĵon de la lastaj jaroj.

La intenseco de la manipulado estis neeltenebla por la plimulto el la hispanoj. Kaj ne nur rilate al la atencoj de Madrido, sed ankaŭ rilate al multaj aliaj landaj gravaj problemoj manipulitaj favore al la interesoj de la reginta dekstro fare de la publikaj amaskomunikiloj (televido kaj radio). Ankaŭ la privataj amaskomunikiloj estas tre proksimaj al la interesoj de la reginta dekstro, ĝis la punkto ke la plimulto el la privataj amaskomunikiloj apartenas al entreprenaj grupoj ege konservemaj. La malmultaj amasmedioj kiuj ne favoras la interesojn de la dekstroj, apogas al la Socialista Partio aŭ al la naciismoj (kompreneble nur ene de la regionoj kie la naciismoj estas fortaj), dum la ceteraj politikaj fortoj restas sen aliro al la grandaj amaskomunikiloj – kio estas vera problemo por la disvolviĝo de vera demokratio.

De kiam la dekstro venis al la povo en 1996, la liberecoj en Hispanio malantaŭeniris je maniero nekredebla, ĉefe ekde kiam en la jaro 2000 la dekstra reginta Popola Partio akiris pli ol la duonon da parlamentaj seĝoj. Pro la granda kontrolo de la kapitalismaj interesoj sur la amasmedioj, la komunika libereco fariĝis preskaŭ neekzistanta, ĉar ne eblas alvenigi alternativajn ideojn al la balotantaro krom tiuj akceptitaj aŭ de la reginta dekstro aŭ de la modera social-liberalismo de la socialista partio. La protestoj kontraŭ la Leĝo pri Universitatoj, kontraŭ la Leĝo pri Eksterlandeco, kontraŭ la iraka milito ktp. estis neniigitaj kaj ridindigitaj de la eks-registaro kaj de la amaskomunikiloj kontrolitaj de ĝi. Ili prezentis la studentojn kiel mallaboremulojn kiuj preferas protesti surstrate anstataŭ studi, la kontraŭantojn al la milito kiel nerespondeculojn kaj kontraŭhispanajn ktp. Kaj, laŭ la maniero de McCarthy, ili akuzis ĉiujn homojn kiuj ne konsentas kun iliaj reakciaj ideoj pri gravaj problemoj kiel tiu de ETA, la rolo de la reĝo, la teritoria organizo de la ŝtato... pri kontraŭhispanismo.

Sed la plej gravaj aferoj, kiuj eble klarigas la malvenkon de tiu registaro en la balotoj (almenaŭ parte) estas la senhonta utiligo de la mortigitojn en la atencoj de Madrido por akriri pli da voĉdonoj. Mi jene klarigos kiaj estis tiaj kontraŭdemokratiaj manipulaĵoj:

La pasintan 11an de marto, okazis en Madrido la plej teruraj terorismaj atencoj de la hispana historio. Ĝis nun mortis ĉirkaŭ 200 homoj kaj multaj aliaj restas vunditaj en la hospitaloj (kelkaj eble ankaŭ mortiĝos). Kompreneble la tuta hispana socio kondamnis tuje tian monstraĵon kaj la konsterna sento estis ega. Ĉie okazis elmontroj de solidareco kun la madridanoj, kaj en aliaj komunumoj kaj en aliaj landoj. Nia organizo publikigis manifeston kontraŭantan la atencojn, kaj ankaŭ la membroj de SAT esprimis sian radikalan kondamnon al tiuj malhomaj atencoj kontraŭ senkulpaj civitanoj kiuj direktis sin al la laborejo aŭ al la studejo.

La eks-registaro, malmultajn horojn post la atencoj, kategorie akuzis al ETA. Ĝi absolute neis alian eblon kelkfoje. Nu, la civitanoj kredis je la registaro, kaj preskaŭ ĉiuj rigardis (pro unuj aŭ aliaj kialoj) al ETA. Sed la faktoj, almenaŭ ĝis nun, indikas ke la registaro (kaj specife la ministro pri internaj aferoj, Ángel Acebes) mensogis, kaj tiaj mensogoj celis sendube balotajn profitojn por la regantaro. Ekde la momento kiam oni komencis dubi pri la oficiala versio de tio okazinta, la manipulada maŝino de la dekstro (kaj la publikaj kaj la privataj amaskomunikiloj) ekfunkciis. La televidĉenoj eĉ ne menciis la eblon ke Al-Qaeda povus esti la aŭtoro, kaj la defendo de tiu tezo estis akre kritikita kaj ridindigita de la politikaj komentariistoj. La disvastigo de malsamaj informoj nur komenciĝis kiam la kredo pri tio ke ETA estis la aŭtoro jam estis ĝenerala. Nur unu konkreta radia kanalo kuraĝis kontrasti la informon kaj dubi pri la oficiala versio: temas pri Cadena Ser. Nun mi ne dubas ke, sendepende de la balotaj rezultoj, tiu kanalo faris laŭdindan laboron por la protekto de la hispana demokratio.

La informo publikigita de tiu kanalo estas la jena:

  • La ministro sciis ekde la mateno pri la ekzisto de kamioneto en kiu la polico trovis eksplodilojn, ropojn kaj du kasedojn (en unu el ili aŭdeblis versoj de la Korano). Sed pri tio li informis (kaj nur parte) vespere, kaj dume la televidoj daŭre rigardigis ĉiujn civitanojn al ETA.
  • La ministro pri eksterlandaj aferoj, Ana Palacio, sendis leteron al la ambasadoroj en kiu ŝi petis ke ili klarigu sen la minimuma dubo ke la aŭtoro estas ETA, malgraŭ tio ke ŝi sciis pri la ekzisto de tiu kamioneto, kiu, kvankam ĝi ne estas pruvo ĝis kiam la polico esploros ĉion, malebligas pensi kategorie ke iu konkreta terorisma grupo estas la aŭtoro de la atencoj.
  • La ĵurnalistoj laborantaj en Hispanio por alilandaj ĵurnaloj ricevis komunikon de la Registaro en kiu oni certigis al ili ke la aŭtoro de la atencoj estis ETA kaj petis ke ili (la ĵurnalistoj) ne permesu manipuladon sur si pro balotaj kialoj (evidenta referenco al ĵurnalismaj kritikoj kontraŭ la registaraj mensogoj de kelkaj amaskomunikiloj inter kiuj elstaras la jam menciita Cadena Ser). Kiam la ĵurnalistoj demandis pri la pruvoj por akuzi al ETA, la registaro asertis falsaĵojn, kiel tiun ke ETA neniam avertas pri eksplodoj okazontaj.
  • La trovita kamioneto estis utiligita por translokigi la bombojn, kaj ene de ĝi aperis eksplodiloj kiuj neniam antaŭe estis uzitaj de la terorisma organizo ETA. Krome estus la unua fojo en la historio de ETA ke ĝi uzas aŭtojn sen falsaj matrikuloj, kaj pri tiu grava datumo por dubi pri la aŭtoreco de ETA la registaro silentis.
  • La ministro pri internaj aferoj, kiam oni demandis poste al li pri la kialo aserti kategorie ke ETA realigis la atencojn, pretekstis moralajn kialojn – jen bona pruvo valida antaŭ la tribunaloj!.
  • Ankaŭ estas kurioze ke dum tiu ĉi procezo, la publika televido (kaj ankaŭ tiuj privataj) silentis pri la iom-post-iomaj pli akraj kritikoj kontraŭ la informon donitan de la registaro, kaj ĝi, por pravigi la sintenon de la registaro, daŭre apogis la solan version ke ETA aŭtoris, ligante imagojn kaj informojn pri la atencoj de ETA kun tiu okazinta en Madrido por ke la civitanoj vole aŭ nevole pensu ke la aŭtoro estas ETA. En tia manipulado ludis gravan rolon la direktoro pri novaĵoj de la publika televido, Alfredo Urdaci, kiu jam antaŭe estas manipulinta senhonte la informon, ekzemple dum la ĝenerala striko okazinta en Hispanio en la jaro 2002, pro kio la Suprema Tribunalo kondamnis lin. Simpla pruvo pri tia manipulado estas la elsendo de la filmo Mortigo en februaro per kiu la publika televido anstataŭigis alian antaŭe anoncitan, la nokton antaŭ la balotoj. En tiu spektinda filmo oni rakontas la mortigon de la socialista deputito Fernando Buesa fare de ETA. La Fondaĵo Fernando Buesa akuzis la eks-registaron pro la misuzo de la memoro de la viktimoj de ETA.
  • Ekzistas multaj aliaj aferoj en kiuj klare videblas la manipulado de la PP, ekzemple tiu ke, la vesperon antaŭ la balotoj Al-Qaeda per vid-bendo atribuis al si la atencojn. La ministro tion anoncis nur ĉirkaŭ la 1a atm., sep horojn antaŭ la malfermo de la balotejoj kaj kiam la plimulto el la civitanoj dormis. Tiu deklaro de la ministro estis la unua kiun la televidoj ne elsendis vive.
  • Antaŭ tiom da senhontaj faroj, prave kvalifikitaj kiel informa puĉintenco, multaj civitanoj indigniĝis. Miloj da homoj manifestaciis antaŭ la sidejoj de la Popola Partio kondamnante la manipulon kaj petante ke la registaro klarigu la aŭtorecon de la atencoj antaŭ la balotoj. La sinteno de la registaro, kiun ni jam povis vidi dum la milito en Irako, estis provi ŝajnigi ke ili estas viktimoj de maljusta persekuto kaj, kio estas pli grava, provi akuzi pri manipulado antaŭ la suprema balota institucio (Junta Electoral Central) aliajn partiojn dirante ke ili kunvokis tiajn spontanajn manifestaciojn.

    Nun la reginta dekstra partio perdis la balotojn, kaj ekde nun ĝi ne plu povos regi. La rezultoj kaŭzos aliajn efikojn, laŭ mia opinio malbonajn, kiel tiu ke la ĉefa maldekstra partio perdis preskaŭ la duonon da seĝoj en la Parlamento, malgraŭ sia gravega rolo en ĉiuj bataloj kontraŭ la registaro.

    Nun komenciĝas nova etapo en kiu centro-maldekstra partio ekregos, kio ĉiam estos plibona ol la rego de la reakcia eks-registaro, sed en kiu la maldekstro perdas siajn seĝojn favore al la naciismoj (elstaras la ega kresko de ERC, maldekstra naciisma partio kies ŝtelo de voĉdonoj al la konservema kataluna naciismo estas sufiĉe pozitiva).

    Bonŝance la socialista partio ne akiris pli ol la duonon da seĝoj, kio ebligas pligrandan kontrolon sur la venonta registaro (kio evitos la malamendajn manipulaĵojn de la ĵus eksigita registaro) kaj ankaŭ ke la malvenkita maldekstra partio IU (Unuiĝinta Maldekstro) kune kun la maldekstraj katalunaj naciistoj povos havi la ŝlosilon por aprobi pozitivajn kaj necesajn socialajn ŝanĝojn en la lando (ĉefe rilate al la labor-kondiĉoj, labor- kontraktoj, loĝejoj kaj socialaj servoj ĝenerale).

    Ĉiuokaze tio venonta ne povas esti pli malbona ol la rego de la dekstro.

    Tradukoj de la gazetaraj informoj