IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  “FAKTORO  DIO”

José Saramago

Ie en Barato. Vico da artileriaj pecoj pafpretas. Al la buŝo de ĉiu el ili estas alligita po unu viro. Sur la unua plano de la foto brita oficiro levas spadon kaj tuj ordonos pafon. Bildojn pri la pafrezulto ni ne disponas, sed eĉ la plej malakra imago povus “vidi”, ke sur la pafkampo diskuŝas kapoj kaj torsoj, sangaj restaĵoj, visceroj, amputitaj membroj. La viroj estis ribeluloj.

Ie en Angolo. Du portugalaj soldatoj levas je la brakoj nigrulon, eble ne mortintan, alia soldato tenas maĉeton kaj pretas forhaki lian kapon. Jen la unua foto. Sur la dua – ĉi-foje ni disponas duan foton – la kapo, jam forhakita, estas puŝita sur la pinton de stango, kaj la soldatoj ridas. La nigrulo estis gerilisto. Ie en Israelo. Dum kelkaj israelaj soldatoj senmovigas palestinanon, alia militisto martele rompas la ostojn de lia dekstra mano. La palestinano estis ĵetinta ŝtonojn. Ni transiru al Novjorko, en Usono. Du usonaj komerc-aviadiloj, rabitaj de teroristoj kun rilatoj al islama integrismo, ĵetiĝas kontraŭ la turojn de Monda Komerca Centro kaj ilin disfaligas.

Sammaniere tria aviadilo forte difektas la konstruaĵon de Pentagono, sidejo de la milita potenco de Usono. Sub rubo kuŝas miloj da kadavroj, pistitaj kaj disblovitaj.

La fotoj el Barato, Angolo kaj Israelo priĵetas nin per hororo, la viktimojn ni ekvidas en la momento de ilia torturo, agonia atendo kaj senglora morto. En Novjorko ĉio ŝajnis nereala en la komenco, kvazaŭ temus pri gurdita epizodo el plia katastrofo kinarta, impresa ja pro la iluzia grado atingita de inĝeniero pri specialaj efektoj, sed sena je stertoroj, sangoŝprucoj, dispremita karno, pististaj ostoj, merdo. La hororo kaŭris kvazaŭ bestaĉo kaj transatendis nian miregon, antaŭ ol alsalti nian kolon. La hororo diris unuafoje “jen mi”, kiam tiuj homoj saltis en vakuon, kvazaŭ ili ĵus elektus sian propran morton. De nun la hororo aperos ĉe ĉiu ekmovo de ŝtono, murpeco, tordita aluminia lado, kaj ĝi estos nerekonebla kapo, brako, kruro, disŝirita abdomeno, platigita torako.

Sed eĉ tio estas gurda kaj teda, ĉar oni iel kutimiĝis al bildoj pri milionkadavra Ruando, pri Vjetnamio napalme brogita, pri ekzekutoj en homplenaj stadionoj, pri linĉoj kaj bastonadoj, pri irakaj soldatoj, kiujn tunoj da sablo enterigis vivantaj, pri Hiroŝimo kaj Nagasako, kiujn atomaj bomboj ruinigis kaj cindrigis, pri naziaj kremaciejoj cindrovomaj, pri kamionoj ŝutantaj kadavrojn kvazaŭ rubon.

Iel oni devas morti, sed fariĝis nekalkulebla la kvanto da homoj, kiujn mortigis la plej aĉaj rimedoj elpensitaj de homoj. La plej krima, la plej absurda, la plej kontraŭa al la simpla racio, kaj samaĝa kiel la unuaj tempoj kaj civilizoj, estas la mortigado en la nomo de Dio. Estas sciate, ke alproksimigi kaj fratigi la homojn kapablis absolute neniu religio ĝis nun, ke male ĉiu estis kaj plu estas la kaŭzo de teruraj suferoj, masakroj, monstraj perfortoj fizikaj kaj spiritaj, kiuj konsistigas unu el la plej tenebraj ĉapitroj en la mizera historio de la homaro.

Eĉ se nur por montri respekton al la vivo, ni kuraĝu proklami ĉiupaŝe tiun evidentan kaj pruveblan veron, kvankam la plej granda parto de la kredantoj, tute egale, al kiu religio ili apartenas, ne nur ŝajnigas ignori tion, sed eĉ rabie kaj netolereme kontraŭas la personojn, kiuj opinias Dion nur nomo, nenio alia ol nomo, nomo, kiun naskis nia iama mortotimo kaj kiu baris nian vojon al reala homeco. Interŝanĝe oni promesis al ni paradizojn kaj minacis nin per inferoj, sed ambaŭ estas falsaj kaj senhonte insultas nian inteligenton kaj komunan saĝon, kiujn ni pene akiris.

Laŭ Niĉeo, oni ĉion allasus, se Dio ne ekzistus, kaj mi aldonas, ke ĝuste pro Dio kaj en lia nomo oni ĝis nun allasis kaj pravigis ĉiajn agojn, precipe la plej fiajn, precipe la plej hororajn kaj kruelajn. Same kiel la nunaj talibanoj, ankaŭ la inkvizicio dum tutaj jarcentoj estis terorista organizaĵo sin okupanta per perversa interpretado de sanktaj tekstoj, kiujn tamen devus respekti iliaj laŭdiraj kredantoj, kaj monstra interligo inter religio kaj ŝtato kontraŭ la konscienclibero kaj kontraŭ la plej homa el ĉiuj rajtoj: la rajto diri ne, la rajto herezi, la rajto elekti alian aferon, ĉar nur tion signifas la vorto herezo.

Kaj tamen Dio ne kulpas. Li ne kulpas, ĉar li ne ekzistas, ne ekzistis kaj neniam ekzistos. Li ne kulpas pri tuta universo kreita kun la celo akcepti estaĵojn, kiuj kapablas krimegi kaj tuj pravigi sin per la preteksto, ke temas pri celebrado de lia potenco kaj lia gloro, dum amasiĝas kadavroj, ne nur tiuj sub la ĝemelaj turoj en Novjorko, sed ĉiuj ceteraj, kiuj kovris kaj obstine plu kovras per teroro kaj sango la paĝojn de la historio, nome de iu Dio, kiun la volo kaj agado de la homoj turnas en murdiston.

La dioj, laŭ mi, ekzistas nur en la homa cerbo kaj prosperas aŭ ŝrumpas en la sama universo, kiu ilin elpensis, sed la “faktoro Dio”, male, partoprenas en la vivo kaj kvazaŭ ĝin regas kaj posedas. Nenian dion, sed la “faktoron Dio” prezentas la unudolaraj bankbiletoj kaj la afiŝoj petantaj dian benon por Ameriko (la usona, ne la alia...).

Kaj ĝuste la “faktoro Dio”, kies rolon akceptis la islama dio, ĵetis kontraŭ la turojn de Monda Komerca Centro la aviadilojn de ribelo kontraŭ malŝatoj kaj de venĝo kontraŭ humiligoj. Ŝajnas, ke unu dio semis venton kaj nun alia dio sendas fulmotondron. Eble, aŭ eĉ certe. Tamen tion faris ne ili, povraj dioj senkulpaj, sed la “faktoro Dio”, kiu ekzistas terure senŝanĝe ĉe ĉiuj homoj, sendepende de loĝloko aŭ konfesata religio; kiu ĝis nun venenis la pensojn kaj tralasis la plej fiajn fanatikojn; kiu respektas nur kredon ordonitan de ĝi mem; kiu unue, laŭ propra pretendo, faris la beston homo sed fine faris la homon besto.

Kara leganto-kredanto (de ajna kredo): se vi kapablis elteni la eventualan naŭzon de la supraj vortoj, mi ne petas, ke vi aliĝu al la ateismo de ilia skribinto. Vin mi petas nur kompreni jenon sente, se ne eblas racie: se Dio ekzistas, nur unu Dio ekzistas, kaj por rilati kun li tute ne gravas la nomo, per kiu vi lernis voki lin. Kaj ne fidu la “faktoron Dio”. Al la homa spirito ne mankas malamikoj, kaj tiu troviĝas inter la plej obstinaj kaj korodaj. Tion ni ĵus demonstris kaj oni bedaŭrinde plu demonstros.

Tradukis Gonçalo Neves

Legu tradukon de la sama teksto fare de TdB