IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

CENZUR-PROVO  AL  “KAOS  EN  LA  RED”

“Nodo50” translokigos siajn servilojn for el Germanio

Artikolo priskribanta la reagon de “Nodo50” al cenzur-provo kontraŭ “Kaos en la red

La faktoj

La jaron 2010, “Nodo50” starigis siajn unuajn administritajn dediĉitajn servilojn, kies celo estis oferti elteneblan solvon por grandaj organizaĵoj kiuj bezonas pli da teĥnikaj rimedoj ol kutime. Por plenumigi tion, ni kontraktis maŝinojn kaj gastigadon ĉe la germana Interret-provizanto Hetzner, unu el plej grandaj en Eŭropo.

La pasintan 26an oktobre 2012, Heztner komunikis al ni plendon de krompersono pri la enhavo de unu el la gastigataj retpaĝaroj, “Kaos en la Red” (“Ĥaoso en la reto”). Individuo, nome de “AFI-CAT” (Association of Friends of Israel in Catalunya, Asocio de geamikoj de Israelo en Katalunio), skribintis al Heztner por plendi pri iuj informoj publikigitaj de “Kaos en la Red” kaj postuli la fermigon de la retpaĝaro. La artikoloj estis publikigitaj en Interreto pli ol unu jaro antaŭe, kaj la plejparto estis verkitaj antaŭ tri jaroj, kadre de la “Milito en Gazo”, vintre de 2008-2009. Rimarkindas, ke la domajno de la homo sendinta la plend-mesaĝon estis kreita kvin tagojn antaŭ ĝia sendo, kaj ke la ttt-paĝo tute ne havas enhavon, kaj temas pri simpla resendo al la Ministrejo pri Eksteraj Aferoj de Israelo.

“Nodo50” interŝanĝis la lastajn tagojn plurajn mesaĝojn kun Heztner por klarigi ke: Ni ne forigos iun ajn enhavon. Ne ekzistas ia juĝa ordono postulanta la forigon de tiuj artikoloj. La identeco de la kaŝdenoncinto estas almenaŭ suspektinda esti fraŭda. Temas pli klara cenzur-provo kontraŭ informoj denoncantaj la malobservon de homaj rajtoj kaj la rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj, fare de Israel, kaj ankaŭ la situacion, kiun trairas la Palestinia popolo.

La matenon de la sabato la 3an novembre 2012, je la 9:30h, Heztner komunikis al ni ke, antaŭ nia rifuzo forigi tiujn artikolojn, ili procedos al la blokado de la servilo “Kaos en la red” lunde la 5an novembre je la 11a horo.

La respondo

Sabate la 3an novembre mem, ĉirkaŭ la 15a horo, ni jam estis fin-preparintaj novan gastigadon por “Kaos en la Red”, en niaj infrastrukturoj en Svedio, atendante la momenton de la malkonektigo fare de Heztner. La nova servilo sinkronigas la datumojn ĉiun horon, atendante ekfunkciiĝo.

Ni permesos ke nek la kolektivo “Kaos en la Red” nek ĝiaj geuzantoj suferos ian blokadon; ilia informo restos enrete la tutan tempon.

La lernado

Ni prenis iujn konkludojn pri tio okazinta la lastajn tagojn: Ni taksas zorgiga la senskrupulecon flanke de Heztner en ĝia maniero interpreti la terminojn kaj kondiĉojn de la valida kontrakto, kaj tion, ke ili blokas retpaĝarojn reage al petoj de invididuoj, senpere de ia juĝa proceso nek de kontrolado de la vereco de la interparolantoj kaj de la akuzoj. Dum la lastaj 6 monatoj ni migradis ĉiujn niajn domajnojn al kanada registranto, EasyDNS. La migrado estas parto de nia strategio por helpi organizaĵojn engaĝintajn kun la esprim-libereco. Kvankam ili ricevis la samajn petojn de Heztner por bloki “Kaos en la Red”, ilia respondo estis mala. EasyDNS defendis la rajton libere komuniki per la Interreto. “Nodo50” volas esprimi sian apogon kaj solidarecon en ĉi malfacilaj momentoj.

La apogo

Antaŭ 8 monatoj ni migris niajn servilojn al Svedio kaj ni skribis: “Ĉiam estas pli da homoj kiuj komprenas, ke estas ne-komercaj kaj sendependaj projektoj kiuj tenas la transforman spiriton de libera kaj malferma reto”. Dankon al la solidareco de ĉiuj projektoj gastigataj ĉe “Nodo50” kaj al kiuj helpis nin en Svedio, en Kanado, kaj ĉie ajn por resti ĈIAM enrete.

Brakumon,
Asembleo de “Nodo50”
5-an novembre 2012

Listigo de artikoloj kiujn oni provis igi nin forigi de “Kaos en la Red”:

SCIIGO DE KAOSENLARED.NET

Tradukita de Raúl Salinas

Hispanlingva versio
Anglalingva versio
Germanlingva versio

La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantaj en niaj medioj.