IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

Ekstaro  la  12-an  de  Majo  2012

Manifesto de la “indignula movado” okaze de tutmonda mobilizado la 12-an de majo - 2012.

Dum tiu ĉi periodo je civila malobeo, de Islando ĝis la plej lastaj ribeloj en Rusio kaj Hungario, klariĝis la alta diseriĝa grado kiun atingis ne nur la politikaj sistemoj sed ankaŭ iliaj reprezent-metodoj (ili ne reprezentas nin!) kaj ilia servemo al la postuloj de la nuna interamika kapitalisma sistemo (savu la popolon, ne la bankojn!).

En 2011 ni okupis la stratojn, reakiris nian voĉon en publikaj lokoj, kuniĝis, estigis dialogojn kaj kundividis niajn revojn. Ni kuniĝis por igi klare, ke ni ne estas varoj regataj de politikistoj kaj bankistoj kiuj starigas bridajn politikojn sensekurigante niajn vivojn. Kontraŭ ili ni deklaras kiel en Grekio “Nenion ni ŝuldas, ni ne pagos kaj nin ne forvendos ni”.

Tamen, kio multe pli gravas estas ke ni ankaŭ kundividu la deziron realproprigi al ni niajn vivojn kaj la komunan bonfarton pere de senpera partopreno, kolektiva mastrumado kaj fine la aspiro al vera demokratio je la servo de ĉiu.

Post internaciaj forumoj, kaj ankaŭ interretaj kaj ĉeestaj diskutoj, decidiĝis ke la 12-a de Majo estu la venonta Tutmonda Ago-Tago, kaj la 15-a de Majo estu nova Supernacia Mobiliza Tago.

Sabato 12M estis proponata kiel tutmonda ago-tago dum kiu ni refoje okupos la stratojn, parkojn aŭ iun ajn lokon en kiu ni povas disvolvi specifan agadon kiu donu forton al amasaj manifestacioj.

Male, la 15M estas intencata kiel tutmonda ago-tago por interveni kontraŭ fluoj kaj movoj de kapitalo; samtempe estos kunordigataj agoj celantaj levi ĉies atenton tra la mondo por ke ĉi tiu alprenu novan direkton. Temas pri konstrui novan imagon por difini novajn homajn, ekonomiajn kaj socialajn interrilatojn, kiu ebligu al ni atingi ĉi tiun transformon de la povo-rilatoj inter la registaroj, la kapitalismaj reguloj kaj la socioj.

Kuniĝu al ni.

Hispanlingva versio
Anglalingva versio
Franclingva versio