IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

TUTTERA  PATRIOTISMO

"LIRIKA  DRAMO"  POST  LA  12-a  DE  FEBRUARO  2012

Traduko de radikala kontraŭnaciisma teksto kiu aperis diverslingve en la retejo http://en.contrainfo.espiv.net/.

En multaj tutmondaj eventoj kaj protestoj koncernantaj la lastatempajn evoluojn en Grekio, multnombraj subtenantoj uzadas la laŭdire popularan, sed popularisman devizon: "Ni estas ĉiuj grekoj". Kian rezonadon ĉi tiu devizo esprimas kaj kiun trafmanieron ĝi havas, rekte aŭ nerekte, al tiuj, kiuj entreprenas sen-gvidantecajn luktojn en Grekio?

Kelkaj homoj verŝajne sentas ian kompaton al la "suferantaj grekoj" aŭ eĉ timas tion, kio atendas ilin mem en la baldaŭa estonteco. Ili estas (mis-)informitaj, ĉefe tra la lenso de la amaskomunikiloj kaj servoj de la sociaj retoj, pri la angoriga fakto, ke Grekion plagas "maljustaj kaj nedemokratiaj" agoj de fiska rigoro kaj sovaĝaj tranĉoj; kaj jen jam preskaŭ ĉio... Eble estis "sloganistoj" de politika merkatiko aŭ patriotismo, kiuj reenkondukis sur la tuttera politika scenejo unu el la plej famaj patriotismo-citaĵoj en la angla lingvo (atribuita al P. B. Shelley, el lia "Helaso, lirika dramo" el la jaro 1821). Kiel ajn, la eldiro estis rememorigata vaste kaj publike, tra sociaj komunikiloj kaj post tio en la stratoj. Do nuntempe la rilatiĝanta amaspropagando daŭre kreskas, ofte en akompano de simboloj kiel naciaj flagoj, antikvaj grekaj figuroj ktp. Diversaj entoj (ekde ekstremdekstraj ĝis reformismaj aŭ patriotismaj-maldekstraj) ankoraŭ promocias "solidarecon" kun la greka popolo, identigante ĝin kun nacieca kvalito, civitaneca kvalito, eĉ kun specifaj radikoj. Certe, la devizo elkrias naciismo-favoran vidpunkton, kaj ne nur finiĝas per tio, ke ĝi enkaptas tiujn, kiuj alprenas la feĉon pri "ĉiuj grekoj" en projekciaĵo de nacia unueco, sed ankaŭ komplementas la ŝtatan amaskomunikilan propagandon, kiu kalumnias kaj jure persekutas ĉiun radikalan politikan subjekton, kiu aktivas en diversaj sociaj luktoj sur la teritorio regata de la greka ŝtato kaj ekster ĝi.

Anstataŭ rompmalfermi la hermetikajn ujojn, en kiuj la kapitalisma sistemo enfermis nin ĝis nun, anstataŭ igi la revolucian aferon fari multajn paŝojn preter batalo ene de difinitaj limoj, ĉi tiu falsa kredo pri "ĉiuj de unu nacieco" kaptas siajn naivajn adeptojn en reakciaj movadoj, facile integreblaj kaj ekregeblaj de la sistemo. Jen kial novliberalaj kaj ekstremdekstraj fortoj bonvenigis tian ondon de subteno "optimisme", dum la novnazioj preskaŭ neperturbitaj refortigas sian balotkampanjon de rasisma malamo trans Grekio, vokante ankaŭ ili al ĉiuj grekoj...

En ĉi tiu mondoparto, kiel en multaj aliaj, la ŝtato kaj la mastroj feroce atakas la subprematojn. La financaj kaj konzernaj elitoj plenumas senkompatan alsturmon kontraŭ la plej vundeblaj partoj de la socio, detirante de la burĝa sistemo ĝiajn "demokratiajn" pretendojn, kiujn oni konservis pro "taktikaj" kialoj, por estingi, sufoki aŭ pacigi ĉiun potencialan kontraŭatakon. Homoj eksterlande vidas pli kaj pli da manifestaciantoj, kiuj suriras la stratojn en grekaj urboj, dum multaj rifuzas protesti trankvile, preferante ataki rekte strukturojn, kiuj transformas niajn vivojn en nuran travivadon.

Kiam ajn la apogo al aliaj, kiuj strebas kaj batalas, baziĝas sur abstrakta voko, kiu nomiĝas nacieco, tiu reproduktata patriotisma agmodelo proponas helpan manon al la ŝtato kaj la supernacia mastraro en la sufokado de la intensiĝintaj sociaj luktoj; helpan manon por atingi aŭ refortikigi tion, kion ni avidas detrui: la socian pacon. Krome, ĝi proponas al tre heterogenaj grupoj de protestantoj la "azilon" de nacia unueco. Nenio povas transponti kontrastojn tiel efike kiel nacia unueco: granda idealo unuiganta la popolon apud neekzistanta interna aŭ ekstera malamiko aŭ danĝero. Kaj ĉiu aŭtoritato uzas tiujn armilojn en tempoj de tumultoj aŭ ribeloj, en periodo de streĉoj ofte esprimataj per karakterizaĵoj de civila interna milito.

Sed nenio povas kunigi nin kun niaj subpremantoj kaj ekspluatantoj. Neniu landlimo povas reteni niajn revojn. Neniu flago de suverena ŝtato povas eĉ iomete respeguli niajn luktojn. La plej forta unuiganta faktoro por ni, anarkiistoj/liberecanoj, ne nur en Grekio, sed en la tuta mondo, estas tio, ke ni vivas en la sama kunteksto de ĝeneraligita senhavigiteco, ke ni agnoskas tiun fakton, kaj la flamo de nia pasio por libereco brulas kaj brulos tiel longe kiel ni vivos; ĝis ni individue kaj kolektive deĵetos kutimojn, kondutojn kaj mensostatojn truditajn al ni dum tiom da jaroj, ĝis kiam ni abolicios unufoje por ĉiam la ŝtaton kaj ĝiajn leĝojn, la kapitalon kaj ĝiajn strukturojn. Sur nia vojo, la patriotisma bacilo estas obstaklo, kiun oni devas senĉese kontraŭbatali.

Tial do, iu ajn subteno montrata per ensorĉaj kaj digesteblaj "sloganoj" rezultigas la malon de tio, kion popolleviĝo intencas. Krome, ĝi montriĝas damaĝa al la senco mem de solidareco inter la subprematoj. Ni ne plu povas rigardi ke oni transformas solidarecon en foruzitan subtenmesaĝon por naciaj vekiĝoj. Solidareco estas nia armilo, kaj ni defendos ĝin per konstantaj bataloj kontraŭ la Potenco, interne aŭ ekstere de la malliberejaj muroj.

Ni estas nek naciismo-favorantoj nek patriotoj; ni estas naciperfiduloj, kiuj volas disvastigi la ribelon.

KONTRAŬ  ĈIUJ  ŜTATOJ  KAJ  PATRUJOJ

Tradukita de Gary Mickle

Hispanlingva versio
Katalunlingva versio
Germanlingva versio
Itallingva versio
Anglalingva versio
Franclingva versio


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantaj en niaj medioj.