IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

TENDARA  VILAĜO  DE  TATEKAWA

Rezisto-batalo  de  senhejmuloj

Teksto realigita la 6-an de marto 2012 de diversaj organizoj batalantaj por la homa digno

    Senhejmula Tendara Vilaĝo de Tatekawa alvokas internacian agadon por haltigi forpelon de senhejmuloj

Ĉiu promeso estis ignorata. La forpelo de senhejmuloj el la Riverborda Parko de Tatekawa (Tatekawa-Kasenziki-Koen) en kvartalo Koto, Tokio estis ruzatako kun plena trompo kaj diskriminacio. Dum kelkaj monatoj 60 senhejmuloj kiuj loĝas en la parko frontas intensan forpel-atakon por loka rekonstruo kaj “media puriga operacio” lige al la konstruado de Tokia plej nova rekorde alta turo “Tokyo Sky Tree”. La municipo de kvartalo Koto, kvankam diris ke ĝi ne trude forpelos, multfoje trudis per minaco translokon de 10 kelkaj senhejmuloj kiuj loĝas en la parko. En lasta vintro la municipo komencis apliki por deviga forigo “administran proceduron” kiu estas kritikata kiel kontraŭ japana konstitucio kaj kontraŭ internaciaj traktatoj de homaj rajtoj. Por eviti devigan forigon, la senhejmuloj translokiĝis al la alia parto de la parko kiu estas jam finrekonstruita. La municipo komencis ĝeni kaj provis forpeli la translokiĝintajn senhejmulojn. En la 27-a de januaro, 100 gardistoj, policistoj kaj municipaj oficistoj perforte atakis per batoj, piedbatoj, trenoj kaj renversado protestantan homon kiu rezistis per sidado. La municipo konstruis barilon dum multaj protestantoj estis vunditaj. Unu triono de la parko estis blokadata. La senhejmuloj vivas cirkaŭataj de bariloj. La barilo blokadas vojeton al trinkebla akvo kaj vojon por tirĉaro per kiu senhejmuloj gajnas monon vendante aluminiajn kaj paperajn rubaĵojn. Celo de la municipo de kvartalo Koto estas ke ne vivu senhejmuloj.

    La municipo de kvartalo Koto atencas vivrajton de senhejmuloj, publike agitas diskriminacion kaj perforton

Policistoj por publika ordo ĉirkaŭiras la parkon. Gardistoj, kiuj estas dungitaj de la municipo de kvartalo Koto, rigardas dum 24 horoj kaj filmas videojn. Samtempe la municipo kondamninde propagandas pri senhejmuloj kaj iliaj subtenantoj: “La parko ne estas sekure uzebla pro senhejmuloj kaj subtenantoj.” “Malleĝaj okupantoj baras konstruadon.” Ĝia celo estas agiti lokajn loĝantojn kontraŭ senhejmuloj kaj krei malamon inter loĝantoj kaj senhejmuloj. Fakte, en kvartalo Koto, atakoj al senhejmuloj estas oftaj dum la procedo de deviga forigo. Lastjare en la 11-a de decembro bazlernejanoj kaj mezlernejanoj verŝis akvon al senhejmulo kiu dormis en necesejo de la parko kaj eltiris lin eksteren batante kaj piedbatante. Plue ili ĉirkaŭtrenis lin per biciklo, perfortis lin kaj rompis lian ripon.
Bruligi kaj ĵeti ŝtonon ripetiĝas. Estas grava kulpo de la municipo de kvartalo Koto ke tiuj konfliktoj okazas ofte, ĉar ĝi agitas perforton al senhejmuloj kaj ne taksas sian propran agadon perforta, eĉ pravigas ĝin.

    En la 8-a de februaro, la municipo atakis kaj forigis unu tendon

Ĉi-jare, la 8-an de februaro, la municipo atakis kaj forigis unu tendon el la parko. Kvankam ĵus antaŭ la forigo, la municipo promesis intertrakti kun senhejmuloj de la parko, post la forigo la municipo unuflanke rifuzis intertrakton. La municipo de kvartalo Koto ĉiam mensogas kaj trompas por forigi senhejmulojn. La forigita senhejmulo estas pli ol 60 jaraĝa kaj ne sana. Matene, pli ol 100 policistoj, gardistoj kaj oficistoj ĉirkaŭis la tendon kaj perforte eniris. Ili forigis subtenantojn de la senhejmulo batante kaj trenante ilin, kaj perforte deprenis tutan posedaĵon kaj detruis la tendon. La senhejmulo ankaŭ estis trenata el la tendo, kvankam ĝis la mateno li vivis en la tendo kaj laboris tie. La oficistoj prenis lin, kiu falis ŝokite de perforto, en ambulancon. Ili sendis lin al malsanulejo kaj poste amikoj trovis lin kaŭrantan sur strato en vintra malvarmeco 10 km for de la parko.

    La junulo kiu protestis devigan forigon estis arestata

En la sekvanta tago, la subtenantoj vizitis la oficejon de kvartalo Koto por protesti la devigan forigon kaj nuligon de la intertrakto kaj demandi kialon pri tio. Sed la municipo forigis protestantojn el la oficejo. En tiu proceso, unu protestanta junulo estis arestata. En policejo, la junulo estis enigata en punan ĉelon ĉar li protestis trakton de policisto. En la puna ĉelo la policistoj traktis lin nehumanece. La junulo havis nek kapkusenon nek lankovrilon, havas necesejon senŝirman, manĝaĵon kiun li manĝas per mano kaj fluoreskan lampon tro brilan por dormo kiu brilas dum 24 horoj. Policistoj malpermesis al li razi la vizaĝon, lavi la dentojn, skribi, legi libron kaj ĵurnalon, fumi, gimnastiki, k.t.p. Tio estis torturo. La municipo de kvartalo Koto ĝis nun blokas sin per barikado de multaj oficistoj kontraŭ senhejmuloj kaj subtenantoj kiuj protestis perforton kaj postulis intertrakton. La municipo malpermesas eniri por aliri la necesejon, uzi parkejojn de bicikloj kaj aŭtoj, kaj ne akceptas ke ili realigu oficialajn demarŝojn en la konstruaĵo. La oficejo traktas senhejmulojn kaj subtenantojn ne kiel homoj egalaj.

    Tendaro por vivi

Ke homoj vivas en tendaro en parko aŭ riverbordo havas certan kialon, dum kapitalisma regulo vaste regadas japanan socion kaj blovas ŝtormo de forĵeto post uzo de homoj. Municipo ne subtenas homajn vivojn sed rabas bezonataĵojn por homaj vivoj. Tio signifas malpermesi al senhejmulo memelekti vivmanieron, detrui komunumon, nei kulturon kaj ignori dignecon. La socio kiu malpermesas unu tendon, dividos, izoligos kaj kaŝe mortigos multajn homojn. Tendaro estas bastiono de vivo. La tendaro de senhejmuloj en la parko estas aktuala batalo kaj inspirfonto por protesti kontraŭ la nuna socio kiu dividas la popolon kaj instigas mortigi unu la alian.

    Diskriminacio ne finiĝas

Tio estas realo de Japanio kiu spertis historian katastrofon de atomcentralo antaŭ ĉirkaŭ unu jaro. Estas la realo de Tokio nur 200 km for de Fukuŝimo. Samtempe, ke homoj ĵetas ŝtonon al senhejmulo, bruligas ties tendon kaj forlasas lin vintre sur strato, Japanio brakumas atomcentralon kiu funkcias per radioekspona kaj mortiga laboro de plej malaltklasaj laboristoj ekster kaj enlandaj. La registaro eĉ intencas eksporti atomcentralon. Novaj bazoj de Henoko kaj Takae estas konstruotaj en Okinavo, al kiu la japana registaro trudas multajn usonajn militajn bazojn pro historia nacidiskriminacio kaj kolonia ekspluatado. En lernejo, laborejo, oficejo por enmigrintoj kaj surstrate, alietna kaj alinacia popolo ricevas perforton, ekzemple piedpremon de digneco kaj justeco de eksaj “konsolvirinoj” de japana armeo en diversaj aziaj lokoj kiuj denuncas la perfortojn de invada milito sub la nomo de Tennoo, neadon de rajto de nacia edukado por lernantoj de korea lernejo en Japanio, dum fortiĝas faŝismo kaj ŝovinismo, kaj dum la japana elitisma registaro intencas disvastigi pli da malriĉeco kaj milito al la mondo. La japana “ordo”, ĉe kiu staras sur la pinto Tennoo, kaj kiu teniĝas per diskriminacio, intencas plu rabi vivon kaj dignecon de tutmonda malriĉularo per milito kaj ekonomia koloniado.

    La municipo de kvartalo Koto ankoraŭ intencas forpeli senhejmulojn

Sed, ni, senhejmuloj kaj subtenantoj neniam silentas. Ni alvokas al ĉiuj kiuj postulas liberon kaj emancipon. La situacio ne ŝanĝiĝas. La parko estas ankoraŭ blokata. La municipo de kvartalo Koto ree preparas forigi devige tendaron de riverbordo de Tatekawa per “administra proceduro”. La senhejmuloj vivas ĉiutage en la situacio de maltrankvilo kaj streĉo pro minacanta forpelo. Ne permesu ree perforton nome de “administra proceduro”. Ni petas al vi, kiuj legas ĉi tiun alvokon, protesti al municipo de kvartalo Koto, kiu senhezite faras perforton kaj diskriminacion. Postulu nuligi barilon, haltigi forpelon, kaj rajton de vivo de senhejmuloj, ni petas. Lastjare Araba popolrevolcio komencis kaj en ĉiuj lokoj en la mondo popoloj protestis per “okupo” kontraŭ subpremo de kapitalismo. Ĉi tie dum longa tempo estas protesta batalo de tiuj, kiuj kolektas aluminiajn kaj paperajn rubaĵojn, muntas tendojn kaj travivas ĉiutage! Kaj nun, ne nur barilo kiu blokas la parkon ĉirkaŭas nin. Estas sennombraj multaj bariloj kiuj ĉirkaŭas nin kaj dividas homojn disde la aliaj homoj, ekzemple landlimo, seksa diskriminacio, nacia diskriminacio kaj ĉiuj klasaj diskriminacioj. Ni nepre rompos ĉiun barilon kaj saltos eksteren de la bariloj.

Por vivi kune!

La 6-a de marto, 2012

Asocio de senhejmuloj kaj subtenantoj de la parko de riverbordo de Tatekawa
Kansajaj volontuloj solidarecaj kun Tatekawa kaj Arakawa
Kontraŭsenlaboreca komitato de San-ya Sougidan
Agadkomitato de domo de sociala bono por laboristoj en San-ya

Kontaktejo:
San-ya Roudousya Fukushi Kaikan 1-25-11 Nihondutumi, Taitoku, Tokio
Tel/Faks +81-(0)3-3876-7073
E-mail: san-ya@sanpal.co.jp
Blog: http://www.jca.apc.org/nojukusha/san-ya/
Twitter: @sanyadesu

Japanlingva versio
Korelingva versio
Anglalingva versio
Franclingva versio


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantaj en niaj medioj.