IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

GENERACIO  98  KAJ  ION  PLI

Antonio Marco Botella

Ne estas la unua fojo ke en la hispanaj beletraj revuoj oni analizas, studas, kritikas aŭ tute simple oni divagas pri la tiel nomita "generacio 98", tamen mi tre malofte legis tiun temon en la beletraj esperantistaj revuoj, sed nun mi provos tion fari profitante, unue, mian inklinon por beletro kaj mian admiron al kelkaj el la verkistoj de tiu grupo, momento kiun mi profitas por malhonorigi la lastan malsaĝan opinion de certaj fanatikuloj de la Hispana Historia Akademio en la ĵusa eldono de la verko "Biografia Vortaro", dokumento per kiu, verŝajne, oni pretendas reskribi la Historion de Hispanio ŝanĝante la aŭtentajn profilojn de la biografiitoj kun evidenta manko de respondeco, temo kiu fariĝis arda polemiko kaj fakte vera skandalo.

Efektive, oni ne bone komprenas, kiel homoj kun intelektaj pretendoj, volas politikigi sian laboron reskribante la historion, kun la celo politike kaj radikale ŝovinisma, ne ĝuste por defendi politikajn profilojn de homoj kies agado estis etike neakceptebla, sed ankoraŭ pli malbone, kun la intenco doni laŭdindajn profilojn al tiuj politikuloj, konkrete kaŝi eĉ la diktatorecon de unu el tiuj biografiitoj, oficiale kaj publike kondamnita de la plej altaj oficialaj demokrataj instancoj universalaj (ONU), homo kiu uzis la perforton kiel regadsistemon de la jaro 1936 ĝis kiam li forpasis, montrante ĉiam sian simpation kaj kunlaboradon kun faŝismo kaj naziismo, ne vane li estis ĉefo de la falangismo.

Tute neakceptebla la opinio de la Prezidanto de tiu Akademio, kiu eĉ sen legi la tekston (laŭ li), defendas la novan version de la diktatoro deklarante: "dum la periodo de la frankismo oni povis konstati diversajn ŝanĝojn", kaj ni povas respondi tuj al li: "ŝanĝojn ene de la reĝimo sed tute ne reĝimoŝanĝo", ekzemple: dum la longaj jaroj kaj jaroj postmilitaj, malgraŭ tiuj falsaj internaj ŝanĝoj, neniam mankis la malamo al la demokratio, la kondamnoj al la kulturo kaj liberpensado, tute ne mankis arestoj, torturoj, procesoj de Burgos kaj sekvaj pafekzekutoj ktp.

Oni tre bone komprenas la ĝeneralan reagon kontraŭ la versio de tiu libro kaj, ke apenaŭ eldonitaj tiuj biografioj oni konsideris nepra devo korekti ilin, kaj kondamni tiun oficialan Hispanan Historian Akademion, ĉar permesis la elekton de verkistoj tute ne kompetentaj por tiu tasko.

Kohere kun tiu opinio pri tiu temo, kiun mi ne plu volas pritrakti, mi tuj konfirmu ke ne estas mia celo ŝanĝi la biografiojn de la verkistoj de la tiel nomita "generacio 98", sed komenti en parametroj tute ne tendencocelaj, kvankam estus ne-akorde kun certaj oficialaj tezoj: t.e. komenti en Esperanto pri tiu plejado da poetoj, eseistoj, filozofoj kaj aliaj elstaraj hispanaj verkistoj de tiu epoko, estas ja vera plezuro por mi. Ni parolas pri fratoj Machado, Unamuno, Galdós, Valle Inclán, Baroja, Azorín, Benavente, Maeztu, Menéndez Pidal, Ganivet, Ortega y Gasset k.a.

Kiel diris María Zambrano: "per tiu elstara grupo da homoj, Hispanio lernis mediti. Pensadi ankaŭ estas rekonkeri la originalan sencon pri io: pri la pejzaĝoj, pri la homoj kaj popoloj, pri ĉio kio nin ĉirkaŭas, kaj ofte estas la sento ekmalfermanta al ni la realon de la mondo".

Francisco Giner de los Ríos

Kaj la tiel nomata "generacio 98" plenumis tiun transcendan taskon por la hispana popolo.

Sed ni komencu nian komentarion pri la temo ne akceptante la terminon "generacio", ja tiu vorto esprimas certan priaĝan nuancon, kiu ne respondas al la realo; ankaŭ ne en sia tuto mi konsentas pri la difino ĝenerale akceptita kiel "la penso-esprimo de multe da intelektuloj de la jarcento-fino por la kompreno de Hispanio".

Mi tuj reagas: kial ne ankaŭ por la kompreno de Eŭropo, aŭ por nova idearo pri arto kaj literaturo? aŭ por la penso-renovigo?, ĉar el simpla eklego aŭ deklaro de iu ajn el tiuj aŭtoroj oni ricevas tiujn impresojn pri rigardo al la eŭropa moderna-penso, renovigo de ideoj, akcepto de liberalismaj principoj kaj eksento pri la sociaj problemoj…

La polemiko aperas kiam Díaz Plaja esprimas sian opinion pri la temo indikante ke la plej ĝusta difino por tiuj homoj estus: "modernisma grupo", kio anstataŭ klarigi la temon, nepre inklinas al konfuzo, ĉar el la termino ŝprucas certa skola signifo, kaj tiu ne estas la senco kaj kerno de la penso kaj stilo de tiu grupo.

Azorín difinis pli trafe la karakteron de tiuj homoj kiel "grupo da homoj naskiĝintaj ĉirkaŭ la jaro 1900, kiuj reprezentis deziron pri profunda renovigo de la tutlanda spirito". Kaj kiel kompletigo al tiu interna percepto li aldonas rigardante eksteren preter niaj landlimoj: "la homoj, kiuj pensas kaj verkas en sintonio simila al tiu de Eŭropo".

Tiuj opinioj, laŭ mia penso, jam pli alproksimiĝas al la realo, ĉar tiuj verkistoj, kune kun la prestiĝa pedagogia lernejo "Instituto pri Libera Instruado" fondita en Hispanio de kraŭsismaj profesoroj (1876-1936) sub la saĝa gvidado de profesoro Cossio, la fama pedagogo Francisco Giner de los Ríos kaj intelektuloj kiel la aragonano Joaquín Costa, kiuj renovigis la instruadon en Hispanio, rompis la monotonion de la nacia politiko en tiuj momentoj senhorizontaj.

Generacio, grupo, aŭ simplaj homoj koincidantaj dun certa epoko, la nomo ne gravas: la realo estas, ke tiu grupo da poetoj, beletristoj, eseistoj kaj filozofoj, ne nur enorme plialtigis la nivelon de kulturo, arto kaj literaturo de Hispanio, sed pozitive influis en la sekvantaj generacioj por daŭrigi la gravan taskon modernigi nian socion en ĉiuj aspektoj.

Permesu al mi, karaj gesamideanoj, tute modeste, provi montri al vi pecetojn el la verkoj de kelkaj el tiuj admirataj verkistoj, riĉa kultura trezoro, kies valoro ne estas nur hieraŭa, sed perfekte valida por ĉiuj epokoj. Kompreneble, ni ne povas prezenti en tute simpla eseo ĉiujn el tiuj miaj admirataj verkistoj de la menciita epoko, sed nur kelkajn kaj bedaŭrinde mallonge.

Ekzemple, jen kiel delikate esprimas siajn intimismajn sentojn la poeto Antonio Machado (1875-1939), en la poemo "Nokte kiam mi dormadis". La poeto atingis unu el la plej altaj idealoj pri verkado de poezio: la prezento de versoj nudaj de pitoreskaj rebriloj, kaj la samtempa elmontro per preskaŭ nepercepteblaj trajtoj de rimo kaj ritmo kun la beleco de konceptoj, jen la citita poemo:

Nokte, kiam mi dormadis,
sonĝis mi, ho iluzi'!
ke akvon fontano larmis
en la kor-intern' de mi.

Tra kiu sekret' kanalo
akv' vi venas tien ĉi,
font' de nova ekzistado
kiun ne gustumis mi?

Nokte, kiam mi dormadis,
sonĝis mi, ho iluzi'!
ke mi abelaron havis
en la kor-intern' de mi;
kaj l' abeloj or-koloraj
tie faris kun kontent'
vakson kaj mielojn dolĉajn
el malnova kor-tristec'.
Nokte, kiam mi dormadis,
sonĝis mi, ho iluzi'!
ke ardanta suno flamis
en la kor-intern' de mi,
ĝi brulumis, ĉar ricevis
varmon el amora vibr'
estis suno ĉar lumegis
kaj incitis al fascin'.
Nokte, kiam mi dormadis,
sonĝis mi, ho iluzi'!
ke la propra Di' sin kaŝis
en la kor-intern' de mi.

La poemoj sen retoriko montras certan intimisman poezikon, kiu profunde allogas, vi aŭdis poemon en kiu li esprimas lirikajn pensojn kiam li dormadis, jen alia en kiu li lirike pensas rigardante la belon de ĝardeno:

Estis certa nokt' de majo
obskur-blua kaj serena…
Sur l'akuta cipres-alto
brilis luno heloplena
lumigante la fontanon
sola en la nigro densa,
el ĝi ŝprucis kristal-akvo
kun sonado tre kadenca.
Poste, kanton oni aŭdis
el kaŝita najtingalo…
Skue rompis forta vento
l' akvokurbon de l' fontano.
Kaj mildega melodio
vagis tra l' ĝarden' de l' parko,
kiun muzikist' eltiris
per la violon' kaj arto.
Estis tiu son' lamento
el juneco kaj el amo,
el la luno, el la vento
el l' akv' kaj el najtingalo…
Havas la ĝarden' fontanon,
kaj fontan' sonor-ĥimeron,
voĉ' aŭdigis dolor-kanton
nask-esprimo el printempo.
Voĉ' lamenta ekmutiĝis
el la violon' silenta
nur melankoli' ekzistis
en la noktonigr' senstela.
Nur aŭdiĝis melodio
el fontano kapricema.

Ankaŭ Manuel Machado (1874-1947), frato de Antonio, ambaŭ kunaŭtoroj de teatroverkoj, poemolibroj ktp. meritas ja esti menciita inter la plej bonaj el la elito de la tiuepokaj verkistoj, jen poemeto kiu montras la altan nivelon de lia poezio:

Diras la fontano…
Ne, ne silentis la fontano,
ne silentiĝis…
Ĝi ridis,
saltis,
babilis… kaj neniu sciis
kion ĝi diris…
Klara, gaja, polifonia,
salomona koloneto
traboris
la silenton de okcidento,
kaj, babilema, erektiĝis
por vidi la sunon forpasantan.
Ne, ne silentis la fontano,
ne silentiĝis…
Kiel nokto-vejno
traborilo,
frida arĝento,
longiĝis
kaj mallongiĝis…
suprenis
kaj malsuprenis,
babilis…kaj neniu sciis
kion ĝi diris…
Kiam la aŭroro revenis.

La mildaj nuancoj de liaj versoj, la rebrilo, koloro kaj fantazio de la andaluziaj lumoj, ornamas ĉiun poemon de Manuel Machado, kaj lia stilo kolokva, kiun li iniciatis, poreterne logos la amantojn de la Poezio.

Kaj apenaŭ kelkaj jaroj post tiu elstara grupo de la tiel nomita "Generacio 98", kiun mi nomus laŭ miaj priskribitaj ĵus komentoj, aperis alia eksterordinara grupo, permesu al mi indiki nur unu, Juan Ramón Jiménez, kaj ankoraŭ permesu al mi citi kelkajn el liaj eksterordinaraj versoj, tiujn kiuj komentas "La definitiva vojaĝo", kiu diras:

Kaj mi foriros… kaj restos la birdoj kantantaj,
kaj restos mia horto kun sia verda arbo kaj sia puto blanka.
Ĉiuj vesperoj la ĉieloj estos bluaj kaj plaĉaj,
kaj sonoros kiel sonoras ĉi-vespere la sonoriloj de la sonorilturo…
Mortos la homoj min amantaj, kaj la vilaĝo iĝos nova ĉiujare.
Kaj en tiu flora kaj kalkita angulo de mia horto,
mia spirito vagos nostalgie…
Kaj mi foriros,
kaj mi solos,
sen hejmo, sen arbo verda, sen puto blanka,
sen ĉielo blua kaj kvieta…
malproksima de la vilaĝa tumulto,
surda kaj rara de la fermita dimanĉo…
Kaj restos la birdoj kantantaj!

Kaj kvankam oni povus daŭrigi kaj daŭrigi parolante pri tiu talenta grupo da intelektuloj, permesu al mi fini mian eseon ĉi tie.

Dankon pro via atento!

Zaragozo, junio - 2011.