IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  MENSOGOJ  DE  LA  MILITO  (4)

“Ni diris ke povis ekzisti armiloj, ne ke ili ekzistis”

Hans Blix (Eks-inspektistestro de UN)

Artikolo publikigita la 17-an de februaro 2004 en ĵurnalo El País

La eks-inspektistestro de UN en Irako, la svedo Hans Blix, 74 jaraĝa, certigis hieraŭ dum intervjuo en la programo Hoy por hoy de la hispana radioĉeno SER ke la inspektadoj estis funkciantaj, ke estintus dezirinde havi pli da tempo por ilin fini kaj ke la plimulto el la Sekurec-konsilio ne aprobis la militon. Al la demando ĉu malsukcesis la spionadaj servoj de Usono kaj Britio aŭ ekzistis manipulado fare de iliaj Registaroj, li respondis: “mi pensas ke ambaŭ aferoj”.

Hans Blix

La sveda diplomato konsideras ke la rezolucio 1441, akceptita unuanime la 8-an de novembro 2002, ne estis aprobo de la milito, kiel defendas José María Aznar. “Tio estas kion diris Usono kaj Britio; la francoj ne subtenis tiun vidpunkton kaj la plimulto el la Sekurec-konsilio ankaŭ ne”. Blix memorigis ke Usono, Britujo kaj Hispanio pretigis novan malneton kiu enhavis tiun aŭtomataĵon sed tiu neniam estis voĉdonita “ĉar ili sciis ke ili ne atingos la plimulton”. Blix pensas ke ekzistis tiu plimulto sed “kontraŭa al la rajtigo de la milito”.

Blix asertis en la intervjuo ke la inspektadoj estritaj de li mem funkciis, ĉefe ekde fine de januaro (kiam “la irakanoj iĝis aktivegaj”), kaj ke “estintus dezirinde ĝui pli da tempo”. “Neniukaze”, li aldonis, “oni troviĝis en sakstrato”. La diplomato memorigis ke antaŭ ol la komenco de la milito, liaj inspektistoj pruvis “ke granda parto de la pruvoj prezentitaj de Usono kaj Britujo ne estis veraj”, kiel en la kazo de la riĉigita uranio de Nigero (“El Baradei pruvis ke temis pri falsaĵo”). Li kvalifikis kiel grandan spektaklon la intervenon de la usona ŝtata sekretario, Colin Powell, antaŭ la Konsilio kie li montris supozatajn pruvojn de senkontaminigaj kamionoj por kemiaj armiloj. “Li eraris kaj ni pravis; estis kamionoj por akvo, eble, sed ne por senkontaminigo”. El la datumoj liveritaj de la usonaj spion-servo pri suspektaj lokoj, Blix certigis ke ili esploris ĉiujn kazojn kaj ke ili trovis nenion. “Ili devintus scii ke la pruvoj estis eraraj”.

Pri la ĉefo de la inspektistoj de Usono, David Kay, sendita al Irako post la milito por trovi la amasdetruajn armilojn, li diras: “Neniu eraris pli ol mem David Kay, ĉar li estis certa komence de tiu jaro pri tio ke la kamionoj estis porteblaj laboratorioj por la produktado de kemiaj aŭ biologiaj armiloj. Kaj li diris ke li ne bezonas vidi pliajn pruvojn; li estis konvinkita”.

Blix pensas ke malsukcesis la spionaj servoj de tiuj landoj kaj ke ekzistis manipulado de la Registaroj. “Veras ke la Registaroj devas simpligi cele al la klarigo de la aferoj al la homoj, sed la paso el la simpligo al la propagando aŭ la troigo estas tre grava se oni parolas pri la milito aŭ la paco”.

Blix neas ke UN konfirmis la ekziston de amasdetruaj armiloj, kiel nun defendas Aznar. “Usono kaj Britio diris ke estas armiloj. Ni diris: Ili povas esti, sed tio ne estas certa”. Pri la ligoj de la reĝimo de Sadam Husein kun la reto de Al Kajdo, Blix diris: “Estis nenio en nia informo pri ligoj kun la terorismo. Tiu ne estis nia tasko, ni nur okupiĝis pri la amasdetruaj armiloj”.

Tradukis PF

Serio de antaŭaj artikoloj