IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  MENSOGOJ  DE  LA  MILITO  (2)

Aznar distordis en la Kongreso la dosierojn de la inspektistoj

Laŭ ĵurnalo El País, 11/8/2003.

La 5-an de la pasinta februaro, José María Aznar deklaris antaŭ kunsido de la hispana Kongreso de la Deputitoj: “Ni ĉiuj scias ankaŭ ke Sadam Husein havas kemiajn armilojn. La dosieroj de januaro de 1999 de la inspektistoj de la Unuiĝintaj Nacioj, forpelitaj el Irako, estigas eksterdube tion ĉi: liaj arsenaloj enhavis pli ol 3.000 tunojn da prakemiaĵoj, 300 tunojn da malnetaj kemiaj agantoj kaj 30.000 specialajn municiojn por la kemia kaj biologia milito”.

La ĵurnalo El País demandis al la Ŝtatsekretariejo (Vicministerio) pri Komunikado el kie Aznar eltiris tiujn datumojn. La respondo estis ke el la dosiero 5/1999/94, de la 29-a de januaro 1999, prezentita al la Sekureckonsilio de la tiama estro de la inspektistoj de la UN en Irako, Richard Butler.

La dosiero, 213 foliojn longa, memorigas la armilaron detruitan inter 1991 kaj 1998 sub la kontrolo de la UN (38.000 specialaj municioj, 690 tunoj da kemiaj agantoj kaj pli ol 3.000 tunoj da prakemiaĵoj). Tuj poste, ĝi esprimas “altan nivelon da fido” aŭ “certan nivelon da fido” pri la detruo de parto de la arsenalo dum la milito de 1991, surbaze de la pruvoj prezentitaj de Irako. Tamen, ĝi avertas: “Restas nedeciditaj aferoj, kiel la klarigo de la destino de 2.000 specialaj malplenaj municioj kaj 550 ŝarĝitaj”. “La komisiono”, ĝi aldonas, “havas malplian fidon pri la detruo de malpermesitaj armiloj kiun Irako asertas esti realigita unuflanke post la Golfa Milito. Inter ili, 15.900 specialaj ŝarĝitaj municioj kaj 100 malplenaj, la agresa VX kaj 50 tunoj da prakemiaĵoj por la produktado de VX”.

Fremdaj firmaoj

La dosiero substrekas ke la tuta arsenalo kiun havis Irako ne estas kontrolita pro la manko de kunlaboro de Bagdado, sed ankaŭ de la fremdaj firmaoj ilin liverintaj. La inspektistoj komparas la armilojn kiujn Irako deklaris havi, aŭ kiujn ili deduktas ke ĝi havis pro la atestoj kaj dokumentoj, kun tiuj kies detruo estas konfirmita. Sed ili ne certigas ke la diferenco inter ambaŭ ciferoj daŭre troviĝu en posedo de Irako, sed ke ĝi rilatas al ili kiel en atendo por pravigo.

Ĉi tiu interpreto, kiun verŝajne faris Aznar, estis malkonfirmita specife de la estro de la inspektistoj, Hans Blix. Rilate al la dosieroj de januaro 1999, Blix asertis antaŭ la Sekureckonsilio la 27-an de la pasinta januaro, naŭ tagojn antaŭ la apero de Aznar en la Kongreso: “Ĉi tiuj dosieroj ne subtenas ke la amasdetruaj armiloj restas en Irako, sed ankaŭ ne ekskludas tian eblon”. Do, oni ne povis aserti ke la dosieroj de januaro de 1999 “estigas eksterdube” la posedon fare de Irako de amasdetruaj armiloj.

Hans Blix

Aznar ankaŭ aludis en la Kongreso la dokumenton de Blix. “En sia dosiero por la Sekureckonsilio de la pasinta 27-a de januaro”, li asertis, “la inspektistoj laŭvice elnomis klare la punktojn pri kiuj Irako malplenumis siajn devigojn: ĝi ne informis pri la nerva agento VX produktita kaj ne deklarita; ĝi ne klarigis la destinon de 1.000 tunoj da kemiaj agantoj kiujn ĝi konservis post la milito kontraŭ Irano; ĝi ne informis pri la 6.500 misiloj por kemia ŝarĝo; ĝi ne pruvis la detruon de 8.500 litroj da antrakso; ĝi ne haltigis la produktadon de misiloj kun agadradiuso de 150 kilometroj; ĝi ne rivelis la destinon de 380 misilĵetiloj kun kemiaj agantoj kiuj estis enkondukitaj kontrabande la pasintan monaton en la landon”.

La aludoj de Aznar aperas en la dosiero de Blix, kvankam ne ĝuste kiel li asertis. Ekzemple, Blix diris ke estas malakordo pri 6.500 bomboj inter tiuj kiujn Irako asertis esti elĉerpinta dum la milito kontraŭ Irano kaj tiuj kiuj aperas kiel elĉerpitaj en dokumento trovita en la Ĉefstabejo de la Iraka Aerforto. “La kvanto da kemiaj agantoj en ĉi tiaj bomboj povus esti ĉirkaŭ 1.000 tunoj. Antaŭ la manko de pruvoj en kontraŭa senco, ni devas kredi ke tiu kvanto ankoraŭ ne estis lokalizita”, li diris.

Rilate al la antrakso, li (Blix) asertis ke “ĝi povus ankoraŭ ekzisti” ĉar Irako ne donis konvinkajn pruvojn pri ĝia detruo, sed li ne estis konkludiga pri la atingkapablo de la misiloj, ĉar oni ne estis fininta la teknikajn studojn.

La pasintan 15-an de julio, en deklaracioj al la dana ĵurnalo Politiken, Blix kritikis la danan registaron pro tio ke ĝi alvenis al konkludoj hastaj pri liaj dosieroj por pravigi la militon. “Diri ke Irako ne informis pri kio okazis al la armiloj ne estas samkiel diri ke ili ekzistas. Ili povas ekzisti, sed ankaŭ povas ne ekzisti”. Lia kritiko ŝajnis direktita al José María Aznar.

Tradukis PF

Antaŭa artikolo
Daŭrigo