IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

ALLENDE  EN  LA  MEMORO

La 11an de septembro ni kunmemoras la 30an datrevenon de la mortigo de Salvador Allende, la konstitucia prezidento de Ĉilio, fare de ribelintaj kaj senhonoraj perfiduloj, kun la helpo kaj instigo de la plej potenca registaro.

Ni havas vin en nia memoro.

Salvador Allende, konstitucia prezidento de Chilio

"Laboristoj de mia patrujo, mi havas fidon pri Ĉilio kaj ĝia destino. Aliaj homoj superpasos ĉi tiun grizan kaj amaran momenton kiam la perfido celas sin trudi. Vi pluiru, sciante ke, multe pli frue ol tarde, ree malfermiĝos la grandaj aleoj kie pasos la libera homo por konstrui pli bonan socion"

Legu la tutan adiaŭan alvokon, tradukitan al Esperanto (speciale por tiu ĉi retpaĝo) kaj la tekston originalan en la hispana.

Traduko de la himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio, "¡Venceremos!" (Ja ni venkos).

Artikoloj en Esperanto: en la eldono de la revuo Le Monde Diplomatique (ekstera ligo). Vidu: Lecionoj el tragedio, Venka vespero kaj La rompita revo de Salvador Allende.