IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


LIBERECANA  BLOKO  SUBTENE  AL  LA  KURDA  REVOLUCIA  REZISTADO

FEL (Federacio de Liberecanaj Studentoj)

Per tiu ĉi komunikaĵo ni volas vidigi kaj surpreni kiel propran, el la anarĥiismo, la liberigadlukton de la kurda popolo kaj ties politikan orientiĝon konata kiel Demokrata Konfederaciismo.

Ekde kiam antaŭ kelkaj jaroj komencis la tiel nomataj Arabaj Printempoj kaj pro la influo kiun havis tiuj movadoj sur la siria teritorio, oftas la militkronikoj kiuj alvenas el tiu mondparto. Delokitaj personoj, civila milito, mizero… estas la kutimaj vortoj por priskribi la situacion, sed oni apenaŭ parolas pri la politikaj agantoj implikitaj en tiuj kuntekstoj. El ĉiuj ĉi lastatempe elstaris amaskomunikile la kurdoj. Kiuj estas kaj kial ili batalas? La informo trafiltrita de la grandaj amaskomunikiloj ne donas motivon por pensi ke granda parto de la kurda popolo efektivigas lukton pli for ol rezistado kontraŭ la islamisma fanatikismo, sed ke ĝi plenumas veran Socian Revolucion.

La kurda popolo estas unu el tiuj grandaj popoloj perforte dividitaj per la artefaritaj landlimoj de la diversaj Ŝtatoj kiuj dominas ties teritorion inter Sirio, Turkio, Irako kaj Irano. La historio de la kurda popolo estas tiu de ties rezistado kontraŭ la dominado efektivigita kontraŭ ĝi kiel popolo. Kun relativaj similecoj je la luktoj de okcidentsaharanoj, palestinanoj kaj zapatistoj, la kurda popolo per siaj politikaj organizaĵoj evoluigis tiun rezistadon kontraŭ la dominado ellaborante sian propran politikan, ekonomian kaj socian modelon, nomata Demokrata Konfederaciismo (DK).

La DK estas frukto de la ideologia evoluado de la PLK(Partio de la Laboristoj de Kurdio) elde la leninismo de la reala socialismo al la liberecana municipismo influata de la anarĥiisto Murray Bookchin. La DK estas propono de radikala rekta demokratio politike kaj komunuma ekonomie kaj socie, socimodelo kontraŭhierarkia kiu ne batalas por starigi Kurdan Ŝtaton, kaj tiele subpreman socian klason, sed por starigo de la Konfederacio de Kurdaj Komunumoj, modelo de liberaj komunumoj kondeferaciitaj. Tiu ĉi estas la socia modelo kiun la kurda popolo establas en la regiono de Roĵavo kaj Kobano, kaj tiu ĉi estas la modelo kiun el la anarĥiismo ni depostulas: de malsupre supren memorganizita socio, la konfederacio de liberaj municipoj, la negenerado de ŝtataj aparatoj nek sociaj klasoj subpremantaj kaj la komuna proprieto de la produktiloj. Socio libera kaj egaleca.

Pro ĉio ĉi ni alvokas la liberecanojn kaj revoluciulojn de Madrido subteni kaj montri la kurdan lukton kiel lukto por la Socia Revolucio, lukto por la libereco, kaj montri el la liberecana movado la tutan subtenon la solidarecon kiun ni kapablas transdoni al ĝi.

Por la Demokrata Konfederaciismo en Kurdio

Kun la kurda revolucia rezistado

Tradukis: Nikolas Xil Carvalho
Novembro - 2014

Originala hispanlingva versio


Pliaj similtemaj tekstoj:

Kampanjo “Armilojn por la PPT/IPT!”
Tutmonda Tago por Kobano
Kurdio: popolo kiu rezistas malekzisti
Organizoj de la kurda liberiga movado
Espero en Kurdio
La demokrata konfederaciismo: alproksimiĝo je la kurda konflikto
Kobano
Kontraŭfaŝisma agado de Stokholmo: raporto el Roĵavo
Roĵavo: lukto kun liberecana substrato
La glavo de Erdogan por la balotado
Solidarece kun ĉiuj batalantoj kontraŭ la aŭtoritatismo kaj la aŭtokratio en Turkio kaj Kurdio
Deturni la rigardon



La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.