IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


TUTMONDA  TAGO  POR  KOBANO

Blogo Rojava no está sola

Alvoko de la organizo pri Homaj Rajtoj EUTCC (EU Turkey Civic Commission) de la 14-a de oktobro 2014-a.

URĜA ALVOKO AL AGADO
Tutmonda mobilizo kontraŭ la Islama Ŝtato.
Por Kobano, por la Homaro.
Mobiliztago: 1-a de Novembro 2014-a.

La Islama Ŝtato lanĉis grandan militan kampanjon en diversaj frontoj kontraŭ la kurda regiono de Kobano en la nordo de Sirio. Tiu ĉi estas la tria atako de la IŜ kontraŭ Kobano ekde Marto 2014-a. Ĉar la IŜ malsukcesis la du antaŭajn fojojn ĝi atakas per grandaj fortoj kaj nepre volas konkeri Kobanon.

Januare de tiu ĉi jaro la kurdoj de Okcidenta Kurdio (Roĵavo) starigis lokajn administraciojn sub la formo de tri kantonoj. Unu el tiuj tri kantonoj estas Kobano. Norde situas la landlimo kun Turkio kaj je la aliaj tri flankoj ĝi estas ĉirkaŭita de teritorioj kontrolataj de la IŜ. La IŜ avancis je la limoj de Kobano danke al peza armilaro fabrikita en Usono. Centmiloj da civiluloj estas sub minaco de la plej brutala genocido en la moderna historio. La civitanoj de Kobano klopodas rezisti per bazaj armiloj kontraŭ la plej brutalaj atakoj de la IŜ kun la nura helpo de la Popolaj ProtektTaĉmentoj de Okcidenta Kurdio, sed sen internacia helpo.

Tial tutmonda mobilizo kontraŭ la IŜ, por Kobano, por la homaro, estas gravega

La tiel nomata internacia koalicio por lukti kontraŭ la IŜ ne helpis efektive la kurdan rezistadon eĉ se ĝi estis atestanto de la daŭra genocido kontraŭ Kobano. Iuj landoj de la koalicio, speciale Turkio, estas inter la apogantoj, finance kaj milite, de la teroristoj de la IŜ en Irako kaj Sirio.

Tial tutmonda mobilizo kontraŭ la IŜ, por Kobano, por la homaro, estas gravega

Se la mondo volas demokration en Meza Oriento devas subteni la kurdan rezistadon en Kobano. La demokrata aŭtonomeco en Roĵavo promesas liberan estontecon por ĉiuj la popoloj de Sirio. Rilate tion ĉi la “Roĵava Modelo”, la sekulara pozicio, ne sektema, demokrata, estas tiu kiu praktikas la unuecon kaj la diversecon.

Agu nun!

Estas la horo por doni al la tutmondaj ludantoj pravigojn por kredi alimaniere. Ni alvokas la homojn en la tuta mondo montri sian solidarecon kun Kobano. Eliru la stratojn kaj manifestaciu!

Ni alvokas vin aliĝi al la tutmonda mobilizo por Kobano

Subtenu la Rezistadon kontraŭ la IŜ, por Kobano, por la homaro!

Tradukis: Nikolas Xil Carvalho
Novembro - 2014


Pliaj similtemaj tekstoj:

Kampanjo “Armilojn por la PPT/IPT!”
Liberecana bloko subtene al la kurda revolucia rezistado
Kurdio: popolo kiu rezistas malekzisti
Organizoj de la kurda liberiga movado
Espero en Kurdio
La demokrata konfederaciismo: alproksimiĝo je la kurda konflikto
Kobano
Kontraŭfaŝisma agado de Stokholmo: raporto el Roĵavo
Roĵavo: lukto kun liberecana substrato
La glavo de Erdogan por la balotado
Solidarece kun ĉiuj batalantoj kontraŭ la aŭtoritatismo kaj la aŭtokratio en Turkio kaj Kurdio
Deturni la rigardon



La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.