IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


DETURNI  LA  RIGARDON

Artikolo de Jakes Goikoetxea aperinta en la ĵurnalo Berria la 5-an de Marto 2016-a

Milito. Urboj sieĝataj. Murdoj. Miloj da homoj fuĝantaj. Ĵurnalistoj enkarcerigitaj kaj ĵurnaloj fermitaj (kvar dum unu semajno); kaj la plejmulto de tiuj kiuj daŭre laboras deturnas la rigardon por, anstataŭ informi, pliintensigi la militpropagandon. La prezidento de Turkio, Recep Tayyip Erdogan, agadas laŭplaĉe kaj nenio okazas. Al Turkio, al Erdogan, peti klarigojn neniu sin ĝenas. Neniu ĉefaŭtoritato de la Eŭropa Unio denuncis la sisteman detruadon de Norda Kurdio [1].

Kruelan traktadon faris la EU-aŭtoritatoj kun Turkio. Turkio retenos la plejmulton de la siriaj rifuĝintoj –oni volas ke ĝi prenu denove tiujn kiuj ekmarŝis de tie–, malebligante ilian eniron en Eŭropon. Interŝanĝe, Eŭropo donos monon; neniu enmiksiĝos en la aferoj de la reformiste maskita Erdogan, ĉu temas pri la senmezura atako kontraŭ la kurdoj, ĉu temas pri alia rompo de la Homaj Rajtoj; eĉ ne pri la rilatoj kiujn li havas kun la Islama Ŝtato (du ĵurnalistoj estis enkarcerigitaj dum tri monatoj ĉar ili pruvis ke Turkio donacis armilojn al ĝihadistaj grupoj en Sirio); la turkoj povos moviĝi sen vizo en la EU; kaj la senfinan intertraktadon por membriĝo en la EU oni pliakceligos.

Por la EU-aŭtoritatoj la problemo estas la migrantoj. Decidan kunvenon kun Turkio ili havas venontan lundon. La kurdoj restos kaŝitaj en la keloj, pro timo je la bomboj. La Homaj Rajtoj same.

Tradukis: Nikolas Xil Carvalho
Marto 2016-a

    Notoj (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj):

[1] Norda Kurdio/Bakurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la turka ŝtato.


Pliaj similtemaj tekstoj:

Kampanjo “Armilojn por la PPT/IPT!”
Tutmonda Tago por Kobano
Liberecana bloko subtene al la kurda revolucia rezistado
Kurdio: popolo kiu rezistas malekzisti
Organizoj de la kurda liberiga movado
Espero en Kurdio
La demokrata konfederaciismo: alproksimiĝo je la kurda konflikto
Kobano
Kontraŭfaŝisma agado de Stokholmo: raporto el Roĵavo
Roĵavo: lukto kun liberecana substrato
La glavo de Erdogan por la balotado
Solidarece kun ĉiuj batalantoj kontraŭ la aŭtoritatismo kaj la aŭtokratio en Turkio kaj Kurdio



La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.