IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


LA  GLAVO  DE  ERDOGAN  POR  LA  BALOTADO

Zekine Turkeri

Teksto aperinta en la ĵurnalo Berria (31-an de Julio 2015-a)

Almenaŭ ĉirkaŭ 1200 kurdoj arestitaj. Kvar policanoj, kvar soldatoj kaj tri civiluloj mortintaj. Laŭ la turka gazetaro la bombadoj kontraŭ la PLK [1] mortigis 200 homojn. Ĉu gravas tiaj nombroj? Kiel transformis Ankaro la, al la mondo tiel propagandita, militon kontraŭ la Islama Ŝtato en infero por la kurdoj?

La registaro celis la ĝihadistojn sed dispremis la kurdojn. Ĝuste tiujn, kiuj plej suferis pro la Islama Ŝtato kaj la nuraj, kiuj alfrontis la plej grandan barbaraĵon de la XXI-a jarcento.

La infero de la kurdoj estas la revo de Erdogan. Recep Tayyip Erdogan volas forlasi la parlamentan sistemon kaj amasigi povojn en la prezidenteco. Nun, la povoj de Erdogan estas similaj al tiuj de la germana prezidento, sed li volas esti la Obama de Turkio kaj se eblus, la Obama de Mezoriento. Sed la balotado de la 7-a de Junio nuligis tiun revon. La erdogana Partio de la Justeco kaj la Disvolviĝo [2] perdis la majoritaton kaj krome la PDP [3] trapasis la sojlon de la 10%, kurdoj estas la plej granda parto de tiu ĉi koalicio, kaj malebligis la revon de Erdogan.

Turkio bombatakis la Islaman Ŝtaton dum du horoj. Kontraŭe, ekde la pasinta ĵaŭdo, ĝi bombadas la PLK-on senĉese. Pacproceso estis survoje, kvankam haltigita dum monatoj, la internacia komunumo petis al Turkio fermi la landlimon, por ke nek armiloj nek batalantoj atingu Sirion, kaj aktive batali kontraŭ la ĝihadistoj. Sed kial la registaro esprimas aferon kaj faras alian tute kontraŭan?

La ĵurnalisto Cengiz Çandar donis la respondon en la turka ĵurnalo Hurriyet. Jen la titolo: “Ekskuzo: lukto kontraŭ la terorismo; celo: venĝo pro la 7-a de Junio”. Fruigi la balotadon, krimigi la PLK-on kaj izoligi la PDP-on. Jen la celoj.

En la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato la PLK ricevis la simpation de multaj homoj. Sed se la gerilo respondas per perforto al la ŝtata perforto la registaro sukcesos izoligi la PDP-on.

Antaŭ unu semajno la PJD komencis intertraktadon kun la RPP [4] por formi registaron. Sed kio antaŭ dek tagoj estis farebla estiĝis neebla. Je la komenco de la policaj amasarestoj Veli Agababa, vicprezidanto de la RPP, nomis la okazintaĵojn “civila puĉo”. Sekvintan tagon, Selahattin Demirtas, prezidanto de la PDP, same esprimis sin kaj aldonis ke tio estas bato de Erdogan kontraŭ la pacproceso kaj la demokratio.

Se miraklo ne okazos dum la venontaj tagoj, la vojo por la erdogana revo glatiĝos. La kalkulo de Erdogan estas ke li akiros voĉojn en, meze de tiu perforta etoso, plifruigitaj balotadoj. Kaj tio eblas, ĉar granda parto de la gazetaro metis sin je lia flanko; kelkaj plezure, kaj aliaj pro timo je la erdoganaj punoj. Ili cenzuris la kurdajn politikistojn kaj la plejmulto limigas sin al publikigo de la oficialaj depeŝoj. Se ne formiĝos koalicia registaro kaj la perforto pliampleksiĝos, Erdogano aperos por memorigi pri la “stabilaj jaroj” kaj substreki la gravecon de la majoritate formita registaro.

Kaj kio se la registaro devas plenumi sian promeson al Usono? Tio estas, ataki la Islaman Ŝtaton? Kion faros la ĝihadistoj? Antaŭ kelkaj tagoj unu ĵurnalo publikigis ke la Istambula Sekurec-Oficejo ordonis interrompi la feriadon al la policanoj, ĉar estas risko de kamikazaj atakoj en la superbazaroj kaj la metroo. Neniu forneis la novaĵon. Oni malpermesis ĉiujn manifestaciojn kaj kiun ajn protestgrupiĝon la Polico subpremegas.

Malĝojo, kolero kaj zorgo ĉefas inter la kurdoj, ĉefe inter tiuj kiuj subtenis la PDP-on, ĉar ili opiniis ke, atinginte la parlamenton, oni baros la vojon al la diktaturo de Erdogan. Sed nun, krom inter la kurdoj, la zorgo etendiĝis al la turkoj. Zorgo estigita de homo kiu volas la absolutan povon kaj, pro tio, zorgo je la risko estiĝi civila milito.

Tradukis: Nikolas Xil Carvalho
Aŭgusto 2015-a

    Notoj (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj):

[1] Partio de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).

[2] Partio de la Justeco kaj la Disvolviĝo (PJD)/Adalet ve Kalkinma Partisi (AKP), en la turka.

[3] Partio Demokrata de la Popolo (PDP)/Partiya Demokratik a Gelan (PDG). Halklarin Demokratik Partisi (HDP), en la turka.

[4] Respublika Popola Partio (RPP)/Cumhuriyet Halk Partisi (CHP), en la turka.


Pliaj similtemaj tekstoj:

Kampanjo “Armilojn por la PPT/IPT!”
Tutmonda Tago por Kobano
Liberecana bloko subtene al la kurda revolucia rezistado
Kurdio: popolo kiu rezistas malekzisti
Organizoj de la kurda liberiga movado
Espero en Kurdio
La demokrata konfederaciismo: alproksimiĝo je la kurda konflikto
Kobano
Kontraŭfaŝisma agado de Stokholmo: raporto el Roĵavo
Roĵavo: lukto kun liberecana substrato
Solidarece kun ĉiuj batalantoj kontraŭ la aŭtoritatismo kaj la aŭtokratio en Turkio kaj Kurdio
Deturni la rigardon



La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.