LA  VIVO  DE  HENRIKO  KVINA

William Shakespeare, UEA, Roterdamo 2003, 158 paĝoj, 21 cm

Unu el la malpli konataj historiaj dramoj de ŝekspiro, la lasta en serio okupiĝanta pri la periodo 1371-1422.

Jen recenzo de Paul Gubbins, kiu aperis en la revuo Esperanto (feb. 2004):

Kompromisemo klera kaj klara

Kompatinda Shakespeare: maĵora dramisto minore legata. Kulpas parte la angla de Shakespeare – la vortludoj, la nuancoj, ja la tuta stilo – kiuj tro foras de la hodiaŭa lingvo por esti facile komprenataj; kulpas ankaŭ lernejoj, kiuj en la pasinto traŝvitigis tra la tragedioj de la t.n. Bardo gimnazianojn ne sufiĉe maturajn por aprezi la riĉaĵojn de lingvo kaj enhavo. Tiuj, kiuj kutimiĝis al kolao, ne ĉiam dankas pro ĉampano. Tamen, feliĉe, dum lamas Shakespeare legata, dinamismas Shakespeare deklamata. En teatroj, kie aktoroj peras, interpretas, ankoraŭ vivas, parolas Shakespeare – kaj tiel estu, ĉar dramverko celas ne legadon, sed deklamadon kaj prezentadon.

Sed Shakespeare legata en Esperanto: jen io alia. Ĉi-kaze la lingvo ne arkaikas, sed aktualas kaj, kiel en la Tonkin-a traduko de La Vivo de Henriko Kvina, ĝi permesas tujan komprenon kaj aliron. Helpas la fakto, ke Tonkin – kiel li notas en studinda enkonduko – celis meti en mian tradukon vortojn, kiujn mi normale uzus, do ne la inkajn kreaĵojn de ies studĉambro (p.13).

Same studindaj estas la abundaj piednotoj, en kiuj Tonkin klarigas historiajn kaj aliajn punktojn: ĉiupaĝe evidentiĝas la klereco – modesta, neniam troa – kaj principe la klareco de la Tonkin-a Esperanto.

Klareco, kiu rezultas de kompromisemo, ĉar favore al flueco rezignas Tonkin pri peza pedanteco. Jen ekzemple la konata – almenaŭ al anglalingvanoj en somero aŭ aŭtuno de siaj vivoj; pri printempuloj prefere silentu – parolado de la reĝo Henriko antaŭ la batalo ĉe Aĵinkorto. En tiu ĉi sceno Henriko kuraĝigas kaj spirite fortigas siajn trupojn, atentigante pri estontaj gloroj; tamen, diras la reĝo, en la traduko de Tonkin, ... ke tiu, kiu ne batali volas, / foriru tuj (p.112). Shakespeare esprimas sin metafore: That he which hath no stomach to this fight, / Let him depart (ke tiu, kiu ne havas stomakon por tiu ĉi batalo, foriru). Ĉu pro manko de la stomako-metaforo (daŭre uzata en la angla por signifi toleremo, inklino, foje kuraĝo) – fakte, pro manko de ajna metaforo – la traduko lametas? Nu, eble jes: ĝi ne kontentigus profesorojn pri tradukarto. Aliflanke Tonkin saĝe kompromisas inter ĝusteco, pedanteco kaj – nepre – la bezonoj de Esperanto, tiel kreante makrokosme, se foje ne ĉiam mikrokosme, fidindan tradukon.

En la sama parolado Henriko fiere prognozas, ke [t]iu, kiu vivos en la maljuniĝon / jare l' antaŭan tagon al najbaroj / diros: "Morgaŭo Krispinfesto estos" ... Shakespeare enmetas pli en siajn versojn: la Bardo aludas tiun, kiu spertos la bataltagon (shall live this day) kaj vivos en maljuniĝon; krome tiu regalos siajn najbarojn (feast his neighbours), antaŭ ol memorigi pri la Krispin-tago. Denove kompromisemo, sed nepra, laŭ Tonkin, por reteni la irrapidon kaj ritmon (enkonduko, p.13) de Shakespeare. Do, tradukante verson post verso, oni tenu klare en la menso nocion pri la arkitekturo de la tuta dramo kaj pretu elĵeti detalojn por pli bone redoni la efektan signifon (enkonduko, p.13). Kaj tiel estas.

Ĉu sukcesas la kompromisemo de Tonkin? Evidente, jes.

El la buŝo de kompetenta Esperanto-aktoro, la menciita parolado de Henriko – malgraŭ etaj mankoj – povus same emocii, same kortuŝi kiel la angla orginalo. Jen eble la sola vera mezurilo de tradukita dramo: deklamebleco. Kaj la Tonkin-traduko de La Vivo de Henriko Kvina – parenteze politika dramo aparte signifa en post-irakmilita epoko – tiun ĉi econ abunde posedas.