VIVBRULIGITA

Suad, SAT, 2004, 180 p.

Membiografia rakonto de palestina junulino, vivbruligita de siaj familianoj pro tio ke ŝi gravediĝis ekster geedzeco. Ŝi estis mirakle savita de svisa neregistara organizo.

Jen recenzo, verkita de Vinko Markov, kiu aperis en la revuo "La Sago" (oktobro - 2004):

"Tiu rakonto, kiu sin nomas dokumento kaj ne romano, estas aŭtenta atesto de nun proksimume kvardekjara palestina virino. Kiam 17-jara, ŝi gravediĝis post seksumado kun viro, kiu ne kuraĝis edziĝi al ŝi post tiu krimo. Sekve de tio, ŝi estis mortkondamnita de sia familio. La verdikton devis plenumi ŝia bofrato, kiu bruligis ŝin post surverŝo de benzino sur ŝin. Nur hazarde kaj pro mirinda bonŝanco ŝi eskapis la morton kaj atingis hospitalon, en kiu ŝi fine estis kuracita kaj sendita al Eŭropo, pere de neregistara organizo. Jen la kerno de la rakonto, kaj la klarigo pri la titolo. Laŭdire pli ol 5000 virinoj ĉiujare spertas similajn agrablaĵojn, plejofte sen la fina elsaviĝo.

Tamen ne kredu, ke tiu ĉirkaŭ 180-paĝa libro limiĝas al la priskribo de tiu iom sensacia abomenindaĵo. Ĝin enkondukas tre detala priskribo de la infaneco de la aŭtorino, kiu propraokule spertis plurajn aliajn krimojn en sia familio kaj en sia vilaĝo. Jen bonvena kontribuo, kiu meditigas pri la strebo al sendependiĝo de tiuj kompatindaj palestinanoj, kiu nun suferas pro la juda okupacio en Mezoriento. Mi vetas, ke la eventuala liberiĝo de tiu popolo kiel kutime profitos nur al kelkaj bone lokitaj ekspluatemuloj. Ankaŭ instruaj pri la profundeco kaj neevitebleco de la interpopolaj malamoj estas la vortoj de Suad, kiu lernis malami la judojn eĉ sen scii kial.

Sen scii kial... Jen ideo, kiu ofte revenas en la atesto de Suad. Kial ŝi akceptis ĉiujn abomenindaĵojn, kiujn ŝi vidis aŭ mem travivis? Simple ĉar ŝi ne konis ion alian, kaj tio ŝajnis al ŝi normala. Ŝi eĉ ne imagis, ke alia socisistemo povus ekzisti. Fakte ŝi neniam vizitis lernejon (jen plia privilegio, rezervita al la knaboj), kaj tute ne kutimis al memstara kritika pensado. Tio eble estas parte komprenebla por 17-jara knabino, sed kion diri pri tiuj patrinoj, kiu akceptis sufoki siajn idinojn kaj turmentis la plu vivantajn filinojn, laŭ maniero kiun ili mem suferis dum sia junaĝo? Jen tre tikla demando, ĉefe se konsideri ĝin laŭ la vidpunkto pri rajto de popoloj je memdispono. Konsentite, kapitalisma imperiismo ne estas la plej favora kadro por respekto de homaj rajtoj, sed ĉu vere preferindaj estas tiuj arĥaismaj socisitemoj, en kiu la virino estas nura objekto je la servo de la viro, kaj valoras malpli ol la ŝafinoj, kiuj almenaŭ produktas lanon kaj lakton? Ĉu vere la tieaj virinoj kapablos emancipiĝi sen ekstera helpo, almenaŭ sur la eduka kampo?

La lastaj ĉapitroj pritraktas la konstruon de la nova vivo de Suad en Eŭropo, kun priskribo de la psiĥologiaj problemoj, kiujn ŝi spektis. Kvankam ne tute seninteresa, tiu parto ŝajnas al mi malpli informoriĉa (ja ne necesas multaj paĝoj por komprenigi, ke tiaj travivaĵoj, precipe ĉe junuloj, kaŭzas ian mensan perturbon). Mi iom timas, ke ili iel efikos kiel dormigiloj por legantoj, kiuj post indigniĝo pri la legitaj abomenaĵoj trankvile fermos la libron, kun la certo ke ĉio glate finiĝis.

Sed eble mi misinterpretis kelkajn aferojn. Do mem aĉetu la libron kaj legu ĝin por fari al vi propran opinion!"