LA  VINTRA  FABELO

William Shakespeare, UEA, Rotterdam 2006, 154 paĝoj, 21 cm

"La vintra fabelo" estas unu el la kvar dramoj de W. Shakespeare verkitaj apud la fino de lia kariero kiel verkisto, aktoro kaj teatra entreprenisto en la angla ĉefurbo.

Jen analizo eltirita el la enkonduko de la tradukinto, Humphrey Tonkin:

La harmonio de la fino de "La vintra fabelo" restarigas la tradician ordon en Sicilio kaj Bohemio – post epoko, en kiu la tradiciaj valoroj estis sub sieĝo de la malbelaj homaj emocioj de ĵaluzo kaj venĝo. Oni ankaŭ povas diri, ke la fino de la verko restarigas la ĝustan rilaton inter arto kaj naturo – temo de la longa interveno de Perdita en la kvara akto, kiam ŝi klarigas sian preferon de la pure naturaj floroj, kontraste al tiuj, kiujn ĝardenistoj "artefarite" kreis. Finfine, la debato en nia propra epoko pri la valoro de "artefaritaj" lingvoj estas simple moderna manifestiĝo de la malnova mito de arto kaj naturo.