Amromano aŭtobiografie inspirita.
Jen recenzo de Sten Johansson:
La juna profesoro en 'La vidvino kaj la profesoro' de
Ronald Cecil Gates havas urĝajn tagojn. Li devas ne nur solvi misteron eble
kriman, proponi enkondukon de aldonvalora imposto en Aŭstralio, krozi inter du
amemaj virinoj kvazaŭ inter Skilo kaj Ĥaribdo, sed krome tra la tuta romano
provadi verki favoran recenzon pri malbona libro!
La grava kaj granda merito de ĉi krim- kaj amromano estas ĝia simpla sed lerte
elpensita intrigo, kiu de trankvila, idilia komenco malrapide akceliĝas al
vere ekcita fino. Dume la profesoro okupas nin per diversioj kiel evitado de
virinoj kaj prelegado pri ekonomiko.
La rakonta tekniko kaj lingvaĵo de Gates estas simpla, neeleganta, foje
karikature naiva. Tamen la rakonto fluas glate, kaj li sufiĉe prudentas por ne
transsalti la obstinajn barojn, kiujn starigas lia tekniko. Li adaptas la
verkadon al sia kapablo, kaj tia modesteco tro raras en la esperanta
literaturo. Sian profesoron li prezentas kiel sufiĉe sekan formalulon, kaj ne
tre gravas, ĉu tiu karaktero estas intenca aŭ ne.
Eblas eĉ trovi la rakonton amuza, se la leganto mem alportas bonan humuron.
Ekzemple, fojfoje komikas la manio de Gates ĉion trakti kun sama emfazo kaj
pedante kiel kontisto raporti la plej sensignifajn detalojn.
Oni prefere ne tro proksime ekzamenu ideojn esprimitajn en la romano.
Ekonomika liberalismo estas reala, politiko nereala. Maldekstruloj estas
krudaj stultuloj. Vera virino estu malforta; iniciatema virino estas vampiro.
Nu, ni lasu tion, prefere legu kaj distriĝu de ĉi flua rakonto.