VERULA  SEZONO

Miĥail Povorin, Garik kokolija, Rusa Federacio, 2006, 55 min.

Kvankam ankoraŭ malbone reprezentita ĉe Vinilkosmo, Miĥail ne estas vere novalvenanto ĉar li ĉeestas en la numeroj 1 kaj 2 de la kolekto "Oraj kantoj".

Ĉi tiu bardo jam konata en Rusio eklernis esperanton en 1982 kaj komencis komponi siajn proprajn kantojn en 1988. Li prezentas sin ofte en koncertoj okaze de esperanto-renkontiĝoj en Rusio, kaj de kelkaj jaroj ankaŭ en internaciaj esperanto-aranĝoj!

Ŝajne produktiveco estas komuna trajto inter niaj rusaj artistoj, kaj Miĥail ne estas escepto al la regulo, kun repertuaro kiu enkalkulas proksimume 60 kantojn, plejparte originalajn, sed ankaŭ kelkajn tradukitajn de li mem. Humuro, popolaj kantoj, dancigaj, kaj eĉ erotikaj estas la bazaj ingrediencoj el kiuj li liveras al ni ampleksan specimenon sur du KDojn kun po 20 titoloj, el kiu ĉi tiu estas la unua volumo.

La KD-titoloj sonas kvazaŭ esperanta vortludo, tiu ĉi "Verula sezono" kaj la alia "Revula sezono".

Aŭskultu muzik-peceton.