EL  VERKOJ  DE  E.  LANTI

E. Lanti, SAT-Broŝurservo, 1991, 168 p.

Artikoloj riĉaj je ideoj, sed ideoj klaraj, neniam nebulaj. Tiu forta, akrefika inteligento, neniam embarasiĝas en erarigaj detaloj, ĝi rekte iras al la esenco, fulme trafas la kernon de la demando. La stilo estas ĉiam flua kaj neta.

La du unuaj tekstoj ("For la neŭtralismon!" - 1922, kaj "La laborista esperantismo" - 1928) estas konsiderataj kiel la fundamento, sur kiu kreiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda.

"For la neŭtralismon!" reliefigas jenajn tri punktojn:

  1. Neceso por la laborista esperantistaro apartigi sian movadon de la t.n. neŭtrala;

  2. Neceso tuj uzadi praktike la lingvon;

  3. Neceso en nia organizsistemo tiri ĉiujn logikajn konsekvencojn el nia mondlingveco.

"La laborista esperantismo sin bazas sur la principo, ke la artefariteco kondiĉas la homan progreson, ĝi sin apogas sur la konvinko, ke la Laboristaro povos sin tute liberigi kaj starigi pacon en la mondo, nur se ĝi firme organiziĝas laŭ tutmonda skalo kaj celas formi nedisigeblan unuon. Tia unuigo estas ebla nur per la helpo de komuna lingvo. Nia movado pravigas sian ekziston per la konstato, ke la laboristaj gvidantoj malatentas la tre gravan lingvan demandon kaj tiel senkonscie perfidas tiurilate la interesojn de l' Proletaro..."

"La laborista esperantismo" difinas la celojn kaj strukturojn de SAT, la rilatojn kun la nacilingvaj E-asocioj kaj kun la oficialaj institucioj de la Esperantismo.

"Absolutismo" estas parolado de Lanti okaze de la kongreso de FLE (la laborista E-asocio en Nederlando) en 1934. "Herezaĵo" sin turnas al la "malkontentaj legintoj" de "Absolutismo".

"Herezulo" represas la vidpunktojn de la revuo, kiun vivigis Lanti en 1935 kaj 1936 kiel organon de la "Sennaciisma Frakcio" de SAT.

En "Polemiko pri sennaciismo" (1937), kiu sekvas, alfrontiĝas la sennaciisma tezo de Lanti kaj la tradicia "internaciismo".

Fine "Adamaĵoj" arigas multajn artikolojn de Lanti dise aperintajn de 1921 ĝis lia morto.

(Aliaj malbone konataj artikoloj, paroladoj kaj leteroj konsistigas alian volumon: "El verkoj de E. Lanti - 3")