UNU  AŬ  NUL

Guy Marchand, SAT-Broŝurservo, 1991, 118 p.

Eseo pri la tutmondismo. Tradukis Heredanto.

Jen etaj prikomentoj kiuj aperis en la revuo “Sennaciulo”, junio 1984:

La libro resumas la persistan agadon de la Tutmondistoj, kies parenceco kun nia propra movado estas tute evidenta. El la riĉa enhavo ni citas jenajn liniojn: “Se, post ĉiu milito blovas vento de pacismo kaj pacema idealismo –fakto speciale elmontrita per la gesto de Garry Davis– evidentiĝas, ke la tutmondista ideo, kvankam varmege aktuala, senĉese kolizias kun la naciismoj pli kaj pli malcedemaj obstinege manifestataj de ĉiu nacio” “…tutmondismo malfacile iĝos amasmovado; ĝi ne defendas la ĉiutagan nutraĵon, sed male prezentas celon tro malproksiman por naski entuziasmon. Simile, la minacoj pri milito igas la homojn skeptikaj pri la starigo de reala paco, kaj la loĝantaro nur de malproksime sekvas la ĉiutagan tutmondan politikon.” “…la politikistoj havantaj la povon …anstataŭ instrui siajn kuncivitanojn kun la risko perdi la povon, preferas marŝi en ties direkto kaj konduki ilin en senelirejon…” Espereble tiu ĉi broŝuro estos legata de multaj esperantistoj ĉiutendencaj; tion ĝi meritas.