TUIKERO,  LA  HARKIO  KAJ  LA  CETERO

Rigardo  sur  la  milito  en  Alĝerio

Roger Condon, SAT, Parizo, 2010, 145 p., 24 cm.

Rememoroj de franca soldato en la alĝeria milito, de la 4a de marto 1961 ĝis la 31a de decembro 1962.

Vivatesto originale verkita en esperanto.

Jen enkuntekstigaj klarigoj de la aŭtoro, Roger Condon:

En tiu historio, mi nenion inventis, sed nur skribis tion, kion mi faris, vidis, aŭdis kaj kion mia memoro gardis gravurita en siaj profundaĵoj pri tiu tempo, kiam mi servis sub la flago nome, de la 4a de marto 1961 ĝis la 30a de decembro 1962.

Same kiel milionoj da nematuraj homoj, adoleskanto mi estis edukita en la spirito de la homaj rajtoj, la respekto de la aliaj, la kredo je Dio kaj lia senlima bonkoreco.

Je la alproksimiĝo de miaj dudekaj jaroj kaj post la soldat-instrua periodo, mi estis sendita Alĝerion kun, en mia dorsosako, ĉaspermeso. Nenio stranga en tio, krom tio, ke la ĉasaĵoj estis “homaj estaĵoj”, niaj fratoj.

Dum la dua mondmilito, mia patro militis por malkateni nian landon de la invadintoj: la soldatoj de la “hitlera reĝimo”. Sed en Alĝerio, mi estis ĉe la malbona flanko, tiu de la invadintoj, de la malamikoj de tiu kvieta lando.

Pro diskretecaj motivoj, mi plejparte ŝanĝis la hom- kaj loknomojn escepte tiujn de Tuikero kaj Besemburgo.