
Pri malfacile kredebla vojaĝo al paralela mondo.
Jen recenzo de Håkan Lundberg:
Neniam antaŭe okazis al mi ke mi relegis romanon nur
kelkajn monatojn post la unua tralego. Sed pri la romano "Tien" de Johan Valano*
tio okazis kaj nun mi sentas emon skribi kelkajn vortojn pri ĝi al vi, kiu eble
ankaŭ ŝatus fikcian libron kun multe da bonaj, interesaj, inspiraj kaj pensigaj
priskriboj de la vivo.
La libro temas pri psikoterapiisto kiu ekhavas eblecon viziti "paralelan
mondon", kie la homoj vivas en pli da harmonio ol en nia mondo. La ĉefa kialo de
tio estas ke ili vere scias kiel nutri sin per bonaj sentoj kaj tial malofte
malfeliĉas. Dum sia vizito tie la psikoterapiisto lernas multe pri ilia socio,
pensmaniero kaj ankaŭ pri si mem dum spirita travivaĵo gvidita de "jumo" (titolo
de tiea profesiulo, havanta la taskon regvidi homon al interna ekvilibro, do
tiea paralelo al psikoterapiisto). La priskriboj de tiuj travivaĵoj kaj lernadoj
vere efikas pensige kaj inspire. Estas ĉefe la koncepto pri la "nutrado de bonaj
sentoj kaj la pensigaĵoj pri espero kaj dankemo, kiuj influis min multe. Sed
ankaŭ la rezonado pri la evoluo de la homaro, la graveco de pardonado kaj la
rakonto pri gardanĝeloj postlasis en mi spurojn agrablajn.
La lingvaĵo en "Tien" estas sufiĉe facila en tiu maniero, ke ĉefe kutimaj
radikoj estas uzataj. Samtempe ĝi iel estas nefacila kaj eksterordinara. Por mi
estas ĝuo legi tekston kun tiom da elegantaj vortkombinoj kaj trafaj esprimoj
kiel en la libroj de Claude Piron.
Oni rimarkas en la libro ke la verkisto mem havas multege da spertoj pri la homa
psiko en diversaj manieroj kaj tial la legado vere estas interesa. Kaj eble ĝi
eĉ helpas iom plibonigi la nutradon de bonaj sentoj en la ĉiutaga vivo...
* Johan Valano estas pseŭdonimo por Claude Piron.