De post Kia Viv' (vkkd26) eldonita de Vinilkosmo en
2000, ni povintus pensi ke Kore registris sian lastan kaj ununuran verkon, sed
tio estis sen kalkuli pri la vigla persistemo de la gvidanto kaj kantisto de la
bando, Kris Spitzer, kiu tute ne perdis sian belegan voĉon, sed atingas, per
ĉi tiu nova albumo, nivelon vere sublime elstaran!
La stilo kaj la muzikistoj ŝanĝiĝis, kaj pro la renkontiĝo kaj la kreado de
13 titoloj laŭ varmaj sonoj kun la gitaristo François Tijou, alinome Fiks,
ekstartigis la projekton kies granda parto kontribuas al riĉigo de la bonega
sono de Tielas vivo, krom la 6 titoloj ne eldonitaj dum la epoko de
Kia Viv'.
Kris kompreneble ankaŭ estas la aŭtoro de ĉiuj tekstoj en esperanto, krom tiu
el poemo de Sara Török, kaj brila adapto de Roel Haveman de la fama The show
must go on de la legenda bando Queen kun muzikaranĝoj de la bretona muzikgrupo
Tri Yan, kaj tio dank' al la afabla permeso de Queen Music LTD / EMI Music
publishing LTD.
Krom la 17 titoloj, vi trovos dulingvan version (esperanto-franca) laŭ
MP3-formato de Promeso via, videofilmeton en MPEG de 5 minutoj, kaj 15
titolojn laŭ karaokea versio, ankaŭ en MP3, por tiuj kiuj volos provi kanti
kiel la majstro!
Aŭskultu muzik-peceton.