LA  TEMPESTO

William Shakespeare, Stafeto, La Laguna 1970, 119 paĝoj, 19 cm

Unu el la lastaj, plej strangaj kaj potencaj ŝekspiraj dramoj. Tradukita de Kalocsay.

Jen recenzo de Ada Csiszar, kiu aperis en la revuo Hungara Vivo:

    LA TEMPESTO DE SHAKESPEARE

Prospero, iama duko de Milano, vivas kun sia filino Miranda sur neloĝata insulo. Lian potencon rabis de li lia frato Antonio, konspire kun la Napola reĝo, poste metigis lin kaj Mirandan en kadukan boato kaj translasis ilin al la kaprico de la maraj ondoj. Ilin savis, ke ili trafis sur insulon, kaj tie Prospero, per magio, lernita el siaj libroj, servigis al si la feon Arielo kun aliaj feoj kaj la duonhomon Kalibano.

Post dekdu jaroj lia uzurpa frato kaj la Napola reĝo hazarde naviĝis preter la insulo: venis la tempo de la venĝo. Prospero estigis per Arielo ŝiprompan tempeston. La ŝiprompuloj rifuĝis sur la insulon kaj tie vagadas. La pekuloj tamen ne pliboniĝis ankoraŭ: la uzurpa frato facile persvadas la fraton de la reĝo, ke per fratmurdo li akiru al si la tronon. Dume ankaŭ Kalibano ribelas: volas murdigi Prosperon kaj akiri por si novan “reĝon” en la persono de la drinkema servisto. Prospero malhelpas ambaŭ atencojn kaj teruras la atenculojn per diversaj sorĉaĵoj. Fine tamen li pardonas, dirante:

per mia racio
pli nobla kontraŭ mia furiozo
mi decidiĝis, ĉar pli bone estas
pardoni ol venĝi…

Li trovas inter la ŝiprompuloj indan fianĉon por Mirinda: la Napolan reĝidon (la paro tuj enamiĝis reciproke). Fine li portas ĉiujn ŝiprompulojn sur la sorĉe rekreita ŝipo al sia reakirita dukregno, Milano, kaj tie jam, post la nupto de la juna paro, ĉiu tria penso estos al li la tombo. Li rezignas ankaŭ pri sia magia povo, liberigas Arielon kaj deklaras:

mi rompos la sorĉvergon, ĝin enfosos
je pluraj klaftoj, kaj pli profundege
ol iam ajn atingis plomba sondo,
dronigos mian libron.

* * *

En la dramo metiĝas demandoj pri venĝo aŭ indulgo, potenco aŭ sciencula enfermiĝo, servado aŭ anima libereco, krome intereskapte kalejdoskopas realaĵo (precipe de la intrigema kortego), utopio (sed rakontata de konsilisto iom komika en sia honesta klopodo), timiga-ridinda subhomeco, ribelemo de slavigito, feaj ludoj de aerspiritoj, rosofreŝa ĉarmo de ama paro. Tamen ĉiujn ĉi superstaras Prospero kun sia saĝa memrego.

Oni ĝenerale identigas Prosperon kun la maljuniĝanta Shakespeare, adiaŭanta al sia arto. Tion ŝajnas konfirmi la lastaj versoj de la Epilogo dirate de Prospero:

Se volas vi pardonon por vi,
indulge volu min absolvi.

Tre probable temas pri absolvo el sub la dramverkistaj klopodoj. La tradukinto Kalocsay en sia ampleksa kaj informriĉa Postparolo serĉis ankaŭ aliajn biografiajn paralelaĵojn inter la agado de la dramo kaj la vivo de Shakespeare, kaj eĉ li mem konfesas, eble li tro cedis al sia fantaziemo, tamen al ni sciiĝas pri multo rakontinda, kio portas al ni pli proksima la figuron de la aŭtoro.

Pri ĉi lasta Shakespeare-traduko de Kalocsay ni konstatu kiel bone kaj glate legebla ĝi estas, malgraŭ ke la lingvo de Shakespeare ĉi tie jam estas tiu de la grandaj tragedioj: konciza, kompakta, eble eĉ hirta. La Esperanta teksto estas tiel ekvilibrita, ke la plej gravaj vortoj ĉiam enhavas sian plejbelan sencan, sonan, kaj pozician energion. Jen kial skribis germana recenzisto, ke “en la tradukoj de Kalocsay troviĝas iom tro la hungara temperamento. Li sentis certe la vervon de la parolo, kiu lin preskaŭ kuntrenis.” Ni vidu unu ekzemplon. Iu rakontas la saviĝon de la reĝido el la mar-ondoj:

…eble
li vivas. Mi lin vidis, dum li batis
sub si la ondojn, rajdis ties dorson,
tretis la akvon, flankenpuŝis ties
atakojn, brustis la plej ŝvelajn
ŝaumkrestojn renkontatajn. Lia kapo
aŭdace el la ondoj batalemaj
leviĝis venke, kaj per bravaj brakoj
batante gaje al la bord' li remis…

Aŭ ni citu la kanton Ariel antaŭ sia liberiĝo:

Kun la abelo suĉas mi,
se min de strigo puŝas kri',
konval-kalike ekkuŝas mi,
vesperto-dorse fuĝas mi,
per bril' somera duŝas mi,
hej, gaja la vivo kaj gaja la mond',
jen flati la floroj, jen luli la frond'.

Oni laŭdas versan verkon per tio, ke ĝi refoje pruvas, ke Esperanto estas taŭga por interpreti poezion. Ĉi tiu traduko pruvas, ke ĝi estas plenmatura por paroli eĉ ŝekspire.