LA  REVOLUCIO  DE  LA  TAJPING-A  ĈIELA  REGNO

Diversaj aŭtoroj, Fremdlingva Eldonejo, Pekino, 1979, 11+124 paĝoj, 19 cm

Pri grandskala sed malsukcesa revolucio en Ĉinio de la periodo 1850-1870. Ilustrita. Kun mapo.

La revolucio de la Tajping-a Ĉiela Regno estas unu el pluraj broŝuroj pri la moderna ĉina historio eldonitaj de la Ŝanhaja Popola Eldonejo. Aliaj estas: "La Opia Milito", "La Reforma Movado de 1898", "Jihetuan-movado" kaj "La Revolucio de 1911". Tiuj libroj estas kompilitaj de membroj de la fakultatoj pri historio de Fudan-a Universitato kaj Ŝanhaja Pedagogia Universitato.